Аннотация
Konata de vasta publiko, interalie pro sia romano «La Nomo de la rozo» (1980), kaj de la sciencistaro pro gravaj semiotikaj verkoj, Umberto Eco[1] postenis, dum la universitata jaro 1992–93, en Eŭropa Katedro de «Collège de France» (plej prestiĝa instruejo en Francio), kun prelegserio pri «la serĉado pri perfekta lingvo tra la historio de la eŭropa kulturo» (la rezultinta verko, aperinta en la itala kun la titolo «La Ricerca della lingua perfetta», publikiĝis ankaŭ en la germana, la hispana, la franca,[2] kaj aperos angle kaj hungare).
Pro tiu temo, li nepre aludis la demandon pri Esperanto, kaj multaj esperantistoj interesiĝis pri lia vidpunkto. La 20-an de januaro 1993, li konsentis jenan longan diskuton kun Istvan Ertl, redaktoro de la revuo de UEA «Esperanto», kaj François Lo Jacomo, Pariza lingvisto, membro de la Akademio de Esperanto; multajn temojn ni priparolis koncerne la internacian komunikadon, ne limigante nin al Esperanto mem: ekzemple ni unue pritraktis la tradukadon, kiu paradokse ŝajnas necesa kondiĉo por ekzisto de universala «ne perfekta» lingvo.
Esperanto-dokumentoj priskribas la laboron, organizon, kulturon kaj historion de la Esperanto-movado. Ili aperas unuavice en Esperanto kaj en la angla kaj franca lingvoj; laŭ la ebloj aperos similaj serioj ankaŭ en aliaj lingvoj. La enhavo de la diversaj serioj ne estas identa. Ĉi tiu serio anstataŭas tiujn dokumentojn antaŭe eldonitajn de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), kiuj pritraktis la Esperanto-movadon.
Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko estas permesitaj, kondiĉe ke la fonto estu indikita.
Комментарии к книге "Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo"