Выбрать главу

“En kiu loko precize troviĝis la kofro?” la policano demandis.

“Ĉu vi volas vidi?” prononcis la alia. Ambaŭ viroj ekstaris. Ili iris al dormĉambro tute senorda. Vestoj kuŝis disĵetitaj sur la lito, sur seĝo, sur tablo.

“Ĝi estis tie, apud la ŝranko”, la nigrulo diris montrante lokon inter alta ŝranko kaj la murangulo. “Iu ajn povis forŝteli ĝin kaj ĝin meti en aŭton.”

“Certe ne ĉiuj havis aŭton ĉi tie, ĉu? Ne tiu el Los Angeles.”

“Ho jes, ŝi venis Eŭropon unuafoje kaj decidis vaste vojaĝi. Ŝi ĵus ricevis refreŝigan heredaĵon, kaj ŝi aĉetis unu el tiuj dormveturiloj tuj kiam ŝi metis la piedon sur la grundon eŭropan. El la aliaj, tri havas po aŭtomobilon, inkluzive de Sonja. Sed dum la restado, ĉiu lasis la ŝlosilojn samloke, tiel ke ĉiu povu pruntepreni unu el la aŭtoj, se ŝi ĝin bezonis. Ĉiu ja scipovas stiri.”

“Sed ĉu vi ne opinias, ke la aliaj vidus tiun, kiu prenis la kofron?”

“Dependas de la horo. Sed estis tiom da iroj kaj foriroj, venoj kaj malvenoj ĉi-dome dum tiu periodo, ke neniu atentis, kion faras la aliaj. Mi eĉ vetus, ke se unu el ili petus la grandajn infanojn porti tiun kofreton al iu aŭto, neniu rimarkus ĝin. Infanoj konstante kuradis tien kaj ĉi tien kaj for. Sed pli simple sendube estis enaŭtigi la kofron nokte kaj tuj veturi al taŭga loko en Valĉefa.”

“Kial, viaopinie, oni ŝtelis la kofron?”

“Mi jam diris: tio ege mirigas min. Rik diris, ke estas multe da eksploda dokumenta materialo en ĝi. Eble edzino sciis pri dosiero rilata al persono, kiun ŝi konas…”

“Sed kiel oni povus scii, ke tiu kofro apartenas al Rik Ospaci? Unuavide estis bonega ideo ĝin lasi ĉe vi. Estus neeble suspekti, ke ĝi ne estas via.”

“Vi pravas”, la nigrulo diris, sidiĝante sur la liton. “Rik estis tre inteligenta. Tial li elektis min kiel kofrogardiston. Neniu sciis, ke ni konas unu la alian. Krome, mi ofte venas al Valĉefa, sed ne konstante loĝas ĉi tie. Rik havis facilan, nesuspekteblan aliron al siaj dokumentoj. Li havis ŝlosilon de la domo, kaj Sonja, kiu sciis pri la afero, devis lasi lin eniri.”

“Ĉu Sonja eble rakontis la aferon?”

“Eble jes. Sed kiam ni konstatis la malaperon de la kofro, ŝi asertis, ke mi iutage malkaŝis la sekreton, estante ebria, dum amika akcepto. Oj, olda frato, mi ne fieras pri tio. Eble estas mia kulpo, se la afero diskoniĝis.”

“Kiel vi amikiĝis kun Rik Ospaci?”

“Ĉe kongreso de birdfotantoj. Mi pasiiĝis pri fotado iuepoke, kaj, kiel Rik, pasigis horojn kaŝita en veprejo por foti sovaĝajn bestojn, ĉefe birdojn. Poste mia entuziasmo por tiu nekomforta okupo senfajriĝis, dum Rik restis — kiom mi scias — fanatike fotema.”

“Sinjoro Pitizazo, ŝajnas al mi, ke la ŝancoj retrovi la kofron estas formike malgrandaj. Feliĉe, mi almenaŭ havas la liston de viaj… e… kunulinoj kaj…”

“Sed vi ne scias, kie ili troviĝas”, interrompis la alia. “Irena, la edzino el Los Angeles, veturas tra la tuta Eŭropo kaj pro sia dormaŭto ŝi eĉ ne bezonas tranokti hotele. Estos des pli malfacile trovi ŝin. Kaj ŝi foriris kun unu el la boedzinoj.”

“Boedzino? Ha jes! Kun kiu?”

“Kun Doris, la londona.”

Ambaŭ viroj eliris el la ĉambro. Karal reprenis la dokumentojn hazarde savitajn de la nigra muzikisto, kaj, akompanate de ĉi-lasta, paŝis eksteren, zorgmiena.

“Espereble tiuj helpos nin”, li diris, montrante la dokumentojn.

“Ĉu vi pensas, ke estis krimo?” Pitizazo demandis.

“Ni ankoraŭ ne scias. Kion opinias vi?”

“Povus esti io ajn. Mi ne ekskludus krimon, olda frato, mi ne ekskludus.”

“Kial?”

“Kiel ĵurnalisto, Rik tro enmiksis sin en privatajn aferojn, li ŝategis elfosi sekretojn, danĝerajn sekretojn. Pripensu, kiom da sensaciaj riveloj li faris en Vespera Folio! Kaj li publikigis nur centonon el tio, kion li malkovris. Homo, kiu agas tiel, alvokas murdon al si, ĉu ne, olda frato?”

Reveturante urben, Karal meditis pri la malfacileco retrovi la kofron. Domaĝe! Apenaŭ leviĝis espero fine ricevi utilajn indikaĵojn, kaj jam ĝi dissolviĝis tuj. Dio benu la scivolemon de tiu muzikisto. Dank’ al ĝi ne ĉio perdiĝis!

*

En sia oficejo Karal tuj studis la dokumentojn. La unua reago estis senreviĝa: li komencis per grandformata koverto, kiu entenis malnovajn fotojn. Kial tiuj enŝoviĝis kaŝloken estis ne tre kompreneble, se la kofro devis enteni la plej ‘eksplodajn’ dokumentojn. Estis ja belaj fotoj pri bestoj, inter kiuj multaj cervoj kaj cervinoj. Alia serio montris du virojn, kiuj paŝis sur vojeto montara. Unu el ili havis strangajn vestojn kaj larĝrandan ĉapelon. Li drinkis rekte el botelo kaj aperis komplete ebria. Pluraj aliaj fotoj montris la samajn du virojn, ĉiam kun botelo enmane kaj festulaj esprimoj. Sekvis denove bestfotoj, ĉefe birdaj.

Troviĝis ankaŭ tuta dosiero pri bankoficisto. La koncernaj dokumentoj perfekte taŭgus por ĉantaĝo, ĉar ili pruvis la kulpecon de la ulo pri diversaj grandsumaj malhonestaĵoj.

Poste Karal kontemplis pli strangan dokumenton. Temas pri foto montranta sovaĝan rokan lokon (‘povus esti en la rafunja regiono’, li pensis), sur kiu kruco kaj tombo estis desegnitaj. Sur la foto estis gluita paperbendeto diranta: “Jen la loko. Tiu foto certe interesus la policon, ĉu ne?”

Finis la serion du fotoj, kiuj eĉ pli surprizis Janon. La unua montris, kvazaŭ ombre, la rafunjajn klifojn, rekoneblajn, sed apenaŭ videblajn, ĉeflanke. La resto de la foto estis komplete okupita de blankega lumo, kiu fuŝis ĉion. La dua estis la sola kolorfoto el la dokumentoj. Sur ĝi vidiĝis eta estaĵo staranta apud la aŭto de Ospaci. Laŭ la grandeco de la veturilo oni povis taksi la altecon de la estaĵo je 1,5 metro. Li, aŭ ŝi, aŭ ĝi, estis vestita per verda supertuto kaj la haŭto de lia (ŝia? ĝia?) vizaĝo estis verdeca. Ne estis klare, ĉu la afero sur la kapo estis speco de ĉapelo aŭ simple strangaj haroj. La esprimo estis rideta, sed… Karal ne povis vortigi al si sian impreson… Ĉio aspektis plej embarase strange. La detektivo sentis, kvazaŭ io, en lia stomako, subite nodiĝis malagrable.

*

Certiĝinte, ke Pitizazo estas for, Karal foje iris viziti Sonjan, kun kiu li longe babilis. Sed la konversacio estis malesperige senrezulta. Ŝi ripetis, kion jam diris ŝia edzo, kaj Jano ne vidis, kiamaniere li povus akiri per ŝi iom pli da informoj.

La enketo pri la kvin aliaj edzinoj, kiuj ne loĝis en Valĉefa, montriĝus same seniluziiga, se Karal havus iluziojn. Fakte, li atendis nenion el tiu esploro farata grandparte de eksterlandaj policistoj pere de la internaciaj aranĝoj, kiujn uzi Jano neniam ŝatis.

Tri virinoj estis hejme, sed ilia pridemandado restis senfrukta.

La du aliajn oni plu serĉis.

*

“Malgaja, ĉu?” Ĝoja diris al la edzo, kaj ŝi karesis lin per gesto tiel tenera, ke lia koro fandiĝis. Li ĝemspiris.

“Nu, vi scias, ĉu ne?” li respondis, kontenta povi dividi siajn zorgojn kun iu plej fidinda. “Espero ŝveligas, kaj kiam ĝi montriĝas trompo, oni malŝveliĝas. Mi sentas min kiel truita pneŭmatiko.”

“Ĉu la tuta revo krevis?”

“Komplete. Kiam Remon parolis pri tiu ŝtelo, mi pensis: ‘Jen finfine situacio informgraveda’, sed ni troviĝas antaŭ kompleta manko de spuroj. Per kia miraklo ni povus retrovi tiun kofron, eĉ la diablo verŝajne ne scias.”

“Sed via multedzina ulo tamen lasis al vi kelkajn dokumentojn. Ĉu ili produktis nenion?”

“Nenion. La ĉantaĝa dosiero temas pri bankoficisto, kiu mortis kancere antaŭ tri jaroj. La fotoj pri bestoj kaj pri la drinkemaj gajuloj ne povas havi ĉantaĝan signifon kaj kondukas nin al neniu spuraro. Kaj la desegnita tombo…”

“Jes, ĉu almenaŭ tiu ne estas ŝlosila… mi diru… vojmontrilo?”

“Eble jes. Mi estas certa, ke ĝi utilis al ĉantaĝo, verŝajne pri murdo, kiu eble formas la bazon de nia tuta afero. Sed ĝi povis utili nur kun precizaj indikoj pri la loko. Povas esti ie ajn. Povus esti en Kolorado aŭ Ĉinio, kiom ni scias.”