KORNIKO KAJ VULPO
Multfoje oni diras kun logiko
Pri malutil' de flat' kaj tamen sen sukces',
Char flato al la kor' penetras per kares'.
Peceton da fromagh' ekhavis la Korniko.
Jen sur abio, sur la branch',
Korniko-nigrulin' intencis per la mangh'
Regali sin, sed dume shi meditis.
Hazarde ruza Vulp' proksime preterglitis;
Aromo de fromagh' impresas al la Vulp':
Alvenas arbon li kun vido de senkulp';
Ravita de vidajh' la Vulpo voston svingas,
Fromaghon en la bek' agrable li distingas
Kaj diras dolche li kun intermita spir':
"Ho, mia karulin'! Belega por admir'!
Mirindas via kol'! Okula bril' — juvelo!
Gracia estas vi, simila al fabelo!
Kaj kia plum-ornam'! Kaj kia charma bush'!
Kaj certe via voch' plenravas en kortush'!
Ekkantu, karulin'! Se majstrus vi, fratino,
Kantadon, kiei vi belegas lau destino,
Vi estus en arbar' reghino!"
La kapo de Kornik' turnighis pro laudeg',
Pro ghojo en la brust' ekchesis tute spiro,
Kaj al ghentila vort' de vulpa flata diro
Ekgrakis la Kornik' kun malfermita bek',
Fromagho falis for, al Vulpo — bel-akiro.