“Kion tiu informo signifas por ni?” sonis la voĉo de Ĝoja.
“Ĝi instruas al ni ion gravan: ke Laŭra Pergame sciis, ke la kofro estas ĉe Pitizazo. Kiel do ŝi povis ekscii tiel bone garditan sekreton?”
“Pere de unu el la edzinoj”, Stefano hipotezis.
“Neeble, ŝi ekkonis la ekziston de la edzinoj nur pro tio, ke ŝi esploris pri Pitizazo, alivorte nur post kiam ŝi jam sciis, kie troviĝas la kofro, kaj jam komencis serĉi metodon por ĝin ŝteli. Kiamaniere ŝi akiris tiun informon? Trovi respondon al tio certe ege helpus.”
“Domaĝe, ke pro tiu damninda rafunja falo, vi ne plu povas demandi ŝin”, la junulo diris.
“Almenaŭ estos facile trovi la koncernan detektivan agentejon”, Jano konsoliĝis. “Ne estas multaj en Valĉefa. Ni demandos ĉiun, ĝis ni trafos la ĝustan. Eble tiel ni sukcesos…”
*
Karal ne sukcesis. Li trovis la privatan detektivan oficejon, sed tiu nenion sciis pri la kazo. S-ino Pergame eĉ ne menciis la kofron. Ŝi nur petis kiel eble plej multe da informoj pri Pitizazo kaj pri la domo, kie li loĝas en Valĉefa. Kiam ŝi eksciis pri la ‘edzinoj’, ŝi petis kiel eble plej multe da informoj pri ili. Ŝi proponis tiel altan pagon, ke la detektiva agentejo treege diligentis, sen demandi pri ŝiaj motivoj.
“Plia espero trompita!” konkludis Ĝoja.
“Jes, plia sakstrato. Enketo ĉiam konsistas el la sama procezo: oni malkovras vojon, ĝin eniras espere, kaj subite troviĝas antaŭ muro. Ne strato estis, nur sako, kaj eĉ sentrua.”
“Kion vi nun faros?”
“Mi komencos per la heredo-afero, kvankam mi ne multe kredas je ĝi. Tamen, ili estis riĉegaj, ili mortis. Kiu profitos? Tion ni ne povas neglekti.”
*
“Se vi bonvolos eniri”, susuris la forta, ne tre virina, ino, kiu oficis kiel sekretariino. Ĉio tie ĉi elvokis komforton kaj silenton. La pordo de la notaria kabineto estis duobla, kun lede tegita remburo destinita sufoki la transpason de la sonoj. Karal sidiĝis en profundan, komfortan brakseĝon.
Li neniam diris al Viljemín, ke la riĉego de l’ falsa pentristo kaj de ties edzino ne transpasos al iliaj eventualaj parencoj, sed al la heredantoj de la vera Gido, se tiaj heredantoj ekzistas. Ne de ŝtelinto oni ja heredas, sed de la laŭleĝa posedinto. Tamen la afero estis esplorinda, ĉar la murdinto de la paro — se li murdis por heredi — probable ne konis la devenon de ties riĉego.
“Mi serĉas, sed ankoraŭ nenion trovis”, flustravoĉe diris notario Viljemín kun eta gesto senkulpiĝa. “Mi tamen povas diri al vi tute certe, ke s-ro Verstrata ne plu havas vivantajn parencojn. Ke ekzistas testamento nek de li, nek de ŝi, ankaŭ tion ni povas tute certe diri nun, des pli, ĉar la polico tre zorge traserĉis iliajn havaĵojn, ĉu ne?” Karal silente kapjesis. “Pri s-ino (Verstrata-)Pergame mi metis anoncon en la notaria serĉa bulteno. Ŝi havis fratinon, sed ni ne scias, kien tiu malaperis. Ŝi forlasis la landon kaj establiĝis en Brita Kolombio antaŭ longe. Jurista firmao tie serĉas por ni. Tamen estas tre tikla problemo…” Li subite haltis.
Karal elmontris mienon senvorte demandan. La notario reparolis:
“Eĉ se hipotezi, ke tiu fratino aŭ infanoj ŝiaj nun vivas, ili heredos nur, se heredis s-ino Pergame, aŭ, se vi preferas, s-ino Verstrata, sed por pruvi, ke ŝi heredis, necesus pruvi, ke ŝi mortis post sia edzo. Kaj laŭ tio, kion al mi diris la nekropsiinto, tio estas nepruvebla. Juĝisto devos findecidi tiun punkton, sed kiamaniere li faros, mi vere demandas min.”
“Ĉu vi ne pridiskutis la testamentan aferon, kiam ili donis al vi la leterojn destinitajn al la polico?”
“Tute ne. Cetere, nur s-ro Verstrata venis. Li klarigis al mi, ke mi devos propramane doni la koverton al la polico, se li mortos antaŭ sia edzino. Li tre insistis, por ke mi agu persone.”
“Kaj kio pri Laŭra Pergame?”
“S-ino Pergame ne venis persone. Ŝi sendis sian koverton en pli granda koverto per registrita poŝto. Fakte, ŝi ne postulis, ke mi ĝin donu al vi propramane.”
“Ambaŭ kontaktis vin tiurilate en la sama periodo, ĉu ne?”
“Jes. Apenaŭ unu semajnon antaŭ ol ili mortis. La letero de s-ino Verstrata-Pergame alvenis kelkajn tagojn post tiu de la pentristo.”
“Bone. Mi tre dankas vin, sinjoro notario. Espereble vi baldaŭ ekscios ion pri tiu fratino!”
“Mi forte esperas, ke jes”, la notario diris kun rideto samtempe duba kaj larĝa.
Nur tiam Karal rimarkis, ke oron s-ro Viljemín havas abunde ankaŭ en la dentaro.
24
La sekvantan tagon, je la kvina posttagmeze, dum Karal, ĵus reveninta al la policejo, eklegis leteron ricevitan de la notario — ĝi skribe konfirmis la informojn donitajn en la notaria kabineto: s-ro Viljemín estis tre ordema persono, kiu ĉiam konfirmis letere la enhavon de konversacioj, se ne estis speciala kaŭzo tion eviti — en tiu preciza momento, en alia parto de la urbo, virino preskaŭ ŝtelmove eniris preĝejon.
Ŝi ne estis speciale fervora piulino, multe mankis ĝis tio, sed ŝi nepre bezonis paroli kun iu, kaj tiu sopiro al vera konfidenculo revekis memorojn el ŝia katolika infaneco: kio estas dirita ĉe la konfesa sakramento, oni al ŝi tiam diris, tion la pastro ne perfidos, eĉ sub torturo aŭ sub minaco de morto. Ŝi do unue telefonis al la paroĥo Sankta Monika por certiĝi, ĉu pastro Varga povos aŭskulti ŝian konfeson, kaj tiu jesis. Pastro Varga estis fama en la tuta Valĉefa kiel samtempe bonkora, indulgema kaj ĝisfunde fidinda homo.
“Patro,” ŝi murmuris, volvante buklon ĉirkaŭ fingro de la maldekstra mano, “mi faris…, mi…, estas terure…, mi ne plu povas elporti…” Kaj ŝi kompatige ekploris.
*
Ekstreme malofte Karal havis okazon rilati kun la eklezia hierarkio, kaj kiam la telefono anoncis, ke la sekretario de la episkopo urĝe deziras vidi lin, li sentis sin pikita de forta scivolemo.
La sekretario estis altkreska homo kun sulkita vizaĝo kaj okuloj rivelaj pri profunda laceco. ‘Jen homo, kiu ne sufiĉe dormas’, Karal pensis rigardante lin eniri.
“Sinjoro Karal,” la viro komencis per resona voĉo, “mi venas komisie de lia episkopa moŝto.”
Jano nur silente kapjesis.
“Temas pri la morto de s-ro Verstrata kaj de s-ino Pergame…”
“Ĉu?” Karal diris supriziĝe. “Kiel do nia episkopa moŝto rilatas al ĉi tiu afero?” li demandis.
“Temas pri la konfessakramento. Vi scias, ke la konfesa sekreto estas absoluta, ĉu ne?”
Karal denove kapjesis senvorte.
“Nu, kion mi estas petita diri al vi, tion ni eksciis per konfeso. La persono, pri kiu temas, longe diskutis kun la konfesprenanta pastro. Li aŭ ŝi volas, ke vi sciu ion, sed ne kiu li aŭ ŝi estas. Laŭ la konfespreninto, tio estas pravigebla ĉi-kaze.”
‘Mankis nur tio,’ pensis Jano, ‘ni scios ĉiujn detalojn pri la krimo, escepte de la ĉefa: kiu kulpas?’
“La pastro estis tre embarasita kaj konsultis la episkopon, kompreneble sen malkaŝi la nomon de la koncerna persono. Monsinjoro Gabriel decidis, ke vi ricevos la aluditan informon, sed nenion alian. Cetere, nek li nek mi scias, pri kiu temas, kaj ankaŭ la konfespreninta pastro ne konas la personon, kiu konfesis al li.”
‘Pli kaj pli helpe’, la policano pensis, kaj li ĝemspiris, kio vekis rideton sur la aliula vizaĝo.
“Mi komprenas, ke ne estas agrable aŭdi tian antaŭparolon,” la episkopa sekretario diris bonhumore, “sed jen la fakto, kies signifon mi cetere tute ne komprenas. Mi estis instrukciita diri al vi nur tion, ke… Mi legos al vi la ekzaktan frazon, kia mi ĝin notis”, kaj li tiris el sia poŝo notlibreton, kiun li rapide foliumis. “Jen. La konfesanta persono diris: Mi solene atestas, ke okazis daŭro, dum kiu nur s-ro Verstrata kuŝis morta funde de Rafunja. La mesaĝo, kiu estas tre grava por vi do estas: dum iu periodo, s-ro Verstrata estis sola — mortinta — piede de la klifeca rokmuro. Kaj nun, sinjoro Karal, mi petas vian pardonon, sed mi devas foriri. Mi mem scias nenion pli, kaj la mesaĝo surprizas min ne malpli ol vin, bonvolu min kredi.”