“Mi subite vidis antaŭ mi mian tutan estontan vivon: mi estas pli ol tridekjara, inter krozado kaj mi Joĉjo elektis la krozadon, kaj li estas la sola homo, kiu iam iom amis min. Mi neniam estos bela. Mi neniam estos riĉa. Sekve, mi ĉiam estos sola, kaptita inter la kvar muroj de oficejo, frapante la klavojn de skribmaŝino ĝis, ankoraŭ pli sola, mi pensiiĝos. Neniu amos min. Ĉu vi scias, kion mi vidas en la okuloj de la notario, en la okuloj de la NIFO-grupo, en la viaj? Ĉu vi scias?”
Jano sentis embarason.
“Kompaton. Oni kompatas min. Povrulino, jen kio mi estas, jen kio mi estos, ĝismorte kompatinda povrulino. La homoj dividiĝas en du grupojn, la neaĉulojn, kiel vi, kiuj sentas kompaton, kaj la aĉulojn, kiel onklino Laŭra, kiuj rigardas min de alte, kun klara malestím.
“Ĉu vi ne komprenas, ke homo bezonas dignon? Eĉ ne tre inteligenta tajpistino bezonas dignon! Se vi nur scius, kiom mi donus, por ke foje oni respektu min!
“Kiel mi eskapus el la penso, ke se mi estos milionriĉa, oni respektos min? S-ro Verstrata estis aĉulo, kaj ĉiuj lin respektis. Rik es…, Rik… Rik…”
Larmkrizo ŝin denove skuis. Evidente, ŝi antaŭe idealigis Ospacin, kaj la rivelo de lia fia konduto efikis disrompe al ŝi.
“Ankaŭ Rik estis aĉulo”, milde prononcis Karal.
“Jes. Mi kredis je la eksterteranoj. Ili por mi prezentis la eblecon fidi al alia mondo, kie pli da justeco regus, kie neniu malestimus min… Sed ili estis nur fantazia elpensaĵo de Rik, favora al la propraj interesoj. Efektive, ankaŭ Rik estis aĉulo, sed li estis respektata, kaj — mi tion bone vidis en la grupo — pluraj lin reale amis. Mi estis morala, honesta, bona, komplezema, servema, kaj neniu respektis min, kaj neniu iam ajn serioze amis min… Mi valoras malpli ol kariba krozado! Sed se mi havus milionojn, mi irus al la plej kostaj hoteloj, kaj oni klinus sin antaŭ mi, mi invitus konatojn al la plej karaj restoracioj, kaj ĉiu ekŝatus min. Ne simplan leteron mi tenis enmane, sed Eldoradon…”
Ŝi paŭzis, kaj Karal, kiu, male al ŝia opinio, ŝin respektis, respektis ŝian silenton.
“Mi estis stulta,” ŝi reparolis pli sobre, “sed esprimante al vi miajn tiutempajn sentojn, ŝajnas, ke eĉ kun la konscio, ke ĝi verŝajne fiaskos, la tento estus tro forta, kaj mi refarus ĝin. Se ili estus bonuloj, tiu riĉo ne allogus min. Sed likvidi du komplotintajn ŝtelistojn, kiuj agis trompe al la tuta mondo, por doni tiun riĉon al iu honesta, tio ŝajnas logika, ĉu ne? Mi komprenas, racie, ke tiu rezono ne estas ĝusta: se mi mem murdas, mi fariĝas aĉa kiel ili, kaj perdas la meriton al riĉeco. Sed tamen, tamen, nur puŝeto, kaj respekton akiri…”
“Kiel vi faris por ilin altiri al la Rafunja-teraso?” la policano demandis post paŭzo emociplena.
“Mi kontaktis s-ron Verstratan, diris al li, ke mi havas lian leteron, ke mi redonos ĝin al li kontraŭ mono. Mi sciis, ke li ne povus fari ion alian ol obei min, se li volis ne iĝi arestita. En tia situacio, mi povis dikti miajn kondiĉojn. Mi fiksis rendevuon al li ĉe Rafunja, klarigante, ke tio montras mian bonvolemon, ĉar mi faciligas al li la aferon proponante lokon proksiman al lia surmonta domo. Mi diris — kaj tio estis vera, kaj mi poste sciis, ke li kontrolis — ke mi devos iri tien supren pro promeso farita al la grupo de Rik iri serĉi spuron, kiun la eksterteranoj tie lasis.
“Kiam li venis, mi stumbligis lin kaj li falis. Ne estis vere malfacile. Mi estas tre forta. Li komence estis suspektema, sed kiam mi diris, ke mi havas la originalon de lia letero, li sekundeton rigardis la paperon tre atente, kaj mi profitis tiun okazon por lin puŝi.”
“Kaj pri via onklino?” Karal demandis.
“Estis eĉ pli simple. Mi iris al la lignodomo, klarigis, ke mi estis tie pro laboro koncerne la eksterteranojn, kaj ke mi vidis viron stumbli kaj fali. Ŝi tuj venis. Ŝi jam maltrankviliĝis pri lia longa foresto — li estis for jam unu horon — kaj estis facile puŝi ŝin.”
“Ĉu ŝi kutimas loĝi kun li tie supre?”
“Mi opinias, ke ne, sed mi sciis, ke tiunokte ŝi iros al Rafunja. Iu diris al ŝi, ke li vidis Gidon eniri la notariejon, kaj ŝi scivolis kial. Ĉar ŝi sciis, ke mi laboras en tiu oficejo, ŝi proponis al mi vespermanĝi kun ŝi. Estas mi, kiu sugestis restoracion en Malpaz, ĉar mi devis iri tien pli frue la saman vesperon. Kiam ŝi proponis al mi kunmanĝi ie, ŝi menciis, ke Malpaz tre taŭgos por ŝi, ĉar poste ŝi iros al la domo de Gido en Rafunja. Tiam mi decidis agi tiun nokton, kaj mi aranĝis la rendevuon kun s-ro Verstrata.
“Kiel vi divenis, mi estas tiu, kiu ricevas mesaĝojn sonĝe de la eksterteranoj. Mian lastan sonĝmesaĝon mi rakontis abunde, kiam la renkontiĝo kun mia onklino en Malpaz kaj kun la pentristo en Rafunja estis fiksita. Mi pensis, ke ju pli da homoj iros tien, des malpli oni suspektos min, ĉar espereble iu el la aliaj estos vidita kaj la aferon oni raportos al la polico.”
“Sed ĉu vi ne timis, ke ili vidos ankaŭ vin?”
“Ili vidos min, sed tio estis favora al mi. Mi ja anoncis, ke mi nepre ne volas maltrafi tiun alteriĝon de kosmoŝipo, kaj ĉiuj en la grupo sciis, ke mi iros. Krimulo ĝenerale ne anoncas antaŭe, ke li troviĝos sur la loko de l’ krimo, ĉu? Do verŝajne tio estos argumento favora al mia senkulpeco.”
“Sed oni povus vidi vin efektivigi la murdon!”
“Ne, ĉar mi indikis al la aliaj horon konsiderinde pli fruan ol tiu de la rendevuo kun s-ro Verstrata. Atendi plurajn horojn en la malvarmo tie supre, dum nenio okazas… tion ili ne faros. Plie, ĉar mi sciis, ke estas grave ne montriĝi je la mortohoro, mi intencis esti tre singarda, dum la aliaj havis neniun kaŭzon kaŝi sin. Mi ankaŭ pensis, ke kelkaj havos neniun eblecon pruvi, je kiu horo precize ili forlasis Rafunjan, tiel ke la diferenco inter la horoj ne starigis seriozan problemon. Tamen mi prenis sur min stulte gravan riskon provante altiri plurajn NIFO-ŝatantojn al mia krimejo. Kiel mi diris, mi ne estas tre inteligenta. Kaj mi tiom avidis la monon! Fakte venis nur Veronika, aŭ almenaŭ nur ŝin mi vidis.”
“Kaj vi pensis pri ŝi, kiam vi konsciis, ke la polico ne konas la ĝustan horon de la morto de Laŭra, ĉu ne?”
“Estis por mi terura bato, kiam la notario klarigis tion. Mi aŭskultis per miaj aŭdiloj, kiel kutime, kiam vi estis kun li. Mi antaŭe pensis, ke polico ĉiam povas akurate difini la tempon de morto per nekropsio. Mi ne sciis, ke kelkfoje oni ne havas certecon.
“Tiam mi samtempe furiozis kaj panikis: jen mi akceptis egan riskon, mi fariĝis murdinto, kaj nun eble la tuta riĉego, por kiu mi agis, ekfuĝos for! Mi ne povis toleri tiun penson, sed mi ne sciis, kiel elturni min. Tiam mi pensis al Veronika, sed mi jam dubis pri miaj ŝancoj sukcesi, kaj mi jam duonkomprenis, ke mi neniam povos vere ĝui tiujn milionojn. Mia kulposento malebligos.”
“Ĉu vi pensis, ke Veronika povos negative respondi al via ĉantaĝprovo? Ĉu vi ne konsideris la eblecon, ke ŝi diros: ‘Kial mi komuniku tion al la polico? Rakontu al ĝi, kion vi volas, al mi estas egale’?”
“Mi suspektis, ke Veronika havas ian sekreton, kaj ke eble ŝia ĉeesto en Rafunja estas ligita al tiu sekreto. Sed mi riskis fiaski. Mi faris tion nur, ĉar mi ne havis alian elekton. Absolute necesis, ke oni sciu, ke Laŭra mortis poste.”
“Ĉu ne venis al vi la ideo, ke oni tuj suspektos vin, kiam vi devos diri, ke vi estas la nevino de Laŭra Pergame, por ricevi la heredaĵon? Ke la polico tiam informiĝos pri tio, kion vi faris dum la koncerna nokto, ktp?”
“Jes, mi pensis pri tio. Mia plano estis iri al Kanado al mia fratino kaj tie instaliĝi por kelkaj monatoj. Mi tiam aranĝus hazardon, kiu konigus al ni la morton de onklino Laŭra, kaj mi agus pere de jurista firmao kanada. Mi proponus al tiu rilati kun notario en Valĉefa, kiu estas vera malamiko de s-ro Viljemín, tiel ke ĉi tiu nenion scius. Se iu devus persone veni, mi sendus mian fratinon kun plenpovo subskribita de mi. Ŝi tute ne similas min. Estus tre neprobable, ke la polico rilatigus tiun personon el Kanado kun sekretariino de notario niaurba.”