Выбрать главу

DRAKO

En la chiel', tre fore de la ter', Papera Drak' fluganta en aer' Al papilio krias kun fier': "Auskultu, kiel vi malgrandas sube! Envio trafas vin sendube Pro mia alta flugo en chiel'." "Ho, tute ne! Ghi estas bagatel'. Vi vane pompas kaj solenas! Vi flugas en altec', sed shnuro vin retenas. Do, malgrau via alt-nivel', Ne estas vi proksima al felicho. Modestas mia vivkondicho, Sed flugas mi ja tute sen kontrol', Lau mia propra vol', Nek bruas, kiel vi, per zumo multa Kaj stulta Dum vivo tuta en amuza rol'."

BUNTAJ SHAFOJ

La buntaj shafoj nauzis al Leon'. Ekstermi ilin — estus tre facile, Sed por prestigho — malutile — , En la arbaro regas li sur tron' Ne al perfida murdo kaj sufoko. Kaj tamen bunta shaf' nur estas abomen'. Chu eblas la likvido sen provoko? Jen li alvokas al konsult-kunven' La Urson kaj la Vulpon por subten'. Kaj en kunsido li deklar-raportas, Ke la rigard' al bunta shafa spec' Al li turmenton por okuloj portas, — Minacas lin, vershajne, la blindec' Kaj ghin eviti tute li senfortas. Jen Urso al Leon' ekgrumblis kun obtuz': "Sed kial ni parolas tiom vaste? Ordonu senprokraste Sufoki shafojn tute, sen konfuz'." Sulkigis brovojn la Leon' kaj Vulpo Humile diras: "Nia bona.regh', Al besta persekut' vi ne kapablas ech! Ne vershos vi la sangon de senkulpo. Permesu min sugesti pri afer': Herbejo bona estas che river', Nutrajh' abundas tie por la grego, Por promenado — plena liberego. Kaj al plenumo de pashtista rego Vi. sendu Lupon por prosper'. Al mi tre shajnas, estas antausento, Ke mem per si pereos shafa gento. Kaj dume vivos ghi feliche kaj sen mank'. Che ajna akcident' vi restos ja en flank'." La vulpa opini' entute jam superis. Bonege en praktik' rezultis la fervor', — Ne nur la shafoj buntaj lau kolor', Ech simplaj malaperis. Sed kion diras bestoj kun persisto? Bonkoras la Leon', sed Lupo — jen rabisto.

MIRONO

Jen vivis en la urb' magnat-richul' Miron'. La nomon uzas mi ne pro la vers-valoro, La nom' de tiu hom' utilas por memoro. Pri tiu plenrichul' en tuta region' Najbara prave krias, Ke lia posedajh' ja estas milion', Sed fremdas la richul' por ajna helpa don', Kaj tamen kiu gloron ne envias? Por laudoj de popol' por estu nom-ornam' Jen pri Miron' estighis fam', Ke en sabatoj li almozon donas. Kaj fakte, lia kort' al chiuj sin disponas, Sen riglo tute estas la pordeg'. "Ho", pensos vi, "Bankrot' okazos rekta!" Ne timu, estas li en avarec' konjekta: Li en sabata tag' dechenas hundojn dek. Por almozul' ne nur bonvena vorto, Apenau en sekur' forkuras li de korto. Sed dume je sanktul' famighis jam Miron'. Kaj oni diras en la strato: "Miron' farighis mecenato. Bedaure la hundar' kruelas sen bezon', Malhelpas ghi alvenon al peron', Sed estas mem Miron' lau Kristo frato." Rimarkis ofte ni pri sama mank', Ke tre komplikas vojo al palaco. Do kulpas tlon hundoj kun minaco — Sed mem Mironoj estas ja en flank'.

KAMPULO KAJ KAMP-LABORISTO

En malfelicha kaj minaca hor' Ni preghas ofte al persono Nin protektanta de malbono. Sed kiam la danghero estas for, Savinton jughas ni severe, kun chagreno, Atakas kun insult', Kaj se forestas kulpo en rezult' — Miraklas fenomeno! Kun sia laborist' Kampul' maljuna Arbare iris en vespera hor' Al sia hejmo, post labor'. Subite en proksim' aperis urso bruna Kaj al kampul' sen argument' La urs' atakis en moment'. La urso premas lin, kruele traktas, Sub ghia korp' la mizerul' baraktas, Jam venas fino de ekzist'. "Stefano kara! Helpu pro honoro!» Petegon audas laborist'. Jen la Heraklo nova kun kuragha koro Kaj lau batala kortoplena stil' Kranion ursan fendis per hakil' Kaj ventron pikis li per forko kun fervoro. La urs' ekmughis nur pro vundo kaj sufer', Ekfalis ghi kaj mortis. La kamparan' levighis de la ter' Kaj tuj al laborist' riprochon vortis. Stefan' demandis kauzon de insult'. "Pro kio lautas mi? Azeno vi kun stult', Vi kial pro malsagh' atakis tiom brute? Difektis felon preskau tute!"

CHEVAL-TRAJNO

Kun potoj trajno veturila Transiri devis de krutajh'. Unuan charon por vojagh' Kondukas mastro kun lertec' facila. Chevalo forta, kvazau apogilo Bremsadas charon sur dekliva lok', Sed jun-chevalo laute kaj kun mok' Desupre la fortulon plen-riprochas: "Ho glor-chevalo! Jen miraklo! Ghi rampas kvazau pro obstaklo, Malrektas, kurbas, shtonojn krochas! Kuraghu pli! Denove push'! Maldekstren! Kia estas fush'! Azen' mizera! Ne al mont' sin levas Kaj ne dum nokto troti devas, Malsupren iras vi, dum tag'! Rigardi vin, — nur krevas pacienco, Vi portu akvon kun azen-parenco. Chu mi ripetos vin en via ag'? Galope, en minuto, mi trakuros, De mont' rulighos charo, ne veturos!" Jen kun strechita brust' en vigla maltrankvil' Ektrotis jun-cheval kun sia veturil'. Apenau ghi atingis al deklivo, Ekpremis ghin la charo kun masivo; Ghi pushas jen de flank', de dorso en senord', Galopas la cheval' kun plej strechita fort', Senhalte, kun impeto brava, Al shtonoj kaj kavajh' jen frapoj sen reten'. De saltoj longa chen', Post frapo nova frap', kaj en rezulto — kavo! Adiau, potoj, sen reven'! En homa societ' tre oftas sama manko, Agado fremda shajnas nur erar', Sed se ekprovos vi pri sama far', Pli grandan fushon vi produktos ankau.

DIVIDO

Komerca kamparan' enspezis lau merito Post la negoc' felicha kun sukces' Tre multe da profito; Necesas nun divido de enspez'. Jen regas en divid' disputo kaj ekscito — En la komerc' ghi estas tradici'. Subite en la dom' okazis incendi'. "Vi savu sen prokrasto La varojn de la brul'! Necesas urgha hasto, Plipostos la kalkul'!" Sed unu tuj ekkrias kun bombasto: "Mi ne movighos for! Mil rublojn donu, pro honor'" "Postulas mij du milojn, jen kalkul' "Vi estas naivulo!" Senbaza estas la pretend'!" Al brulo en la dom' forestis ech atent'. Bruegis la sinjoroj plendispute, Ghis fumo kaj haladz' penetris de tegment' Kaj ili kun havajh' forbrulis tute. Jen ofte en afer' de grava ord' Pereo plena chiujn persekutas, Char mankas durn minac' konkord', Kaj oni en vantec' disputas Pri propra nur profito kaj komfort'!