ch) Doni tradukojn sen formala kopiado de la originala teksto. Tre ghusta kaj lauvorta traduko malulitas al la kvalito de la versoj, al uia muzika, lausona arangho. Oni devas ne sklave kopii la originalon, sed transdoni ghin lausence: konservi ne la vortojn, sed la poezian spiriton de la verko. Al pensoj, poeziaj figuroj, stilo, versa ritmo kaj muziko de sonoj en la originalo, la traduko devas doni laueble plenvaloran ekvivalenton, kiu elvokas che la legantoj la saman impreson, kiel la originalo.
Fine staru chi tie fragmento el la letero I.V. Sergejev (1903–1964), esperantisto kaj konata rusa speciatisto pri Krilov:
"Tamen por vi estas malfacile imagi, kian veran ghuon, se ne diri pli multon, prezentis al mi viaj tradukoj. Sincere mi gratulas vin, kaj mi ghojas, ke Krilov trafis en ghustajn manojn. Precipe admirinde allogas en viaj tradukoj intonacia precizo, kaj tion estas neimageble malfacile konservi en tradukoj de Krilovaj fabloj al aliaj lingvoj. Mi ne deziras ech fari komparon kun franclingvaj tradukoj, tute fremdaj al Krilov, au kun la germanaj, multepezaj en sia lingvo… Se Krilov farighos atingebla al alilanda leganto, do tio okazos nur dank' al viaj tradukoj! Kaj tio estas rimarkinda afero! La' Krilova spirito, la Krilova seriozeco — ironia kaj didaktika — chio tutplene estas konservita… Moskvo, 1961-07-08."
S. RUBLOV