Выбрать главу
Klarigos mi la sencon de rakonto: Sinjoro sen talento Tre timas homojn kun prudento Kaj malsaghulojn shatas kun volont'.

MUSOJ

"Jen kia malfelich', fratin'!" Sur shipo laute Muso diris: "En holdo akvo levis sin, Tra iu truo ghi eniris: Jam ghis makzelo ghi aliris. (Sed fakte al pied' nur akvo iris). Do mi konkludas sen chikan': Ebria estas kapitan' Kaj shipanar' ne zorgas pri sekuro, Forestas ordo en veturo. Jhus vokis mi al tuta la popol', Ke nia shipo dronas sen kontrol', Sed mankas ech atento al parol', Ja kvazau mi sciigis nur mensogon. Sed oni vidu kun esplor', — Pereos ship' post unu hor'. Chu ni pretendos tiun epilogon? De shipo saltu ni rapide pro dangher', Proksimas, certe, ter'!" Kaj ambau saltis tuj sen penso kaj prudento Kaj dronis en momento. Sed en konduk' de sperta kapitan' Atingis al haven' la ship' lau sia plan'.
Aperas nun demando: Kaj truo mem? Kaj manko de komando? Sed truo estis tre malgranda, Shtopita tuj en kreva lok', Kaj la cetero — nur mensog'.

SCIURO

Servadis kun fidelo Sciuro al Leon'. Kaj estis famo ech, Ke servo de Sciur' agrablis al la regh'. Agrabli al Leon' ne estas bagatelo. Da nuksoj granda char' — jen pago lau promes'. Bonegas la promes', sed temp' rapide pasas, Kaj ofte jam malsat' Sciuron embarasas; Kaj ofte la Sciur' larmetas dum komplez'; Rigardas ofte ghi al verda brancha alto; Jen saltas en altec' amikoj kun plezur', Krakante sen ripoz' nuksetojn frandas nur, En ghuo kaj felich' amuzas sin per salto. Sed veni al nuksuj' ne riskas la Sciur'; Ghin tenas la ofic' per sia forta shnur', En ghia strech-labor' forestas tute halto. Sed tedis al Sciur' la servo kun fervor', Maljuna estas ghi, ne taugas por labor', Rezultas nun eksigh' lau regha skrib-ordono. Da nuksoj granda char' alvenis en aldono. Bonegas la donac' de regha eminent'! Verdire, estas ghi por mangho granda lukso. Nur sola malbonajh': por mangh' de bela nukso En busho de Sciur' neniu restis dent'.

FESTENO

Por la konsolo en malsata jar' Aranghis regh' Leon' festenon por bestar'. Jen kurieroj vokas en amaso Al regha fest': Ke venu chiu best' De granda kaj malgranda raso. Kaj multaj lau invit' alvenis al Leon'. Chu eblas la rifuz' al bona mangh-propon'. Des pli dum jar' malgrasa? Jen Talpo, Vulp', Marmot' sin trenis al festen'. Sed ili iom malfruighis, Dum gastoj al festen' che tabloj jam sidighis. Amiko Vulpo de maten' Klopodis multon sen sistem', Marmoto longe sin ornamis, Kaj Talpo dum la vojo lamis. Ne plachas tamen de stomak' malplen'. Jen apud regh' Leon' vidighas lok' libera, — Kaj oni strebas ghin, al tiu lok' prospera. "Amikoj karaj!" diras jam Panter': "Tre bonas tiu lok', sed fremdas por afer': Al Elefant' ghi estas destinita, — Minacas vin dispremo plej subita, Do jen, Se vi ne logas de stomak' malplen', Vi staru apud pordo — Kaj manghu en konkordo. Sed lokojn en unua vic' Destinis oni al personoj dikaj; Kaj se vi estas tro kritikaj, Sidighu hejme kun kapric'."

KAMPARANO KAJ RABISTO

En zorgo pri mastrum' malricha Kamparan' Achetis dum foir' bovinon kun sitelo, — Kaj lau returna voj', arbare en malhelo, Li iris kun bovin' en akompan'. Subite la Kampul' ektrafis al Rabisto. Krimulo sen indulg' prirabis tute lin. "Ho, kia malfelich'! Mi estas en ruin'! Malbona mia sort' min frapis ghis la fin'! Kolektis monon mi dum jaro kun persisto, Ke venu por achet' plej bela mia tag'." "Ne plendu tute vi maljuston de atak' ", Replikis la Rabist' lamenton lian bruan: "Bovinon en mastrum' ne melkos certe mi: Do lau rezon' — reprenu vi Sitelon superfluan."

HUNDO KAJ CHEVALO

Okazis foje, Hundo kaj Cheval' Pri rolo en mastrum' disputon havis. "Jen", diris Hund': "Sinjor' en granda skal'! Per kia ag' vi en vilagh' ekgravis, — Per veturig' au per plugad' de ter'? Valoron kian havas la afer'? Kun mi konkuri, certe, vi ne povas. Dum tag' kaj nokt' ripozon mi ne trovas: La gregon mi observas dum la tag' Kaj nokte — hejmon gardas mi en vag'," Cheval' respondis: "Senkonteste Vi tute pravas en parol', Sed, se ne plugus mi honeste, Nenion gardus vi en via rol'."

VULPO

Matene sur glaci', el truo traborita, Jen Vulpo trinkis dum grandega frost'. Chu pro destin' au pro hazard' subita La vosto de la Vulp' farighis akvumita; Do alfrostighis al glad' la vost'. Ne grandas malfelich', facilas la korekto: Necesas strech' — ioma kaj sen fort'; Nur kelkaj haroj mankus en difekto, Kaj lau felicha sort' Forkurus mia Vulp' en plej bonega ord' Sed fushi al la vost'? Al vosto tre valora, Kun bela kresko, orkolora? Plibonas la atend', - la homoj dormas nun, Kaj eble jam degel' okazos pro la sun'. Atendas vane ghi, la vost' frostighas plue. Alvenas hela tag' farighas jam malfrue — Jen homoj iras nun kaj rekte al rivero. La Vulpo en mizero Penege strechas sin, Sed la glacia fort' tre firme tenas ghin. Okaze kuras Lup'. "Amiko plej supera! Vi helpu sen prokrast'. Jen venas mia fin'!" La Lupo tuj alvenis Kaj savon entreprenis. Tre simpla estis lia far': Formordis li la voston sen prepar', Kaj Vulpo kuris for sen vost', en fi-aspekto. Felicha, ke la fel' postrestis sen difekto.