Veronika metis manon sur lian genuon kaj turnis al li vizaĝon kvazaŭ lumigitan per senfino da dolĉeco.
“Bob,” ŝi diris mildavoĉe, “kiel agrable estas vin aŭskulti! De jaroj kaj jaroj mi sopiras aŭdi ion similan.”
“Ne plaĉis al vi via laboro por KGB, ĉu?”
“Ne, absolute ne.”
“Kial vi ĝin faris?”
“Mi ne havis elekton. Foje, mi stulte kuŝis kun bela oficiro el ilia lando. Lia intereso al mi min flatis, fierigis. Mi sentis min supera al miaj kamaradinoj pro tiu am-aventuro kun gravulo el iom ekzotika potencego. Fakte, ĉio — inkluzive de lia “amo” al mi — estis antaŭplanita, pro la simpla fakto, ke mia patro estas staboficiro kaj mia frato altrangulo en Ordo kaj Disciplín, la movado plej bone informata pri ĉio ĉi-landa, ĉu ne? Fotisto troviĝis kaŝita en apuda ĉambro kaj ĉion fotis tra iu truo. Ne daŭris longe antaŭ ol iu vizitis min, montris la fotojn, kaj minacis vidigi ilin al mia patro, se mi rifuzos kunlabori. La unua tasko estis tiel simpla, ke mi tuj akceptis. Ne estis proporcio inter la facila komisio kaj la risko, ke mia patro vidus… Rigardi min sur tiuj fotoj estis terura sperto por mi. La oficiro intence prenis kaj prenigis al mi pozojn plej obscenajn. Mi sentis min reduktita al la nivelo de besto. Mi aspektis putine. Neniam mi tiom hontis en mia vivo. La ideo, ke mia patro povus vidi… La fotoj fizike naŭzis min… Mi pretis fari ion ajn por tion eviti.”
“Kompatinda!” Bob diris tenere, plu metante kelkajn pecojn da ligno en la fajron.
“Post tiu unua tasko venis dua, kaj tria, kaj kvara, ktp, ĉiam pli kaj pli neleĝaj. Mi sentis min kaptita. Mi akceptus, ke ili montru la fotojn al miaj patro kaj frato, se tio povus liberigi min, sed tiam ili minacus denunci miajn neleĝajn agojn…”
“Kaj nun, ĉu vi ne plu timas?”
“Ne plu. Pro vi, verŝajne. Estas tute neracia reago, mi konscias. Sed ial mi fidas vin. Mia instinkto diras, ke vi estas fidinda, eĉ se mia racio konsilas singardon.”
Pli ol iam ajn antaŭe Bob sentis sin portita al kulmino de feliĉo. Neniam li estus imaginta, ke homa voĉo povus regali lin per tiom da profunda anima plenkontento. Li ne vidis la fulmojn, li ne aŭdis la tondron, la pluvo ne plu ekzistis; post longa naĝado en ŝtorma oceano, jen li trafis florplenan insulon; post longa vagado en dezerto, multfontana oazo lin akceptis. Kara, kara, kara ŝi estas. Li ŝin kisis.
“Kion vi faros, se ili rakontos al via patro?” li demandis, dum ŝi provis reakiri spiron.
“Mi klarigos la veron. Mia patro eble ne komprenos, ĉar li estas maljuna oficiro, iom patrujame rigida, sed tio estos lia problemo, ne mia. Kaj eble li tamen komprenos. Eble mi imagas lin malpli homa ol li efektive estas. Sed eĉ se li furiozos, kiel kompari tiun malagrablaĵon kun tuta vivo sen vi, kun tuta vivo krome direktata de fremda lando al riskaj entreprenoj?”
“Jes. Vi pravas. Tial ankaŭ mi decidis konfesi.”
“Ĉu ankaŭ vin ili varbis ĉantaĝe?”
“Ne. Mi… Estas malfacile diri. Mi estis speco de naiva idealisto, kiam mi komencis. Tiuepoke, por mi, la mondo estis dividita en du homspecoj, la bonaj kaj la aĉaj. Mi volis helpi la bonajn. Fakte, miamense, tiu agado estis pli sporto ol io ajn. Mankis spico en mia vivo. Labori por CIA enmetis en ĝin elementon de risko, de intereso, de aventuro…”
“Kiuj estis viaj taskoj?”
“Ĉefe manipuli la informadon, sed ankaŭ aliajn mi havis: serĉi dokumentojn — cetere, ofte laŭleĝe haveblajn; ili uzis min, ĉar estis pli facile pere de mi ol alimetode — aŭ elpumpi informojn de tiu aŭ alia ulo. Eble pli laŭleĝaj agoj ol viaj, sed etike ne pli bonodoraj. Strange, la moralan flankon mi neniam atentis, antaŭ ol renkonti vin, kvankam mi ne povas klarigi al mi kial…”
Same subite, kiel ĝi estis alveninta, la fulmotondro malaperis. La nigraj nuboj fuĝis for, la komence timema peceto da bluo ĉiela kreskis kaj kreskis, kaj la du ekskursantoj eliris el la rifuĝkabano.
“Ho! Via sulko!” Sulavi ekkriis, mire rigardante la amatan.
“Kion? Pri kio vi parolas?” ŝi demandis nekomprene.
“Sur via frunto, la sulko, la eterna sulko malaperis!”
“Ĉu vere?”
“Tion ni devas festi!” li diris. Kaj, kiel granda frato, li kisis ŝian frunton.
27
Izabela, la polica referencistino, slipkolektantino, ĉiotrovistino, ĉi-foje ne sukcesis. Ŝi telefonis, telefonis, telefonis al ĉiuj eblaj informantoj. Ŝi traserĉis dokumentojn, leterojn, slipojn, dosierojn. Vane. Neniu povis doni tiel minimuman informon, kiel la familian nomon de la junulino, kiu anoncis al Veronika Munzo la alteriĝon de la kosmoŝipo. Lizabeta estis Lizabeta, kaj nenio pli.
La sorto fojfoje ironias. Se Izabela — aŭ Karal — demandus Stefanon, ili tuj ricevus la tiel malfacile troveblan respondon. Sed kiel ili povus scii, ke li scias? Stefano ja plurfoje menciis la serĉatan virinon, sed neniam laŭnome — li uzis esprimojn kiel “la amatino de Joĉjo”, “la barelforma ino, al kiu Joĉjo enamiĝis” aŭ “la fortika specimeno, kiu…” — kaj li neniam parolis pri ŝiaj sonĝaj mesaĝoj. Krome, ĉar la ferioj nun jam finiĝis, la juna studento disponis multe malpli da tempo, tiel ke li ne havis okazon paroli kun sia onklo post kiam ĉi tiu pridemandis Veronikan kaj decidis informiĝi pri Lizabeta. Ankaŭ li do ne imagis, ke la onklo ne scias, kaj ke vane serĉas Izabela…
“Oj! Tiuj junuloj!” Izabela grumblis. Sed eĉ en ŝia propra familio estas geknaboj, kiuj tre amike rilatas al tiu aŭ tiu ĉi, sed scias pri li nenion alian ol la individuan nomon. Ili retroviĝas en kafejoj aŭ klubejoj, aŭ eĉ ĉe manifestacioj, aŭ ankaŭ sur tereno sporta; ili diskutas, kunludas aŭ amindumas, sed neniam scias pli ol tion, ke la alia nomiĝas Paŭlo aŭ Berta, Ivano aŭ Johán, kaj ke li aŭ ŝi estas simpa, kiel ili diras, ĉar diri “simpatia” plenvorte estus tro lacige por tiu mallaborema generacio.
“Oj! Junuloj!” ŝi ripetis. Tiu vivmaniero ege komplikas la laboron de polica referencistino. Se ili almenaŭ scius la adreson, aŭ laborlokon, aŭ profesion! Estus tro bele. Berto, Paŭla, Johana, Iván, ili estas simpaj, necesas nenio pli.
Veronika Munzo konis nur la individuajn nomojn de la membroj el la tuta grupo, kiujn ŝi tamen pli malpli ofte renkontis. Feliĉe, dank’ al diversaj paciencaj esploroj, Izabela sukcesis trovi kelkajn identigajn detalojn pri du anoj el la rondo, en kies babilado Lizabeta abunde partoprenis. Karal iris ilin viziti.
La unua estis skelete maldika junulo alta eble 1,75 metron. Li aspektis kvazaŭ li neniam manĝus, kaj liaj buklaj haroj ŝajne ne ofte perceptis la kontakton kun ŝampuo. Kun malalta frunto, profunde lokitaj okuloj, nemulte da retiriĝanta mentono, torso preskaŭ diafana, li impresis, kvazaŭ li facile rompiĝus.
Tamen, en la rigardo brilis lumo tre arda, kies intenseco preskaŭ ĝenis. ‘Se mi havus filon kiel li, ni travivus teruran konflikton generacian’, Karal pensis. Kaj li aldonis enmense: ‘kaj mi certe estus maljusta’. Ĉiam malplaĉis al li, kiam li frontis al propra antaŭjuĝo.
“Lizabeta?” la junulo ripetis per kaverneca voĉo surprize basa. “Ho jes, mi bone konas ŝin.” En Karal ekvibris espero.
“Bone, vi do povos diri al mi, kiel ŝi nomiĝas, kie ŝi laboras aŭ studas, kaj kie estas ŝia loĝejo”, li diris optimisme.
Lia atendo estis tuj trompita.
“Ho ne, mi vidas ŝin ofte, sed tiujn aferojn mi ne scias. Tamen mi povas priskribi ŝin al vi, kaj mi opinias, ke ŝi estas stenotajpistino ie. Ŝi estas sportema, iom tro bicepsa por mi. Ĉevalrajda tipo. Ĉu vi komprenas?”