“Ba! Ne min”, respondis Jano. “Li prezentas tiujn klarigojn kvazaŭ li ilin ricevis freŝdate de eksterteranoj, sed ili aperis jam antaŭlonge en la soveta revuo Scienco kaj Religio, kaj en multaj aliaj eldonaĵoj. Ili preskaŭ fariĝis klasikaj.”
“Fakte Rikardo Ospaci ekspluatas la religian bezonon”, Ĝoja aldonis. “Ĉu vi rimarkis, kiom da junuloj tie lin aŭskultis religie? Nia generacio havis aŭ tradician religion, aŭ tiun alian religion, kiu estis kontraŭreligia sciencismo, aŭ laikismo. Sed la juna generacio grandparte havas nek unu nek la alian. Ospaci parolas al ili pri eksterteraj estaĵoj, kiuj deziras interveni en la homajn aferojn, kiel la grekaj dioj aŭ la mezepokaj anĝeloj, kaj la junuloj fervore kredas lin. Tio estas normala, ĉar la emo eliri, eĉ se nur image, el nia eta tero profunde radikas en la homa kór, sed ilia sinteno estas zorgiga, ĉar la politika programo de Rik Ospaci ne enhavas ion vere praktike utilan, kaj li riskas delogi al si multajn voĉojn, kiuj pli utilus aliloke.”
“Nu, nu, lia politika programo…” komencis Stefano, ne sciante kiel fini la frazon, ĉar li nur volis kontraŭstari la onklinon kaj ne havis ion precizan por rebati, “…ĝi estas tre fleksebla.”
“Ĝuste tio estas danĝera”, la policano diris. “La voĉdonantoj, kiuj sendos tiajn ulojn al la parlamento, tute ne scias, kion iliaj elektitoj tie faros. Ne ligitaj per preciza politika programo, ili povos fari ion ajn.”
La tri plu iris dum momento silente. Malvarmetis la nokto, sed ne tiagrade, ke ĝi malagrablus. Milionoj da steloj lumis en vasto sennuba. ‘Tie supre troviĝas pensantaj estaĵoj, tute certe,’ Stefano pensis, ‘eĉ se ni neniam kontaktos ilin.’ Li rigardis sian onklon. Ankaŭ Karal paŝante jen kaj jen ĵetis rigardon al tiu admirinda ĉielo, kaj en lia sinteno, kiam li levis la okulojn stelaren, Stefano perceptis timetan esprimon, kvazaŭ la detektivo timus, ke la paroloj de Rik Ospaci enhavus pli da vero ol li racie allasas.
La voĉo de Ĝoja subite sonis, disrompante la silenton.
“Eĉ se li ne ricevos sidlokon en la parlamento,” ŝi diris kun la tono de persono pli pensanta laŭte ol vere deziranta ion komuniki, “almenaŭ ion li rikoltos: la eblecon vivteni sin dank’ al sia halucino, aŭ ruzo, aŭ sperto, kio ajn vi konsideru ĝin. Liaj libroj tiom disvendiĝis, ke li jam tiris el ili riĉegon, kaj la kotizoj al lia partio ankaŭ amasiĝas laŭ impresa kadenco. Ne mirige, kiam oni vidis la fervoron de l’ ĉi-vespera publiko. Ĉu vi rimarkis, kiajn malamikajn rigardojn tiuj junuloj ĵetis al la kelkaj, kiuj kuraĝis kontraŭdiri?”
Respondis nur la bruo de la ŝuoj ritme frapantaj la trotuaron, dum ŝvebis en ĉies menso la sama demando: finfine, kiu estas tiu Rik Ospaci?
2
Jano Karal troviĝis en la eta kvartala policejo de Tegolista strato, kiam envenis tri ekscititaj buboj, kies rapida spiro signis ĵusan kuradon.
“Rigardu, sinjoro, kion ni trovis”, diris la plej granda, kiu devis aĝi ne pli ol dek jarojn, kaj li triumfe transdonis al uniforma policisto rektangulan ujon el griza plasta materialo.
La policisto malfermis ĝin kaj ne povis reteni miran ekkrieton.
“Monbiletoj!” li diris, dum Jano faris kelkajn paŝojn por stari malantaŭ li kaj rigardi la kaptaĵon. Estis efektive faskoj da altvaloraj biletoj. La uniformulo rapide taksis, laŭ la dikeco, ke la tuto sume egalas kvar- aŭ kvinoble lian monatan salajron. Li grimacis, kaj demandis:
“Kie vi tion trovis?”
La tri knaboj komencis samtempe.
“Ej! Ne ĉiuj kune!” li interrompis. “Ni procedu bonorde. Unue diru al mi viajn nomon, aĝon, adreson, kaj poste kie kaj kiel vi tion trovis.”
El la konfuza raportado, kiu sekvis, kompreniĝis, ke la infanoj ludis ĉe la muro de la malnova kaserolfabriko, jam plurajn jarojn forlasita nun, kiam sunradio briligis ion en fendo inter du ŝtonoj. Scivolaj, ili iris rigardi tute proksime kaj malkovris la plastan saketon, kiun ili ĵus alportis.
“Mi ĝojas, ke vi troviĝas ĉi tie,” la policisto flustris al Karal, “ĉar mi bonvenigos konsilon de iu pli sperta ol mi. Kion ni faru per tiu mono? Ne estas ordinara perditaĵo, kiel estus paperujo trovita sur aŭtobusa seĝo aŭ eĉ surtrotuare. La monon oni tien lokis intence. Krome ekzistas neniu maniero identigi la posedanton.”
Karal responde turnis sin ne al li, sed al la infanoj:
“Restu ĉi tie momenteton, almenaŭ unu el vi. Mi ŝatus, ke vi montru al mi la lokon, kie vi trovis vian trezoron. Post minuto ni iros.” Kaj tion dirinte, li kapsignis al la uniformulo iri kun li al la apuda ĉambro, kie ili povos paroli en plena privateco.
Tie okazis telefona konversacio kun la ĉefo de Karal, leŭtenanto Remon, fine de kiu decidiĝis, ke oni remetos la monon en la truon, kie ĝi estis trovita, kaj ke oni provos aranĝi sistemon por scii, kiu venas repreni ĝin. Esperante, ke la koncernato ne rimarkis ĝian portempan malaperon, leŭtenanto Remon instrukciis Janon akompani la infanojn al la kaŝejo kaj tie diskrete atendi, ĝis alia policano venos anstataŭi lin. Intertempe li petos la helpon de la ĉefurba kontraŭspiona servo, por ke ĝi venu aranĝi sistemon ebligantan nevidate foti la personon, kiu tuŝos la plastan poŝeton. De similaj sistemoj, funkciantaj plej diskrete eĉ nokte, la kontraŭspionaj moŝtoj disponas diversajn specojn.
Tiel la afero organiziĝis. Antaŭ ol Karal foriris kun la infanoj por remeti la plastan ujon, li zorge “kaptis” la fingropremojn de sur ĝi. La tri buboj tre fieris, kiam li petis ilin doni fingrostampan specimenon, kun la celo distingi la manipulajn spurojn de la nekonato disde iliaj. Karal forte rekomendis al la knaboj ne paroli pri sia trovaĵo, sed li sciis, ke li petas ion superhoman. Oni povis nur esperi, ke la famo preskaŭ certe lanĉota de la triopo kaj de iliaj familianoj ne disvastiĝos ĝis la oreloj de tiu, al kiu la mono estas destinita.
“Tiuj uloj el la kontraŭspiona servo estas vere kompetentaj”, Stefano diris kelkajn tagojn poste, rigardante la foton. “Mi ne sciis, ke ilia aparato krome stampas la daton kaj horon.”
“Jes, ili estas kompetentaj, kaj ili havas modernan ekipon”, respondis Karal.
La foto estis farita je la dua post noktomezo. Ĝi montris virinon ne tre grandan, kun plaĉa vizaĝo kaj — gesto neatendita en simila cirkonstanco — fingro de la maldekstra mano ŝovita en la haroj, kun buklo volvita ĉirkaŭ ĝi, dum la dekstra kaptis la plastan saketon plenan je monbiletoj.
*
En la ĉiovendejo svarmis aĉetantoj. Oni multe parolis pri ekonomia krizo, sed se juĝi laŭ la sumoj, kiuj elspeziĝis en tia magazeno, el la krizo eskapis ampleksa tavolo da loĝantoj.
“Pardonu!” petis Stefano nevole surtretinte piedon de altulo, kiu, hezitante inter diverskoloraj ŝtrumpetoj, gratis al si la nazpinton. La alia turnis al Stefano vizaĝon lumigitan per rideto, en kiu legiĝis malavara disdono de pardonoj.
La junulo plu trabatis al si vojon en la densa homamaso, kies konstantaj haltoj kaj turniĝoj ne faciligis la iron. La altkreskulo, rezigninte la ŝtrumpetojn, paŝis post li, ne pli glate. Ili tiel alvenis je negranda distanco de l’ maŝino fotokopia, kiun virineto nutradis per paĝo post paĝo de dika dokumento. Ĉiufoje kiam paĝo estis kopiita, ŝi metis la originalan folion en tiun saman fakon, kiun trafis ĉiu preta kopio.
“Pardonu!” ekdiris la altkreska viro koliziante kun Stefano, kvankam pardonon devis peti ĉi-lasta, kiu kaŭzis la kunpuŝiĝon haltante tute subite.
Ke li tiel abrupte ĉesigis sian pluiron, tio ne estis senkaŭza: la ino fotokopianta ja ĵus metis maldekstran montran fingron al harbuklo laŭ tiel karakteriza gesto, ke Stefano tuj rekonis la virinon el la foto. Ĉu sentante, ke oni ŝin rigardas, ĉu pro la bruo de la plurhoma karambolo, kiun okazigis la senprepara halto de Stefano, ŝi levis la okulojn, surprizsaltis kvazaŭ rekone kaj, plej neatendite, svenis.