Выбрать главу

Ĉu ŝi mortu tra-fike?

ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, landoj, institucioj kaj instancoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.

ĉia simileco kun fikciaj personoj, elpensitaj de similnoma verkisto, estas plene intenca. Tiun ŝtelon (aŭ ĉu prunton?) li juĝu laŭ sia bontrovo.

AVERTO

Opinioj kaj sentoj pri sekseco kaj pri la demando, kion oni nomu obscena, ege diferencas de unu popolo al alia. Personoj, kiujn ŝokas krudaj priskriboj pri seksaĵoj, kaj al kiuj ne plaĉas esti tiel ŝokataj, bonvolu ne legi ĉi tiun verkon. Se, malgraŭ la averto, ili tamen fordonas sin al la legado, ili plendu al si mem, ne al la eldonisto, al la aŭtoro aŭ al oficialaj instancoj.

GLOSARO

Legantoj, kiuj ne klare komprenis, pri kio temas ĉi tiu verko, verŝajne ricevos sufiĉan ideon pri ĝi tralegante la ĉi-sekvan glosaron. Ĝi enhavas la radikojn uzatajn en la rakonto, kiuj ne troviĝas en Plena Vortaro nek en ties Suplemento, aŭ kiuj tie estas difinitaj alimaniere.

adoleski

esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infan aĝo, kaj estas karakterizita per la ekfunkciado de la seksaj glandoj (PIV)

balano

la konusforma ekstremaĵo de la peniso (PIV)

batiko

metodo, precipe uzata en Javo, por tinkturi ŝtofojn per koloraj desegnoj, vaksante sinsekve la netinkturotajn partojn (PIV)

ejakuli

spermelĵeti (PIV)

ekzibi

elmontri siajn seks-organojn

elnorma

kiu eliras el la normoj, eksternorma, eksterordinara

faluso

erektita peniso

fiki

sekskuniĝi (PIV)

filodendro

planto devenanta el ekvatora kaj tropika Ameriko, kun rampanta rizomo kaj fingrecaj folioj, uzata en aliklimataj regionoj kiel ornama kreskaĵo enloĝeja

frustri

malhavigi al iu kontentiĝon de deziro, bezono aŭ tendenco

glano

komuna nomo de la balano (ekstremaĵo de la peniso) (PIV)

handikapito

kiun fizika aŭ mensa misformiĝo metas en iurilate malsuperecan staton

kaco

homa peniso (PIV)

klimakso

plej supra punkto, apogeo (PIV); plej intensa momento en travivaĵo

Polaroid

fotoaparato, el kiu la fotoj eliras, finfaritaj, post mallonga en-aparata prilaborado (registrlta marko)

porna

pornografia

seksumi

havi seksan rilaton

PRILINGVA RIMARKIGO

Personoj, kiuj ankoraŭ legis neniun verkon el la "ĉu"-serio de Johan Valano, miros pri tiaj formoj kiel, unuflanke, falus, penis, kaj, aliflanke, rilate al sekse ludi, pro tro malsekigi, ktp. Tiuj estas ekzemploj el la dialekto de Sanktavalo, kie okazas la eventoj ĉi-sube rakontataj. En tiu dialekto, oni de tempo al tempo elizias la o-finaĵon de substantivo kaj tion signas, ne per apostrofo, sed per dekstrakorna supersigno super la vokalo de la silabo akcentata (memor= memor'= memoro). Alia karakterizo de tiu dialekto estas, ke oni uzas infinitivon post iu ajn prepozicio.

1

– Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison? – li demandis kun afabla rideto.

Ĝoja Karal atendis ion ajn, sed ne tion. Ili troviĝis en ŝia kabineto en la Psikosociala Centro, kaj se estas vere, ke multajn neordinarajn personojn ŝi tie renkontis, neniam antaŭe ŝi alfrontis kazon similan.

Ŝi hezitis. Kelkaj homoj aspektas tiel strange, aŭ havas en la okuloj brilon tiel diboĉan, ke oni pretigas sin al ia pli malpli obscena konduto. Sed ne tiu ĉi. Li aperis tute normala, se oni povas atribui normalecon al viro eksternorme ĉarma.

Tuj kiam, antaŭ kelkaj minutoj, la pordo malfermiĝis, la unua rigardo al li jam akcelis ŝian koron. Ĉu li estis bela? Laŭ la kutimaj kriterioj verŝajne ne, kvankam liaj trajtoj certe estis regulaj. Li estis alta, sed ne impona. Li havis belajn ŝultrojn, sed ne speciale larĝajn. Eble lia ĉarmo fontis el la kuna ĉeesto de vizaĝo rafinita kaj de io tre seksa en la fizionomio, eĉ en la sinteno.

Kaj ĝuste tiu ĉarmo baris la profesian reagon.

"Ĉu vi permesas, ke mi montru al vi mian penison?" Kiam li prononcis tiujn vortojn, ŝi devus lin haltigi tuj, dirante ekzemple: "Unue diru al mi, kiu vi estas, kiu sendis vin al mi, kaj kial vi deziras, ke mi vidu ĝin." Sed ŝi eĉ ne pensis pri tio, ŝi tute ne povis pensi. Li estis tro alloga, lia frazo venis tro neatendite; kaj senpense, sed kun koro forte batanta, ŝi rigardis lin nun.

Apenaŭ pasis kelkaj sekundoj, jam ŝi rigardis lin eĉ pli ravite. Pantalono kaj kalsono estis for, kaj al la okuloj de Ĝoja prezentiĝis la plej admirinda peniso el la tuta universo. Nu, estimata leganto, vi diros, ke peniso estas peniso, kaj ke kiel ajn tiu povas diferenci de tiu ĉi, ne ekzistas diflnitaj normoj pri beleco ĉi-rilate. Eble Ĝoja estus parollnta simile, antaŭe. Sed de ĉi-momente ne plu.

Denove ŝin tiklis la demando: kio, finfine, estas allogo? Kial ĉi tiu peniso estas tiel kortuŝa? Ĝi havas normalajn proporciojn, kaj formon tute kutiman. Ĝi ne estas aparte granda, aŭ dika, aŭ specialkolora. Sed ĝi havas … Ĉarmon.

– Vi havas belegajn femurojn! –  ŝi aŭdis sin diri, iom mire.

– Nu, kiam oni ludas futbalon … –  li modeste respondis.

Efektive, eble ne la peniso per si mem kaŭzis la impreson de ĉarmo, sed la fono, ĉe kiu ĝi pendis. La sengrasa ventro estis kvazaŭ invita, la muskolaj femuroj estetike harmoniaj, kaj la nigra bukla harzono kronis plej ŝike la elegantan viraĵon.

– Ĉu vi bonvolus karesi ĝin? –  li petis.

Ŝia mano iom moviĝis, kvankam ne percepteble. "Mi devas rezisti, mi nepre devas rezisti", ŝi ekdiris al si. Kaj frazo el ŝia trejniĝo revenis: "Neniam allasu, ke konsultanto psike manovru vin. Vi devas konservi la regadon superla interrilato."

Subite ŝi konstatis, ke ŝi staras proksime al li. Antaŭe ŝi sidis trans la skribotablo, kaj dum ŝi penis regi sian manon, ŝia korpo kvazaŭ memvole leviĝis kaj paŝis al li.

Ree ŝia mano moviĝis, sed ŝi tuj ordonis al ĝi halti. La lukto estis ege malfacila. Ĝi estis tro bela. Ŝi sentis emon ĝin karesi, ĝin kisi, teneri al ĝi.

Ŝi retropaŝis unu paŝon kaj finfine sukcesis forŝiri la rigardon disde lia mirinda trezoreto. Li estis nun tute nuda. Ŝi apenaŭ rimarkis, kelkajn minutojn antaŭe, ke li forprenas la ĉemizon. Ŝi trovis lin eĉ pli alloga. Li ne estis atleto, nek dio greka, sed lia korpo tamen estis skulptita de talenta artisto, kiu sciis harmoniigi la partojn, fajne desegni la muskolojn, sen ilin tro emfazi, kaj kovri la tuton per haŭto glata, senfalda, plaĉe sunbruna, kiu nenie elmontris eĉ etan malperfekton.

– Kial vi ne klarigas al mi vian problemon? –  ŝi demandis, retrovante iom da trankvilo.

– Se vi ne karesos ĝin, vi ne komprenos, –  li enigme rebatis.

Refoje ŝiaj sentoj kirliĝis. Unuflanke, ŝi subite emis eksplodi per rido, tiel komika la situacio ekaperis al ŝi. Sed samtempe ŝin invadis ondo de indigno. "Ĉu li prenas min por ĉiesulino?" ŝi pensis. Kaj dume ŝi fone perceptis kvazaŭ honte sian deziron kisi tiun senkomparan pendaĵon, masaĝi tiun ventron, senti ĉe la vangoj, nazo, lipoj la firmecon de tiuj futbalistaj kruroj.