RANO KAJ BOVO
Al korpulenta Bov' la Ran' komparis sin
Kaj pri dikec' konkuri ekdeziris:
Envio regis ghin.
Shveligis sin la Ran', pufighis kaj blovspiris.
"Kvakulo, diru nun, chu estas jam egal'?"
Al Ran' sin turnis ghi — "Neniom en real'!»
"Jen vidu, kiel mi blovighos por konkur'!
Vi diru nur,
Chu jam dikighis mi?" — "Ne larghas la figur'."
"Kaj kiel estas nun?" — "Aspekt' en sama stato."
Pufighis Rano plu per la fervora blov',
Sed ne atingis ghi dikecon de la Bov',
Kaj estis pro shveligh' nur kreva rezultato.
Al nia viv' similas la satir':
Mizera burgh' pretendas kun aspir',
Imiti plene al bonhava vir',
Kaj eta oficist' — al nobla kavalir'.
KUIRISTO KAJ KATO
Jen digna Kuirist', la majstro de la art',
Drinkejon venis lau hazard'
/Li en pieco gardis akuraton,
Funebris li en tiu tag' bofraton/,
Kaj por la kontraumusa gard'
Restigis li la Katon.
Sed kion vidas li post ia reven'?
De kuk' restajhon; kaj la Kato mem
Sidante che barelo kun acheto
Formanghas en murmur' kokidon en kvieto.
"Vi, manghegulo, kaj krimul'!"
La Kuirist' riprochas kun malshato:
"Chu vin ne frapas honto kvazau brul'?
/Kaj dume machas la kokidon Kato/.
Honesta Kato estis vi ghis nun,
Ekzemplo estis vi ghis nun,
Kaj jen… Ho, kia estas maifortun'!
Pri vi najbaroj diros kun atesto:
Fripono estas Kat', shtelisto kaj pirat'!
De la rostajhoj kaj de supo
Ni pelu lin el korto sen kompat',
Ja kvazau estus li malnobla lupo.
Li estas pest', ulcero estas Kat'! "
/Auskultas tion Kato dum manghad'/.
La Kuiristo estis oratoro,
Edifis li abunde kun fervoro,
Kaj dum ripetis li patose sin
Formanghis Kat' kokidon ghis' la fin'.