Выбрать главу

-ont- – суффикс активных причастий и деепричастий будущего времени)

Aŭroro de nova tagiĝo (зари нового рассвета: tagoдень, tagiĝiрассветать), kaŝita trans lim' horizonta (скрытого за границей горизонта: horizontoгоризонт);

Mi ankaŭ salutu naskiĝon de novaj aŭroro kaj tago (я тоже поприветствую рождение новых зари и дня),

Kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago (скрытых в человеческих душах за скалистым твёрдым изломом: «зигзагом»: rokoскала, rigidaжёсткий, твёрдый, тугой).

Alarmu do (встревожь же: alarmiподнимать по тревоге, подавать сигнал тревоги; встревожить, переполошить), gaŭlo orpluma (галл златопёрый: oroзолото, plumoперо)... ĉe fino de l' nokta deĵoro (в конце ночного дежурства, вахты)

Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro (поэт и петух пусть объявят приход каждой зари)!

Vekiĝu kaj aŭdu (проснитесь и услышьте: vekiбудить), havantoj de koroj kaj sanaj oreloj (обладатели сердец и здоровых ушей: haviиметь),

Aklamon al nova tagiĝo en kri' de la du sentineloj (приветствие новому рассвету в крике двух стражей: aklamoовация)!

Chanteclaire

Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias,

Ankoraŭ forestas la lumo, unu radio ne strias;

Ripozas en dolĉa sonĝado dronante, la paca vilaĝo

Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizaĝo.

Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten' sentinelas:

Vi krias, – mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas,

Verŝajne neniu vin aŭdas, verŝajne neniu ekkonos

La veron de miaj poemoj neniu atenton donos...

Egale! Salutu la sunon, heroldo de l' tuj naskiĝonta

Aŭroro de nova tagiĝo, kaŝita trans lim' horizonta;

Mi ankaŭ salutu naskiĝon de novaj aŭroro kaj tago,

Kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago.

Alarmu do, gaŭlo orpluma... ĉe fino de l' nokta deĵoro

Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!

Vekiĝu kaj aŭdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,