Выбрать главу

‘Al junuloj povas manki takto…’ pensis Lizabeta, kiu ne ŝatis la videblan deziron de Stefano elpumpi el ŝi ĉion eĉ plej privatan pri ŝia antaŭa rilato kun Rik.

‘…kaj gusto’, ŝi plu pensis, sin demandante, kial afabla kaj kara junulo kiel Joĉjo asociiĝis kun tia sentaŭgulo kiel ĉi tiu knabo, kiu opinias sin pravigita ludi esplorjuĝiston.

“Kiel vi konatiĝis kun Ospaci?” demandis Stefano, kiu decidis tiri el ŝi kiom eble plej multe da sciindaj detaloj (el homo, kiu persone konis la viktimon, oni elpremu la tutan informan sukon, ĉu ne?).

“Mi aŭdis lin ĉe la radio, foje,” ŝi respondis, “kaj ŝajnis al mi, ke la intervjuanto ne estas justa. Tiu parolis kun aŭdebla malestimo. Mi ne ŝatas homojn kun antaŭjuĝoj, kiel tiu radioparolanto. Kiel li povus scii, ĉu eksterteranoj venis aŭ ne? Kontraste, Rik aperis al mi sincera.”

“Multaj homoj aperas sinceraj, kiam ili mensogas”, diris Stefano incite.

“Ne al mi”, ŝi emfaze prononcis. “Mia tuta sekretaria kariero…” Ŝi paŭzis, rimarkante la maljunigan efikon de tiu esprimo. “…kvankam vere ne tre longa, tamen komplete disvolviĝis en jurista medio. Antaŭ ol ĉe la nuna notario mi oficis ĉe advokato. En similaj oficejoj oni vidas multajn mensogantojn, kaj lernas ilin distingi. Sed ke Rik estas sincera, mi ne konkludis tuj. Tiun unuan impreson mi volis kontroli. Mi do iris al unu el liaj prelegoj…” Ŝi haltis denove.

“Kaj tie vi vin demandis, ĉu li ne estas simple bonega aktoro, ĉu ne? mia kara”, Joĉjo intervenis.

“Tute ĝuste, karulo, tute ĝuste”, ŝi aprobis direktante al li mielajn okulojn. “Tiu penso min trafis, kaj mi decidis, ke por fari al mi fidindan opinion, mi devas paroli kun li vizaĝ-al-vizaĝe. Sekve, post unu el liaj paroladoj, mi iris diskuti kun li. Tiel ni konatiĝis.”

“Kaj ĉu via opinio ŝanĝiĝis?” scivolis Stefano.

“Ne. Ju pli mi konis lin, des pli sincera mi lin trovis.”

“Devis esti por vi ega ŝoko, kiam vi eksciis pri lia morto!”

“Kompreneble, kvankam, ial, ĝi ne tute surprizis min. Ekde kiam mi ekkonis Rikon, mi sentis ion neordinaran en li, ion, kio povus voki krimon. Estas malfacile precizigi. Eble li estis tro kuraĝa. Ĉu vi memoras, kiam li estis ĵurnalisto, kiom da veraĵoj li publikigis, kiuj ne plaĉis al la koncernatoj? Kaj ankaŭ rilate al la elkosmanoj li montris la saman kuraĝon, la saman kapablon riski la vivon, por ke la socio fartu pli bone.”

“Ĉu vi trovis lin aŭdaca en siaj rilatoj kun tiuj… kun tiuj estaĵoj?”

“Jes. Miaopinie li ne sufiĉe atentis la riskojn. Mi tion diris al li. Li rigardis tiujn estaĵojn nepre bonaj. Mi neniam sentis la saman konfidon. Kelkaj aferoj, kiujn li rakontis pri ili, al mi efikis terure.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Ekzemple, ilia povo penetri nian vivon estas multe pli granda ol ni imagas…”

“Kion vi volas diri?” Joĉjo demandis.

“Mi ne povus rakonti, ĉar kiam Rik klarigis al mi, li uzis fakajn vortojn super mia klerecnivelo. Sed li klarigis al mi ilian sistemon informiĝi tre precize pri unu el ni. Li ricevis de ili tre interesajn informojn pri tiu s-ro Kolombet, kiu estris la gazeton, kie li laboris. Rik trovis tion amuza, sed al mi ĝi aspektis horore.”

Joĉjo okulis al la horloĝo, kaj direktis al Stefano rigardon signifoplenan, sed ne komprenatan de la juna kvazaŭ-detektivo. Lizabeta siaflanke komprenis.

“Ho, kiel malfrue jam estas!” ŝi ekkriis. “Pardonu min, mi nun devas foriri.” Ŝi stariĝis kaj okulumis al Joĉjo. Stefano sentis, ke estus senutile longigi la kunsidon. Ankaŭ li adiaŭis kaj foriris, sin demandante, kion onklo Karal opinios pri tiuj novaj detaloj. Tamen, io igis lin sin senti nekomforte. Funde de la cerbo kaŝludis kun li la ideo, ke ial Lizabeta moke, ruze, prifriponis lin.

*

“Jen. Mi rakontis al vi ĉion”, Jano diris al Ĝoja kaj Stefano, dum ili finis la bongustan vespermanĝon.

“Mi iras fari kafon,” Ĝoja anoncis, aldonante: “kaj poste mi faros mian raporton.”

“Pri kio?” la nevo demandis.

“Pri la gepatroj”, sonis ŝia voĉo el la tuj-apuda kuirejo.

Multajn altrangulojn en la polico tia kunveno surprizus, sed ĝi estis preskaŭ rutinaĵo en la enketoj de Jano Karal. La viro, kiu staris tuj super Jano en la polica hierarkio — leŭtenanto Remon — sciis, ke Karal ĉiam raportas pri sia laboro al la edzino, kaj, kvankam tia familia interkonsiliĝo kontraŭas la regularon, li aprobis ĝin pro la simpla fakto, ke ĝi plej ofte montriĝis mirige efika. Ĝoja ja, kun psikologia trejniĝo, kiu — maloftaĵo — ne detruis ŝian naturan pripsikan intuon, sed ĝin akrigis, sciis kvazaŭ facilanime paroligi la homojn kaj milde konduki ilin al senpeziga transdono de siaj sekretoj. Krome, oni povis fidi, ke ŝi neniam perfidos polican konfidencon. Iom post iom, ankaŭ Stefano aldoniĝis al la paro. Pri tio Remon estis iom pli duba (kaj Karal neniam konfesis, kiagrade la nevo lin helpis en tiu aŭ alia enketo), sed li trovis la junulon tiel ŝatinda, ke li tamen preferis ne starigi al si demandojn pri lia kunlaboro: tiel li ne riskis atingi malplaĉajn respondojn.

“Jen la kafo!” alvenante ekkriis la edzino/onklino per la ĝoja voĉo, kiu vere pravigis ŝian nomon.

“Pri la gepatroj de Rik vi nun raportos, ĉu ne?” demandis Stefano.

“Jes. Eble tiuj informoj utilos al nenio”, ŝi respondis. “Tamen ĉiam estas bone scii kiel eble plej multe pri la viktimo, ĉu ne? Mi do vizitis la gepatrojn. Ili prezentas ne tre simpatian paron. La patro estas submastro en paperfabriko, viro preskaŭ 60-jara. Li aperas ĉiam grumbla. Ŝajnas, ke liaopinie lia filo estas monstro, kiun li neniam komprenis nek akceptis, kvazaŭ li dirus: ‘estas nekredeble, ke tian strangan idon produktis mi’. Li diris, ke ekde la naskiĝo lia filo aperis al li eksternormala, kio al li tute ne plaĉis.”

“Kaj kio pri la patrino?”

“La patrino montriĝis al mi obeema virino, inklina ĉiam submeti sin. Ŝi parolis pri la filo kun tremo en la voĉo. Ŝi rigardis lin plej inteligenta, brila, bona knabo. Mi pensas, ke tiu malsimila sinteno de la gepatroj koncerne la filon signas profundan malakordon inter ili. Sed ŝi vere amis kaj admiris sian filon. Por ŝi, li estis antaŭ ĉio la kuraĝa ĵurnalisto, kiu ne hezitis ataki komojn potencajn, se lia konscienco tion diktis.”

“Ĉu ili kredas je la eksterteranoj?”

“La patro ne, la patrino jes. Por li estas unu plua frenezaĵo, por ŝi pruvo pri tio, ke eĉ malproksime en la steloj oni agnoskis lian valoron.”

“Ĉu li havis gefratojn?”

“Ne. Li estis ilia sola infano.”

“Bone. Dankon, Ĝoja”, Karal diris kun la tono de prezidanto. “Nun mi ŝatus, ke ni revuu ĉiujn sciaĵojn, kiuj povas helpi nin meti ordon en ĉi tiun misteran enigmon.”

“Mistera enigmo! Kiajn belajn esprimojn vi trovas, Kara-Karal! Kvankam iuj sendube preferus: enigma mistero”, amikmoke komentis la nevo. Sed tuj li serioziĝis. “Kiujn materiajn trovaĵojn ni havas?” li demandis.

Karal ĝemspiris respondante:

“Bedaŭrinde preskaŭ neniun. Estas la aŭtospuroj, kiujn mi trovis tie supre. Sed ni havas neniun rimedon scii, kiam ili tie stampiĝis. La vetero estis seka dum tuta semajno. La veturiloj iris tien post la forta pluvo de la 17-a, ne tuj, ĉar se jes, la pneŭmatikaj spuroj estus iom malsamaj, videble la koto jam komencis sekiĝeti, sed mi ne povas diri kiam. Unu el la veturiloj estis la aŭto de Rik Ospaci, kiun ni retrovis malsupre, en Malpaz. Pri la alia ni scias nenion, krom ke ĝi iris tien post la 17-a de aprilo. Al kiu ĝi apartenas, ni ankoraŭ ne trovis. Ni komparis la muldaĵojn kun la pneŭmatikoj de la aŭtoj de ĉiuj personoj, kiujn ni konsideris ĝis nun, sed senrezulte.”

“Ĉu vi havas esperon trovi?” Ĝoja demandis.

“Honeste, ne. Estas tute ordinara pneŭmatiko — unu el la Firestone-serioj — kaj miloj da similaj ekzistas. La muldaĵo kompreneble rivelas trajtojn, kiuj ebligus identigon, sed kie serĉi? Ni provis pridemandi la loĝantojn plej proksimajn al la loko, de kie la vojo supreniras al Rafunja, sed ili ne estis atentintaj. De tempo al tempo aŭtomobiloj pasas, sed se ne estas io speciala por altiri ilian atenton, kial ili zorgus?”