Выбрать главу

“Verŝajne jes. Mi do respondos: dum tiu tuta monato mi estis en Hotelo Eden en Akvoviva, preskaŭ 300 kilometrojn for de ĉi tie.”

“Ĉu vi konis la viron, kiu mortis? Li nomiĝis Rikardo Ospaci.”

“Persone ne. Sed mi vidis lin plurfoje ĉi tie.”

“Kie ekzakte? Ĉu li venis al ĉi tiu domo?”

“Ne. Mi volas diri: ĉi-regione, ĉi-proksime.”

“Kion li faris?”

“Mi ne scias. Foje mi promene alvenis al la Rafunja-belvedero — de kie li falis — kaj mi vidis lin krii kiel frenezulo, kun la brakoj etenditaj antaŭen: ‘Jen mi, jen mi alvenas, ne koleru, jen mi estas!’”

“Ĉu vi vidis al kiu li parolas?”

“Ne. El la loko, kie mi staris, mi ne povus vidi, sed mi estas preskaŭ certa, ke estis neniu. Mia impreso estis nete, ke jen frenezulo havas halucinon. Kiam mi eksciis pri lia morto, mi memoris tiun scenon kaj mi pensis: se li estis sub la influo de iu drogo kiel LSD, li eble halucine vidis ponton neekzistantan kaj volante kuri sur ĝi, ekfalis.”

“Neeble,” Karal respondis, “ĉar ni scias, ke li tre timis drogojn. Li ne fumis, ne drinkis, estis vegetarano… Drogan halucinon ni devas ekskludi, sed ne necese skizofrenian. Pri tio mi bezonos konsulti psikiatron. Via raporto pri tiu sperto tre interesas min. Vi scias, ĉu ne? pri la partio, kiun li fondis, kaj kiu pretendas ricevi siajn instrukciojn de venantoj el alia stelsistemo.”

“Jes. Kompreneble, mi scias. Sed kiam mi vidis lin freneze agi ĉi-zone, mi ne konis lian nomon. Nur kiam mi vidis lian foton en la gazetoj, mi pensis: ‘Jen mia frenezulo nun ĵetas sin en la politikan ĝangalon!’ Plia konfirmo, ke li frenezas, ĉu ne? Mi ankaŭ pensis, ke la loko, pri kiu li parolis, neniam konsentante riveli ĝian situon, fakte estas Rafunja.”

“Vi loĝas ĉi tie parton de la jaro, kion vi opinias pri tiu eksterterana afero?”

Verstrata hezitis antaŭ ol respondi. Li rigardis Janon takse. De sur la tablo li prenis pipon kaj ĝin plenigis per tabako, kiun li ekbruligis kun ega malrapido.

“Eble mi opinias nenion, eble mi ne scias, kion mi opinias, eble mi opinias aferojn, kiuj kontraŭdiras unu la alian”, li fine respondis.

Jano pensis, ke plej bone estas atendi, ĝis la pentristo mem disvolvos sian penson, kaj li ne faris demandon. Efektive, Verstrata, post longa minuto, dum kiu li brue suĉis sian pipon, parolis pli klare:

“Kelkfoje mi diras al mi, ke estas sensencaĵo. Alifoje mi pensas: kial ne? Ke ekzistas inteligentaj estaĵoj en alia planedsistemo, tio estas statistike probabla. Ke kelkaj el ili atingis sufiĉan gradon de civilizo por kapabli viziti nin, tio ne estus mallogika. Kaj krome estas fakto, ke mi vidis…” Li abrupte interrompis sin.

“Ĉu vi vidis neidentigitan flugantan objekton?” nekredeme demandis Karal.

“Ne. Neniam. Sed mi fojfoje vidis strangan intensan lumon tie malsupre.”

“Ĉu proksime al via domo?”

“Nu, mi dirus, ke la fonto de la lumo troviĝis malsupre, sur la rafunja ebenaĵo.”

“Ĉu vi ne scivolis kaj iris vidi?”

“Jes ja mi scivolis, sed mi ne iris vidi.”

“Kial?”

La pentristo rekomencis ludi per alumeto, ĉar la pipo estis estingita.

“Pro timo”, li diris malkaŝe.

Jano estis impresita. Silento kelkminute okupis la ĉambron. Kiam Jano reparolis, lia voĉo preskaŭ reduktiĝis al flustro.

“Ĝuste kion vi timis?”

La alia suĉis sian pipon.

“Eksterteranojn, kompreneble. Tia lumo estis nehoma, ne normala, ne natura. Mi estus izolita, povus voki nenies helpon. Se ili volus preni homan specimenon niaplanedan por siaj laboratorioj…” Li ekskuiĝis tremete, kaj tuj poste ekhavis humuran brilon en la okuloj. “Des pli,” li aldonis, “ke mi estas ampleksa specimeno, kiu povus liveri pecetojn de karno al tre multaj laboratorioj.”

Karal ridetis, sed baldaŭ demandis, serioziĝe:

“Ĉu vi ne pensas, ke se ili estas sufiĉe civilizitaj por povi veturi tra miloj da lumjaroj, ili nepre devas esti ankaŭ bonkoraj?”

“Vi ne parolas sincere, ĉu? Vi ne povus esti tia naivulo. Ĉu vi iam ajn vidis, ke progreson sciencan aŭ teknikan akompanas progreso en la mildeco de la koroj, en homa toleremo? Eble ili estas mildakoraj, sed eble ne. La risko estas tro granda.”

“Kaj alifoje vi dubas eĉ pri ilia ekzisto, ĉu ne?”

“Jes. Tiam mi pensas, ke la lumo estis nur sonĝo. Aŭ ke ĝi estas reala, sed havas ian racian klarigon, ekzemple ke nia armeo novan armilon tie eksperimentas…”

10

Laŭ interkonsento kun la kontraŭspiona servo kaj leŭtenanto Remon estis decidite, ke Karal je la unua vizito ne mencios al Veronika Munzo la diversajn strangajn aferojn, kiujn oni notis pri ŝi: pri la monkaŝejo aŭ la tek-interŝanĝo nenio diriĝos ĉi-stadie. Pri tio Karal pensis, dum li lifte supreniris al la apartamento de la juna virino.

“Ĉu vi scias, ke vi estas la lasta persono, kiu vidis Ospacin vivan?” la policano demandis kelkajn minutojn poste, kiam ambaŭ sidis en ŝia vasta salono.

“Ne,” ŝi respondis, “mi tion eĉ ne imagis.”

“Kiaj estis viaj rilatoj kun Rikardo Ospaci?”.

Ŝi ekprenis buklon el la haroj kaj komencis ĝin malrapide volvi ĉirkaŭ sia montra fingro. Ŝi rigardis Janon, kvazaŭ provante legi el lia vizaĝo, kiagrade li riskas esti danĝera por ŝi.

“Ĵusaj”, ŝi respondis post momento. “Mi volas diri, ke mi apenaŭ konatiĝis kun li, kiam li mortis.”

“Vi tamen havis kun li personajn rilatojn, ĉu ne?”

“Nomu ilin personaj, se vi volas, sed mi apenaŭ konas lin. Ni vidis unu la alian solaj tri fojojn maksimume.”

“Ĉu vi ŝatis lin?”

“Ŝatis? Li interesis min, sed mi ne dirus, ke mi lin ŝatis.”

“Kiel vi ekkonis lin?”

“Plej simple: mi iris aŭskulti unu el liaj paroladoj, kaj poste diskutis kun li.”

“Pri kio?”

“Pri lia sperto kun la homoj el la kosmo. Jen homo, kiu publike asertas, ke li renkontis homojn el ekstertera mondo, kaj ili komisiis lin agi politike ĉi tie. Tio valoras, ke oni iru rigardi, ĉu ne?”

“Kaj kion vi opinias pri liaj asertoj?”

“Komence mi ne kredis. Mi pensis: kia stulta naivaĵo! Sed kiam mi parolis kun li, faris al li multajn demandojn, prezentis al li defiajn argumentojn, kaj aŭdis liajn respondojn, mia opinio ŝanĝiĝis. Nun mi ne plu dubas, ke li estis sincera.”

“Vi do kredas, ke li renkontis homojn el alia planedo?”

“Jes. Kaj mi opinias, ke tiuj renkontiĝoj okazis en Rafunja.”

“Ĉu li tion diris al vi?”

“Ne, sed mi igis lin doni multajn detalojn pri la loko, kaj ĉiuj liaj priskriboj perfekte taŭgas pri Rafunja.”

“Kiel vi klarigas lian morton?”

“Povus esti multaj klarigoj. Mi min demandis, ĉu povas esti akcidento. Sed li tre bone konis la lokon, se ĝi estas tiu de la kosmaj rendevuoj. Ĉu iu puŝis lin? Laŭ la gazetaj priskriboj, ŝajnas esti ideala loko tiurilate. Neniu tie promenas. Nek tage, nek nokte. Plej bona pruvo estas, ke, se la gazetoj ne mensogas, lia korpo kuŝis tie tri aŭ kvar tagojn antaŭ ol oni ĝin malkovris. La murdonto do sciis, ke oni ne vidos lin, ke estas neeble eskapi el morto ĉe tia falo sur rokojn. La nura problemo estis aliri lin senbrue. Se iu eksciis, ke li regule vizitas la Rafunja-terason, tiu povis lin sekvi kaj puŝi en la profundaĵon.”

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Mi ne povus diri. Mi konis lin tro malmulte. Sed tamen, li estis ĵurnalisto antaŭ ol provi ĵeti sin en politikon, kaj kiam li estis ĵurnalisto, li estis konata pro sia emo publike nudigi malhonestaĵojn, misuzojn, ktp. El tiu tempo li certe konservis malamikojn. Krome…” Ŝi subite haltis.

“Krome?” eĥis Jano.