subita vibro de senbrua
lulondo sur trankvila plaĝo;
surprizo pura, amomaĝo,
tenera fonto mole flua,
burĝono de ĉielo blua
en grizo de nebulpejzaĝo!
Petolaj lipoj kaj pupiloj,
promesoj por amor-jubiloj,
min logas ne ĉi fola fluto,
sed nur gustumo de sekreto,
kiun perfidas vi, rideto,
tra l' luk' de via nuda muto.
Nikolajs KURZENS (1910-1959)
La vivo estas nura bunta festo...
(Жизнь – лишь пёстрый праздник: nur – только, nura – единственный)
La vivo estas nura bunta festo
por tiu (для тех), kies konscienco blindas (чья совесть слепа),
kiu l' okulojn rozvuale vindas (кто глаза розовой вуалью окутывает: rozvuale = per roza vualo, roza – розовый, vualo – вуаль, завеса, vindi – пеленать),
kaj ĉion prenas kun facila gesto (и всё принимает с лёгким жестом: preni – брать).
Li ne rimarkas signojn de tempesto (он не замечает признаков бури),
ne scias (не знает), ke la paradiz' pasintas (что рай миновал = кончился: pasintas = estas pasinta, pasi – пройти /о времени/, миновать).
Al lia aŭdo flata gajo tintas (его слуху = для его слуха сладостное веселье звенит: flati – льстить, угождать; ублажать, тешить),
kaj li dormiĝas (и он засыпает: dormi – спать), kvazaŭ sata besto (словно сытый зверь).
Sed kiu ĉion (но /тот,/ кто всё), ĉion vidi devas (всё видеть должен),
al la ĉiel' minace pugnojn levas (к небу угрожающе кулаки поднимает)
en sia senkonsola malespero (в своём безутешном отчаянье: konsolo – утешение)
kaj preĝas kaj petegas kun pasio (и молится, и умоляет со страстью: peti – просить),
ke prenu lin la ĉiopova Io (чтобы взяло его всемогущее Что-то /неведомое/: povi – мочь)
for de la Ter' (прочь с Земли), nur for (только прочь), nur for de l' Tero!
La vivo estas nura bunta festo...
La vivo estas nura bunta festo
por tiu, kies konscienco blindas,
kiu l' okulojn rozvuale vindas,
kaj ĉion prenas kun facila gesto.
Li ne rimarkas signojn de tempesto,
ne scias, ke la paradiz' pasintas.
Al lia aŭdo flata gajo tintas,
kaj li dormiĝas, kvazaŭ sata besto.
Sed kiu ĉion, ĉion vidi devas,
al la ĉiel' minace pugnojn levas
en sia senkonsola malespero