Ambaŭ knaboj enbusiĝis.
“Kio pri Lizabeta?” Joĉjo demandis kun tono preskaŭ defia.
“Nu…” Stefano diris ŝanceliĝe. La sentimentaj problemoj de Joĉjo neniam estis simplaj, kaj lia kunulo ne sciis, kiamaniere elturniĝi. Li ŝatis Joĉjon kaj ne deziris ofendi lin, sed sentis sin devigata ion diri. Li aŭdis sin paroli iom pli krude kaj sincere ol li volis:
“Aŭ vi vere amas ŝin, ne povas vivi sen ŝi, kaj restos en Valĉefa, aŭ vi preferas vojaĝi, kaj foriros, sen zorgi pri ŝia grumblado, kiukaze vi verŝajne ne tiom amas ŝin.”
“Ho jes, mi amas ŝin!” Joĉjo respondis kun fervoro, kiu igis Stefanon pensi: ‘Jen li ree teatras al si.’
“Do ne estas problemo. Se vi ŝin amas, vi deziras plezurigi ŝin kaj esti apud ŝi. Ambaŭ aferoj signifas: rezigni la vojaĝon.”
“Sed, Stefano, imagu al vi: senpaga krozado sur la Kariba Már! Vizito de insulo post insulo! Trinidado, Barbados, Martiniko, ĉu tiuj nomoj ne kantas al vi tra la tuta aním?”
“Ho jes, ili min allogas. Tiagrade, ke mi emus proponi alian solvon: vi restas ĉi tie por ne suferigi vian karan kaj sportaman Lizabetan, kaj donacas al mi vian vojaĝbileton.”
“Perfida mezetúl! Vi profitema senkorulo! Vi ne hezitus forlasi enketon, en kiun vi vin engaĝis, por ekspluati la fruktojn de mia gajno! Kiu gajnis la konkurson, ĉu vi aŭ mi? Kiu estas tiel talenta elektronike, ke li trovis al la problemo la plej bonan solvon el la tuta kontinento, ĉu vi aŭ mi? Estus tro facile. Vi eĉ ne abonas la revuon, nek sciis pri la konkurso. Kaj nun, kiam mi faris la tutan laboron propraŝvite, jen vi alvenas, kaj grandsinjore pretas helpi min forrabante mian premion. Fi, vi min naŭzas, vi senmorala moruo!”
Stefano ĝemspiris.
“Mi volis nur helpi”, li preskaŭ balbutis, eksciinte, ke lia humuro ne estis ĉi-kaze el la plej delikata speco.
“Se mi rezignos, la krozadon ĝuos tiu, kiu alvenis dua sur la gajnolisto”, Joĉjo plende prononcis.
“Tiel ke jen ni staras ree antaŭ la sama dilemo.”
“Jes. Se ŝi nur konsentus forlasi sian oficejon, mi pagus por ŝi kunvojaĝon.”
“Ĉu tiom da mono vi havas?”
“Mi pruntus”, Joĉjo diris iom dube.
“Vi scias,” Stefano vortis kun tono filozofa, “kiam oni hezitas inter du decidoj, kaj sentas sin tirata samforte ambaŭflanken, la plej bona sistemo estas ŝanci je kapo aŭ dorso. Ĉu vi havas moneron?”
“Moneron?” la maldika junulo ripetis kvazaŭ sonĝe. “Ĉu vere vi…?”
“Jen!” Stefano tiris el la poŝo moneron. “Kapo: Valĉefa; dorso: la insuloj. La moneron ĵetu vi.”
“Ĉu saĝe…?” Joĉjo mollipe diretis, kaj kvazaŭ en stato hipnota li supren ĵetis la moneron. Ĝi falis sub la seĝon.
“Kio estas?” Stefano demandis, dum lia kunulo kurbiĝis por ĝin serĉi.
“Kapo: mi foriros!” li diris triumfe.
“Kaj kio pri Lizabeta?” la alia demandis.
“Ŝi grumblu!” Joĉjo respondis, kaj sentiĝis, ke lin plenigas tute freŝa kuraĝo.
Stefano taksis pli saĝa ne rimarkigi, ke la decido estis “kapo: li restos en Valĉefa”. Joĉjo evidente preferis la krozadon. Sed io Stefanon tamen tiklis:
“Kaj la enketo?” li scivolis.
“Mi revenos”, Joĉjo profetis, kaj li eliris el la buso.
17
“Ho, Jano! Rigardu!”
“Jes,” distriĝe respondis la polica detektivo plu ĝuante la bildostrion Asteriks kaj Kleopatra, “kio estas?”
“Vidu!” Ĝoja leviĝis kaj venis apud lin.
Ŝi metis sub liajn okulojn malnovan numeron de revuo pentrarta. Ŝia fingro montris portreton.
“Diable!” li ekkriis. “Li multe similas la ulon sur la foto. Kiu li estas?”
“Gido Verstrata, la pentristo, kiu posedas la lignodomon ĉe Rafunja. Sur ĉi tiu portreto, li estas 25 jarojn pli juna.”
“Dudek kvin jaroj ŝanĝas figuron! Nun li havas ventron de ĉefkuiristo. Mi ne estus rekoninta lin. De kie vi ricevis tiun revuon?”
“Mi prunteprenis ĝin el la biblioteko. Mi plu konservis la ideon provi verki intervjuon kun tiu artisto malgraŭ la admono de s-ino Pergame.”
“Efektive estas la ulo de la foto pri la du drinkemuloj, kiun ni posedas dank’ al Pitizazo. Sed kiun signifon povus havi tiu foto? Ĝi ne povus esti ĉantaĝa: ili faras nenion kondamnindan, nur drinkis gaje kaj zigzagis sur arbara vojeto.”
“Ni ne komprenas nun la signifon, sed signifo certe estas. Almenaŭ nun ni scias, ke estis ia intereso de Ospaci al li. Se ne, li ne konservus tiujn fotojn.”
“Ej! La tuta artikolo estas pri li!”
“Jes, mi prenis ĝin precize por prepari min al diskuto kun li, ke mi ne eraru pri gravaĵoj.”
“Ĉu la artikolo estas interesa?”
“Mi apenaŭ komencis legi. Oni rakontas, ke li naskiĝis en Sanktavalo, studis en la Valĉefa Arta Lernejo, ktp ktp.”
“Ĉi tie en Valĉefa li studis, ĉu? Tio donas al mi ideon. Morgaŭ mi iros al la Arta Lernejo kun la fotoj…”
*
“S-ro Kirilenko?”
“Estas mi. Kiel mi povas al vi servi?”
S-ro Kirilenko, 63-jara, havis flavan pergamenecan haŭton kun multegaj sulketoj, kio aperigis lin pli aĝa. Li estis tre malgrasa, kaj Karal havis la malagrablan impreson paroli al skeleto, kiu, konsidere al deco, vestis siajn ostojn per haŭto. Li verŝajne estis ne tre sana. Izabela, la polica referencistino, rekomendis al Karal sin turni al s-ro Kirilenko, ĉar li estis fama pro sia bona memoro kaj sekretariis en la belarta lernejo jam kvardekon da jaroj.
Karal prezentis sin kaj montris la fotojn ricevitajn de Pitizazo.
“Mi bone rekonas ilin”, tuj diris s-ro Kirilenko. “Amuza foto, ĉi tiu, kie li enbuŝigas la botelon. Ho jes, li estis tia, kaj ĉiam vestis sin per simila stranga jako kaj larĝranda ĉapelo. Li probable volis aspekti artiste. Li estis gajulo. Kaj talenta homo. Mi min demandas, ĉu li konservis sian gajecon, nun kiam li iĝis fama kaj riĉa. Tiutempe neniu ŝatis lian stilon, kaj nun ĉiu juna sentalenta pentremulo volas lin imiti. Stranga mondo, ĉu ne?”
“Ĉu li kelkfoje revenas saluti vin?”
“Neniam, sinjoro, kaj mi tion bedaŭras. Ofte estas tiel. Kiam homo vivas en mizero, li estas bonulo. Gido tiutempe ne havis monon, sed estis ege helpema kaj malavara. Nun kiam li fariĝis fama, ni por li ne plu ekzistas.”
“Kaj ĉu ankaŭ la alian viron vi konas? Tiun kun la tute ordinaraj vestoj.”
“Ho jes, certe. Estas Ronaldo.”
“Ronaldo?”
“Ronaldo Verostrata, la kuzo de Gido.”
“Ĉu Verostrata?”
“Jes, laŭdire okazis misskribo de iu naskiĝakta oficisto, tiel ke unu parto de la familio fariĝis Verstrata kaj la alia Verostrata.”
“Kiel vi konas lin?”
“Ankaŭ li studis ĉi tie. Sed talenton li ne havis, kaj li forlasis pentradon.”
“Por kio?”
“Tion, sinjoro, mi tute ne scias. Li neniam revenis ĉi tien, kaj mi neniam aŭdis pri li, kiel fakte pri la plimulto el tiuj, kiuj pasas ĉi-lerneje. Malofte iu famiĝas kiel Gido Verstrata.”
*
La malvarmaj okuloj de Laŭra Pergame fiksiĝis sur Jano.
“Kion vi deziras?” ŝi demandis, kaj estis io acida en ŝia voĉo.
Jano decidis ŝin flati. Li bombaste emfazis ŝian famon de pentrarta fakulino, speciale sperta pri moderna arto kaj pri talentuloj kiel Gido Verstrata. Li akcentis ŝian erudicion. Li substrekis, ke sendube nur ŝi povos helpi la policon kompreni la signifon de la misteraj fotoj. Ŝajnis al li, ke la flato efikas.
“Ho!” ŝi diris enmanigante la fotojn. “Ĉi tiujn ni neniam vidis.” Kaj ŝia frazo sonis kvazaŭ la sorto agis ofende al ŝi konservante dum jaroj similajn fotojn for de ŝia vido.
“De kie vi ricevis ĝin?” ŝi demandis kvazaŭ akuze.