Выбрать главу

PAROHHANO

Se estas vi por vanta mond' amika, Alnomos oni vin genio plej unika. Sed al fremdul' kun eminent', Kun la inspiro kaj talent', Rilatas homoj sen honoro, Ech sen mencio de favoro. Al tiuj homoj, eble je chagren', Mi diros veron por kompren'.
Jen unu predikisto kun impono (Li elokventis kvazau mem Platono) Predikis en preghej' pri la morala tem'. Miela estis lia parolem': La predikist', sincera lau esprimo, Direktis al chiel' profundon de animo, Akuze luktis li al vanto kaj frivol'. Jen finis la preghist' prezenti la predikon, Kaj chiuj restis sub influ', — Imprese sentis la efikon Kaj multe larmis dum parola flu'. El templo iras nun preghantoj: "Ho, kiom bele montris sin talent'!" Eldiras unu el pasantoj: "Kaj kia vervo en la sent'! Kaj kiel tiras li la korojn al beato! Sed restas vi, amik', en plej pasiva stato, Al vi forestis plor' dum tiu chi predik'. Chu ne komprenis vi?" — "Komprenis mi, amik', Sed mankas por plorad' la kauzo kaj instig' — Mi estas parohhan', sed de alia strato."

DUKATO

Chu en klerigh' sin kashas la utilo? Profiton certan donas ghi. Sed, lau erar', tre ofte miksas ni Bonecon de klerigh' kun lukso, brilo, Ech kun malvirto au similo. Necesas do pripensi pri afer': Dum skrapas ni krudajhon de malkler', La sentoj sen difekt' disfloru en liber', Inklinu la spirit' al tutmodesta moro, Simplecon puran strebu la anim', Kaj per la falsa bel-esprim' Ne brilu malhonor' anstatau ghusta gloro. Pri tiu vero kaj maksim' Tre gravan libron povus mi eldoni, Sed mi ne volas en gravajhoj droni; La veron en kombin' kun sherco-ironi' En rekta fablo simple montros mi.
Jen vivis kamparan', rakontas oni. Hazarde trovis li Dukaton sur la ter', Malpuran tute, polvan, en mizer'. La kamparan' enspezon certan revas, — Por la profit' alvenas jam propon'. Sed lin obsedas pens': "Duoblon mi ricevos, Rimedon scias mi kaj certe levos Por la Dukat' valoron kun impon'." Jen por afer' li prenas sablon, kreton Kaj brikon en pulvor', Plenumas li laboron tre konkretan: Dukaton skrapas li per briko, Kun plena energi' Per sablo kaj per kret' Dukaton frotas li, Ekbrilas la Dukat' pro tiu frot-efiko. Kaj, vere, kiel flam', ekbriiis la Dukat', Sed perdis ghi la pezon, Do ankau sian prezon, — Kaj venis por proflt' mizera rezultat'.

KAMPARANO KAJ SERPENTO

Por havi la estimon en popol' Amikojn vi elektu sub kontrol'. Farighis Kamparan' amiko de Serpento — En tiu best' tre fortas la prudento. Do ghi influis lerte, kun logik', Ke estas ghi por amikec' unik'. Sed la parencoj multaj kaj konatoj Kampulon fremdas, ne vizitas lin. "Pro kio vi, amikoj bonaj, frataj, Forlasis tute min? Chu la edzin' gastigas vin malbone? Au jam regalo tedis vin persone?" "Ho, tute ne! Ni shatas vin, amik'. Neniam vi ofendis lau efik'. Aflikton ajnan ni ne trovas. Sed mankas tute la plezur' Viziti domon kun vipur' — Ja via proksimul' sinkashe piki povas."

STURNO KAJ KATIDO

Jen vivis Sturno en la dom', — Kantist' malbona, lau rezon', Sed filozof perfekte sagha, Kaj kun Katid' amika estis li. Aspektis la Katid' sufiche agha, Sed plena de ghentil', afablo, simpati'. Jen foje al Katid' okazis tragedi': Hazarde li tagmanghon ne ricevis. Enpense vagas li, miauas pro malsat', Kaj svingas voston Kat'. Chagrene la Katid' pri mangho multe revis; La Sturno-filozof' konsili devis Kaj diris li: "Naivas vi, amik', Ke vi toleras faston en praktik'; Jen apud vi en kagh' kardelo pendas, — Kaj vi, senpensa, manghon nun pretendas." "Sed konscienc'…" — "Ghi estas sur paper', Kaj fakte stultas la afer', Por malsprituloj — antaujugh', fabelo, Kaj por saghul' — ridinda bagatelo! Al homo kun la fort' Subighas ajna sort'. Jen argument' kaj jen ekzemplo-vero." Klarigis li kun plena elokvent', — Kaj al Katid' ekplachis argument'. Do kaptis li kaj manghis la kardelon. Ekghuis la Katid' en mangho alt-nivelon, Sed tamen por tagmangh' malgrandis la kardel'. Do studis la Katid' kun zorgo kaj fidel' La duan kurson, montris li persiston, — Kaj diris li al Sturn': "Mi dankas, bon-amik', Pro via sagho plena de praktik'!" La kaghon rompis li kaj manghis instruiston.

NUBO

Tra turmentita pro sekigho lando Trapasis fluge Nub' kun peza grando. Ech unu gut' ne falis ghis la ter', Sed pluvis ghi al maro en liber'. Pro tiu ago Nubo fanfaronas. "Sed tiu malavar' Per bono ne imponas", Rimarkis Monto en deklar'. "Sentauga estas fanfarono! Se pluvus vi al kampoj pro kompat', Vi savus landon de malsat'; Sed akvo por la mar' ne estas granda dono.

HERAKLO

Heraklo, de Alkmena fil'. Kun kor' kuragha kaj audaca, Trapasis en montar' kun malfacil' Lau voj' mallargha kaj minaca. Jen,vidas li, — sur vojo kushas ajh', Malgranda io, nekonato. Li volas treti ghin. Sed je domagh' Pufighas kaj duoblas ghia stato. Heraklo kun kolera ton' Ghin frapas per baston', Sed en redon' Pliighas ghi pli multe kun teruro: Dikighas, kreskas ghi kun shvel', Plenshirmas sunon en malhel' Kaj baras vojon kvazau muro. Heraklo jam bastonon jhetas for, Konsterne miras en konfuza kor'. Sed jen Atena venas al dezerto. "Vi vane penas nun", shi diras kun averto: "La monstro nomas sin — Kverel', Se vi ne tushos ghin, ghi estos sen kruel', Sed se atakos kun intenco, Grandighos ghi plej forte en potenco, Terure kreskos ghi — ghis alto de chiel'."

PRI LA ESPERANTA TRADUKO DE LA KRILOVAJ FABLOJ

(Kelkaj rimarkoj de la tradukinto)

Tradukante la fablojn de Krilov mi havis celon respeguli ne nur la poezian enhavon, sed ankau la poeziajn flgurojn de la originalo. Tiucele estis uzitaj:

Diverssilaba libera jamba strukturo (de du ghis ses piedojh), kun nepra enmeto de cezuroj (internaj pauzoj). Nur unu fablo estis tradukita per regula trokeo, sen cezuroj, lau originala teksto. Nepra uzo de rimoj kaj de cezuroj kun viraj kaj virinaj finajhoj (kun akcenta kaj senakcenta lasta silabo). Konservo de majuskloj en la titolaj vortoj kaj komence de chiu verso. Simetria dislokigo de versoj (rilate al marghenoj). Titolaj vortoj kun difina artikolo (lau ghenerale literatura tradicio). [Sed tiu tradicio estas sensenca! Ni forigis la nenecesajn artikolojn el la titoloj] Interpunkciado lau la interpunkcia stilo de Krilov. Eventuala apostrofado de substantivoj kaj parta forlaso de la artikolo la, por konservi la originalan ritmon ("Poezia libereco" lau Zamenhofapermeso kaj praktiko). La persona pronomo por bestoj estas ne nur ghi, sed ankau li kaj shi (lau Zamenhofa praktiko). La tempo de verboj, por plivigligo de la teksto, estas transdonita jen per "as"-formo, jen per "is"-formo. En apartaj okazoj, rektaj komplementoj estas shanghitaj al malrektaj per helpo de prepozicioj, kaj inverse. Tio ne kontrauas al la spirito kaj esenco de Esperanto. En diversaj lingvoj ja ekzistas diversaj uz-kutimoj rilate al rektaj kaj malrektaj komplementoj, kaj tiu reciproka shangho plirichigas la lingvon, faras ghin pli fleksebla kaf esprimricha. Kelkloke estas uzitaj, kiel prefiksoj, radikoj, bel, bon, jun, plen k.a. Ekz.: jun-sinjoro, bon-ami-ko, hel-junulo ktp. Tio ne estas kunmetitaj vortoj, sed derivajhoj (same kiel bonvolo, grand-sinjoro, chef-urbo, fru-mateno ktp.). Kelkloke kunmetitaj vortoj havas kvazau kunligon de adjektivoj kun substantivoj, sed fakte tio ne okazas. Estas nur kunligo de du substantivoj. Ekz. amhumoro, printemp-monato, strechlaboro, minac-malbono ktp. Tio estas: humoro kun amo, monato de printempo, laboro kun strecho, malbono pro minaco…