Sentaugas ofte la richul'-sinjor',
En lia morto estas nur valor'.
VULPO KAJ AZENO
"De kie venas vi, saghul-sinjor'?"
Demandis Vulpo al Azeno.
"Jhus vidis mi Leonon en dolor':
Mizeras multe Suvereno.
En la pasint' tondregis lia blek', —
Kaj flugis mi rapide pro timeg'
Savante min de la terura krio,
Sed nun malsanas kaj kadukas li,
Senfortas pli kaj pli, —
Kaj estas tute for pasinta trema tim',
Kaverne kushas li, forpasis energio.
Kaj pasis sen reven' respekto kaj estim',
Elpagas chiu best' la shuldojn kun procento!
Irante preter li, ja chiu venghas
Lau frapa pun', —
Per korno au per dento…"
"Sed certe ja konfuz' retenis vin,
De tiu frap' al fama suvereno? "
"Ho, kial do? Neniu estu gheno!
Chu timos mi sen kauz'? Mi ankau frapis lin
Ekkonu jam Leon' la hufojn de Azeno!"
Kanajloj apud vi, se vi potencas nur,
Ne riskas tushi vin per sia ech pretendo;
Sed se defalos vi de gloro al obskur',
Do frapos multe vin aflikto kaj ofendo.
KALUMNIULO KAJ SERPENTO
Vi vane dirus, ke diabloj tute
Ignoras la justecon absolute.
Ne, konas mi ekzemplojn pri afer'.
Okazis foje en infer',
Dum marsh' parada sub la ter',
Kalumniulo kun Serpent' kverelis,
Unuan lokon en marsheto celis.
Estighis tiam bruo kaj tumult',
Pretendis ambau kun insult'
Pri sia malutil', supera lau rezult'.
Kaj en disput' pri sia malutilo
Kalumniulo en kverel-ekstrem'
La langon montris kun mokem'.
Responde la Serpent' minacis per pikilo
Kaj siblis ghi proteste al ofend'.
Unuan lokon strebis la Serpent', —
Kaj baldau al Serpent' la homo cedis
Sed ne konsentis tion la Satan',
Li intervenis mem al bruo kaj chikan'.
La homan rajton la Satano pledis,
Dirinte al Serpent':
Meritas vi per via akra dent',
Sed tamen hom' superas en talent'.
Per la pikil' pereon vi minacas,
Dangheras vi sendube en proksim',
Perfidan frapon ofte vi audacas, —
Sed multe pli dangheras al viktim'
La kalumni' per sia fush-esprim',
Char kontrau ghi defendas nek montaro,
Nek largha maro!
Superas hom' en malutil-talent'.
Do sekvu lin, — humile, en silent'."
Triumfis Kalumni' per sia eminent'.
AGLO KAJ KOKINOJ
Supere, kun admir' pri largha horizonto,
Jen Aglo shvebis alte kun fier'
Tre fore de la ter',
En nuboj, apud fulmofonto.
Kaj post la nuba grandioz'
Sidighis birda Regh' grenejon por ripoz'.
Por Aglo estas ghi mizera loko,
Sed por la Regh' ne gravas la shablon'.
Li sur grenejon flugis kun impon',
Vershajne pro forest' en tiu region'
De kverko au granita roko.
Kaj lau kapric', post kelkminuta rest'
Li flugis kun majest'
Al la grenej' alia por cheest'.
Vidinte ghin kokin' al amikino
Rezonas tiel kun afekt':
"Sed kial Agloj ghuas pri respekt'?
Chu per flugada nur inklino?
Nu, certe, sen babil',
Al la grenej' mi flugus kun facil'.
Do ni ne estu stultaj laukutime.
Pretendas Agloj vane je fier':
Forestas en natur' por ili la prefer';
Vi vidas, — apud ter'
Flugadas ili, kiel ni, proksime."
La Aglo al babil' respondas kun malshat':
"Eraras vi en via rezonad';
La Agloj, lau kapric', direktas sin al subo,
Sed por kokina gent' ne eblas flug' al nubo!»
Kritik-jughante pri talent'
Malbonajn trajtojn vi ne trovu,
Nur pri belec' admiri vi ekprovu,
Pri la divers-nivel' de ghia eminent'.
BALAILO
Malpura Balail' alvenis al honor':
Nun ghi por simpla plank' ne servas kun fervor',
Ghi zorgas jam pri vesto de sinjoro
(Drinkulo la servist' eraris dum laboro).
Jen agas Balail' aktive, sen ripoz',
Sinjoran veston jam senlace batas
Kaj kvazau dum drashad' vestajhon senkompatas.
Laboras ghi kun certa grandioz'.
Sed malgrau aktivec' bedaure ghi malpuras,
Forestas bon-rezult' de tiu Balail':
Ju pli fervoras ghi, des pli makuloj pluras.
Tutsama estas malutil'
En la simil':
Jen vigla sensciul' sintrude lecionas
Kaj al scienc-labor' korektojn siajn donas.
PARNASO
Post kiam Greka land' forpelis diojn for
Kaj oni en sukces' disdonis teron sanktan,
Al fama lok' Parnas' alvenis mastro ankau.
Azenojn sur Parnas' jam pashtas la sinjor'.
Kaj tiu Azenar' la fakton konis,
Ke Muzoj sur Parnas' en kant' agrable sonis.
Do ili diris: "Al Parnas'
Ne vane ni alvenis en amas';
Al mondo tedis jam plezuroj de la Muzoj.
Agrablos por la mond' Azen-amuzoj."
Jen unu lautas kvazau por instru':
"Ekkantos mi kaj vi daurigu plu!
Kaj sen konfuz' forjhetu timon egan!
Ni gloru nian forton gregan,
Kaj pli ol Muza kanta rond',
En strebo al muzik' ni kantos por la mond'!
Kaj al triumf' de nia entrepreno,
Por ke ne estu ajna embaras',
Decidu ni: sen vocho de azeno
Neniun ni akceptu al Parnas'."
Aprobis Azenar' azenan
Parolon bel-sagacan kaj konvenan, —
Kaj nova kantistar' kantachis sen ghentil',
Ja kvazau knaris veturil'
Kun neshmiritaj radoj mil.
Sed kia estis fin' de tiu bruo kanta?
Ektedis al sinjor' la hhoro muzikanta
Kaj brutojn de Parnas' forpelis li al stal'.
Al malsaghul' mi diros kun moral'
Per vortoj de proverb' konstanta:
Se kap' malplenas kiel trog',
Ne helpos ghin ech bona lok'.
RAZILO
Okaze, dum vojagh' renkontis mi konaton,
En la gastej' kun li noktumis mi.
Matene vekas min tre stranga kri', —
Ektrafis la amik' mizeran staton.
Vespere estis shercoj kaj amuz', —
Sed nun li ghemas en konfuz',
Sopiras li kaj plendas kun obtuz'.
"Amiko kara! Kio do okazas?
Chu sanas vi?" — "Nenio, mi min razas."
"Nenio pli?" Mi vidas — la amik'
Che la spegul' kun abomen' grimacas,
Ja kvazau la razil' al lia haut' minacas.
Konjektas mi la kauzon de panik'.
"Vi vane vin turmentas, Rigardu kun trankvil':
Ne estas ghi por raz', sed por lignajh' tranchil'.
Pro tiu malakrajh' torturon vi nur sentas."
"Vi pravas, kamarad', Razil' malbona estas!
Ghi estas vera vort', kaj tion mi atestas.
Sed akro de razil' dangheras en tranchad'."
"Ho, mi asertas ja plencerte, kun insisto:
Malakra razilach' vin vundos en difekt',
Dum akra instrument' vin razos kun perfekt',
Scipovu nur la arton de razisto."