Выбрать главу

Al la randa vojeto, kiu sekvis la neregulan formon de la kvazaŭklifo, perpendikle kondukis, sur la alia flanko, vojeto alsupranta laŭ ne tre forta deklivo. Jano ekiris ĝin. Post cento da metroj ĝi atingis pli larĝan teran vojon, pli malpli kovritan de ŝtonoj, kiu unusence serpentis valen, kaj alisence kondukis al la kulmino. Ambaŭflanke staris koniferoj, kaj verŝajne pro ili la grundo ĉi tie ne estis same seka kiel rande de la krutaĵo: la pluvego de la antaŭa semajno ne lasis sin forgesi tiel rapide ĉi-loke. Sur kelkaj grundopecoj, arbe ŝirmitaj kontraŭ suno kaj vento, vera koto troviĝis, kaj en ĝi nete aperis spuroj pneŭmatikaj. La plej spurriĉa koto eĉ tenis stampaĵon de du bone distingeblaj kaŭĉukaĵoj. Ne povis esti dubo, ke du aŭtomobiloj tie pasis post la forta pluvo lastsemajna.

Kontenta fine renkonti materian sciigon, Jano faris gipsan muldaĵon de la spuroj. Tion farinte, li decidis sekvi la vojon supren. Estus utile scii, ĉu la veturanto lasis sian aŭton tie por piediri al la rafunja belvedero, aŭ ĉu li plu stiris direkte al la montkulmino. Bedaŭrinde, la lokoj sufiĉe malsekaj por konservi spurojn ne abundis, kaj ili ĝenerale troviĝis nur ĉe la vojrando, kie rado ne bezonis pasi. Jano do devis alsupri plurajn centojn da metroj antaŭ ol retrovi pneŭmatikajn premaĵojn. Tiuj estis videble la samaj kiel unuj el la pli malsupraj: almenaŭ unu el la du aŭtoj nekontesteble daŭrigis la veturadon.

Sekvante la vojon supren per la rigardo, Jano Karal ekvidis ion, kio similis al ligna muro. Paŝante plu, li konstatis, ke estas kabano. Li proksimiĝis. La lignodomo estis ne malgranda, pli granda, eble, ol la plimulto el similaj montaj konstruaĵoj. Ĝi estis relative malnova, sed evidente bone prizorgata. Ĝi staris je cento da metroj distance de la ĉefa vojo, sed la terstrio, kiu kondukis al ĝi, estis sufiĉe larĝa por ke oni ĝin atingu aŭte. La fenestrokovriloj estis fermitaj, kaj nenio indikis la ĉeeston de iu ajn. La policano tamen iris frapi al la pordo. Kiel atendite, neniu respondis, kaj la pordo estis ŝlosita.

Promenante ĉirkaŭ la domo, Karal rimarkis instalaĵojn, kies ĉeesto en tia sovaĝejo tuj elvokis riĉecon: elektra lampo ĉe la enirpordo, kaj elektra pumpilo, kiu, se Jano prave interpretis, kion li vidas, tiris akvon el puto al rezervujo lokita supre. Ĉar kompreneble elektra energio ne estis publike liverata ĉi-alte, tio signifis sufiĉe potencan generatoron. Estus interese scii, kiu originalulo vivas aŭ — pli probable — sporade vivas en tiu lignodomo. Estis strange, ke homo sufiĉe riĉa por provizi sian domon per tiaj instalaĵoj ne elektis pli taŭgan situon. Multaj lokoj pli pentrindaj troviĝis samregione.

Komencis pluveti, kaj Jano ĝojis, ke li havis la tempon fari la muldaĵojn, ĉar se la pluvo intensiĝos, baldaŭ restos nenio plu el la spuroj. Li rapidis returne.

*

“Kaj ĉu vi scias, kiu frenezulo konstruis al si loĝejon en tia neimagebla loko?” demandis leŭtenanto Remon.

“Jes, Izabela trovis la informon”, Karal respondis

En la ĉefpolicejo de Valĉefa Izabela ludas gravan rolon: ŝi respondecas pri la dokumenta parto de ĉia serĉado, kaj alianco inter ŝiaj sliparoj, notlibroj, referenclibroj kaj gazetkolektoj kun, unuflanke, reto de bone situantaj konatoj, kaj, aliflanke, fulmrapida cerbo konektita al memoro ŝajne senlima faras el ŝi unu el la plej utilaj kunlaborantoj de enketisto.

“Kompreneble”, basis la leŭtenanto. “Al kiu ĝi apartenas?”

“Al originalulo, kiel vi divenis: la fama pentristo Gido Verstrata.”

“Ĉu vi vidis lin?”

“Ne. Ni ne sukcesis scii, kie li troviĝas nun. Mi kompreneble kontaktos lin, sed mi dubas, ĉu li povos montriĝi utila atestanto. El lia kabano oni ne vidas la lokon, de kie falis Rik Ospaci, nek, cetere, la lokon, sur kiun li falis.”

“Surloke vi trovis neniun indikaĵon, neniun postsignon?”

“Neniun, krom la pneŭmatikaj spuroj, pri kiuj ni nun serĉas plu.”

“Kaj en la apartamento de Ospaci? Vi diris, ke li havas apartamenton en eksterurba domo, ĉu ne?”

“Jes, en Punjano. Tie ni trovis plurajn aferojn, kiuj interesos vin. Rigardu.” Jano transdonis tajpaĵojn.

“Kio ili estas?” la leŭtenanto demandis.

“La unua estas projekto de artikolo, kiun verkis Ospaci — li estas ĵurnalisto, ĉu ne? — kaj en kiu li asertas, mi devas diri, tre konvinke, ke la monata revuo Legantula Plezuro estas fakte lerta kaj kaŝa propagandilo apartenanta al CIA…”

“Diable!” interrompis la fortika, denskorpa leŭtenanto. “Sed tiu revuo havas grandegan eldonnombron! Ĝi estas ekstreme populara!”

“Ĝuste tial ĝi estas bonega armilo por CIA, tiel longe kiel la publiko ne scias pri ĝia vera esenco. Nia popolo ne ŝatas esti manipulata. Se oni povus pruvi la apartenon de tiu periodaĵo al CIA, ni ĉeestus furiozan reagon fare de la legantaro. Kaj tio klarigas la duan dokumenton.”

“Kio ĝi estas?”

“Trakopio de ĉantaĝa letero. La apostolo de la eksterteranoj eble ricevis kosman komision de la elspaculoj, sed li estas pruvebla ĉantaĝisto. Per ĉi tiu letero, adresita al iu Roberto Sulavi (kiu laŭ li ŝajnas labori por CIA), li minacas publike fari rivelon pri Legantula Plezuro, se oni ne plenumos difinotajn kondiĉojn.”

“Ĉarme, kaj interese. Jen bona motivo por murde faligi iun sur la rokaĉan ebenon de Rafunja!”

“Jes. Bedaŭrinde, ĉantaĝemulo ĝenerale ne limigas sin je unu kliento. Kaj do la motivhavantoj povus svarmi. Jen alia dokumento, kiun mi trovis ĉe la Profeto.” Li prenis paperon kaj ĝin transdonis al la ĉefo.

“Estas trakopio de letero al Oskaro Kolombét, la direktoro de Vespera Folio. En ĝi Ospaci diras, ke se Kolombét plu rifuzos pagi, li publikigos la dosieron. Tiu dosiero, plena je interesaj riveloj, estas kaŝita ĉe amiko de Rik, kiu povos ĝin komuniki al la polico aŭ al aliaj koncernatoj. Kiam la Profeto laboris ĉe Vespera Folio, li kunmetis tiun dosieron pri la nebelaĵoj, pri kiuj kulpas lia kara direktoro. Antaŭvidema ulo, ĉu ne? Kaj tiu gazetdirektoro ne aperas tre purmana, laŭ la tono de tiu letero.”

“Ĉio ĉi estas ege interesa. Nu, via laboro estas kvazaŭ jam planita per tiuj trovaĵoj. Vi devos viziti s-ron Kolombét, kaj tiun CIA-agenton. Pri ĉi-lasta, ni devos ekrilati kun la kontraŭspiona servo denove, ili volos havi la leteron pri Legantula Plezuro. Kaj vi devos informiĝi ankaŭ pri la pentristo. Eble li tamen vidis ion, aŭ scias, kion nia ĉantaĝisto faris en tiu sovaĝejo.”

“Jes, mi vidos ĉiun el ili.”

“Ĉu oni scias, kiu estas la lasta, kiu vidis Ospacin, antaŭ ol oni trovis lin mortan?”

“Jes. Estas… Imagu, tio ne simpligas la aferon! Estas tiu f-ino Veronika Munzo, pri kiu la kontraŭspiona servo ankaŭ interesiĝas ekde kiam infanoj trovis ŝian monkaŝejon. Post la lasta publika parolado de Rik Ospaci, ŝi akompanis lin hejmen. Neniu vidis la viktimon poste.”

6

“La solvo”, pensis Stefano, “estas ŝanĝi mian aspekton.” Joĉjo ja ne povis dediĉi sian tutan tempon por kontroli la movojn de Veronika, kaj nek la polico, nek la kontraŭspiona servo nun disponis sufiĉan personaron por povi plenumi taskon tiel gravan, se konsideri, ke ŝi, jam strange implikita en la afero, ankaŭ estis la lasta homo, kiu vidis Ospacin vivantan.

Stefano sporade partoprenis la agadon de amatorteatra trupo, kaj li posedis kelkajn aspektoŝanĝajn akcesoraĵojn. El tiuj li prenis nur liphararon kaj okulvitrojn, plus paron da ŝuoj kun dikaj plandumoj kaj diskrete altaj kalkanumoj, kiuj igis lin aspekti pli altkreska ol li efektive estas. Li kombis sin alimaniere ol kutime, kaj metis harfiksan substancon por teni la harojn en neordinara pozicio, kontraŭ kiu ili nature ribelis. Kaj li kompletigis la ŝanĝon surmetante sian hongkongan kostumon.