Выбрать главу

“Efektive, efektive,” Karal prononcis kun trankviliga tono, “mi ne diras, ke la polico opinias vin kulpa. Ni nur informiĝas, kiel estas nia devo, ĉu ne? Sed unu plia demando min tiklas: kial vi ne plendis ĉe la polico?”

“Ĉar tiu letero estis senbaza”, li respondis. “Se oni devus plendi pri ĉia freneza letero, kiun oni ricevas… Ni, ĉe la radio…”

“Ne, ne pri tio mi parolas. Pri la ŝtelo.”

“Ŝtelo? Kiu ŝtelo?”

“Ĉu vere vi ne komprenas? La dokumenton…”

“Kiun dokumenton?”

“Estas nekonsilinde mensogi, sinjoro. Se vi diras la veron pri tiu punkto, kiun ni konas, nu, bone. Se ne, ni emos suspekti vin pri ĉio. Oni ŝtelis de vi dokumenton, kaj vi akuzis pri la ŝtelo junulon, kiun vi minacis…”

“…kaj kiu redonis, kio pruvas, ke li ŝtelis, ĉu ne? Jes, pardonu. Ial, kiam vi parolis pri ŝtelo, mi pensis pri mono, objekto, io simila. Mi tute forgesis pri tiu dokumento. Efektive, oni prenis de mi tiujn paperojn en la parka restoracio. Mi tie vidis junulon, kiu iom amatore estis provinta ŝanĝi sian aspekton, kaj kiu antaŭe kaptis alian parton de la sama dokumento. Mi provis scii, kiu li estas. Bona hazardo helpis: mi foje vidis lin surstrate, kaj lin sekvis al lia hejmo.”

“Vi ne diras, ke ankaŭ vi komence ŝtelis tiun foliaron ĉe la fotokopia maŝino de…”

“Ŝtelis? Tute ne estis ŝtelo. Ĝin fotokopiis mia amikino Veronika Munzo. Ŝi tie svenis, kaj mi provis savi la paperojn por ŝi.”

“Ĉu f-ino Munzo estas amikino via?” Karal demandis kun evidenta dubo.

“Ho jes, ŝi estis ĉi tie antaŭ nur kelkaj minutoj. Ĉu vi ne vidis ŝin alvenante? Belega knabino, kun delikata vizaĝeto, perfekta korpo, rideto anĝela, kaj harbukloj, bukloj, bukloj…” Li paŭzis. “Bukloj, kiuj defias vortan esprimon.”

Li aspektis tiel naiva, tiel infana en sia lirikeco, ke Karal konfuziĝis. Estis malfacile dubi lian sinceron, aŭ oni devis atribui al li neoftan aktoran talenton. Sed se li sinceris, lia ĵusa diro kaŭzis perturbon en reto de rilatoj relative klaraj, laŭ kiuj Veronika estis politika malamikino de Bob.

Ĉi-lasta, kiu atente observis Janon, sentis, ke estas oportune ekspluati sian nunan avantaĝon:

“Ŝi konfirmos tion al vi, se vi ĉiam bezonas konfirmojn”, li diris. “Hieraŭ mi vespermanĝis kun ŝi en la restoracio Ĉe Aldo. Hodiaŭ ni tagmanĝis kune ĉe La Kuko kun Suko.”

“Kio estis tiu dokumento?”

“Mi supozas, ke mi rajtus rifuzi respondi al tia nediskreta demando, kiu neniel rilatas kun enketo pri akcidenta morto, sed mi povas diri al vi, ke estas politika dokumento, kiun mi opinias tre grava, kaj kiun tiu junulo ne rajtis forpreni.”

“Sed ĉu estis prave direkti al li minacojn por ĝin reakiri?”

“Nu, nu, ni ne troigu. Mi provis persvadi lin per normalaj argumentoj, kaj tio ne sukcesis. Tiam mi pensis: nun mi agos per la junula ŝato al eksterteranoj kaj al spionromana atmosfér. Finfine ĝi efikis. Bedaŭrinde, mi neniam scios, kial tiu junulo interesiĝis pri tiuj paperoj. Ĉu komunisto, eble? Jes, povus esti komunisto. Sed mia timigo efikis!”

Li ridis belan blankdentan ridon.

“Vi ne respondis mian demandon: kial vi ne plendis al la polico?”

“Pro tre simpla kaŭzo: mi pensis, ke la polico ne kredos min.”

“Lertulo!” Jano pensis. Li aspektas naive, sed rapide trovas manieron elturniĝi el ĉiu tikla demando, kaj lia vizaĝo neniam montras esprimŝanĝon.

Nesciante, kion plu demandi, li adiaŭis la radioprogramiston, ne tre kontenta pri si. La rivelo pri amikeco inter Bob Sulavi kaj Veronika Munzo konfuzis la tutan ĝistiaman faktaron. Li sin demandis, kion la homoj el la kontraŭspiona servo pri tio opinios.

12

Jano havis la impreson troviĝi en abelujo atakata de bando da maŝinpafistoj. Abelujo, ĉar homoj rapidis ĉiudirekte, ne sencele — la tuta agitado aperis racia, sed laŭ movreguloj, kiujn penetri fremdulo ne povus. Maŝinpafe atakata, ĉar la taktaktak de skribmaŝinoj kreis konstantan fonon de takta klaka bruo. Tie produktiĝis la fama Vespera Folio.

La pompa grandulo, kiu staris antaŭ li, prenis la telefonon.

“Georgo?” li bojis, kaj post kelkaj sonoj nekompreneblaj al Karal, li aldonis: “Mi foriras por urĝa afero. Kluben. Se estas ia farenda decido, faru ĝin laŭ via plej bona juĝo.” Li turnis sin al la policano.

“Jen, la afero estas aranĝita. Mi veturigos vin, se vi konsentas. Ĉi tie oni konstante interrompus, kaj hejme…” Li signife levis la ŝultrojn, kvazaŭ Karal nepre devus scii, kial ili ne estus trankvilaj liadome.

Li estis eĉ pli altkreska ol Sulavi, sed laŭ tute alia tipo. Lia grandeco staris ĉe la limo de normaleco, fakte. Impresis, kvazaŭ io patologia okazis en lia hormona sistemo, kaj li apenaŭ ne fariĝis giganto cirke montrinda. La korpo de Sulavi sugestis efikecon: oni sentis ĝin fleksebla, rapidmova, kapabla fulmsendi pugnon al celata makzelo, dum la figuro de Oskaro Kolombét elvokis al Jano monstran idon de buldozo kaj buldogino preta sen multaj skrupuloj surtreti vin plata. Sed en liaj etaj okuloj inteligento brilis.

Fakte, la plej rimarkinda kvalito de Kolombét estis lia inteligenteco. Tiu restis viva kaj vigla, post kiam multaj el liaj plej ŝatindaj trajtoj iom post iom malakutiĝis. Li komencis en la kariero ĵurnalista kun la entuziasmo de juna idealisto; tiutempe li taksis plej alte ol ion ajn honestecon kaj sincerecon, kiuj ĉe li ofte manifestiĝis sub iom tro kruda formo. Sed li ne toleris malaltan lokon en hierarkio, nek mizeran salajron, kaj li baldaŭ komprenis, ke tiuj ambicioj ne kongruas kun akra verdiremo. Tiel venis unua kompromiso kun liaj principoj, poste dua, sekvata de tria, ĝis iutage li morale demisiis. Li pli malpli komplete rezignis siajn idealojn, kaj fariĝis cinika. Li emis limigi siajn strebojn al ĝuado, jen de la bonaj ofertaĵoj de l’ vivo — kaj same frandemo kiel seksaj plezuroj invadis pli kaj pli la terenon de liaj priokupoj — jen de la sento regi: estri sian dungitaron estis por li fonto de preskaŭ fizika ĝuo, kaj ankaŭ el la manipulado de la publikopinio li ĉerpis la volupton de bongusta potenco. Ne ofte li profundiĝis en si, sed kiam tio de tempo al tempo okazis, li trovis en tiu memrigardo nur motivojn naŭzi sin. Kio finfine pruvis, ke la funda idealismo ne tiel komplete forputris, kiel li mem inklinus pensi.

Ili veturis senvorte. La gazetestro stiris rapide kaj bone. Ili laŭiris Tjazon direkte al Valmu tra kamparo okulkaresa, ĝis ili turnis al flanka mallarĝa vojo kaj atingis konstruaĵon impone starantan meze de arte aranĝita parko. Post kelkaj minutoj, ili sidis en plaĉa, ne tre granda, saloneto sendube ĝenerale uzata por kunsidoj de eta komitato.

“Pri Rik Ospaci vi volas babili, ĉu ne?” Kolombét demandis per voĉo, kiu pensigis Janon pri la mallaŭta ronko de leono. La detektivo nur kapjesis.

“Kion mi diru?” la alia prononcis preskaŭ grumble, kaj li faris geston kvazaŭ por forpeli neekzistantan muŝon. “Li metis min en neelteneblan pozicion, kaj tion mi ne ŝatis.” Li paŭzis kaj ĝemspiris, kvazaŭ la tuta afero lin ege ĝenus.

“Mi ne estas timema homo,” li diris plu, “sed mi preskaŭ timas, kion mi devas diri al vi. Ne estas en mia intereso kaŝi ĝin, tamen oni povus vidi en ĝi perfektan motivon por krimo.”

Jano streĉis la atenton, sed restis silenta.

“Rik Ospaci estis unu el miaj plej bonaj ĵurnalistoj, kiel vi certe scias. Li faris tre interesajn enketojn. Li aperis al la publiko kiel justulo, speco de heroo, kiu ne hezitas diri la veron pri potenculoj, riveli maljustaĵojn, agi sociame. Por li, ĵurnalismo estis grava socia respondeco, kiun li prenis tre serioze. Ĉu vi konsentas?”

“Jes. Mi memoras kelkajn el liaj artikolserioj, ekz-e pri la malliberejoj, aŭ pri psikiatrio. Ili estis tre interesaj, sed certe al multaj ne plaĉis.”