Аннотация
«Kalocsay — mondvoĉa bardo, reĝo de l’ ritmo kaj rimo», estas enplektinta en nian literaturkronon ankoraŭ unu floron, verkinte libreton, en kiu li pentris galerion de esperantaj steloj «al kiuj firme sin apogas la Esperanta bastion’».
«Persono sekvas post person’», kaj ĉiu el ili estis karakterizita de l’ aŭtoro per majstra trafeco, ĉies ecoj estis admirinde kaptitaj…
(«Pola Esperantisto», 1932)
… La satiro ankoraŭ ne trovis ampleksan lokon en nia literaturo. Eĉ en ĉi tiu portretaro, kie oni nepre ĝin atendus, ĝi preskaŭ mankas. «Preskaŭ» — tamen en du-tri rondeloj Kalocsay kuraĝas piki. Ĉar en ili troviĝas iom da gaja malico, tial aparte plaĉis al mi la strofoj pri Barthelmess, Sturmer, Ramboux, kaj — ĉu mi kuraĝu diri? — mi mem. Eble en kelkaj aliaj embuskas delikata klingo; ekzemple, en la rondeloj pri … — sed mi estu diskreta : mi ne dezirus seniluziigi la personojn kiuj alie eble taksos tute seriozaj la versojn pri ili.
La kolekto estas ĉefe literatura. La gajaj, preskaŭ ĉiam trafaj, aludoj al konataj verkistoj kaj aliaj sendube agrabligos horon al la literaturamanto. De tiu plezuro ne la plej malgrandan parton provizas la teĥnika lerto de la verkinto (…)
(L.N. Newell en «The British Esperantist» 1932: «Rimportretoj».)
Комментарии к книге "Rimportretoj"