Tre komprenebla estas la fabel':
Se ne domaghus Vulp' pri hara bagatel',
Ne perdus voston ghi en savo de kruel'.
LEONO KAJ MUSO
Ekpetis Mus' humile al Leono.
Permeson loghi nun en lia regiono.
Petante diris ghi: "Ja kvankam en arbar'
Potencas vi kun lauta gloro,
Neniu vin egalas en teroro,
Kaj kvankam via mugh' ne estas ordinar',
Sed kiu scias pri estonta vivo?
Rezulton kian havos efektivo?
Malgrandas tute mi,
Sed, eble, lau neces' utilos mi al vi,"
Ekkriis la Leon': "Mizer-malgranda besto!
Maldeca arogant'!
Meritas morton vi pro via senmodesto.
Forkuru tute for de mia regha land',
Au mi dispremos vin sen longa proceduro."
Malgranda nia Mus' kun timo kaj teruro
Forkuris en rapid' al fora malproksim'.
Sed frapis al Leon' la vengh' pro malhumilo.
Serchante pri tagmangh', li vagis lau kutim',
Subite trafis li al reto de kaptilo.
Li strebas sen rezult' kaj mughas kun sovagh',
Kun strecho kaj rezist' nur vane li protestas.
En reto lau perfid' li senelire restas, —
Kaj por publik-amuz' li sidas jam en kagh';
Nun rememoras li maldolche, kun domagh',
Ke povus, certe, Mus' necesan helpon fari,
Forkuron el kaptil' per akra dent' prepari,
Kaj pro fiera stult' li devas pentofari.
Leganto, shatas veron mi, —
Kaj jen aldon' al fabla ironi':
Ne vane la popol' esprimas kun rezono, —
Ne krachu puton, — lau bezono
Vi havos akvon por dispono.
FALKO KAJ VERMO
Alkrochis Vermo sin sur iu alta branch'
Malgranda Verm' balancis sin mizere, —
Kaj Falko en flugad' pri tiu kroch-arangh'
Primokas laute kaj fiere:
"Penege vanas vi rampante al zenit'!
Chu vi en via lok' pretendas al profit'?
Por vi forestas nun libero
Kaj vi en via stat' dependas de vetero."
"Vi shercas kun facil' "
Respondas Verm': "char helpe de flugil'
Vi flugas alte, sen depend'.
Sed per alio dotis min la sorto
Kaj en alio estas mia forto;
Por mi en krocho gravas la talent'."
KAMPARANO KAJ VULPO
"Chu estas bona la inklin'
Por shtel-kaptado de kokin'?"
Demandis Kamparan' al Vulpo dum renkonto:
"Chu vin ne tushas honto?
Mi diras simple, sen sekret', —
En via profesi' en via shtel-ripet'
Forestas ombro ech de la konduto bona.
Ghi estas peko, maldecajh' fripona,
Insultas vin la tuta mond',
Kaj chiutage sen volont'
Vi sentas timon pri estont', —
En birda kort' forlasi vian felon!
Chu plachas vin provoki mort-kruelon?"
"Jes mia viv' ne estas por plezur' ",
Respondis Vulpo pente:
"De chiu flank' — suferas mi turmente,
Shtelita mangh' min nauzas nur.
Verdire, mi honestas lau natur'!
Sed kion fari? Viv-bezono!
Kaj krome, mia amikul',
Ghi estas en la mond' regul', —
Ne sola mi imitas al fripono.
Jes, mia profesi' ne dolchas lau afer',"
Kampul' rimarkis kun sincer':
"Se via diro estas ver', —
De via pek' mi savon donos
Honestan panon mi proponos.
En mia birda kort' farighu vi gardist',
Kaj kontrau fremda vulp' defendu kun persist'.
Kompense en la viv' nenion vi bezonos,
Pri ajna agrablajh' senmanke vi disponos."
Post tiu bel-propon' farighis la kontrakt',
Komencis nia Vulp' gardadon kun ekzakt'.
Al Vulpo venis jam la viv' alloga, glata:
Mastrumo — en richec', la vivo estas sata,
La viv' farighis fest',
Grasighis nia best'.
Sed mankas la stimul' por vivo en honest',
La neshtelita mangh' ne plachas al ruzul',
Kaj venis por honest' finigho tre malbona:
En nokta nigra hor' la Vulpo plej fripona
Kokinojn de Kampul' ekstermis ghis la nul'.
La hom' honesta kun skrupul'
Ech malgrau viv' de mizerul'
Aferon shtelan preterpasas;
Sed la fripono, ech richul', Shteladon tute ne forlasas.
LEGOMISTO KAJ FILOZOFO
Printempe, Legomist' fosadis en ghardeno,
Ja kvazau en la ter' trovighis bel-trezor'.
Laboris li ghis nokt' de fru-mateno,
Persiste kun fervor', —
Kaj plantis li kukumojn dum labor'.
En najbarec' loghadis amatoro
De la gharden-kultur' —
Pedanto-filozof', tre granda oratoro,
Amiko de natur'.
Babilis multe li pri la gharden-laboro, —
Kaj lau scienco kun raci'
Kukumojn planti ankau volis li.
En fanfaron' li mokas al najbaro:
"Vi shvitas vane, mia frat'.
Jen mi post mia laborad'
Superos multe vin, mi diras sen eraro.
Gharden' mizera via de legom'
Dezertos tute — estas aksiom'.
Verdire, mi tre miras,
Ke via ghardenach' pretendas al prosper'.
De kie vi prosperon nun akiras?
Chu al scienc' necesa vi aspiras?"
"Forestas temp' por la scienc-afer'.
Jen sperto mia, ankau laboremo, —
Por mi sufichas la problemo, —
Do ili nutras min sur mia ter'."
"Obskura hom'! Chu vi sciencojn spitus?"
"Vi ne kulpigu min, sinjoro, sen rezon'.
Volonte mi imitus
Al via bel-propon',
Sed jughu mem, somero jam alvenas.
Kaj dume vi, sinjor', senzorge nur promenas.
Por la sezon' jam multon plantis mi.
Kaj kie estas via bed-lini'?"
"Mi tre domaghas pro la tempo-manko,
Mi studas nur
Kaj legas sen mezur',
Chu fosi per fosil' au per plugilo ankau,
Sed tamen restas temp' suficha por semad'."
"Por mi ne estas ghi en sama grad',"
Respondis Legomist' kaj tuj foriris
Kun la fosil'.
Al Filozof' flnighis la babil',
En sia hejmo studis li kaj miris,
Klopodis li en libroj kaj sur ter',
La tagoj tutaj dronis en afer'.
Kaj la rezulto jam ne vantas, —
Komencis io kreski sur la bed';
Subite en revu' aperis novajhet',
Li chion shanghas kaj transplantas
Lau nova formo kaj fason'.
Sed kia estis fin' al fanfaron'?
La Legomist' rikolton richan havis,
Enspezis fruktojn li kaj bone bravis.
Sed al pedant-saghul'
Rezulto estis nul'.
BUBO KAJ VERMO
Ne trovos vi felichon en perfid'!
Malgajnas perfidul' en sia fi-oflco.
Li perdas kun facil' la kredon de konfid'
Kaj trafas lin mizer', en la unua vico.
Kampulon petis Verm' humile, kun modest',
Allasi al gharden' por vivi en honest'.
Li vivos tie, certe, lau konveno.
Ne tushos fruktojn li, — manghetos nur
Foliojn, kelkajn flavajn lau natur'.
Rezonas la Kampul': "Ne estas ghi terur',
Libera lok' sufichas en ghardeno;
Do vivu Vermo en trankvil'.
Chu povas esti malprofito grava
Pro iu folieto flava?"
Permesis li kaj Vermo kun facil'
Sur brancho trovis spacon por azil'.
Ghi vivas tie tute senmizere,
Kaj tamen tre modere.
La bela Suno-Regh' origas fruktojn jam;
La fruktoj en gharden' por la okul' plezuras;
Jen pomo ronda, rugha kiel flam',
Sur brancho pendas kaj maturas.
Allogas Bubon ghi per sia placha bel'.
La pomo luksas kvazau bel-juvel',
Sed malproksima estas cel':
Sur arbon rampi Bubo ne kuraghas,
Por skui ghin — li ne sufiche aghas, —
Ne scias li rimedojn en shtelad'.
Subite por afer' aperis kamarad'.
Ghi estis simpla Verm' kaj diras ghi al Bubo:
"Pereos tiu pomp', neniu estas dubo;
Rikoltos la Kampul' la fruktojn ghis vesper'.
Mi tamen helpos vin volonte, kun sincer'.
Malgrandan pagon donu por afer':
Dekoblon prenu vi, por mi sufichos
Parteto nur, — kaj plene mi felichos.
Dum tuta mia viv' mi manghas kun moder'."
Konsentis Bubo al amik-propono,
Komencis Vermo helpi lau bezono.
Momente segis ghi la pomon for.
Sed kion Verm' ricevis por labor'?
Apenau pomo falis sen-detene,
La Bubo manghis ghin entute, kun rapid',
Kaj kiam Verm' alrampis por profit',
Dispremis Bubo ghin sen zorgo kaj medit', —
Kaj Vermo kun la pom' pereis senrevene.