Выбрать главу

“Prave. Li estis valoro por la gazeto. Ni ŝuldas al li kreskon de la eldonnombro. Tial estas domaĝe…” Li eksilentis, kaj liaj grasaj vizaĝmuskoloj streĉiĝis kaj malstreĉiĝis buldoge.

“…ke vi devis lin maldungi”, Karal frazfinis.

“Jes. Se vi memoras, la unua enketo pri eksterteranoj estis simpla sintezo de tio, kion multaj homoj asertis. Li prezentis la opinion de parto el la loĝantaro kun faktoj pensostimulaj. Oni sentis, ke li simpatias al tiuj ideoj, sed nenion pli. Poste, kiam li presigis la raporton pri sia propra sperto, la malfacilaĵoj komenciĝis.”

“Kiuj malfacilaĵoj?”

“Kun mia administra konsilantaro. Tiuj homoj furiozis. Ili diris, ke Ospaci ekspluatas sian popularecon por igi sin eĉ pli fama kaj semi en la mensojn danĝerajn ideojn. Ili petis min ne plu allasi artikolojn pri la persona ‘sperto’ de s-ro Ospaci. Kiam ĉi-lasta verkis plian tekston pri ĝi, mi postulis redukton, forstrekon de multaj diraĵoj, kaj kompletan ellason de ĉio, kio odoris je ‘persona atesto’. Estis lia vico furiozi.”

“Kion vi faris?”

“Kion mi povis fari? Mi provis pledi ĉe la administra konsilantaro, sed ties membroj ekscitiĝis kaj incitiĝis, kaj ne volis cedi. Mi diris al ili, ke se ili insistas, nia eldonnombro falos, ke la publiko subtenos Ospacin, ke se li volus fondi rivalan gazeton, ĝi prenus de ni grandan parton de nia legantaro. Neniu argumento trafis. Ili diris: ‘Aŭ s-ro Ospaci ĉesos aperigi siajn artikolojn pri eksterteranoj, aŭ vi maldungos lin.’ Ili volis, ke la gazeto restu prestiĝa kaj bone konsiderata ankaŭ en sciencaj, intelektaj medioj. Mi provis montri al ili, ke Ospaci estis ĉiam tre rigora en sia argumentado, sed ili ne konsentis. Ili preskaŭ eksigis min, ĉar mi lin tro varme defendis.”

“Kial vi defendis lin tiel varme?” Karal demandis, pensante pri la ĉantaĝdosiero, kiun Ospaci kompilis pri sia estro.

“Mi jam diris al vi: li estis unu el niaj plej bonaj. Ne. Li estis la plej bona el nia tuta opo.”

“Kaj kiel li reagis, kiam vi klarigis al li la decidojn de via konsilantaro?”

Refoje Oskaro Kolombét faris per la makzelo maĉajn movojn, kiuj kuntiris liajn trajtojn kun plej stranga efekto.

“Li estis treege malkontenta. Li min minacis. Li diris, ke kadre de liaj laboroj por nia gazeto, li havis la okazon kolekti multajn informojn pri multaj personoj, inkluzive de mi, informojn, kiujn li povus diskonigi, se mi montriĝus malagrabla.”

“Ĉu vi lin kredis?”

“Ho jes. Mi konis la ulon. Tio ne mirigis min. Mi komence diris al li, ke li blufas, nur por vidi, ĉu li parolas serioze. Sed li diris al mi kelkajn aferojn, kiuj efektive ege malutilus al mi, se ili iĝus konataj.”

“Mi komprenas.”

“Kion mi povis fari? La dilemo esti jena: se mi ne maldungos lin, mi perdos mian direktoran postenon, kaj mi ne povus riski trovi min senlabora ĝuste nun, miaaĝe; aliflanke, se mi eksigos lin, li rivelos pri mi aferojn, kiuj ĉiaokaze devigos min demisii… Mi konfesas, ke lia morto estis por mi nekredeble bonvena.”

“Mi dankas kaj gratulas pri via sincereco.”

“Estas laŭ mia intereso, kiel mi jam diris. Certe Rik havis dosieron pri mi, kaj vi nepre trovos ĝin. Vi facile scios la faktojn pri lia maldungo pridemandante la gazetan personaron. Ni gajnas tempon, se mi jam ĉion rakontas al vi.”

“Tamen mi dankas. Vi faciligas mian laboron. Diru: kie vi estis en la nokto de la 19-a al la 20-a de aprilo?”

Oskaro Kolombét faris grimacon.

“Ne estas agrable senti sin efektive suspektata, eĉ se racie oni komprenas la aferon, kaj antaŭvidis, ke tia demando necesos.” Li foliumis agendon.

“Mi faris nenion specialan”, li plu diris. “Mi laboris en la gazeta domo. La 19-an mi iris al teatro kun mia edzino — Peer Gynt. Je noktomezo mi estis hejme. Mi ludis iom violonĉelon, sed mi sentis min laca, kaj baldaŭ enlitiĝis. Mia edzino povos konfirmi, se vi nomas tion konfirmo. Mia kazo ne aperas tre brile favora al mi, ĉu?”

“Se vi faris nenion neleĝan, vi nenion riskas. Ni ne akuzas senpruve. Ĉi-stadie ni nur kolektas informojn, sen antaŭjuĝo.” Karal diris tion per neŭtra voĉo ne-sinengaĝa, sed li interne pensis: ‘Kaj krome via amdonantino enamiĝis al Rik Ospaci, se la informo de Joĉjo estas korekta. Duoblan motivon vi do havas.’ Sed tiun fakton li decidis ne mencii.

13

“Ĝoja! Vi! Dum jarcentoj mi ne vidis vin!”

“Monika! Kia surprizo! Kio fariĝas el vi?”

La edzino de Jano Karal kaj ŝia kunstudintino obstrukcis la krucvojon meze de la superbazaro, kie multaj homoj — ĉefe virinoj — puŝadis sian ĉareton de sekcio al sekcio, haltante tie kaj ĉi tie, farante jen kaj jen hezitan dancon, kvazaŭ abeloj flugantaj de floro al floro por elekti la plej taŭgan nektaron.

“Venu flanken,” la amikino diris, “ni ĝenas la pason”, kaj ambaŭ stiris sian ĉareton al pli trankvila angulo.

“Kiel fartas la revuo?” Ĝoja demandis.

“Bone, dankon, kvankam estus pli plaĉe, se vi kelkfoje sendus al ni artikolon.”

“Artikolon, artikolon… Jam de post la universitato mi neniam plu faris esploron. Pri kio mi povus verki?”

“Multbuŝa famo rakontis al mi, ke vi sekvas de proksime plej diversajn krim-aferojn, kun via edzo. Kial ne pri tio?”

“Ne, ne. Mi ne ŝatas verki, kaj mi ne sentas min kompetenta. Krome, via revuo malofte pritraktas krimologion.”

“Efektive. Sed renkonti vin donas al mi ideon: mi proponos tiun temon al la venonta redakta komitato.”

“Ĉu baldaŭ aperos unu el la unutemaj numeroj? Tiujn mi tre ŝatas. Mi trovas ilin tre stimulaj por la menso.”

“Jes, ni pretigas numeron pri la psikologio de arto. Arta kreado, ktp. Sed ni ankoraŭ ne sukcesis rikolti sufiĉe da materialo por plenigi tutan numeron. Ĉu vi ne havas kaŝitan artistan talenton, kiun mi povus analizi? Aŭ ĉu la arto solvi krimajn misterojn… Ne, tion ni konservu por la sekvanta unutema numero. Sed se vi konas iun, kiu povus kontribui, memoru min!”

“Mi ne forgesos, sed ne kalkulu je ĝi, ĉar kun artismaj medioj mi tute ne rilatas.”

“Aŭskultu, Ĝoja, mi bedaŭrinde ne havas tempon nun, sed ni nepre devas revidi unu la alian. Mi telefonos al vi. Ĉu vi promesas, ke vi vizitos min?” Kaj ŝi ekstiris la ĉareton for.

Nur post kiam ŝi malaperis Ĝoja havis la ideon.

*

“Izabela?”

“Jes”, respondis la agrabla voĉo en la telefonon.

“Parolas Ĝoja Karal. Ne diru al mia edzo.”

“Konsentite. Kial la mistero?”

“Nu, mi havas ideon, sed mi preferus, ke estu kompleta surprizo por li.”

“Kiel mi povas helpi?” demandis la referencistino/dokumentistino de la valĉefa ĉefpolicejo.

“Mi ĵus ricevis taŭgan pretekston por enketi pri tiu pentristo, kiu havas izolitan dometon ĉe Rafunja. Mi ne scias, ĉu li gravas por la enketo, sed nun, kiam mi havas pretekston, estus stulte ne uzi ĝin, ĉu ne? Sed mi ne scias, kiun aliri por informiĝi pri li. Eble mi vizitos lin mem, sed unue mi ŝatus kolekti sciojn pri li ĉe iu alia. Kiun vi sugestus?”

“Lasu min serĉi. Mi revokos vin post kelka tempo. Ĉu bone?”

“Kompreneble, dankon, Izabela. Kaj, mi petas vin, mutu pri tio al Jano!”

*

“Ĝoja? Izabela ĉi tie. Ne estas ia ebleco heziti. Ŝi nomiĝas Laŭra Pergame. Pentra recenzistino. Estas ŝi, kiu konigis al la mondo la valoron de la verkoj de via pentristo Gido Verstrata. Ŝi verkis libron pri li. Videble ŝi estas unu el liaj malmultaj intimaj amikinoj. Ŝi…”

“Ne diru plu, sufiĉas, mi kuras intervjui ŝin. Dankegon, Izabela!”

“Ej! Ne forkuru sen scii la adreson. Ĉu vi havas ion por noti?”

*

‘Kiam mi estis dudekjara, tia sinteno min impresus’, Ĝoja pensis eksidante en la luksa salono de s-ino Pergame.