Выбрать главу

"Li videble deziras min", ŝi pensis, kaj kvankam ŝi sciis, ke li elrevigos ŝin, kiel ĉiuj aliaj, ŝi sentis ion  flueti en ŝi malsupre. Sed tio ne malhelpis la timon. Ŝi travivis tiun sperton jam sufiĉe ofte por scii, ke ankaŭ li defalos de sia ĝuespero, kiam li konstatos, ke ŝi ne povas havigi al li plezuron pro sia tro vasta akceptejo.

Sed ambaŭ tro deziris aliseksan kontakton, ambaŭ tro bezonis la kareson de la alia, por ke timo kaj racio povu venki, kaj ambaŭ kvazaŭ disduiĝis: intelekta parto pasivaspekte atendis katastrofon, dum la alia parto, tro vira, tro virina, pli kaj pli pasie agis, kvazaŭ pro devo natura, kiun superi ne eblus.

Ŝi iniciatis la aferon, malfermante lian pantalonon kaj metante la manon sur lian amdonilon. Neniam ŝi sensis ion simile plaĉan. Li tuŝis tenere sub ŝia robo la femurojn, per mano esplorante pli kaj pli alten. lom poste, kiam ŝi, nuda, kontemplis lin, nudan, liafekundilo jam prezentisde si sufiĉe belan mezuron.

– Ĝim, – ŝi diris ĝoje, proksimigante siajn lipojn al ĝi, – mi neniam vidis ion tiel belan.

Lia reago ege surprizis ŝin. Oni ofte diris al ŝi, ke viroj fieras pri sia tiea longeco. Ŝi ne povis scii, ke ŝiaj vortoj revekis en li delonge kondiĉitan reflekson: li rekonsciiĝis.

Ŝi sentis lian ŝanĝon de sinteno, levis la okulojn al lia vizaĝo, ĝi estis nekredeble pala.

– Kio estas al vi? – ŝi maltrankvile demandis.

– Mi ĵus vekiĝis, – li respondis seke. – Estas senutile. Ni malpli suferos, se ni haltos tuj.

– Ĉu halti? Haltigi kion? Kial sufero? Mi…

– Virinoj kun mi povas nur suferi,– li konfesis, kaj la amara tono ŝin samtempe timigis kaj tuŝis ĉe la koro.

– Kial?

– Vi vidis ĝin nur en la stato antaŭluda. Se vi plu ludos per ĝi, ĝi kreskos tiel monstre, ke mi povus ampreni vin nur kaŭzante al vi grandegan doloron. – ŝi ekridis.

– Mi petas, ne moku min, mi parolas la puran veron, – li diris plorepete.

– Mi ne mokas vin! Kiel mi povus? Sed vi estas granda bebo, al kiu fido mankas. Kial ne provi?

– Ĉar vi treege plaĉas al mi. Kelkfoje, mi konfesas, estis al mi egale, ĉu ĝi dolorigos penetrante. Sed vi estas tiel aminda, tiel delikata, ke…

El la kuŝa pozicio ŝi abrupte metis sin side. Per plej serioza voĉo ŝi ekdiris:

– Ĝim!

Li rigardis ŝin mire. Neniu iam ajn prononcis lian nomon kun tia profundeco de sentoj.

– Nun mi komprenas, kion mi perceptis subkonscie en la stacidomo, – ŝi diris.

– Kion?

– Kial mi nepre devis vin ami.

– Kial?

– Ĉar vi verŝajne estas la sola viro en la mondo, kiu povas plenigi min.

– Plenigi? Kion vi volas diri?

Sed anstataŭ respondi vorte, ŝi nur masaĝis lian suban ventron, liajn femurojn, lian ampafilon, kaj tiu kreskis, kreskis, kreskis, dum ŝi perceptis en si plej dolĉan inundon laŭ la nekredebla longeco de sia amdona respondilp.

Ŝi prenis lian longaĵon mane kaj milde kondukis ĝin al sia pordino. Li hezitis puŝi sin enen.

Ŝi rigardis lian amilon kun radianta vizaĝo, anĝele feliĉplena, metis la manojn sur liajn gluteojn, kaj en sin lin premis.

– Vi rigardis ĝin! Vi rigardis ĝin kvazaŭ admire! ĉu vi netaksas min monstro? –  Li angoretraserĉis ŝian vizaĝon.

 Ŝi esprimis nur kontentecon, profundan, plenan, longe sopiratan.

– Venu! – ŝi flustris, kaj premis pli forte.

Li sentis sin gliti laŭ la perfekte lubrikita koridoro. Li glitis pli kaj pli antaŭen. Li retenis sin. Li timis la momenton, kiam ŝi krios, kiam li sentos la deziron puŝi sin ĝis-ekstreme, kiam lin kaptos la tento vundi por ricevi f inf ine veran viran plezuron, kaj kiam li, bonulo, subpremos per neofte renkontebla volforto tiun tenton por rapidi eksteren, furioza kaj frustrita, refoje saturita je malespero.

Sed ju pli ĝi glitis antaŭen, des pli ŝia vizaĝo esprimis plenumiĝon.

– Ĝim! Ĝim! – ŝi krietis. – Finfine!

– Kio okazas finfine? – Kvankam io en li sciis kaj komprenis, tro longa kondiĉado malhelpis lin kredi. Mire, li perceptis ŝian nerepuŝon. Kaj samtempe, en alia parto de si, li ne miris, ĉar la respondon li konis jam de la stacidoma renkonto.

– Finfine mi sentas viron en mi.

– Ĉu vere vi neniam antaŭe…? Tamen vi ne aspektas kiel sensperta virgulino… vi… Ree li konis la respondon, ie, sed li bezonis ĝin aŭdi.

– Ho jes mi jam provis! Se vi scius, kiom mi provis! Sed iliaj juveletoj simple perdiĝis en mi. Mia ginekologo diris, ke verŝajne neniam mi trovos viron kapablan plezurigi min, ĉar mi estas tro vasta kaj longa tiuparte. Tial mi eniris monaĥinejon. Sed ne povis … ho Ĝim!

Li atingis la ekstremaĵon. La suba parto de lia ventro unuafoje en lia vivo tuŝis la ventron de virino, ene de kiu li pulsis, varme, plaĉe, plezurege. Cojo eksplodis en lia koro, kiel neniam li imagis, ke ĝi eblus. "Hejme", – kriis lia koro, lia korpo, lia falŭs. – "Hejme, jen finfine mi troviĝas hejme."

Iliaj buŝoj miksiĝis, dum la korpoj kadence kundancis la plaĉe longigatan dancon de geĝuo.

Ha, tiuj tagoj en Valmu! Se mi dirus, ke ili ne manĝis, ne trinkis, ne promenis, nur korp-al-korpis tuttage, vi ne kredus min, kara leganto, tute prave, kaj tamen! Tiuj aliaj okupoj estis kvazaŭ periferiaj momentoj en vivo, kies centro estis la reciproka malkovro de reciprokaj ĝueblecoj.

Kiel amdone li palpis ŝiajn mamojn, kisis ŝian ventron, ludis kun la sentema ĝubutoneto! Kiel amkone ŝi karesis lian bruston, knedis lian glanon, enigis en sian longan, longegan premejon lian voluptilon, sopiran de jaroj kaj jaroj al tia tutlonga kaptiĝo!

Al la interkoniĝo de la korpoj paralelis interkoniĝo de du vivoj, de du koroj, de du amtalentaj personecoj. Ke ili estis kvazaŭ planitaj de la destino unu por la alia, tio ekde la unua momento al ambaŭ evidentis, sed la ĉiuminuta konfirmo de tiu vero ne estis pro tio malpli feliĉiga.

Sur planedo, en socio, kie tiom da verkoj epopeas la tragikajn aspektojn de la homa vivo, agrablas al historiisto foje raporti pri la ĝermo de feliĉa para vivo. Kiel jus rakontite.

Al tiu planedo ridete rigardis du estaĵoj homformaj, kies lumaj korpoj al surterulo ne videblis, ĉar ili situis en transa dimensio. Jes, ili kontemplis tiun planedon, ties urbeton Valmu, kaj, se esti tute preciza, difinitan ĉambron en Hotelo Belmonta. Ili tre kontentis pri si.

– Vi laboris efike, – diris Gabriel al Prof. Ketulen.

Kaj en tiu transa mondo ĝoja eho ripetis: –  fike, fike, fike…