Выбрать главу

– Vi pravas.

– Tiu lasta komplikaĵo komplete elĉerpis miajn fortojn.

Mi starigas al mi tiom da nesolveblaj demandoj! Kion signifas la konduto de tiu ambasadoro? Kial kaj kiel Ĝim konatiĝis kun viro el tute alia medio, kun statuso diplomata? Ĉu estas en la afero io tute alia ol la seksaj krimoj, pri kiuj ni enketis? lu suspektinda flanko, pri kiu ni tute ne pensis? Kaj kial Ĝim ne tuj jesis al la savaj vortoj de la arabo?

– Ĉu lia embaraso ne povus fonti el tio, ke li ne emas konfesi sian samseksemon? Nia socio tute ne estas tolerema por tiuj homoj, kaj eble li havas kondiĉitan defendreflekson treege fortan pri tiu aspekto de sia vivo.

– Fakte, ni scias, ke li ne estas samseksema. La enketo pri li kondukis nin al iu prostituitino, kun kiu li kelkfoje rilatis. Ankaŭ ŝi enamiĝis al li. Ŝajnas, keĉiuj, viroj kaj virinoj, enamiĝas al tiu krimulo.

Ĝoja glutis salivon. Ŝi memoris, ke ŝi ne tiom malproksimis de simila travivaĵo. Ĝim vere estis viro potence amveka.

– Kion ŝi diris pri li?

–  Ŝi ploris. Ŝi diris, ke li certe ne estas kulpa, ke ŝi neniam vidis viron kun tiel delikataj sentoj, ke li tute ne estas egoisma aŭ sadisma, nur terure suferas pro manko de taŭgaj kunulinoj. Ŝi mem ege ŝatus akcepti lin en sin, sed tute simple ne povas pro timo vundiĝi.

– Ke li rilatas sekse kun virinoj, tio ne pruvas, ke li ne ĝuigas samseksulojn. Eble li tion faras por mono. Aŭ eble, kiel diras la maristoj, li funkcias jen vapore jen vele. Ĉu tiu virino konvinkis vin, ke Ĝim ne murdis?

– Tute ne. Ŝi efektive parolis, miaopinie tute sincere, pri liaj deltkataj sentoj, sed ŝi spontane menciis ankaŭ, ke ŝi timis lin, kiam li premis ŝin al si. Ŝi timis, ke li ne rezistos la deziron penetri ŝin, kaj ŝin difektos. Ŝi diris, ke laŭ ŝia impreso, li devis mobilizi preskaŭ superhoman volforton por ŝin forpuŝi, tiom liaj okuloj montris intensan deziron; ŝi eĉ uzis la vortojn ‘besta esprimo’. Poste, ŝi konsciis, ke ŝia maniero paroli kreas malbonan impreson pri li, kaj komplete ŝanĝis ĝin. Ŝi ekdiris, ke ŝi neniam parolis tiusence, ke ni misinterpretis pro niaj antaŭjuĝoj. Sed mi aŭdis ŝin propraorele. Mi ne eraris. Laŭ mia opinio, ŝi iom timas lin, kaj lin tre amas. Ŝiaj respondoj tradukas tiun sentokonflikton.

– Kia eksterordinara afero! Ekde la komenco, ĉio estas malsama, ol ĉe kutimaj kazoj, ĉu ne?

– Jes. Kaj mi ankoraŭ ne diris la plej nekredeblan!

– Ĉu vere estas io pli?

– Jes, sed vi neniam imagus, kio.

– Kio do?

– Mi diris, ĉu ne?, ke la prokurorejo estas en furioza freneza stato. Ili ricevis instrukcion de la ministro nepre liberigi Jugan.

– Jes. Vi tion diris. Mi miris pri ministra interveno. Kion ili faros? Ĉu ili riskos malobei?

– lli decidis prokrasti kiel eble plej longe la aferon, sed ne scias, kiel ili fine elturniĝos. Ĉio povus finiĝi per grandioza politika skandalo.

– Sed kial la ministro …?

– Laŭ miaj informoj, tiu araba ambasadoro, kiu intervenis ĉe li, estas treege riĉa. lel la prokurorejo eksciis, ke li promesis al la ministro unu el siaj naftofontoj, se Ĝim liberiĝos!

– Nekredeble! Kaj la ministro …

– …akceptis. Ĉu ne bele?

13

La informo, ke oni efektive arestis la seksmaniulon, kaŭzis ĉe multaj belaj, malaltkreskaj knabinoj agrablan senpeziĝon. Nun ili povos denove amindumi sentime kun ĉarmuloj nekonataj. Kiel, ekzemple, faris ĉi-vespere Nhan (Prononcu: Njan).

Dum la tuta vespero, Nhan trovis sian kunulon plena je ĉarmo. Plaĉvizaĝa kaj belkorpa, li disĵetis spriton malavare, kaj, kvankam ŝi sciis, kion tiaj frazoj valoras el viro, kiu deziras virinon, tamen tre agrablis la flataj vortoj pri ŝia senkompara azia beleco, pri la sensimila svelteco de ŝia figuro, pri la senrivala logo de ŝiaj lipoj.

Sed nun, kiam iii nude kuŝis sur la lito, dolĉe prilumata de la plenluno, ŝi sin demandis, ĉu ŝi agis prave invitante lin al sia apartamento. De kelkaj minutoj, ja, liaj okuloj alprenis strangan, timindan rebrilon.

Kiam liaj manoj fermiĝis ĉirkaŭ ŝia kolo, ŝia nebula suspekto fariĝis subite evidento treege akra. Li estas danĝera seksmaniulo, eble eĉ tiu, kiu krimis antaŭe. Eble la polico eraris. Ŝi rapide enspiris pulmoplenon da aero. Aŭ ĉu estus nur ludo? Unu rigardo al liaj okuloj sufiĉis, por certigi, ke ne. Ili estis alimondaj. Kaj lia gesto tute ne estis luda, sed perfekte laŭcela ekstrangolo. Freneze, kun freneza silento, li premis pli kaj pli.

Fakte, li grave eraris. Kiel li povus scii, ke en latribo de Nhan, ie en la vietnamiaj montoj, oni instruas jam al infanoj kiel masaĝi kaj ekzerci la kolmuskolojn, por ege disvolvi ilian forton? Tiun kutimon Nhan, malgraŭ la multaj komplikaj aventuroj, kiuj kondukis ŝin al Eŭropo, neniam perdis. Krome, ŝi travivis tro da mortgravedaj situacioj por paniki nun, en la propra apartamento, nur pro la sadismo de tiu juna viro, kies fizika forto ne estis tiel impona, se juĝi laŭ lia nuda korpo.

– Li laciĝos antaŭ ol mi, – diris al si Nhan, dum la samlitulo premis kaj premis la kolon, kaj ŝi streĉis kaj streĉis ties muskolojn.

Ŝi sukcesis liberigi unu el siaj manoj, kiujn li tenis kaptita sub si, kaj per abrupta gesto ŝi sukcesis bati je tre preciza loko lian skroton. Li ekblekis dolore. Profitante, ke li tiel perdas aeron utilan por barakti, ŝi, per movo de la lumboj, kruroj kaj ventro, igis lin fali ellite. Tiam, ŝia haka manplato celis lian nukon kaj ĝuste trafis. Li senkonsciiĝis.

Garde observante, ŝi paŝis al la malfermita fenestro kaj ripete plenigis siajn pulmojn ĝisfunde, retenante en ili la aeron, antaŭ ol elspiri. Nur tiam ŝi telefonis al la polico.

– Mi estas impresita, – Karal diris, kiam ŝi eksidis en la seĝon vid-al-vidan.

Ŝi ridetis.

– Nu, mi estas certa, ke sola li ne povis mortige strangoli siajn viktimojn.

– Sola? Kion vi volas diri? ĉu helpis lin kunkulpulo?

– Jes: virina paniko. Se ili ne panikus, kaj ne perdus tiel sian rezistpovon kaj siajn rezervojn de aero, li neniam sukcesus ilin strangoli, li ne estas sufiĉe forta.

– Vi pravas parte, sed parte malpravas, – respondis Karal. – Li ĉiam elektis speciale malgrandajn kaj malfortajn virinojn. Viaj pulma enhaveco kaj muskola forto certe estas multe pli grandaj ol ĉe la aliaj knabinoj, kiujn li atakis. Li elektis vin nur, ĉar tio tute ne vidiĝas el supraĵa rigardo. Sed vi pravas pri tio, ke en via savo grandan rolon ludis via kapablo superi la timon, kaj via nefleksebla volo rezisti. Plus kelkaj scioj luktfakaj, ŝajnas al mi.

– Nu, mi lernis defendi min, – ŝi diris ridete.

Li prenis notlibron kaj komencis skribi la depozicion.

14

Estis io simila inter Haroldo Gajer, la junulo, kiu atakis Nhan, kaj Ĝim Juga. Li estis malpli altaol Ĝim, malpli forta ankaŭ, sed la okuloj, la haroj, la mentono estis sammodelaj. Kaj simila estis ankaŭ la ĉarmo.

Por la polico estis humilige devi liberigi Jugan. – Eksternorma renkontiĝo de koincidaj detaloj, – ili klarigis. Sed tio montris, kiel malĝusta fojfoje scienca polictekniko povas esti. Oni kompreneble analizis lasangon kaj pubharojn de tiu alia junulo, kaptita ĉe l’freŝa faro: ili prezentis la samajn karakterizojn kiel tiuj de Ĝim. Humiliga, verdire, ne facile akceptebla konstato pri malpravo.

Kaj nun tiu junulo sidis sub pridemandado, kaj obstine mutis. Se la polico nur imagus, kio okazas en lia cerbo!

– Kial vi ilin strangolis? – la stulta policano demandis. Sed li estis pli forta. Li ne respondos. Li nur pensis: "Kompreneble mi devis strangoli ilin, ili estigis en mi pekajn dezirojn. Ili devigis min malpurigi mian animon. Sub sia eta, svelta korpo, ili estis la Malbono".

– Sed kial vi… vi enperfortis en ilin tiun longan, dikan objekton?

La polico ja trovis ĉe la arestito specon de artefarita faluso el rigida plasta materialo. Ĝi konsistis el partoj, kiuj povis engliti unu en la alian, tiel ke, por portiĝi, ĝi ne estis pli longa ol polica klabo, dum en funkcia pozicio ĝi longis pli malpli 50 centimetrojn.