Выбрать главу

“Jen”, Stefano diris, kaj la unuan fojon lia voĉo plene seriozis. “Joĉjo aŭtomobilis per la veturilo de sia patro en Malpaz la 6-an de majo ĉirkaŭ la 8-a vespere…”

“Tio estas la tago, kiam mortis Verstrata kaj Pergame!” ekkriis la detektivo.

Stefano paŭzis kun la evidenta deziro intensigi la scisoifon.

“Feliĉe”, li fine daŭrigis, “la placo estas tre bone prilumata. Mi parolas pri la Platana Placo, kie li pasis. Kaj jen li vidis nenion alian ol…”

Li denove sin interrompis, pli kaj pli incite.

“Diru rekte, korpo de porko!” Karal preskaŭ koleris.

“…la aŭton de Bob Sulavi.”

“Ĉu li estas certa?”

“Jes, vi tuj vidos. Cetere, ĉu vi ne memoras, ke la kontraŭspiona ulo donis al ni precizan priskribon pri la aŭto kune kun ties platnumero?”

“Efektive. Kaj poste?”

“La veturilo estis haltigita, sed Sulavi sidis ĉe la stirrado. Joĉjo trovis tion stranga kaj decidis observi, kio okazos. Bedaŭrinde, li ne povis trovi lokon por restigi sian aŭton. Li rondiris la placon, serĉe al libera loko, kaj kiam li revenis tien, kie antaŭe staris la veturilo de Sulavi, ĉi-lasta estis for. Joĉjo akcelis kaj tuj vidis la aŭtomobilon. Li decidis sekvi ĝin.”

“Kien li iris?”

“Al Rafunja.”

Ŝvebis momenta silento.

“Kien?” Jano ripetis, kvazaŭ li estus aŭdinta malbone.

“Al Rafunja. Bedaŭrinde estis nokto. Tie Sulavi perdiĝis en la naturo, t.e. Joĉjo ne sukcesis lin sekvi.”

“Domaĝe, sed tamen tio estas tre grava. Kioma horo estis?”

“Li skribis, ke estis la 20:47, kiam li eliris el la aŭto tie supre. La precizan horon li notis, kiel detektivo/spiono tute konscienca.”

“Ĉu li scias, kiom da tempo Sulavi tie restis?”

“Ne, ĉar Joĉjo devis reiri hejmen. Li devis prepari siajn pakaĵojn, ĉar jam la sekvantan matenon li forflugis al Trinidado, kaj li timis, ke liaj gepatroj maltrankviliĝos pro lia foresto. Li ne havis tempon telefoni, ke li sekvas Sulavin, kaj tie supre kompreneble ne troviĝas telefonbudoj. Li do decidis reveni Valĉefan. Sed tio ne estas ĉio.”

“Kio pli?”

“Li estis veturanta senlume por ne tiri al si la atenton de Sulavi. Estis sufiĉe luma nokto. Alvenante supre, li vidis de malproksime, ke Sulavi haltas kaj mem lasas la aŭton ĉe la enirejo de vojeto iranta en la pinarbaron. Nu, post kiam li vane serĉis Sulavin, revenante al sia aŭto, li ekvidis iun alian.”

“Kiun? Ĉu iun konatan?”

“Jes, Veronikan.”

“Diable! Sed ĉu li estas certa?”

“Jes, li bone rekonis ŝin. Li siatempe funde studis la foton ĉe la enmura monkaŝejo, kaj Veronika Munzo tie sub la brila luno faris ekzakte la saman geston volvante buklon ĉirkaŭfingre.”

“Ankaŭ ŝi do tie estis! Ĉu kun Sulavi?”

“Ne. Ili ne estis kune, kiam li ŝin vidis. Cetere, estas ŝia malamiko ĉu ne?”

“Ĉu ili vidis Joĉjon?”

“Li estas certa, ke ne. Li zorgis, ke ili ne konsciu pri lia ĉeesto, kaj Joĉjo tiom legis da spionromanoj, tiom ludis indianojn, ke li kapablas sekvi iun laŭspure kaj tute ne perfidi sin. Eble pro troa singardo li ne sukcesis sekvi Sulavin. Domaĝe, ke li devis forveturi, ĉu ne?”

“Kaj kion Joĉjo opinias pri la morto de la pentristo kaj de ties edzino?” la onklino demandis streĉe.

“Joĉjo? Nenion. Li ne scias, ke ili mortis.”

“Kiel…?” ŝi komencis demandi, sed ŝi tuj komprenis.

“Efektive,” ŝi plu diris, “se li foriris la morgaŭon, li ne povus scii. La karibaj gazetoj certe ne raportis tiun afereton. Aŭ ĉu Verstrata estis tiel universale konata?”

“Mi ne scias, sed mi konas Joĉjon sufiĉe por diri al vi, ke li verŝajne tute ne legas gazetojn tie. Krome, mi ne skribis al li, ankaŭ ne liaj gepatroj, ĉar ni ne scias lian adreson. Li ŝanĝas la lokon ĉiutage, kaj li forveturis tiel kurege, ke li forgesis lasi al ili eĉ sian vojaĝplanon.”

“Feliĉe, ke li jam rakontis al vi ĉion letere.”

“Jes, li opiniis la aferon grava, ĉar Rik falis de la Rafunja-teraso, kaj estis ia rilato inter li, Sulavi kaj Veronika Munzo. Tial li nepre volis enmeti en la leteron kiel eble plej multe da akurataj detaloj.”

“Interesege, interesege!” Jano varmvoĉis. “Ni do nun scias, ke proksimume je la tempo, kiam Gido Verstrata kaj Laŭra Pergame mortis en Rafunja, surloke troviĝis niaj du spionoj! Tiu informo estas ekstreme valora, sed bedaŭrinde ne helpas! Al kiu nova vojo ĝi kondukos nin?”

“Al la solvo, eble”, optimismis Stefano.

“Eble jes”, Karal diris penseme.

*

Bob Sulavi gratis al si la nazon, gratis al si la harojn ĉe la nuko, rigardis siajn ungojn kun dubema esprimo, kaj fine levis la okulojn al Karal.

“Mi sekvis iun”, li simple diris.

“Kiun?” la detektivo demandis, kun tiu sia amik-ama tono, kiu stimulas konfidencojn.

“Ekterordinaran virinon.”

“…kies nomo estas…”

Li regratis sin ĉe-nuke.

“Veronika Munzo”, li fine diris levante la ŝultrojn.

“Kial vi ŝin sekvis?”

“Ĉar mi amas ŝin. Mi pasis tra Malpaz kaj vidis ŝian aŭton restigitan ĉe Platanplaco. Feliĉe troviĝis libera loko, kie mi povis meti mian, kaj observi. Mi hezitis, ĉu mi alparolos ŝin, kiam ŝi revenos al ĝi, aŭ simple ŝin sekvos… Mi decidis sekvi ŝin, ĉar… tio… Kiel bela ŝi estas!” li abrupte diris anstataŭ daŭrigi la frazon, kaj li profunde ĝemspiris.

“Ĉu longe vi atendis?”

“Mi ne scias. Ĉu jarcentojn? Ĉu sekundojn? Mi revis pri ŝi. Mi estis senpacienca, kaj mi estis ege pacienca. Mi farus ion ajn… Nu, jen ŝi elvenis el flanka strato kaj eniĝis en la aŭton. Mi veturis post ŝi.”

“Kaj kien vi iris?”

“Al Rafunja.”

“Kion vi faris tie?”

“Mi provis sekvi ŝin, sed ŝi elektis vojeton ne tre videblan… Estis hela nokto kun bela luno, sed ankaŭ multaj nuboj. Kiam nubeto pasis antaŭ la luno, subite fariĝis mallume. Tio okazis ĝuste, kiam ŝi ekiris la vojeton kaj mi ŝin perdis.”

“Kaj kio poste?”

“Poste mi vagadis serĉe al ŝi, sed ŝin ne trovis. Mi do revenis hejmen.”

“Post kiom da tempo?”

“Mi ne scias. Mi ne rigardis mian horloĝon. Mi travivis tion kvazaŭ sonĝe. Mi enlitiĝis kvazaŭ sonĝe. Kelkfoje mi preskaŭ min demandas, ĉu ne estis entute sonĝo. Ĉio estis tiel nereala! Mi estis en stranga stato, revema, kvazaŭ hipnota…”

“Kial vi ne informis nin, kiam vi eksciis, ke du personoj mortis teruran morton tie je proksimume la sama tempo?”

“Mi ne scias. Mi ne rigardis mian horloĝon. Mi travivis tion kvazaŭ sonĝe. Mi enlitiĝis kvazaŭ sonĝe. Kelkfoje mi preskaŭ min demandas, ĉu ne estis entute sonĝo. Ĉio estis tiel nereala! Mi estis en stranga stato, revema, kvazaŭ hipnota…”

“Kial vi ne informis nin, kiam vi eksciis, ke du personoj mortis teruran morton tie je proksimune la sama tempo?”

“Kiel mi povus scii pri la tempo? La gazetoj neniam diris, je kiu horo nek je kiu tago ili mortis: tio estas polica sekreto, aŭ polica nescio. Ĉu vere ili mortis tiunokte? Brrr… tio igas min frosttremi!”

“Kaj vi ne volus suspekti vian Veronikan, ĉu?”

“Prave, prave, sinjoro. Mi havis pri ŝia ĉeesto tie plej terurajn ideojn…”

“Kion vi suspektis?”

“Jes”, la alia respondis penseme kaj sensence, dum Karal miris pri la stranga lumo, kiu tiumomente briligis al li la okulojn. Kaj pli mallaŭte, kvazaŭ timante aŭdi la propran frazon, Bob aldonis:

“Rendevuon kun kosmoŝipanoj”.

*

Veronika Munzo montriĝis singarda.

“Verŝajne policanoj estas t.n. realismuloj. Vi do ne komprenos min”, ŝi diris.

“Ni havas menson eble pli malfermitan ol vi imagas”, rebatis Jano. “Klarigu do.”