Выбрать главу

“Kio okazis?” demandis la polica detektivo, sed Stefano ne aŭdis kaj parolis plu pri sia temo:

“Mi diris al mi: ‘jen, mi vidos la virinon, kiu sukcesis veki malamon en mia onklino Ĝoja’. Tion mi trovis vere vidinda. Iu, kiu sukcesis kolerigi — eĉ se malvarme — la personon plej tolereman el la tuta universo! Kaj kiu gravas kadre de la enketo…”

“Kaj videble ŝi vin ne kontentigis”, la policano konstatis.

“Ŝi ne venis. La publiko komence atendis pacience, sed la pacienco pli kaj pli dissolviĝis, kaj fine transformiĝis al vera ribelo. La organizantoj repagis la biletojn. Ili diris, ke ili komprenas nenion. Laŭra Pergame ĝenerale estas plej akurata, kaj, kiam ŝi ne povas veni, ŝi telefonas. Ĉar ŝi nenion diris, ili ne dubis, ke ŝi venos. Ili telefonis al ŝia apartamento, sed neniu respondis. Unuflanke mi furiozas, ĉar mi maltrafis la filmon de Odeon…”

“…kaj ĉar tiu Joĉjo-hurio vin incitas, ĉu ne?” Jano interrompis kun rideto.

“Eble jes, sed aliflanke mi trovas interesa la fakton, ke tiu ĉiam akurata persono ne venis fari prelegon, por kiu la salono estis pli ol plenplena. Parenteze mi suspektas, ke tiu estas bonega komercistino, laboranta por Verstrata. En la anonco pri ŝia prelego estis dirite, ke ŝi parolos pri la eksterteranoj, kaj oni diskrete menciis, ke Gido Verstrata ĉiam iras al sia kabano apud Rafunja por pentri. Rafunja + Eksterteranoj = la Krimo al Ospaci, ĉu ne?”

“Vi pravas”, la policano diris. “Neniam, normale, priarta prelego altirus tiom da homoj. Sed ĉi-foje ĝi odoris je sango, kaj la amasoj eksentis urĝon altigi sian kulturan nivelon.”

“Ĉiaokaze, estis bonega reklamado, eĉ se ŝi ne venis. Eble la pentraĵoj de Verstrata vendiĝos pli altpreze. Interese, ĉu ne?”

Pli ol interesa ĝi estis.

Jam tiuvespere, petite de Karal, la kvartala polico iris viziti la apartamenton, dank’ al la ŝlosilo, kiun ĝi ricevis de la maljuna purigistino. La apartamento estis en ordo, kaj senhoma, kun neniu suspekta spuro.

La sekvantan matenon, Karal veturis al Rafunja, pensante, ke eble la pentristo havos ideon pri tio, kio okazis al la persono prelegonta pri li.

Du aŭtoj staris apud la lignodomo. Sed kiom ajn Karal tamburis sur la pordo, la muroj, la fenestroj, kiom ajn li kriis kaj vokis, la domo restis silenta. Li konstatis, ke la pordo eĉ ne estas ŝlosita. Li eniris. Endome estis neniu.

La kontraŭkutima neveno de Laŭra Pergame ĉe promesita prelego kaj la ĉeesto de du aŭtoj apud malplena domo kondukis al malplaĉa antaŭsento. Perturbita, Karal desupris al la loko nomata ‘Rafunja Teraso’. De la vojeto klif-randa, kiun li bone konis nun, li rigardis en la profundaĵon. Streĉante la okulojn, li kuntiris la brovojn, kaj decidis desupri rapidege.

*

La tuta gazetaro bolis per indigno. “Kion faras la polico?”, “La skandalo de l’ nesolvitaj krimoj”, “Al kiu nun la vico?” la titoloj kriaĉis, dum la artikoloj konsilis al ĉiu persono iomete fama eviti la riskan Rafunjan: fama ĵurnalisto/politikulo mortis tie, kaj nun fama pentristo kaj fama verkistino pri arto.

Ne estis dube, ke la du lastaj, kiel la unua, falis de la supra natura teraso. Sed same kiel pri la morto de Rik komplete mankis spuroj aŭ indikaĵoj, kiuj povus helpi scii pli.

La horloĝeto de Gido Verstrata — luksa ora objekto — frakasiĝis kiam la montriloj indikis 11:03 kaj la datfenestreto la ciferon “6”. Tion Karal ĝoje raportis al leŭtenanto Remon:

“Mi vizitis Verstratan la 6-an posttagmeze”, li klarigis. “Se lia horloĝeto estis ĝusta, li mortis samtage je la 23-a.”

Remon grimacis:

“Murdantoj niaepoke ne forgesas aranĝi la horloĝajn atestojn laŭ sia intereso. Ni esperu, ke la nekropsio informos nin.”

“Tamen, ĉi-foje ne estas kiel en la kazo de Rik Ospaci”, Karal rimarkigis. “Mi vizitis Laŭran Pergamen ĵaŭdon, t.e. la 6-an matene, kaj la pentriston la saman tagon posttagmeze. Ŝi ne faris sian prelegon vendrede vespere. Kaj mi malkovris la korpojn en la mateno de la 8-a, t.e. sabaton. Ili do mortis inter ĵaŭdo posttagmeze kaj sabato matene, kaj plej probable antaŭ la vendreda vespero.”

Fakte, kelnerino el restoracio en Malpaz, kie la vojo al Rafunja forlasas la valan vojon, rekonis la portreton de s-ino Pergame en la gazetoj kaj sciigis al la polico, ke la pripentra verkistino vespermanĝis en ŝia restoracio tiun ĵaŭdon kun pli juna virino.

La kelnerino priskribis la menuon, kiun Laŭra mendis, kaj la nekropsio konfirmis ŝian ateston. Kalkulante laŭ la horo de la manĝo, oni deduktis nedubinde, ke Laŭra Pergame mortis ĵaŭdon inter la 22-a kaj la 24-a.

Kaj jen Tribún publikigis artikolon, kiu pravigis konsiderindan kreskon de la eldonnombro. “Kial akuzi la policon?” ĝi titoliĝis. La bazan ideon ĝi esprimis jene: “Estas tute kompreneble, ke la polico povis fari nenion pri tiuj krimoj, ĉar ĝi frontas malamikon neatakeblan per normalaj rimedoj: estaĵojn el la kosmo”, kaj la gazeto menciis plurajn personojn loĝantajn pli malpli proksime al la rafunja regiono, kiuj asertis, ke en tiuj tagoj ili vidis “telerforman flugantan objekton” aŭ simple “tre luman aferon en la ĉielo”.

La artikolo faris plurajn hipotezojn por klarigi la morton de la pentristo Verstrata kaj de Laŭra Pergame. Unu estis, ke la eksterteranoj mortigis ilin — kiel, laŭ tiu teorio, Rikardon Ospacin — pro ties tro granda scivolemo: la teranoj proksimiĝis, kiam okazis ia eksperimento, kiu nepre devis resti sekreta. Alia estis, ke ili mortigis Ospacin, ĉar tiu ne akceptis unu (aŭ plurajn) el iliaj instrukcioj pri la politika kampanjo, kaj la du aliaj estis likviditaj, ĉar ili malkovris ion, kio povus helpi kompreni la forpason de la juna ĵurnalisto/politikulo.

Ideo, simila al ĉi-lasta, jam de kelka tempo turniĝis en la menso de Karaclass="underline" ke tiuj, kiuj respondecas pri la duobla murdo — eĉ se ili ne estas eksterteranoj — povus esti agintaj pro la motivo, ke tiuj du ion eksciis pri la faligo de Rik.

Kiam li legis la artikolon en Tribún, Karal malbonhumoris. Li ne kredis je tiu alimonda hipotezo. Kaj tamen, ĝi ĝenis lin, kvazaŭ iu parto de li, ne agnoskata “oficiale” en lia menso, timus kontraŭ ĉia prudento, ke troviĝus io vera en tiu fantazia supozo. Kaj finfine, ĉu vere estus kontraŭprudente tion pensi?

Li meditis pri tio, ĵus leginte la gazeton en sia oficejo, kiam oni telefonis el la akceptejo, ke juna virino deziras paroli kun li pri la Ospaci-afero. Tiu junulino, svelta, eleganta, kun ridemaj okuloj, ne restis longe, kaj ŝia informo alportis nenion vere novan. Tamen ĝi intensigis la malbonhumoron de Jano. Ŝi klarigis, ke ŝi laboras ĉe Vespera Folio, kaj ke, troviĝante en loko, kie ŝi devus ne esti, ŝi neintence aŭdis kverelon inter Oskaro Kolombét, la gazetdirektoro, kaj lia amdonantino Elga Misuro: ĉi-lasta postulis altiĝon en la gazeta hierarkio; se Kolombét ne konsentas, ŝi minacis riveli al persono, kiun amikino ŝia konas en la administra konsilantaro, ke Rik Ospaci kolektis ĉantaĝan dosieron pri Kolombét, provis uzi ĝin por efektivigi premojn sur la direktoro, kaj tiel altiris sur sin murdon fare de ĉi-lasta…

“La amdonantino do kredas lin kulpa,” Jano ripetis al si, “sed tio ne signifas, ke ŝi pravas. Kaj eĉ se jes, kiel pruvi la aferon?” Li ekiris hejmen grumblante.

*

“Trezorejo! Vera trezorejo!” ekkriis la malgranda dikulo admirante la pentraĵojn. Karal, kiu esploris kun li la subtegmentejon de la pentrista domo, lin rigardis ridetante. La eta sfereca specialisto pri artaĵoj kaj antikvaĵoj, kiu laŭbezone helpis la policon, ĉiam amuzis lin, kun siaj luneca vizaĝo kaj krispaj mallongaj haroj, kiuj similigis lin al karikaturo.

La ejo plenis je pentraĵoj, ĉiuj kun la tiel karakteriza stilo de Gido Verstrata.

“Nekredeble! Estas simple nekredeble!” entuziasmis la pufa estuleto.

“Kio estas tiel malfacile kredebla?” Karal demandis.