Выбрать главу

PORKO

La porkon al sinjora kort' hazarda vago pushis, Che stalo kaj lavej' kotajhon ghi ektushis, En ajna malpurajh', ghi kun agrablo kushis, Per akvo de forlav' ghi banis sin kaj dushis, Kaj venis kun efekt' De porka belaspekt'. "Nu, kion vidis vi, Porkulo mia kara?" Demandis ghin Pashtist': "Ja oni diras kun persist', Ke vivas por plezur' richuloj en ekzist', Ke ili ghuas nur pri richo senkompara." Responde gruntas Pork': "Absurd' kaj vanta vort'. La famo pri richec' ja estas plen-erara: Trovighas tie nur malpur' kaj simpla kot', Kaj tamen faris mi tre multe por esploro, Mi fosis kun fervoro En tuta besta kort'." Ne volas mi ofendi en kompar'! Sed chu la kritikist' al Porko ne similas, Se li je chiu verk' nuf pri malbon' babilas Dum sia jughdeklar'?

ELEFANTO KAJ MOPSO

Lau stratoj Elefanto pasis Por montro al publik'. En nia norda land' ghi estas ja unik', — Do post la best' gapuloj plen-amasis. Subite iu Mops' aperis en la strat', — Kaj al giganta best' sin jhetis kun audaco. Jen bojas, saitas ghi sen laco Kaj pretas jam al batalad'. "Amiko, estu vi prudenta," Shaf-hund' avertas nun: "Ghi estas evidenta, — La best' superas vin. Vi raukas pro koler', Sed ghi en ver', La bojon en la strat' tutplene ne atentas." "He, he! Pri tio mi kontentas." Respondas Mopso kun fier': "Ja sen batigh' efekta Famighos mi je batemul' perfekta. Do diru hundoj kun respekto: Plejfortas Mopso, sen demand', — Ghi bojas kontrau Elefant'!"