[Sed tiu tradicio estas sensenca! Ni forigis la nenecesajn artikolojn el la titoloj] Interpunkciado lau la interpunkcia stilo de Krilov. Eventuala apostrofado de substantivoj kaj parta forlaso de la artikolo la, por konservi la originalan ritmon ("Poezia libereco" lau Zamenhofapermeso kaj praktiko). La persona pronomo por bestoj estas ne nur ghi, sed ankau li kaj shi (lau Zamenhofa praktiko). La tempo de verboj, por plivigligo de la teksto, estas transdonita jen per "as"-formo, jen per "is"-formo. En apartaj okazoj, rektaj komplementoj estas shanghitaj al malrektaj per helpo de prepozicioj, kaj inverse. Tio ne kontrauas al la spirito kaj esenco de Esperanto. En diversaj lingvoj ja ekzistas diversaj uz-kutimoj rilate al rektaj kaj malrektaj komplementoj, kaj tiu reciproka shangho plirichigas la lingvon, faras ghin pli fleksebla kaf esprimricha. Kelkloke estas uzitaj, kiel prefiksoj, radikoj, bel, bon, jun, plen k.a. Ekz.: jun-sinjoro, bon-ami-ko, hel-junulo ktp. Tio ne estas kunmetitaj vortoj, sed derivajhoj (same kiel bonvolo, grand-sinjoro, chef-urbo, fru-mateno ktp.). Kelkloke kunmetitaj vortoj havas kvazau kunligon de adjektivoj kun substantivoj, sed fakte tio ne okazas. Estas nur kunligo de du substantivoj. Ekz. amhumoro, printemp-monato, strechlaboro, minac-malbono ktp. Tio estas: humoro kun amo, monato de printempo, laboro kun strecho, malbono pro minaco…