Выбрать главу

– Ne timu, ne embarasiĝu, – admonis milde la moŝto, indikante la elĉemizan balanon per grasa montrofingro. – Mi venigis vin pro ĝi. Venu al mia kabineto. Mi estas la ambasadoro de Zob el-Ĝemal.

Rebutoninte la ĉemizon, Ĝim, tro perturbita por pensi, reprenis sian jakon kaj aŭtomate sekvis la ambasadoron. La ĉambro estis vasta, kun moderna meblaro. Sur larĝa skribotablo troviĝis dika libro, dosieroj kaj ĉiaj dokumentoj. La temperaturo estis agrable malvarmeta. Invitite de sia gastiganto, Ĝim eksidis en profundan ledan apogŝegon. Li honte konsciis pri la nekaŝebla faluso, kiu, ŝajne, rifuzis nun moliĝi.

– Espereble vi pardonos mian etan ruzon, – voĉis la moŝto. – Mi intence lasis vin atendi en varmega ĉambro, kie la sola distraĵo estis erotikaj vidkasedoj. La spegulo en tiu ĉambro ne havas stantavolon, tiel ke mi povis observi vin de ĉi tie, nevidate. Vi agis ekzakte laŭ mia espero, kaj…

– Sed kion vi deziras? Kiel vi eksciis pri mi?

– Belfalusuloj ege plaĉas al mi. Mi eksciis pri vi pere de mia sekretario, homo plej kapabla kaj fidela. Li vizitis por la propra plezuro unu el tiuj sinjorinoj, kiuj konsentas vendi siajn ĉarmojn altapreze por longeta horo. Li vidis ĉe ŝi foton de viro, tute nuda, kun erektita fenomenaĵo. Li demandis, ĉu ŝi scias ties nomon. Ŝajnas, ke vi diris ĝin al ŝi. Ne estis malfacile trovi vin. Mia sekretario bone konas miajn gustojn. Kiam mi eksciis pri vi, mi iĝis tre ekscitita.

Li paŝis al Ĝim, komencis malbutoni la ĉemizon kaj tuŝis la vivpulsan amilon.

– Mirinda, mirinda! – li krietis, kaj liaj okuloj pleniĝis je volupta admiro.

Li plu malbutonis la ĉemizon, kaj forprenis ĝin.

– Staru! – li diris, kaj Ĝim obeis, kun menso ne tre klara. Li duonkredis, ke li sonĝas.

– Vi havas belegan torson. Neniam mi vidis tiel elnorman ĝuilon sur fono de tiel bela brusto ĉe tiel ĉarma vizaĝo. Mia sekretario ne mensogis. Mi timas, sinjoro, ke mi enamiĝas al vi.

Li malbukis lazonon.

– Ni liberigu tiun karan kaptiton, – li flustris kun rideto. – Ĝi reprenu sian naturan pozicion. Jen.

Faliginte la pantalonon kaj la kalsonon, li kunigis la manojn kvazaŭ preĝe kaj admire himnis:

– Kiaj femuroj! Kia kisinda pilkoparo! Kara amiko, vi estas donaco de Dio al mi. Perfekta respondo al miaj sopiroj.

Ĝim ne sciis, kion fari. Jam kiam la ambasadoro tuŝis lian zonon, li preskaŭ repuŝis lin, sed lia volo estis kvazaŭ paralizita pro la strangeco de la situacio, la nekredebla monpropono kaj funda, nepreciza sento, ke al ambasadoroj oni ne agas kiel al iu ordinara. Nun li eksentis sin stulta, antaŭ tiu grasulo, starante nuda ĝis la maleoloj, kien la pantalono glitis.

– Kiom mi proponis al vi? Naŭmil dolarojn monate, ĉu ne? Tio estis nur por allogi. Mi nun konstatas, ke vi valoras almenaŭ 12 000.

– Por fari kion?

– Reveni kun mi al la emirlando. Mia posteno ĉi tie estos baldaŭ finita. Mi reiros mialanden. Kaj viroj bele dotitaj de la naturo estas mia sola plezuro. Vi estas pli ol bele dotita: grandioze, gigante. Mi havas tiom da mono, ke mi ne scias, kion fari per ĝi. Fluas nafto, kaj mi monon enpoŝigas. Trejni la futbalteamon estas kompreneble nur preteksto, se vi bezonos ĝin. Se vi preferas alian laboron, aŭ neniun laboron, al mi estas egale.

– Sed vi ne pagos min nur por min rigardi, ĉu?

– Ne naivu, karulo, tio ne estus ebla. Tamen, mi ne estos tro postulema. Mi deziras ludi per via korpo, per via dieca ĝudonilo. Mia plej granda sopiro estas fiki vin de malantaŭe kaj samtempe masaĝi ĉi tiun ĉefverkon de la naturo Se mi povus atingi, ke ni ambaŭ kulminu samsekunde, mi estus la plej feliĉa homo sur la tero.

Ĝim provis kvietigi sian menson, por almenaŭ ĉenigi kelkajn koherajn pensojn, sed ne prosperis al li.

– Ne timu, mi uzos vazelinon, aŭ ion similan, – la ambasadoro diris, ne tre klare.

– Pardonu, pri kio vi parolas?

– Vazelino. Ne. Mia sekretario trovis … Mi ne memoras la nomon … specon de produkto, per kiu mi ŝmiros mian aĵeton por penetri vin sendolore. Kaj se vi deziros, mi metos iom da ĝi ankaŭ sur miajn manojn, por ne suferigi vin frote. Ĉu vi eltenas longe, antaŭ ol ŝpruco?

Lia triviala maniero paroli malhelpis la junulon mensfunkcii taŭge. Se li sin esprimus alude, aŭ kun okulumoj, eble estus malpli facile kompreni, sed iel ĉio estus pli tole rebla.

Serĉante vortojn por respondi, aŭ eble iom da ekstera apogo en ĉi tiu strangega aventuro, Ĝim turnis la okulojn al la fenestro. Nur malprecize li divenis movon, tuj antaŭ ol percepti ege agrablan sensacon ĉe la plej sentoriĉa parto de la vira ornamaĵo. La eta grasa arabo ĵus komencis leki langapinte la rimeneton de lia glano. La membro, kiu estis moliĝinta jam de kelkaj minutoj, tuj rekreskis al potenca staro. Kiel konstante tiutage, la junulo estis kaptita inter du disaj inklinoj. Unuflanke, tiu riĉulo, kiu kondutis, kvazaŭ li posedus la knabon, naŭzis lin, kaj Ĝirn sentis impulson lin bati planken kaj piedfrapi. Aliflanke, la pure fizika plezuro esti tie lekata montriĝis ĝuinde intensa, kaj krome la juna viro ankoraŭ ne decidis, kion fari pri la "labor"-propono. La anoncita sumo ja signifus post nur unu jaro da nenifaro kapitalon, kiun li ne povus ŝpari eĉ dum jaroj per sia nuna salajro.

Ĝis nun, liaj ĉarmo kaj longa peniso alportis al li nur komplikaĵojn en la vivo. Kial ne kelktempe profiti de ili por akiri la monon, kiu signos la komencon de libera vivo?

El tiuj batalantaj fortoj, ne venkis la impulso bati. Jam la plezuro fariĝis tro granda, kaj Ĝim ĉesis reagi kiel homo, por kiu la naturo de la kunulo gravas; li fariĝis kvazaŭ nur besto, nur korpo ĝusopira, al kiu estas egale, ĉu la plezuron donos viro aŭ virino. La eta arabo ne plu ekzistis. Nur vibrigis la knabon senpersona tiklo kondukanta pli kaj pli rapide al kulmino.

Kial la ambasadoro subite ŝanĝis sian faron, Ĝim tute ne povis diveni. Eble li sentis, ke la junulo baldaŭ orgasmos, kaj li volis, ke la ludo daŭru pli longe. Post kelkaj sekundoj sen io ajn, li komencis malrapide masaĝi la pulsantan palison ambaŭmane. Tio estis multe malpli ekscita komence, sed post kelka tempo la konstanteco de la longaj iroj kaj venoj tamen pli kaj pli ĝuincitis la nervojn, ĉefe kiam la graseta mankavo atingis la elstaran bazon de la glano.

Kiam la faluso ekpafis, la moŝto forprenis siajn manojn, surprizite percepti skuon tiel fortan. Ĝim fleksis la genuojn, la spinon rondigis, kaj ne povis ne eligi ĝemeton de volupto.

Ĝenerale, dum orgasmo, li forgesis ĉion, ŝanĝite al pura ĝuado. En similaj okazoj, li kutime ne pensis, ne perceptis sian ĉirkaŭajon, ne memoris kun kiu li estas, nur sensis specon de giganta tertremo, en kiu lia tuta vivo transformiĝis al ondo post ondo de ĝuo intensega. Mense, spirite, li ne plu ekzistis, lia individuecoforsvenis kaj ankaŭ preskaŭ la tuta korpo, li iel fandiĝis kun la tuta kosmo, sed, kunfanditaj, la tuta kosmo kaj li sumiĝis nur al la konscio esti vibra kolono plezurkraĉa. Li estis la Vivo.

Sed ne ĉi-foje. Verŝajne ĉar lin pli kaj pli tentis la propono ĵus farita, li konfuze duonpensis, ke estus preferinde ne tro tegi per sia erupciaĵo la altvalorajn objektojn en ĉi tiu ĉambro. La unua ŝpruco fakte faris nur makulon sur la riĉa orienta tapiŝo, sed la dua, pli vigla, trafis rekte en murfiksitan abstraktan pentraĵon, kiu eble multe valoris. lom movante sin, li atingis kurtenon el belega ŝtofo, reflekse turniĝis al la alia flanko, tiel ke liaj gutegoj peze pluvis sur la skribotablon, malsekigante ĉiujn dokumentojn. Elĝemante raŭkan – pardonon!, – li direktis sin al sia gastiganto, kiun li malavare inundis. Kiam li provis forturni sin de li, li surŝprucis antikvan tapeton, kiu ornamis unu el la muroj, kaj nur tiam ekhavis la ideon orienti la pafon al la larĝa fenestro, kiel al celo malpli danĝera.

–  Admirinde, admirinde! – aplaŭdis la arabo, dum la ĝima fekundsuko igis la fenestron malpli kaj malpli travidebla.