Выбрать главу

– Jes, – llona respondis mallaŭte. – Mi esperis, ke en monaĥinejo mi forgesos ilin, mian bezonon je ili, sed al mi ne prosperis. – Ŝi pensis pri sia soifo al viroj, kaj pri la fakto, ke neniam ŝi trovos unu, kiu sukcesos kontentigi ŝin. Ŝi pensis ankaŭ pri sia misproporcia korpo, kun la tro granda pelvo, kiu maskis al tiom da viroj la fakton, ke multo en ŝi estas reale bela.

– Mi preĝos por vi, – promesis la monaĥinestrino, kaj komfortis llonan la penso, ke tute certe ŝi tion faros. Ŝi tamen ne aŭdacis diri, ke pri la efikeco de tia agado ŝi havis plej fortan dubon. Ŝi prenlevis la valizon, kaj eliris.

– Plej malfacile estas adaptiĝi, – diris ridema voĉo.

Prof. Ketulen turnis sin. – Kiu vi estas?

La junulo, kiu staris malantaŭ li, sidiĝis. Li ridetis korvarmige.

– Mi estis komisiita gvidi vin. Mia nomo estas Gabriel. Mi estos via instruanto, la ulo, kiu helpos vin adaptiĝi al la vivo posttera. Kiel vi vidos, ni multe helpas nin reciproke ĉimonde.

– Mi ne kapablas kutimiĝi al la ideo, ke mi mortis, – reveme komentis la profesoro. – Mi sentas min tiel… normala. Nur la foresto de fizika doloro…

– ĉiu el ni spertas la samon, komence. Tial utilas gvidisto. Fakte, la plej bona maniero akceli la adaptiĝon estas eklabori tuj. Kion vi po…?

– Labori? – Ketulen interrompis. – Ĉu oni ĉi tie laboras? Kiel surtere?

– Ne tute kiel, ĉar nia korpo ĉi tie estas alispeca, kaj ankaŭ multaj aliaj faktoroj diferencas. Ni komence ĉiam laboras por la Tero, ĝenerale por individuaj teruloj. Bedaŭrinde, ne estas ĉiam facile komuniki kun ili, kio ege komplikas nian laboron, eĉ se ni pli ofte sukcesas ilin inspiri ol ili imagas.

– Labori! – ĝemspiris Prof. Ketulen.

Ili restis longan momenton silente. Tre surprizite – dum li vivis surtere, oni rakontis al li tiom da malveraĵoj pri la posta vivo, aŭ pri ties neekzisto! – Ketulen kontentis, ke almenaŭ li ne devos labori por vivi. Li ĝuis la fakton havi korpon, eĉ se li ĝin ne plene regis, kaj li sentis kun plezuro, ke tiu ne postulos vivkondiĉojn similajn al la teraj.

– Strange, – li reparolis post minuto, – kiam vi menciis laboron, mi unue sentis min tiel laca, ke mi havis la impreson, kvazaŭ mi defalus el ia alta espero, verdire tute neracia, ke ĉi-monde oni ne laboras. Sed nun, ju pli mi pensas pri tiu ideo, des pli ĝi plaĉas al mi. Mi konsciiĝas, ke mi timis enui. Oni ankaŭ diras surtere, ke tempo ne plu ekzistas postmorte (se entute ni plu vivas), kaj mi ĝojas konstati, ke, kvankam malsama, ĝi tamen plu sentiĝas. Tiuj diroj pri eterneco estas fakte plej forpuŝaj. Sed kian laboron mi faru?

– En via nuna stadio, via laboro povas nur esti helpi al la surteruloj. Via nescio pri nia vivo ĉi tie estas tro ampleksa, por ke vi povu fari ion alian. Certe troviĝas sur Tero personoj, kiujn vi ŝatus helpi, ĉu ne?

Penso pri Ĝoja Karal invadis la menson de la bona profesoro. Kial ne eklabori tuj helpe al ŝi, kaj do al tiu Ĝim? Li rakontis la aferon.

– lnterese, interese, – aprobis Gabriel. – Sed kiel do ni povus solvi tian problemon?

– Mi timas, ke ĝi ne estas solvebla, kaj tio ege ĉagrenas min, – respondis la profesoro, kies freŝe ricevita lumkorpo alprenis pli grizan nuancon. – Tiu viro neniam trovos veran seksan kontentiĝon. Ĉu ni inspiru lin pacienci?

– Ne, ne. Devas ekzisti alia solvo. Kial pensi, ke li neniam sekse kontentiĝos?

– Ĉar sin manflegi ne kontentigas lin plene, nek esti karesata de virino; li bezonus ion neekzistantan: knabinon adaptitan al lia elnorma longeco.

– Prave, prave! Nu, tie kuŝas ebleco, ĉu ne? Venu kun mi. Mi montros al vi la afiŝtabulon.

La ĝardenon, kien ili iris, neniu lingvo tera povus priskribi. Nek la "afiŝtabulon" – aŭ komputilon – sur kiu ordiĝis la mesaĝoj el la Tero, ofte senditaj sub formo de preĝoj, transformitaj al floroj miliardspecaj, kiujn birdoj, papilioj kaj aliaj graciaj estaĵoj melodie prizorgis.

Inter la mesaĝoj troviĝis la preĝo de monaĥinestrino rllate virinon nomatan llona, kiu ĵus foriris el monaĥina provperiodo, ĉar…

– Ĉu vi vidas? Estis stulte malesperi.

– Sed kion ni faru nun?

– Nun, ni devas sendi al ili ideojn. Ambaŭ estas fund-funde bonaj homoj, do ambaŭ verŝajne estas ricevemaj. Ili ne scios, ke la ideojn sendas ni, sed tio ne gravas. Ni ĉi tie, interalie, lernas ankaŭ modestecon. Nia helpo estas ĉiam plejplej diskreta, tiel ke la teranoj ĝenerale nomas ĝin ‘koincido’!

Tiel okazis, ke…

17

…Ilona iris stacidomen. Fakte, ŝi ne sciis, kion fari. Ŝi ne sciis, ĉu ŝi restos ĉi-urbe aŭ ien forvojaĝos, eble al sia fratino ĉefurba. Tial, portante la valizon, ŝi paŝis konfuzpense direkte al la stacidomo.

Tie ŝi eksentis fortan bezonon trankvile mediti pri sia ĵusa vivo. Ŝi do iris al la stacidoma trinkejo, kie ŝi – kiu malofte konsumis alkoholaĵojn – ial mendis blankan vinon. "Por konsoli min," – ŝi diris al si, memsenkulpige.

Samhore, decidinte foriri por kelkaj tagoj al Valmu, por ripozigi siajn nervojn post laemocioj, kiujn li ĵus travivis okaze de sia aresto, same kiel por kviete pripensi pri la propono de la araba diplomato, kiun proponon, naŭzita de la vivo, li pli kaj pli emis akcepti, ankaŭ Ĝim vizitis la stacidomon. Kaj jen li decidis unue iri trinki ieton.

La trinkejo estis plenplena. Li ĉirkaŭrigardis, serĉe al libera tablo, sed da tiaj estis neniom. Dum liaj okuloj duafoje rondiris la lokon, li vidis, ĉe eta tablo, virinon solan, kiu sidis antaŭ glaso da vino, kaj diskrete ploris.

Ĉu ŝi estis bela? La vizaĝo certe ne estis estetike plej ĉarma kun la nuna plorsubprema mieno, kaj ŝi estis ĉio alia ol elegante vestita. Sed io pli profunda ol la civilizitaj sentoj pri beleco, io eĉ pli instinktaol la kutimaj motivoj, kiuj puŝas viron al virino, tuj kondukis la junulon al ŝi.

Li povus diri: "Ĉu vi permesas?" aŭ "Espereble mi ne ĝenas vin" aŭ "Ĉu ĉi tiu sidloko estas libera?" aŭ iun ajn el la mil ĝentilaj esprimoj uzeblaj tiacirkonstance, sed nenion similan li diris.

Li eksidis apud ŝin, forprenis per sia mano la ŝian, kiu tenis poŝtukon ĉe-vizaĝe, metis plate ambaŭ siajn manojn al ŝiaj vangoj, turnis delikate, sed firme, ŝian vizaĝon al si kaj enigis en ŝiajn okulojn sian plej simpatian rigardon. Li ridetis anĝele kaj, surprizate, aŭdis sin diri:

– Ne ploru plu, jen mi estas.

Ŝi povus reagi per timo. Ŝi povus vangfrapi lin. Ŝi povus diri krude: – Sinjoro, mi vin ne konas, lasu min!, – sed nenion similan ŝi faris. Mirante ŝi konstatis, ke ŝi ridetas, kaj ke ŝi deziras lin koni pli.

Li ne sciis, kion ŝi faras ĉi tie, li ne demandis sin, ĉu ŝi jam havas bileton kaj vojaĝplanon tute precizan, li nur diris:

– Ĉu vi jam estis en Valmu?

Ŝi kapneis, forskuante lastan ofensivon de larmoj.

– Ankaŭ mi neniam iris tien, sed ĉiuj diras, ke estas plej bela loko. Kial vi ne venus kun mi?

– Kial ne? – ŝi aŭdis sin diri, samtempe pensante, ke antaŭ unu horo ŝi ankoraŭ loĝis en monaĥinejo. Ŝi rondrigardis la trinkejon. Ĉe pluraj tabloj junulinoj sidis senvire, kaj tamen multe pli belaj ol ŝi.

– Kial vi proponas tion al mi? – ŝi demandis.

– Kial ne? – li simple respondis, kaj li impulse kisis ŝian manon tiel tenere, ke ondo tre varma fandis la tavolon da glacio, en kiu ŝia koro estis ankoraŭ kaptita.

*

La hotelcambro estis banala, la ĵusa vespermanĝo ne aparte memorinda, sed, malgraŭ sia timo, li ne povis ne kisi ŝin plej arde. Kaj malgraŭ sia timo, ŝi ne povis ne same arde rekisi.

"Ŝi videble deziras min", li pensis, jam sentante, ke lia vivfuŝilo varmiĝas, "sed baldaŭ, ŝi rigardos min monstro kaj forkuros". Tamen li ne povis malligi sin de ŝi.