Выбрать главу

*

“Stranga historio, ĉu ne, Ĝoja?”

“Efektive,” ŝi murmuris, “uzi religiaĵon por defendi ĉe la polico siajn hered-interesojn ne estas ofta procedo.”

Ili estis preskaŭ solaj en la naĝeja trinkejo, kie ili sidis babilante, ĝuante la plaĉan fizikan lacon, kiun kaŭzas ĵusa korpa ekzercado.

“Mi devos pripensi, kion ĝi implicas. Sed vin certe interesos alia afero, kiun mi ekkonis dank’ al policaj raportoj el Kastelomara kaj Akvoviva, kaj ankaŭ al esploroj faritaj de Izidoro en Malpaz.”

“Ĉu fine klariĝas la aŭtospuroj, kiujn vi trovis proksime al la Rafunja-teraso?” ŝi demandis, prenlevante bantukon, kiu estis glite falinta sub la seĝon de la edzo.

“Ne. Tiuj spuroj kondukas nin nenien. Unu speco atribuiĝas sen ebla eraro al la aŭto de Rik, kiun ni retrovis en Malpaz, kaj la alia rilatas al neniu suspektato.”

“Eĉ ne Laŭra Pergame, ĉu vere?” Ĝoja prononcis kun preskaŭ malica esprimo.

“Ne. Eĉ ne ŝi. Verŝajne tiuj spuroj neniel koncernas la Ospaci-aferon.”

“Se ne pri la spuroj, pri kio do temas viaj policaj raportoj?”

“Pri Verstrata. Aŭ, pli ĝuste, pli lia duobleco. Li organizis sian vivon laŭ du personecoj. Kiam li estis en sia lignodomo, en Valĉefa, en Malpaz, li aranĝis sin al la fama aspekto de la fama pentristo: malpuraj vestoj, haroj senordaj, kreskanta barbo, pantalono ĉiam preta fali de sub la dika ventro, ktp. Vera originalulo, kiun neniu povus pretervidi. Sed kiam li estis en Kastelomara, en Akvoviva aŭ en alia loko, kie li ĝuis sian riĉon kaj ne bezonis komedii je pentristo, li aspektis tute aliel. Li surhavis kompleton da vestoj fasonitan por aperigi lin pli maldika, li estis freŝe razita, kaj kombita kiel civilizulo, li ornamis sin per bela ĉemizo kaj sobra kravato, li havis okulvitrojn… La alivestado tiagrade ŝanĝis lin, ke neniu povis diveni, ke tiu distingita elitulo kaj la sovaĝaspekta urso estas unu kaj sama persono!”

“Interese. Kion tio ŝanĝas en la enketo?”

“Estas tro frue por diri. Mi provos mediti pri la implicaĵoj. Sed ni ne havu iluziojn. Eble tiu novaĵo montriĝos senutila.”

“Tamen, ĝi estas interesa…”

Ĝoja sin interrompis, dum juna kvaropo bankostuma pasis preter ili. Ŝi ĝin rigardis, kun ia envio al la beleco de tiuj junaj korpoj — la du knabinoj eĉ ne havis unu uncon da graso — kaj ŝi ne rimarkis la amuziĝan rigardon, kiun Jano ĵetis al ŝi.

“Dum ni parolas pri policaj raportoj,” ŝi rekomencis post tiu estetike taksa paŭzo, “ĉu vi havas tiun de la fotografo pri la foto kun eksterterán?”

“Ha jes! Mi forgesis ĝin mencii al vi. Estis du fotoj, ĉu ne? Unu simple estas fuŝita kliŝo, kiu hazarde povus elvoki tre intensan blue blankan lumon meze de Rafunja. La alia, kiu montris strangan estaĵeton, estis farita verŝajne kun la helpo de infano aŭ de nano, plus ia optika truko. Ni supozas, ke Rik foje konsideris uzi ilin en sia propagando, kaj poste rezignis, ĉar ne sufiĉe konvinkaj. Li estis bonega fotisto, kaj sendube lin amuzis provi krei specialajn efektojn per sia fotoaparato.”

“Jes, tio ne mirigas min, mi atendis similan konkludon.”

Kelkajn metrojn for, la naĝemula kvaropo ial eksplodis per bruega rido. Ĝoja al ĝi ridetis, kvankam neniu el la grupo ŝin atentis.

“Kaj kion vi opinias pri la strangaj lumoj, kiujn multaj vidis, laŭdire?” demandis ŝia edzo.

“Mi ne prenas ilin serioze. Miskomprenataj naturaj fenomenoj, tute certe. Multaj eksperimentoj pruvis, ke oni perceptas grandparte laŭ tio, kion oni atendas, aŭ esperas, aŭ timas. Krome, personoj rakontas tiajn aferojn por senti sin interesaj, gravaj. Kelkaj sukcesas sin trompi mem, aliaj konscias pri la mensogo.”

Refoje la kvar junaj homoj ekridis. El la konfuza bruo aŭdiĝis la esprimo “etaj verdaj estaĵoj”, sekvata de nova ridego. Nur Ĝoja turnis la okulojn al ili dum Karal komentis serioze:

“Vi pravas. Stefano probable min trovos neallaseble skeptika, sed mi kredos je eksterteranoj nur, kiam mi frontos unu vizaĝ-al-vizaĝe…”

25

La kajojn laŭlonge de Tjazo, kie Stefano nun paŝis kun la manoj enpoŝe, pentris rozaj la okcidenta suno, kaj la beleco de la Granda Ponto antaŭ li estis reliefigata de tiu milda lumo sunsubira kvazaŭ fare de magia artisto.

La junulo fajfis. Li estis plene feliĉa. La vespero belegis, li rapidis al unu el tiuj bonegaj manĝoj, kiujn nur onklino Ĝoja kapablas kuiri, kaj li havis kun si dokumenton, kiun Kara-Karal nur povos ĝui avide.

“Hm! Kia aromo!” li diris enirante. Kaj li tuj iris kuirejen.

“Estu bonkora,” onklino Ĝoja flustris, “ne torturu lin! Vi sukcesis voĉi tiel mistere ĉe la telefono, ke via onklo fariĝis neelporteble nerva. Kaj li…”

“Ha, Stefano!” Jano interrompis envenante. “Ĉu vi refoje blufis por aspekti impona?”

“Via detektiva moŝto, mi ne permesus al mi”, ironiis la junulo.

“Ĉio estas preta”, Ĝoja intervenis. “Ni tuj ĉetabliĝu kaj vi rakontos al ni dum la manĝo, ĉu konsentite?”

“Bone, bone, mi ne torture senpaciencigos vian karulon”, Stefano diris kun tono de favordonanto. “Mi opiniis, ke por fariĝi policano, necesas havi ŝtalajn nervojn kaj neelĉerpeblan stokon da pacienco, sed mi videble eraris.”

“Grrr!” moke sovaĝis la onklo.

“Ne nur senpaciencajn, eĉ agresemajn oni elektas! Nu, nu, nu. Kia dekadenco! Kiam mi estis juna, policanoj sciis regi sin. ‘Eĉ ne unu muskoleto sur lia vizaĝo moviĝis’, oni diris pri ili epopeante iliajn heroaĵojn. Nu, nu, nu, nu. La socio ne plu estas, kia ĝi iam estis. La gardantoj de l’ publa bonordo — pardonu, detektiva moŝto, mian sanktavalaĵon, mi volis diri ‘publika bonordo’ — perdis la animan forton, kiu igis ilin famaj tra la mónd.”

La triopo sidiĝis ĉetable.

“Ĉu vi aŭdis tiun muknazulon blufi pri sia aĝo?” Karal demandis la edzinon. “Ĉu vi aŭdis lin diri: ‘kiam mi estis juna’? Tute certe li simile blufas pri la gravega informo, kiun li anoncis al ni.”

“Tute ne, Kara-Karal,” la junulo rebatis, “kaj mi havas ĉi tie la dokumenton.” Li tiris paperon el poŝo.

“Kio estas?” Karal demandis serioziĝe.

“Letero de Joĉjo.”

“Ha! Kiel li fartas?” Ĝoja diris. “Ĉu plu sur la kariba maro?”

“Jes, li ŝipas riĉule de insulo al insúl, kun ĝusta ĝua ĝój.”

“Kion li faras en la Antiloj?” Karal scivolis.

“Onklo! Vi polico ĉiam mirigos min. Kian procedon vi uzas por ĉiam sukcesi esti tiel perfekte neinformitaj? Vi vere havas specialan talenton por eviti, ke la plej famaj famoj trafu vin!”

Jano ridis, sed ne tute ride.

“La tuta urbo scias, ke Joĉjo gajnis la unuan premion ĉe internacia konkurso pri elektroniko. Necesis solvi delikatan teknikan problemon, kaj prosperis al li.”

“Kaj la premio estis antila krozado”, klarigis Ĝoja.

“Ni policanoj estas eĉ pli stultaj ol vi imagas,” Jano diris, kaj ŝajnis, kvazaŭ vera humilo trasorbigus lian frazon, “ĉar mi tute ne komprenas, kiamaniere kariba Joĉjo povas sendi informojn utilajn al ni ĉi tie.”

“Sendube vi tro laboris lastatempe”, lia nevo respondis. “Mi ne rekonas vian kutiman viglan menson kun ties fama fulma komprenemo. Fakte, estas tute simple, li rakontas aferon, kiu okazis antaŭ lia foriro.”

“Kion?” streĉe unuvortis la onklo.