Выбрать главу

Enirante, Karal preskaŭ ekkredis, ke li sonĝas, tiel malmulte li atendis la nun vidatan spektaĵon. La salono estis meblita kun delikata gusto per moderna meblaro sendube multekosta. Verdaj plantoj ĝin ornamis laŭ estetike tre plaĉa aranĝo. Inter ili japana eta pino, kun branĉoj admirige torditaj al belega konturo, tuj kaptis la okulon. Sed ne tio mirigis Ia detektivon, kiom la muroj. Sur unu, apudfenestra, li vidis longan-altan afiŝon: grandigitan foton de l'Davido mikelanĝela; sur la dua vastegan spegulon; kaj sur la tria grandan foton de lia nuna gastiganto, 20 jarojn pli juna, vestita, se escepti etan kalsoneton, nur de impresa muskolaro.

Tio per si mem ne estis ordinara. Tamen la granda surprizo troviĝis sur la kvara muro. Ĝi igis klara la kialon de l'jamkona impreso, kiu tiklis Janon tuj ĉesojle. Estis denove grandskala afiŝo, sed ĉifoje komerca: reklamo por konata bankalsono, ĝi konsistis el kolorfoto de atleta juna viro, sunbrunigita, ridete montranta vicon da belegaj dentoj, sur fono de blua ĉielo, blua blankŝaŭma onda maro, kaj kelkaj palmoj. Ĉielangule belliteris la nomo — Palmarea", marko de l'bankalsono. Tiun afiŝon siatempe oni vidis en la tuta mondo, kiam la fama firmao lanĉis la modon de tiuformaj kalsonoj. La juna fotito evidente estis Sergjo Agister.

— Bela, ĉu ne? — La naza voĉo efikis rekonsciige al Jano, kiu kvazaŭ perdiĝis en kontemplado dum kelkaj sekundoj. — Tiu afiŝo valoras oron. Ĝi signis la komencon de mondona kariero. Sidiĝu, mi petas.

Karal eksidis, sin demandante, kian efikon povas havi sur homon la fakto vivi inter granda spegulo kaj du grandaj fotoj de sia korpo. Li devos peti la fakan opinion de Ĝoja.

— Vi do vizitadas kurson pri ĉina kuirarto? — li demandis.

— Jes. Kion ekzakte vi volas scii pri ĝi?

— Mi klarigos pli poste; verŝajne plej helpos min unue, ke ni simple babilu pri ĝi.

— Je via dispono.

– Ĉu de longe vi tien iradas?

— Ekde la komenco, en oktobro pasintjara.

— Kial vi aliĝis?

— Nu, mi ŝatas bone manĝi, sed miaaĝe necesas tre atenti, kion oni enbuŝigas, se oni volas ne tro dikiĝi. Por mi tre gravas resti en bona fizika formo, konservi belan figuron. Mi aŭdis, ke la ĉina maniero kuiri tre taŭgas por mi. Mi volis provi mem.

– Ĉu vi kontentas pri la kurso?

— Tute, la kursgvidanto vere estas bona pedagogo, kaj li perfekte konas sian fakon.

– Ĉino?

— Laŭdevene, sed li parolas kiel vi kaj mi. Mi pensas, ke li naskiĝis ĉi tie.

– Ĉu vi manĝas, kion vi preparas dumkurse?

— Jes, sed ne ĉiuj ĉiufoje restas por la manĝo.

– Ĉu ĉiuj ĉeestas regule?

— Neregule, sed preskaŭ. Ne estas vere laŭgrada kurso. Ne gravas, se oni unu fojon forestis.

— Kiuj estas viaj kunlernantoj?

— Estas iu junulo, tre simpatia, iom pli ol dudekjara, kaj keikaj virinoj, mi ne scias kiom, eble kvar aŭ kvin.

— Kiaj ili estas?

— Pri la virinoj mi ne povas diri multe. Malprecizan bildon mi havas. Inoj seninteresaj. Sed la knabo estas vere alloga: juna, bela, inteligenta.

– Ĉu vi konas lin bone?

— Ne malbone. Ni amikiĝis. Mi invitis lin plurfoje. Mi eĉ pagis al li ferian restadon en Kastelomara.

— Kastelomara? Tio estas tre luksa, multekosta restadejo.

— Efektive, sed mi perlaboras multe da mono, kaj…

— Kiel korpa edukisto?

— Ne, kiel moda modelo. Mi pozas por modaj katalogoj. Tio estas tre bone pagata. Kaj mi faris fruktodonajn investojn, per la sumego, kiun mi tiris de Palmarea.

— Vi estas ege donema: pagi restadon ĉe-maran por junulo, kiun vi ne konis antaŭ kelkaj monatoj.

– Ĉu mi estas donema? Eble jes. Mi sentis, kiel diri? intereson por tiu junulo. Kompatinda knabo! Ĉiam havis malvastan horizonton, reduktitan vivon. Eĉ liaj ideoj estas mizeraj. Li estas kontraŭburĝa. Mi diris al li: "vi kritikas la burĝojn, sed ĉu vi konas ilin? Venu kun mi, vidu, kiel ili fakte vivas. Vi lernos multegon, kaj samtempe vi ripozos en plaĉa kadro. Li ŝajnis tre feliĉa, ke mi sugestis tiun ideon.

Agister okumis signife.

– Ĉu komence li ne konsentis?

— Mi tuj sentis, ke mia propono plaĉas al li, sed li ne povis ne rifuzi, pro siaj ideoj. Mi reproponis plurfoje. Finfine, kiam mi prezentis tiun argumenton, li sentis sin kvazaŭ morale rajtigita.

— Li do estas maldekstrema?

— Ho jes! Porrevolucia, vi scias. Sed kiam mi sentis la deziron fari el li mian… mian protektaton, mi decidis, ke mi helpos lin savi sin el tiu idearo, en kiu li estas kaptita, fakte. Mi ne atakas fronte. Nur iom post iom, jen unu frazo, jen alia… Mi sukcesos finfine, ĉar liaj konvinkoj ne havas veran profundon, kaj li neniam havis okazon diskuti kun tia persono, kia mi. Mian influon oni ne repuŝas tiel facile, kiel la argumentojn de la ekstrema dekstro, kies nivelo estas plorinde malalta. Lasu al mi sufiĉe da tempo, kaj mi tiros tiun junulon el lia medio kaj detruaj ideoj. Li havas estetikulan perceptivon, li estas inteligenta, interesiĝas pri multo. Lia konversacio min ege stimulas. Estus domaĝe, se li restus kaptita de tiuj pseŭdo-justuloj.

— Kiam vi vidis lin lastfoje?

Sergjo Agister kuntiris la brovojn.

— Pro kio la demando? Ĉu pri li aŭ pri la kurso vi volis informiĝi?

— Pri la kurso, certe, sed ankaŭ — ĉefe — pri li.

– Ĉu li malaperis? Faris ion fuŝan?

Oni sentis, ke li parolas pli singarde. Li aldonis, malrapide, kvazaŭ li bezonus tempon por samtempe pripensi kaj paroli:

— Se li bezonus advokaton, mi pretus pagi por li, ke li havu la plej bonan,

— Vi vere emas elspezi multe por li.

La atleto reagis kun neatendite kompleta sincereco. Jano sentis, ke post mallonga interna konsiliĝo, Agister decidis rezigni je mensogo, kiel tro komplika, senefika solvo.

— Mi amas lin, — li diris simple.

Pasis momento da silento, post kiu li demandis:

– Ĉu vi kompleze klarigos, kial vi interesiĝas pri Paŭlo? Mi komprenas, ke polico devas observi diskretecon enketante, sed scivolemo tiel arde min tenas… Sendube, mi rajtas ricevi klarigon.

— Estas malfacile diri, — Jano komencis serioztone.

La alia du-, trifoje kunstreĉis la makzelojn. Lia teniĝo ŝanĝiĝis: impresis, kvazaŭ lia korpo fariĝus pli densa, prepare al bato aŭ lukto. Verŝajne li jam intuis la veron. Li diris nur:

— Jes?

— Paŭlo Jorli mortis, — respondis la detektivo.

Esprimo de intensa sufero pasis tra la vizaĝo de l'gimnasto. Lia spiro haltis momenton, post kiu lia tuta korpo subite malstreĉiĝis. Li mallevis la kapon.

"Paŭlo!" li voĉis obtuze.

Li rigardis Janon kun ombro da hezito, kaj poste ekstaris kun mieno decidoplena. Videble, tiu mistera io, en la personeco de Karal, kiu faciligis konfidencojn, refoje ĵus agis. Sergjo Agister iris al apuda meblo, prenis el tirkesto foton, kaj ĝin pasigis al la policano dirante:

– Ĉu tian belon vi iam vidis?

La detektivo jam havis kelkajn surprizojn en tiu ĉi apartamento: la murajn afiŝojn, la rivelon pri Kastelomara, la strangan personecon de Agister. Sed plia surprizo lin atendis: sur ĉi tiu foto, Paŭlo Jorli estis tute nuda!

La foto estis rimarkinde bona. La knabo staris kun la piedoj en la maro, kun rava rideto, ne malsimila al tiu de la reklama afiŝo. La angulo, laŭ kiu lin trafis la suna lumo, estis perfekte kalkulita por akcenti lian korpan belecon kaj emfazi la ĝojradiadon de l'vizaĝo, dum vento flirtigis liajn harojn kun efekto plej arta.

— Mi estas bela vire, — senpudore diris la atleto, — sed li belis anĝele. Ĉu vi komprenas?

Jano bone komprenis. Eĉ dudekjara — se juĝi laŭ la surmura foto — Sergjo Agister havis ion pezan, eble tro da muskoloj, aŭ tro harde ĉizitan vizaĝon, dum en la regulaj trajtoj de Paŭlo troviĝis io infane pura, kio povus vibrigi kordon eĉ en normala viro, kiel bela ĉevalido povas veki tenerecon tute sendepende de sento aŭ sekso.