“Sed vi diris al mi, ke multaj laboras super tiu serĉado!”
“Efektive. Kiam la polico serĉis kaj kvinfoje en kvin malsamaj landopartoj firme kredis, ke jen ĝi trovis la lokon, kaj fosis, fosis, fosis, sen malkovri ion ajn, ni petis helpon de la armeo. Tiu havas topografian servon kaj fakulojn pri la studo de fotoj, kiuj kunagis kun la ĉefurbaj policaj specialistoj. Soldatoj fosis, fosis, fosis refoje. Kaj refoje vane. Similan aranĝon de rokoj oni trovis almenaŭ 25-foje en la lando. Fakte tiu foto estas ege malpreciza. Ĝi povis impresi krimulon pro la timiga efiko sur homon kun kulpa sento, sed por eksterulo ĝi enhavas neniun informon. Kie serĉi tiun hazardan naturaranĝon de rokoj? Ne nur tio, sed oni ankaŭ devas rigardi ĝin ekzakte el la sama vidpunkto kiel tiu, kiu faris la foton; aliel, la perspektivo ŝanĝiĝas, kaj vi ne rekonos la lokon eĉ se vi staros apud ĝi. Eble tio okazis al ni, eble eĉ al mi, kiam mi komence partoprenis en la esploroj.”
“Mi komprenas vian senkuraĝiĝon. Kompatindulo! Vi tiom esperis!”
“Sed mi kondutas stulte. Mi edziĝis al la plej bela virino en la tuta Sanktavalo, kaj zorgas pri nesolvebla krimo — aŭ eĉ nekrimo — dum la policaj arĥivoj jam plenplenas per nesolvitaj misteroj. Kial mi tion prenas tiel serioze? Finfine, kiam ni klasos la dosieron kun la stampo “nesolvita”, ni plu vivos, kaj ne malfeliĉe, ĉu?”
“Janĉjo! Vi provas konsoli vin filozofie, kaj vi pravas, kaj mi admiras vin. Sed ne mensogu al vi mem. Vi ne kontentos tiel facile. Vi bezonas scii, ĉu ne? Vi ne toleras misteron, kaj vi ne ripozos vere ĝis la momento, kiam vi estos certa, ke vi faris ĉion eblan…”
“Prave. Krome, la publo, kiel vi diras en Sanktavalo, la publiko plendas. En voĉdona periodo, lasi nesolvita la misteran morton de viro, kiu ĵus fondis novan, strangan, kaj surprize sukcesan partion estas nepardoneble.”
“Efektive, la gazetaro ne disĵetas laŭdojn malavare al la polico.”
“Ba, la gazetoj…”
“Diru: kial Pitizazo venis al Valĉefa, ĉu nur por la naskiĝtaga festo?”
“Ne. Li havas unumonatan kontrakton kun la radio-orkestro, kaj poste li partoprenos en popolkanta spektaĵo, kiu rondiros tra la tuta lando. Tion mi eksciis per Sonja.”
“Interese, kion vi ĵus diris!”
“Interese? Kial? Kio?”
“Roberto Sulavi laboras ĉe la radio, ĉu ne? Li eĉ havas respondecon pri parto de la programado. Ĉu ne estus ia ligilo inter Pitizazo kaj li?”
16
“Admiru!” diris Bob Sulavi.
“Mirinde!” Veronika Munzo ekstaziĝis.
Ili sidis supre de la monteto, kiu superstaras ĉe Valmu, ĉarma urbeto je kvardeko da kilometroj for de Valĉefa. La kunfluejo de Tjazo kaj Mikva, la pontoj, la malnovstilaj domoj vere aspektis juvele, kaj la montfono emfazis ilian belecon.
“Imagu al vi! Mi loĝas de jaroj vere proksime, kaj neniam venis ĉi tien!” ŝi diris.
Li ne respondis. Li ne povus. Vidi tian unikan junulinon ĉe tia unika pejzaĝo havis kvazaŭ paralizan efikon. Li komencis kompreni, kion la vorto paradizo signifas.
Por scii ĝin pli komplete, li ŝin ekkisis. Longa Hollywooda kiso. Li premis ŝin al si tiel forte, ke ŝi preskaŭ sufokiĝis. ‘Strange’, ŝi pensis, ‘kiel vora aperas amema viro al virino!’ Kaj ŝi aldonis al si: ‘Kaj eĉ pli strange, ke mi ŝatas esti vorata de li.’ Ju pli ŝi lin konis, des pli ŝi ŝatis lian… kiel difini? Estis io pura, naiva, tre juna, tre senkomplika en li. Kaj tion ŝi ege ŝatis. Ŝi sentis lin kiel fidelan hundon, kiel bonan sanan beston kun tre lojala koro. Estis apenaŭ penseble, ke tiu amema simplanimulo laboras por CIA!
“Ĉu vi permesus, ke mi spiru minuteton?” ŝi diris petole, liberigante sin. Ili ridis.
“La restoracio estas tute proksima”, li diris, montrante la vojon.
Dum ili paŝis tien silente, Bob sin demandis, per kiom da centimetroj li grandiĝis, aŭ ĉu simple li ne kreskis, nur liaj piedoj forlasis la grundon kaj li nun flugas? Kvankam verdire, koncerne la bruston, ne povas esti dubo: ĝi ŝvelas. Strange, kiel amo efikas al homo!
“Jen!” ŝi diris eksidante en la restoracio. Sed ŝi tuj denove ekstaris.
“Mi devas iri al la tualetejo, vi komplete fuŝis mian hararanĝon”, ŝi ridetis anĝele. “Ĉu ne, fripono?” ŝi aldonis, kaj ŝi pinĉis al li la longan pinĉotentan nazon.
Sur la seĝo apud li ŝi lasis sian mantelon. Kial, eble diros la leganto, noti tiun banalan detalon? Nu, ĉar el tiu banala gesto fontis gravaj konsekvencoj, pri kiuj, eble, neridemaj planantoj el la sekretaj servoj ankoraŭ nun babilas malantaŭ siaj kirasaj pordoj en Moskvo kaj Vaŝington.
Bob amis. Amante ŝin, li amis ŝiajn aĵojn. Kaj ĉar li amis ŝian mantelon, li prenis ĝin respekte por ĝin aranĝi iom pli bonorde, ke ĝi ne, pro rapidĵeta gesto, akiru aĉan faldon. Tion farante, li ion sensis, kio tiklis lian scivolon. Scivola li ja estis, kiel ni jam rimarkigis pri la fotokopiado, kaj al lia natura jam potenca sci-avido aldoniĝis la “ĉiam-ĉion-atentu”-reflekso de la trejniĝo por CIA.
Li rigardis. Estis eta zipo lerte kaŝita sub la randaĵo de pseŭdo-subŝtofo. Li ĝin malfermis. Enestis papereto. Al Bob ĝi efikis kiel ŝnureto horizontale streĉita inter du muroj ĉe la unua ŝtupo de malsupren kondukanta ŝtuparo, tiel ke oni ĉe ĝi stumblas kaj ostorompe falas kelen. El paradizo, la sorto lin falpuŝis en inferon da turmentaj duboj, kontraŭdiroj kaj senespero. Tiu folieto ja enhavis unuflanke la ciferojn 66.01.62 (241) kaj dorsflanke serion da indikoj kun, ŝajne, datoj kaj numeroj, kvazaŭ temus pri bibliografiaj referencoj, kune kun du aŭ tri aliaj cifer-aranĝoj, kiuj povus aperi kiel fakturnumeroj aŭ io simila.
Iu alia estus trovinta ĉion ĉi plej normala, sed Bob estis sekreta agento. Kaj antaŭ nelonge, unu el liaj “kontaktoj”, kiel oni diras spionĵargone, parolis al li pri nova kodo de la ĉefa malamiko, laŭ kiu la persono, al kiu mesaĝo estas destinita, enkodiĝas kiel parenteza numero sekvanta la ciferojn 66.01.62 (tiel ke la tuta afero aspektu kiel telefonnumero), kaj la teksto mem de la mesaĝo maskiĝas en kodo, kiu prezentiĝas kiel serio da referencoj. Ne povis esti dubo. Veronika, en kaŝita mantelpoŝo, havis mesaĝon de aŭ al KGB.
*
“Rigardu tiujn du, ĉu ne komike?” prononcis Melania Georgido, tiu kara grandaĝa sinjorino, kiu, antaŭ ne tre longe, kaŭzis ĥaosajn sentojn en la publikopinio, ĉar, en tiu sama tago, kiam riveliĝis la morto de Rik Ospaci, ŝi konfuzis kun la realo plej fikcian programon de iu fora televida elsendejo. Ŝi ĵus enŝovis en la buŝon dikan pecon de sia kremkuketo, kaj iom de la abunda kremo estis fiksiĝinta sur la lipoj, kio devigis ŝin turni la kapon fenestren por ĝin diskrete forlangi.
Adela Gregor direktis la rigardon al la strato.
“Efektive”, ŝi diris ridetante. De la etaĝa tetrinkejo, kie la du maljunaj virinoj frandis siajn teon kaj kukojn, oni bone vidis la aŭtobushaltejon, kaj tie staris la komika duopo. Ĝi konsistis el longakrura longbrakulo, kiu tenis sin iom kline, kvazaŭ li sopirus esti pli eta ol naturo lin programis, kaj el plaĉvizaĝa mezkreskulo, kiu neniel altirus la atenton, se li ne reliefigus la troajn alton kaj maldikon de la alia junulo, apud kiu li staris. Dum la unua gestis plej nerve, la dua restis trankvile senmova. Apenaŭ percepteble li levis la ŝultrojn.
Ke Joĉjo gestis ekscitite, estis tute nature, se konsideri la faktojn. Kaj ke Stefano ne respondis aliel ol per ŝultrolevo, ne estis malpli nature, ĉar li ne sciis, kion respondi.
“Ŝi furiozas,” Joĉjo diris, “sed mi tamen ne rezignos pro ŝi!”
“Ho, via Lizabeta…” Stefano iom lace komencis, kaj li dankis la ĉielon, ke ĝuste tiumomente alvenis la buso, tiel ke li ne devis trovi finon al la frazo tujtuj.