Выбрать главу

Ŝi prenis poŝtukon el la mansaketo, kaj sekigis al si la okulojn, dum la du viroj rigardis nekomprene. Ŝi reparolis:

“Homo vivas simplan, normalan, dungitulan vivon kaj havas psikan ekvilibron. Ĉiuj opinias lin stabila. Sed jen alvenas eksterordinara informo kaj la tuta fortikaĵo ŝanceliĝas. Mi estis ege malsaĝa. Mi konscias klare nun, ke eĉ se mi estus sukcesinta, mi ne povus elporti ĝin, mi malfeliĉus dum la tuta vivo.”

“Sed kio estis tiu novaĵo? Mi nenion komprenas”, la notario diris.

“La edziniĝo de onklino Laŭra al milionulo” ŝi respondis. “Mi estas la nevino de Laŭra Pergame.” Kaj, ekstarinte, ŝi iris preni sian mantelon.

30

Jano Karal kaj la notaria sekretariino sidis en la policejo.

“Min devojigis mia scivolemo”, ŝi diris amare.

La policano miris pri ŝia kompleta psika ŝanĝo. En la notariejo, ŝi montris la reagojn de besto persekutata. Sed tuj kiam ŝi decidis diri la veron, ŝia sinteno tute aliiĝis. Ŝajnis, kvazaŭ venus en ŝin granda paco, granda psika trankvilo, kvankam miksita kun profunda malĝojo.

“Mi agis saĝe dum mia tuta vivo”, ŝi daŭrigis. “Mi tute ne havas brilan intelekton. Mia inteligenteco eble eĉ situas iom sub la meza nivelo. Sed mi ĉiam havis sanan prudenton, kaj mi estas ĝenerale fidinda, serioza en mia laboro. Tion la notario ŝatis en mi. Mi akiris la postenon dank’ al mia ofica fidindeco.

“Vi sciu, ke labori ĉiutage en la plej fama notariejo de la regiono estas stranga sperto. Vizitadas la oficejon ĉiaspecaj homoj, kelkaj videble tre riĉaj, kaj ili enfermiĝas en la notaria kabineto por babili, babili… Kio okazas trans tiu remburita duobla pordo? Mi estis konfidenca sekretariino kaj jam sciis aŭ divenis multon pro mia ofico, sed mi ege scivolis pri ĉio, kio restis al mi kaŝita.

“Kiam mi instalis mikrofoneton, kiu ebligis al mi ĉion aŭdi, mi tute ne havis krimajn intencojn.”

“Kiam vi ĝin aranĝis?” demandis Karal.

“Foje, kiam la notario devis enhospitaliĝi. Li havas plenan konfidon al mi, kaj mi daŭre venis al la oficejo por tajpi, klasi, ktp. Ĉiam estas laboro farenda. Mi havis la ŝlosilon kaj povis facile resti, post kiam la aliaj oficistoj estis for. Mia amiko Joĉjo, knabo tre kompetenta pri elektroniko, donis al mi ĉiujn necesajn indikojn, por ke mi taŭge aranĝu la aferon.”

“Joĉjo, ĉu tiu knabo, kiu gajnis premion, kaj nun krozadas sur la kariba maro?”

“Jes, ĉu vi konas lin?”

Jano ŝin rigardis: la kompakta korpo, la sportema aspekto, la sinĝena mieno, jes, ĉio ĉi jam estis menciita de Stefano. Kia strangaĵo! Kaj kiel stulte, ke la nevo neniam menciis ŝian nomon!

“Estis bone organizite”, ŝi plu diris. “Mi eĉ ne devis kaŝi min, ĉar mi tajpas el diktokasedoj kaj ofte havas aŭdilojn sur la oreloj por transskribi, kion li diktis. Mi povas konekti la aŭdilojn al la drato de la kabineta mikrofono kaj faras ĝin ofte, kiam iu tie troviĝas kun la notario.

“Estis por mi tre agrabla kaj senkulpa ludo. Neniam estis mia intenco tiri el tiu ludo profiton, sed estis ege kontentige scii, kio estas tie dirata.

“Kiam la pentristo venis, mi aŭskultis des pli ekscitiĝe, ĉar li estas intima amiko de mia onklino, kaj ĉar li epizode loĝas ne malproksime de la loko, kie Rik Ospaci falis. Vi scias, ĉu ne? ke mi apartenis al la grupo de Rik?”

“Ne. Aŭ pli ĝuste, mi komence ne sciis, sed antaŭ ne tre longe mi suspektis. Vi estas Elizabeta por la notario, sed Lizabeta por la NIFO-grupo, kaj estas vi, kiu ricevas sonĝe mesaĝojn, ĉu ne?”

“Jes, estas mi. Kiel mi diris, mi trovis la sintenon de s-ro Verstrata ege stranga… kaj mi ege scivolis. La gardoŝranko de kara Viljemín estas malnova afero, tute bonorda kaj fortika, sed brua. Mi sciis, kiunumere malŝlosi ĝin, ĉar mi rimarkis, ke ĉiu cifero el la ŝlosa ciferplato faras difinitan nombron da tiktik-bruetoj, simile al telefonaj ciferoj, kaj mi aŭdis tiujn multfoje tra la mikrofono.

“Ju pli la notario maljuniĝas, des pli ofte li forlasas la oficejon, kaj mi restas sola en ĝi, kiom mi deziras. Mi sekve profitis de unu el tiuj okazoj por serĉi en la gardoŝranko. Mi tuj trovis la leteron de s-ro Verstrata. Ĝi surhavis vaksan sigelon, kaj adreson tajpitan per tipoj tute identaj al tiuj de unu el niaj skribmaŝinoj. Mi pensis, ke mi povos malfermi ĝin senriske. Remeti la leteron en similan koverton, tajpi la adreson simile, kaj refari ne-netan vaksan sigelon ja ne estos malfacile. Mi estis certa, ke la notario ne kontrolos tre atente la sigelon, ĉar neniam li imagus, ke oni povus malŝlosi la monŝrankon. Mia rezono poste montriĝis tute prava.

“Tiumomente, mi deziris nur legi la leteron, ne anstataŭigi ĝin per alia, falsa. Sed kiam mi ĝin legis…” Ŝi ĉesis paroli, kaj ŝia gorĝo videble streĉiĝis.

“Kio estis skribita? Ĉu vi konservis la leteron?” Karal diris, kaj tiu konkreta demando efikis malstreĉe.

“Ne. Mi ĝin bruligis”, ŝi respondis pli trankvile. “Ĝi estis tro danĝera por mi. Ĝi enhavis kompletan konfeson fare de l’ falsa pentristo. Sed ĉar mi havas la manion — tipe notariecan — konservi arĥivojn, antaŭ ol cindrigi la leteron, mi kopiis ĝin stenografie. Mia stenografio estas absolute nelegebla por iu alia, ĝi estas tiom sekreta skribo, kiom stenografio, tiel ke mi riskis nenion tion farante.”

“Ĉu vi bonvolos tajpi por mi la tekston, kiun vi tiel transskribis? Ankaŭ ni ĉe la polico ŝatas kompletajn arĥivojn.”

“Jes, se vi volas, mi tion faros”, ŝi promesis iom reve. “Sed kion mi rakontis? Ha jes! Kiam mi legis la leteron… Miaj sentoj pli kaj pli flamis. Mi indignis. Mi bolis per indigno. Jen Verstrata profitis dum multaj jaroj de alies laboro kaj talento. Mi ne kapablus priskribi, kion mi travivis legante. Mia indigno min frenezigis, transformiĝis al kolero. Ke li vivis tiel lukse, ĝuis famon kaj vojaĝojn, kiujn mi, eta honesta sekretariino, neniam povos ĝui, estis neelporteble. Krome, li detruis mian naivan estimon al Rik, montrante lin ĉantaĝisto.

“En tiuj tagoj, mi eĉ pli kaj pli sentis ĝeneralan ĵaluzon, ĉar mia juneta amiko Joĉjo nur pro bona ŝanco faris tian vojaĝon, al kia mi sopiras de jaroj sen povi ĝin pagi por mi.

“Mi unue konsideris informi la policon, sed kiel mi klarigus mian scion? Aliflanke, min impresis la sekreta edziĝo kun onklino Laŭra. Eĉ al mi la nevino — cetere neniam de ŝi tre ŝatata — ili ĝin prisilentis, mi eksciis ĝin nur per tiu letero.

“Tiam mi memoris konversacion, kiun mi foje aŭdis, inter kelkaj notarioj, kiuj kunvenis en la kabineto de Viljemín. Mi streĉe aŭskultis tiufoje, ĉar estis strange interese, kaj mi speciale dankis mian inspiron instali mikrofonon. Prezentiĝis momento, kiam ilia diskuto deflankiĝis al la grandaj riĉoj de Sanktavalo, kaj iu menciis s-ron Verstratan, akcentante, ke li ne havas heredontojn, kaj ke li foje diris, ke li neniam faros testamenton, tiel ke lia tuta havaĵo iros al la ŝtato.

“Memorante tiun interparolon, mi pensis: nun la edzeco tion ŝanĝis, nun heredos mia onklino, kaj kiam ŝi mortos… Kiam ŝi mortos, heredos mia kanada fratino kaj mi. Kiel kontraŭbatali la penson, ke, se ambaŭ mortus, mi tuj fariĝus riĉega? En kelkaj sekundoj, dum mi legis tiun leteron, komplete renversiĝis mia mensa universo. Komprenu min…”

Ŝi ekploris, singulte, dum en Jano kirliĝis, kiel ofte similkaze, diversaj emocioj. Al konfesantaj krimuloj li ofte sentis komprenon, kaj li ilin rigardis kortuŝite, pri kio li kelkfoje sin demandis, ĉu estas vere sana, vere normala reago. Li konsciis la hororan karakteron de la ago de Lizabeta, li abomenis murdon kiel manieron solvi la problemojn, sed la sento de kompato, kontraŭ kiu li provis sin defendi, estis pli forta ol lia volo.

“Rakontu”, li simple diris, kun tia perceptebla foresto de morala juĝo, ke Lizabeta lin rigardis akre, kaj sammomente ĉesis plori. Ŝiaj okuloj kelksekunde montris miron, kaj tuj poste refariĝis malĝojaj.