Выбрать главу

– Mi estas senkulpa, – li balbutis, – ni nur diskutis, iom vigle.

Sed la du policistoj forkondukis lin.

12

Tri tagojn poste, geedzoj Karal diskutis la aferon, paŝante direkte al la ĉefpoiicejo.

– Feliĉe, ke tiu junulino informis nin pri la longfalusulo, – Jano diris al Ĝoja. – Se ni ne aranĝus, ke policisto konstante sekvu lin, vi eble ne plu apartenus al ĉi tiu mondo! Mi min demandas, ĉu vi ne havas tro striktan kom-prenon pri profesia sekreto.

lli pasis tra la parko, man-en-mane, kiel ofte dum belaj vesperoj. Ŝi nur levis la ŝultrojn.

– Ĉu vi ne havas dubon, ke kulpas li?

– Neniun. Lia sanga grupo koincidas kun la konkludoj tiritaj el la specimenoj de spermo, kiun ni trovis ĉe la viktimoj, eĉ laŭ la tre fajnaj subdividoj, kiujn oni nun uzas.

Krome, vi scias, ke ni trovis virajn pubharojn en la plimulto el la kazoj, kiel ofte ĉe seksaj atencoj. Nu, laŭ la polica laboratorio, tiuj devenas de li.

– Ĉu la certeco estas absoluta?

– Nu, la laboratorio ne havas absolute plenan certecon, sed post la aresto oni kompreneble prenis harspecimenojn el tiu lia korpoparto, kaj ĉiuj sciencaj analizoj kaj observoj faritaj konfirmas plenan kongruecon. Mi persone ne havas dubon, ke estas li.

– Kompatindulo! – Ĝoja ekkrietis.

– Kion? Ĉu vi taksas lin kompatinda? Kvankam li preskaŭ sufokis vin?

Ĝoja miris pri la propra reago. Kaj samtempe ne vere miris.

– Mi ne estas tiel certa kiel vi. Dum tiu renkonto, kiam viaj policistoj subite intervenis, kaj arestis lin, li ne vere provis strangoli min. Li ne premis serioze.

– Tion vi diras nun; ĉe la policejo vi estis malpli certa.

– Ĉu vere?

– Jes.

– Tamen mi trovis lin sincera.

– Kio estas sincereco? Sed ĉiaokaze, la nuntempa sangotipa klasado fariĝis vere preciza, kaj la harindiko konfirmas. Estus eksterordinara hazardo, ke alia viro ol li lasus tiujn spurojn, kiuj perfekte kongruas kun liaj fiziologiaj karakterizoj, inkluzive de la vundospuroj kaŭzitaj per lia fenomena … armilo. Sed eble vi kompatas lin protio. Li rakontis al vi pri la seksa mizero de viro tiel dotita de la naturo, kaj kun via bona koro, vi sukcesis kompreni lin kvazaŭ de interne. Sekve vi lin kompatas, eĉ se li estas krimulo.

– Eble, – ŝi respondis. Sed ŝi ne estis kontenta.

Ŝi akompanis lin ĝis la pordo de la ĉefpolicejo, kie li devis likvidi raporton tiuvespere, kaj ĉe la sojlo tenere kisis lin ĝisrevide. Dum ŝi promene revenis hejmen, provante detale memori la scenon kaj juĝi, ĉu Ĝim reale emis ŝin strangoli, ŝi ne imagis, en kiatertremecastatolaprokurora kaj polica burokratio troviĝas. La novaĵoj, la ordonoj, la onidiroj, kiuj tien antaŭe alvenis – dum Jano ĝuis siajn liberhorojn kun Ĝoja – apenaŭ ne kaŭzis revolucion. Kiel Jano sukcesis fini sian raporton, tion neniu povos diri: miraklojn oni ne klarigas. Sed li restis longe babilante kun la kolegoj pri la lastaj eventoj, antaŭ ol repeli sin hejmen, ĝisnaŭze senkuraĝigita.

– Mi freneziĝos, – li sputis, malfermante la pordon.

– Nature, – Ĝoja senpense komentis. Ŝi estis kudranta, kaj, koncentrante la atenton al sia laboro, ŝi ne turnis la rigardon al li, kiam li eniris, kio malhelpis ŝin kons­tati lian furiozan esprimon. Liajn vortojn ŝi aŭdis sen miro. Ŝi konis lin. En ĉiu enketo prezentiĝis momento, kiam li anoncis, ke li nepre perdos definitive la saĝon.

– Kion oni ĉi-foje faris al vi? – ŝi demandis pli afable. Nur tiam ŝi perceptis, laŭ lia vizaĝo, ke iu kvazaŭ forŝtelis de li la tutan emon plu aktivi. Grumble, malvarmkolere, li respondaĉis:

– Estas absolute nekredeble. Ni enketas, ni ŝvitas, ni faras fortostreĉojn, kaj kiam ni ĵus solvis la misteron, kaj justico povus komenci sian taskon, jen altaj instancoj malfaras nian tutan laboron.

– Altaj instancoj, ĉu?

– Jes. Diplomatiaj konsideroj, ili diras. Kaj ankaŭ ekonomiaj. Imagu, ke la ambasadoro de iu forperdita emirlandeto intervenis ĉe la koncerna ministro, tuj kiam li eksciis, ke ni arestis Jugan, por ke tiun oni liberigu! Nun, tiu ambasadoro asertas, ke ĉiumonate je plenluna nokto, Ĝim troviĝis en lia hejmo.

Ĝoja ektremis, io tre malvarma traglitis ŝian spinon. Pri la afero ŝi ja sciis pli ol Jano povis diveni.

– Ĉiumonate je plenluna nokto? – ŝi ripetis mire. – Kion diable li faris tie?

– Amon. Aŭ pli ĝuste seksumon. Almenaŭ, tio estas nia dedukto, ĉar oficiale, li nur estis amike invitata. Ĉiaokaze tiu diplomato el Zob-elnu, mi forgesis la nomon, de tiu eta emirujo, estas konata samseksemulo. Ŝajnas, ke li enamiĝis al Ĝim kaj ĝuas liajn servojn, laŭdire, ĉiumonate, kiam la luno plenas. Tion diris, neoficiale, la advokato de Ĝim Juga, kiun tiu moŝto mem proponis al la arestito.

– Unufoje monate! Nekredeblas. Kiel li klarigas tiun strangan regulecon?

– Li asertas, ke li konatiĝis kun Ĝim dum plenluna nokto, kaj havas ian superstiĉon, kiu igas lin inviti Jugan je tiuj datoj.

– Sed … Kion diras Ĝim?

– Li ĝis nun rifuzis komenti la aferon. Li montriĝas ege embarasita. Li plu asertas, ke li estas senkulpa, kaj ke tion li ne bezonas pruvi. Neniu civitano devas pruvi sian sen-kulpecon, li ripetas, kaj li pravas, el jura vidpunkto. Eĉ se tiu sinteno ne estas vere efika, finfine.

– Mi povus atesti, ke la ambasadoro mensogas, – Ĝoja flustris, pensema.

Jano rigardis ŝin nekomprene.

– Vi, ĉu vere? Ĉu mi bone aŭdis? Aŭ ĉu mi estas tiel laca, ke mia cerbo misfunkcias?

Ĝoja mordis al si la lipon, ekkonsciante, ke ŝi preskaŭ perfidis profesian sekreton. Ŝi ne sciis certe, kiuj estas ŝiaj rajtoj kaj devoj, laŭjure, se temas pri murdo, sed ŝi decidis ĉiaokaze prisilenti la aferon. Ŝi ne povus allasi, ke homo, kiu konfidis sekreton al ŝi, perdu pro ŝi la liberecon, eĉ se li estas kulpa. Helpis ŝin decidi la fakto, ke al lia kulpeco ŝi malpli kaj malpli kredis.

– Vi misaŭdis, Jano, – ŝi diris per tre stranga voĉo, kiu sendis la edzon al profundegoj de perplekso. Ĝuste en horo, kiam li bezonus plej firman apogon de sia edzino, ĝuste tiam ŝi rekomencis konduti laŭ maniero incite nekomprenebla.

Ambaŭ silentis. Jano pensis pri Ĝoja. Ĝoja pensis pri la fakto, ke ŝi ne povus atesti pri la konfeso de Ĝim al ŝi rilate la ambasadoron. Eĉ se la profesia sekreto ne plu aplikiĝas, kiam temas pri murdo – kion ŝi devos kontroli, cetere – kaj eĉ se ŝi ŝanĝus sian decidon silenti, estus facile al la advokato de Ĝim, antaŭ la prikrima tribunalo, neniigi ŝian ateston substrekante, ke ŝi estas edzino de policano implikita en la afero, kaj ke ĉio, kion ŝi diras, eble celas helpi la edzon. Estus pli facile dubigi pri ŝia veremo ol pri tiu de la moŝto araba.

– Pri kio vi pensas? – Jano scivolis.

– Pri la tribunalo. Mi bildigis al mi la proceson pri Ĝim. Mi vidis lin akuzite de la prokuroro, kaj min atestanta…

– Ankaŭ mi pensis pri tio. Ĉu ne mirinde, kiel ofte niaj pensoj disvolviĝas similvoje? –  Li preferis ne diri, ke li sufere pensis, fakte, pri ŝiaj nekompreneblaj reagoj.

– Kaj vi, Jano, kion vi imagis rilate al tiu primurdatribunalo?

– Mi vidis sinsekvantaron da araboj, ripetantaj malsamvorte ekzakte saman ateston, plej imprese por ĉiuj ĉeestantoj. Tiun ideon mi kunprenis el la oficejo. Ŝajnas, ke la juristoj en la prokurorejo estas furiozaj, ĉar nun ili frontas al atestoj de la diplomato, de lia sekretario, de lia ŝoforo, de lia ĉefservisto kaj de mi-ne-scias-kiom da araboj, kiuj unuvoĉe proklamas, ke Ĝim ĉeestis je ĉiu plenluna nokto. Imagu, kiel prezentiĝos la kazo antaŭ la ĵurio, kiam unu araba atestanto post la alia venos kiaj Juros, ke Ĝim troviĝis kun la moŝto! Ĉu la prokuroro sukcesos konvinki, ke ĉiuj tiuj nur obeas la mastron? Ĉu li povus eĉ provi tion diri sen kaŭzi seriozan diplomatian incidenton?