– Mi ne elportas tiun ĉi aferon, – li grumblis, elirante el ĝi. Aminda malfiksis la restantan rimenon.
– Ankaŭ al mi, verdire, ĝi ne plaĉas, kvankam estis agrable senti vin en mi. Kaj, kredu min, neofte mi ĝuas la eneston de viro.
– Ĉu ne doloris?
Ŝi hezitis.
– Se paroli sincere, mi diru, ke jes. Estas io perforta en via ĉeesto, tiel dika via ilo estas. Sed la plezuro estis pli granda ol la doloro. Vi scias, ke kelkfoje virino ŝatas, ke viro ŝin premu al si per siaj brakoj kun tia forto, ke doloras. Estis iom simile.
– Nun alvenas la danĝera momento, – li diris. – Mi estas ekscitita. Mi komencis proksimiĝi al kulmino, kiam ĉio fuŝiĝis. Mi freneziĝos, se mi ne spertos orgasmon. Kaj tamen, mi petas vin, ne permesu, ke mi vin vundu!
– Venu sur min, – ŝi diris trankvile.
Li obeis. Lia longa faluso instaliĝis sur ŝia ventro, pasis inter ŝiaj mamoj, kaj ĝia kapo preskaŭ tiklis al ŝi la kolon.
– Almenaŭ estas varme, – li diris.
Movo de la lumboj puŝis lian krajonon antaŭen, kaj revene, laŭ senhasta kadenco.
Subite, li haltigis sian ritman movadon.
– Kio okazas? – ŝi demandis, mire rigardante lian konsterniĝan mienon.
Sed ek, li forlasis la liton, kuris banĉambren.
Kiam ŝi reatingis lin, li staris antaŭ la banujo, kun kruroj iom fleksitaj kaj kurbigita spino, puŝante antaŭen la gigantan ruĝecan palison, kiu elskuis al la kahela muro la ritmajn pafojn de sia semtorento. Nur kiam ŝi premis sian bruston al lia dorso kaj per la mano tenere ĉirkaŭis lian vibran plezurstangon, nur tiam ŝi rimarkis, ke li ploras kna bete.
Ŝi forgesis, ke li estas kliento, ke ŝi devus ne enlasi en sin sentojn, ke viron ŝi ne rajtas ami. Per tre milda tono ŝi demandis:
– Kio estas al vi? Kiu turmento?
Sed li ne kapablis respondi, li nur samtempe gruntis kaj singultis, dum el li ŝprucis, plu kaj plu, la viva erupcio, kvazaŭ ĝi neniam devus halti. Nur kiam finfine lia korpo malstreĉiĝis, elĉerpita, li turnis al ŝi sian plorĉifonitan vizaĝon.
– Mi sentas min tiel groteska, – li diris. – Groteska?
– Jes. Ridinda. Stari nuda antaŭ banujo kiel adoleskanto, kiu manĝuigas sin, dum mi estas plenkreska viro, kiu antaŭ nelonge kuŝis ĉe varma korpo virina! Ĉu vi komprenas, en kia situacio mi troviĝas? Via "haltigilo" ne estas akceptebla, mi ne povas iri ĝisfunde en vin, ĉar mi vin vundus, kaj se mi restus sur vi…
– Vian ŝprucon mi akceptus sur miajn kolon kaj vizaĝon. Tio estas parto de miaj profesiaj devoj.
– Ne. Tion vi povas fari kun ordinara kliento, ne kun mi. Post du minutoj, vi forturnus la kapon, kaj mia ĵeto trafus ai la muroj, al la mebloj. Via ĉambro devas esti bela por la sekvanta kliento, mi ne povus allasi, ke mi kaŭzas al vi tian ĝenon. Ĉi tie, la fleksebla duŝtubo facile purigos.
– Vi estas fenomeno. Neniam miaj vizitantoj zorgas pri la sekvoj, rilate al mi, de sia konduto.
– Nu, tia mi estas. Se mi ne havus tiajn sentojn, mi ne lasus tiujn dommastrinajn demandojn invadi min, dum mi proksimiĝas al plezurklimakso, mi ne starus ĉi tie groteske, farante amon al banujo. Jes, groteske, kion ajn vi diru.
– Kompatinda! – ŝi prononcis, kaj ameme ŝi kisis lian moliĝintan, sed ankoraŭ rimarkindan semdonilon.
– S-ro Karal?
– Estas mi. Bonvolu sidiĝi. Kiel mi povas helpi vin?
– Mi estas tiu, kiu povas helpi. Vi okupiĝas pri la plenluna murdisto, ĉu ne? Nu, mi havasfortan suspekton.
– Ĉu vere? Bonvolu klarigi, en kio ĝi radikas.
– Mi estas amikino de Klara Majir, kiu sekretarias ĉe la jurmedicina servo. Nu, antaŭ nelonge, ni devis iri kune al Farobel por la semajnfino, kaj mi iris al ŝia oficejo fine de la vendreda labortago, por kune ekveturi tuj. Ŝi estis preskaŭ preta por min sekvi for, kiam d‑ro Kagan vokis ŝin al si por mi-ne-memoras-kiu tasko. Dum mi atendis ŝin, miaj okuloj nevole trafis raporton, kiun ŝi ĵus tajpis. Estis la medicina raporto pri la lasta el tiuj murdoj. – ŝi subite haltis.
– Kaj kiel tiu legado vekis en vi suspekton? Pri kio?
– Mi rekonis lin. Nenormalulo, kiun mi foje venigis al mia apartamento. Mi havas tre plaĉan unuĉambran apartamenton. Li estas tre bela, deloginda viro. Mi konfesas, ke mi pli trenis lin al mia loĝejo ol inverse. Mi sentis fortan deziron havi viron tiunokte, kaj mi facile allogis lin al mia lito.
– Ĉu li provis seksperforti vin, strangoli vin? Kial vi diris nenion al…?
– Ne, tute ne, – ŝi interrompis. – Eble ĉar mi ekscitis lin tro, kaj mi tuj vidis… Li trovis min ege-ege dezirindakaj…
Ŝi efektive estis bela. Ŝi havis manekenan figuron, perfekte vestitan per robo el batik-desegna silko. Intensaj verdaj okuloj, malhelblonda hararo, verŝajne nature onda, sens-amaj lipoj, trajtoj simetriaj: la vizaĝo admirinde kronis la sveltan, flekseblan korpon, virtikle kurbohavan.
– Kiam vi rimarkis, ke li estas nenormala?
– Li kisis min, li premis min al si. Mi sentis lian… e… virecon. Komence, mi nur pensis: kia viro! Ĉar mi sentis la aferon multe pli forte ol kutime, kaj mi konfesu, ke mi ne malkutimas senti virecon strikti al mia korpo. Sed post momento, li mem ne plu eltenis. Li devis …
Ŝi denove paŭzis.
– Kion li devis fari? – Jano trankvilvoĉe demandis.
– Estas malfacile klarigi. Ĝi fariĝis tiel granda, ke lia pantalono ne plu povis ĝin enteni. Li tiuminute ankoraŭ surhavis la vestojn. Mi mem malzipis lian pantalonon.
– Ĉu li atakis vin? – diris Jano, ĉar ŝi refoje sin interrompis.
– Ne. Tute ne. Nur, mi ne scias, kiel min esprimi. Mi ne estas pruda, sed mi ne kutimas paroli pri tiuj aferoj. Kiam lia pantalono glitis planken, elkalsone elstaris rapide kreskanta afero. Ne, ne, ne rigardu mintiel. Mi havas sperton, kiel mi jam diris. Mi scias, kiel funkcias viro. Nur… Lia … ilo estis vere giganta, kaj nekredeble dika.
– Kiom granda, proksimume?
– Mi povas diri la informon, kiun li mem donis al mi. Kiam mi ekkriis, ke mi neniam vidis tiel elnorman aferon, li diris, ke, efektive, tio estas lia plago en la vivo: erektita, ĝi mezuras 48 centimetrojn, li diris. Mi tion volonte kredas.
– Kion vi… Kion vi opiniis pri… kuŝi kun li?
– Mi ne povus. Mi ne povis kaŝi mian hororon. Mi diris, ke mi ne povus akcepti lin. Ĝi tute certe vundus. Ĉiaokaze, mi tre timis ĝin.
– Kiel li reagis?
– Komence li estis furioza. Li kaptis min ĉe la ŝultroj, skuis min, diris, ke konstante li spertas la saman travivaĵon, ke virinoj logas lin, delogas lin al sia lito, sed poste lin rifuzas, ke tio estas netolerebla. Mi timis. Mi petis lin ĉesi min skui, minacis voki la policon. Li fine kvietiĝis kaj foriris. Sed mi konsciis, ke mi eskapis etaŝanco. Ne mankis multo, ĝis li ekperfortus min.
– Kial vi ne raportis la aferon pli frue?
– Nu, li faris nenion al mi. Kaj la gazetoj, kiuj publikigis artikolojn pri la murdoj, neniam menciis la detalojn, kiujn mi legis en tiu jurmedicina raporto, nome, ke la viktimos estis penetritaj de objekto pli malpli 40-centimetrojn longa kaj kun verŝajne 6-centimetra diametro. Legante tion, mi tuj pensis pri li, pri lia monstra organo, kaj ankaŭ pri la terura seksa frustriĝo.
– Dankon. Via atesto treege helpas nin. Dank’al vi ni malkovris novan spurvojon. Ĉu vi scias, kiel nomiĝas tiu fenomeno?
– Ho jes, tute certe: Ĝim Juga.
– Simpatia vizaĝo, – pensis ambaŭ Georgo Spiro kaj Miĥaelo Dunja, la du policanoj, kiuj, helpe al Jano Karal, estis komisiitaj enketi pri Ĝim. Ili klarigis la motivon de sia ĉeesto.
– Ĉu oni suspektas min? – Ĝim mire demandis.