Ĝoja silente kapjesis, dum li parolis plu:
– Kelkfoje, ofte, mi malamas mian organon. Ĝi kaŭzas al mi tiom da turmento! Ne estas facile vivi sciante, ke oni ne estas laŭnorma. Oni starigas al si demandojn: kial mi? kial mi, kaj ne la aliaj? Estas viroj, kiuj plendas al si, ĉar ili havas minimuman kaceton, sed ĉiu el ili povas seksumi trankvile. Al mi tio estas malpermesita. Kial? Ĉu ne estas justeco en la mondo?
Li esprimiĝis pli kaj pli intense. Dum li subite paŭzis, Ĝoja sin demandis, ĉu tiuj vortigoj ne signas la komencon de la savo. Ĉu li ne komencus akcepti sin mem tia, kia li estas: nenormala? Li nun ekparolis pli obtuze:
– Jes, mi malamas ĝin de tempo al tempo. Foje mi eĉ konsideris la ideon viziti kirurgon kaj peti, ke li fortranĉu ĝin. Sed mi ne dubas, ke mi estus ege deprimita. Estus eĉ pli malfacile repaciĝi kun ago tiel definitiva, ol kun mia nuna problemo, ĉu ne? Mi ja bezonas seksan ĝuon, eĉ neperfektan.
Li ĝemspiris.
– Kiam mi adoleskis, – li daŭrigis, – mia patrino kondukis min al kuracisto, ĉar mi havis tro da noktaj polucioj kaj mi difektis la matracojn pro tro forte malsekigi ilin. Li preskribis hormonan kuracadon. Estis terure. Mi ne plu povis erekti. Mi sentis min malvirigita. Tio min ege deprimis.
– Kion vi faris?
– Mi ĉesis sorbi tiun damnajn hormonojn. Mi loĝis en la kamparo tiutempe. Relative proksime al nia domo troviĝis arbareto. Tien mi iris manflegi mian monstraĵon. Mi povis elpumpi el mi tunojn da suko sen ĝeni iun ajn. Sed kama-rado foje menciis, ke seksumi, eĉ kun si mem, en publika loko estas "atenci al publika ordo kaj bonaj moroj", kaj mi ĉiam timis, ke iu vidos min, des pli, ke kiam ĝi funkcias, mia bananeto fariĝas pilastro, ne facile kaŝebla.
Ĝoja sentis kompaton.
– Jes, mi komprenas, – ŝi diris mallaŭte. – Vi preferis tiun riskon ol kompletan seniĝon je seksa kontenteco. Krome, la fakto, ke vi rifuzis la hormonan traktadon, kaj ke vi forĵetis la radikalan solvon fortranĉigi vian elstaran… – ŝi ridetis, – vian ĉiusence elstaran aĵon, pruvas, ke eĉ se vi malamas ĝin, vi tamen ĝin amas sufiĉe por deziri ĝin konservi bone funkcianta.
– Jes, sed ĝi konstante estigas suferon, ekzemple pro la devo rezigni je tre bela knabino, kiu trovas min alloga kaj provas konvinki min eniri ŝian liton. Tial min tre tentas la propono de tiu arabo. En la bilanco, mia paliso transirus de la pasiva flanko al la aktiva: ĝi alportus al mi monon, kaj per tiu kompenso ĝi pardonigus sin.
– Sed kiel vi reagas al la ideo devi submetiĝi al postuloj samseksemulaj? Ĉu viroj vin altiras?
– Ne. Neniam viroj min allogis. Mi ne trovas bela la korpon de viro, eĉ laŭdire plaĉa, dum korpo de virino facile kortuŝas min. Kaj mi ŝatas tikli la etan butonon ene de la virina pordo, flari ties malsekan odoron, lasi miajn manojn vagi laŭlonge de karesindaj kurboj, senti la varmecon de inaj lipoj sur miaj lipoj… Se mi nur povus kontentige engliti … Sed mi ne parolu pri tio, kiel virinoj al mi efikas, jam …nu, post kelkaj sekundoj iĝos ege malkomforte. Nu, nun mi perdis la konversacian fadenon. Kial mi subite komencis liriki pri virinoj?
– Ĉar mi menciis la postulojn de la proponita kontrakto rilate al sekse ludi kun viro.
– Ha jes! Kiel mi diris, viroj tute ne allogas min sekse. Sed kial tio ĝenus min? Kiam la ambasadoro lekis mian glanon, tio ekscitis min. Mi estas tiel frustrita, ke plej simpla manipulado, eĉ fare de viro, tuj nepre erektas min kaj, se daŭrigata, min kondukas al ĝua eksplodo. Ne estis same, kiel se virino agus, ĉar tiam la ekscito estas duobla, ĝi okazas kaj mense kaj geste. Kun tiu ulo, la efiko estis nur meĥanika, sed ĝi efikis, kaj ĝi ne naŭzis min. Ĝi ne tiom diferencis de propra manuzado. Kiam mi min manpiŝtas, la ekscito ne venas de enamiĝo, ĉu?, nur de meĥanika faro, kiun mi helpas fantaziade.
– Sed li diris, ke li penetros vin. Ĉu tio ne ŝanĝas vian vidpunkton?
– Mi tion neniam spertis. Sed li diris al mi, ke li havas tre malgrandan organon, kiun mi apenaŭ sentos. Precize tie fontas lia deziro: li ŝatas enŝovi ĝin en viron kun plej longa stango, ĉar tiam li havas la impreson, ke tiu fariĝas lia. Mi dubas, ĉu ĝi estos vere malagrabla. Eble mi povus peti lin fari provon antaŭ ol akcepti la kontrakton.
– Sed se li enamiĝis al vi, ĉu li toleros, ke vi foriru, eĉ post du jaroj? Vi troviĝos en malgranda emirlando, kie neniu povos helpi vin for, se li decidos perforte vin konservi.
– Diable! Mi ne pensis pri tio.
– Eble eĉ, se li sentus, ke vi deziras lin forlasi, li mortigus vin, kaj neniu tion scius en Eŭropo.
– Diable, diable! Mi ne ŝatas viajn ideojn.
– Tamen vi devas alfronti la realon realisme. Tiuj estas parto de la riskoj.
– Vi pravas. Mi ne konsideris tiujn punktojn. Sed mi nepre devos. Realisti necesas. Tamen, tiu grasulo aperas tiel milda…
Karal sin demandis, ĉu mencii la novaĵon al Ĝoja. Li preferus ne, sed li tuj pensis, ke lagazetoj ĝin nepre raportos, kun pliaj skandalkrioj pri polica nekapablo. Li do alparolis ŝin.
– Oni trovis plian viktimon.
– De la seksa perversulo?
Li rimarkis, ke ŝi reagas intense, kiel ĉiufoje, kiam tiu menciiĝis.
– Jes. Bela knabino. Naŭzas min tiu sadisto. Ankaŭ ŝi estis ŝirita per klabo pli ol 40-centimetrojn longa. Kaj strangolita, kiel la aliaj. Oni trovis ŝin en la arbaro de Verduga, apud lageto. Ĝoja, kio estas al vi? ŝajnas, ke tiu perversulo emociigas vin pli ol iu ajn krimulo!
– Pardonu, Jano, mi ne povas klarigi al vi. Mi esperas, ke iutage mi povos.
Kaj, sentante la bezonon promeni sola, strebe al reekvilibro, ŝi lasis lin tie kaj foriris el la domo.
*
– S-ro Karal? La persono ĉe la akceptejo direktis min al vi. Vi okupiĝas pri tiu enketo, ĉu ne, pri la strangolitaj junulinoj de plenluno?
– Jes. Kial vi deziras min renkonti?
– La gazetoj raportis pri la lasta krimo. Nu, mi vidis la viron, kiu foriris kun Helena Besar.
– Ĉu vere? Kie?
– Mi rendevuis kun mia amikino antaŭ kinejo Odeon.
Mi rimarkis junan viron, kiu rigardis la filmfotojn, en la ekstera halo. Estis io en lia sinteno, kio ne plaĉis al mi. Lia maniero rigardi la preterpasantinojn. "Ĉasisto serĉanta predon", mi diris al mi. Tre ĉarma junulo, kun plaĉa vizaĝo, sed io perversa en la okuloj. Kaj jen alvenis junulino, kiun mi iom konas, Helena Besar. Ŝi aspektis furioza. Ŝi rigardis la titolon de la filmo kaj metis sin en la atendovicon. Min okulfrapis, kiel tiu alia ulo ŝin rigardas, oblikve, preskaŭ palpe, kun speco de ironia, aventurema rideto.
– Kio okazis poste?
– Li aĉetis bileton kaj eniris. Li iris sidi tuj apud ŝi. Mi vidis ilin, ĉar mia amikino kaj mi sidis malantaŭe. Ili karesis kaj kisis unu la alian, nu, la kutima afero. Kaj ili foriris kune.
– Treege grava informo! Mi dankas vin. Ĉu vi povus priskribi tiun knabon?
Kun plej granda atento Karal notis la detalojn.
– Bonan, Ĝim! Mi estas kontenta revidi vin.
– Bonan, Aminda, ankaŭ mi ĝojas. Kiel vi?
– Ne malbone, dankon. Kaj vi, mia fenomeno, kiel vi fartas?
Ĝim rakontis pri la propono de la araba diplomato. Aminda Glor fajfis admire.
– Filo de puto! Kia propono! Ĉu vi akceptos ĝin?
– Mi hezitas. La salajro estas menskirle tenta, ĉefe rilate al la postulata laboro!
Ŝi ekridis. Ili eksidis sur la liton, kaj li metis manon sur ŝian genuon.
– Ĝim, karulo, estas amuze! Se vi konsentus, ni fariĝus kolegoj!
– Prave! Mi luus al li, kontraŭ mono, mian am-uz-ilon!
Ŝi eksplodis per rido.
– Karuleto! Kiel sprite! Jam de jaroj mi ĉiutage enigas tiajn amuzilojn en ĉiujn truojn de mia korpo, sed neniam mi pensis pri tiu signifo. Cetere, kiel fartas via persona amuzilo?