Выбрать главу

Fakte la detektivo ne havis tempon halti ĉe tiaj estetikaj konsideroj. Lin ja trafulmadis deko da demandoj. Ke Agister estas samseksema, tion li ne dubis de la unua vido. Sed kion ĉi tiu foto signifas koncerne Paŭlon?

Ĝi ne povus ekzisti sen ties konsento, tute certe. Kiel do koherigi tiun ĉi sintenon kun ĉio alia sciata pri li? Ĉu tiu korpeduka riĉulo — konvertis" lin al samseksemula praktiko? Se jes, kiel Paŭlo repacigis tion kun sia ligiteco al Lejla? Ĉu la disŝiro inter du eblaj vivoj — lukso, rafinita konversacio kaj samseksema plezuro unuflanke; politika lukto, virino ne tre kiera, laborista vivo aliflanke — lin turmentis tiagrade, ke li ne sciis, kiel elturni sin, krom sinmurde? Aŭ ĉu Lejla malkovris lian ŝanĝiĝon kaj mortigis lin pro perfido?

Li demandis:

– Ĉu li volonte lasis sin foti nuda?

— Fakte, jes. Mi povas estis tre konvinka, sed ŝajnas al mi, ke li facile akceptis eĉ sen mia konvinkopovo. Mi sugestis al li, ke vestoj simbolas la premon de la socia vivo, kiu sufokas, ke nudeco esprimas liberecon, kaj tio tuj trafis lin. Li ja sciis, kiom li belas.

– Ĉu vi kuŝis kun li? — Janon suprizis la propra voĉo. Li ne tute konscie intencis tion demandi, almenaŭ tiel rekte, sed multo dependis de tiu punkto, kaj, ial, li fidis la sinceron de l'kunparolanto.

— Ne, respondis ĉi-lasta. — Estis tro frue. Mi esperis, ke iom post iom…

Karal ne dubis, ke li respondis la veron. Li demandis, montrante la foton:

— Estis en Kastelomara, ĉu ne?

— Estis tie, jes. Vi ne imagus la ĝojon de tiu junulo. Nova mondo malfermiĝis al li, kies ekziston li eĉ ne suspektis. Li iĝis pri tio kvazaŭ ebria. Mi ĝojis pro lia ĝojo. Via sciigo estis terura bato por mi, sinjoro. Ĉu mi rajtas demandi, kia morto lin trafis?

— Ni ankoraŭ ne scias ekzakte. Eble akcidento, eble sinmortigo, eble murdo. Vi, kiu lin konis, elektus kion?

— Mi unue pensis: nur akcidento eblas, sed evidente tio esprimas mian deziron, ne la veron faktan. Sinmortigo? Li amegis la vivon, sed kiu scias… tia delikata animo… Kaj ekskludi murdon mi ankaŭ ne povus. Ĉu vi ne kolektis faktojn determinajn?

Jano kapneis, kaj revenis al nerespondita demando:

— Kiam vi vidis lin lastfoje?

— Merkredon, ĉe la kuirarta kurso.

— Je kioma horo vi disiĝis?

— Je la oka kaj duono proksimume. La kurso daŭras de la sepa ĝis la oka, sed oni neniam respektas la horojn. Ĝi komenciĝis iom malfrue lastan fojon, kaj poste mi babilis kelktempe kun Paŭlo.

— Kia li estis tiam?

— Tute normala. Ne deprimita, se vi tion celas. Ne, li estis gaja, iom ekscitita. Mi invitis lin al glaseto, sed li volis tuj reiri hejmen, ĉar li sentis sin laca, ne sufiĉe dormis la antaŭan nokton. Tiuvespere li ne aspektis kiel memmortigonto.

— Kion vi kurse lernis fari?

— Ni preparis supon el kokida buljono kun spinacoj kaj ŝinko, buloj el salikokoj kaj porkaĵo kun askalono, kaj frititan rizon kun malforta paprikofrukto, vi scias, ne la eta pimenta, sed la verda sonorilforma.

– Ĉu vi tion manĝis?

— Jes, kiel kutime.

– Ĉu vi scias, kial Paŭlo Jorli aliĝis al tiu kurso?

— Jes, li diris al mi. Li adoris ĉion ĉinan: la pensojn de Prezidento Maŭ, la neekziston de riĉuloj en Ĉinio, la Grandan Proletaran Revolucion, ktp, kaj de tie lia intereso vastiĝis al kulturo kaj manĝo. Kiam li mortis, se mi rajtas demandi?

— Mi preferas ne diri, dum la enketo daŭras.

— Jes, mi komprenas. Alibioj, kaj tiel plu… Nu, mi estas je via dispono.

La pordo, sur kiu malnova flaviĝinta karto anoncis: "Marta Bolomaj, kudristino" malfermiĝis ne pli ol dek centimetrojn: ĉeneto malhelpis pluan movon. Longa nazo, surrajdata de okulvitroj, sub disa tufaro da grizblankaj haroj, aperis en la interspaco, dum la malfermantino staris en tia klina pozicio, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi ne havus korpon: nur la kapo vidiĝis.

— Kion vi volas? Kiu vi estas? — diris akuta voĉo, malfide.

— Polico, — respondis detektivo Karal.

— Vian pruvilon, mi petas, — estis la reago.

Jano ĝin montris. Nur post longa suspektokula rigardado, ŝi malfiksis la ĉeneton kaj lasis lin eniri. La malriĉa loĝejo plenis je aĵetoj — ornamaj, memorigaj — kaj malnovaj familiaj fotoj.

Ŝi indikis al li seĝon apud la kuireja tablo, kaj proponis:

– Ĉu tason da kafo?

— Volonte, — diris Jano, surprizita, ke ŝia suspektemo ŝanĝiĝis al sinteno gastama.

La maljunulino surhavis ne tre puran antaŭtukon, sur malnovmoda nigra robo. Iel, ŝia sulkoplena vizaĝo impresis komike, eble pro ŝia maniero rigardi super la okulvitroj, lokitaj malalte sur la nazo. Ŝi verŝis al Jano tason da kafo, kaj same al si, post kio ŝi rigardis lin fikse, senvorte, kun atenda mieno.

— Kadre de eneketo, mi bezonas informojn pri kurso de ĉina kuirarto. Mi pensis, ke neniu ilin pli ĝuste donos ol persono viaaĝa, kiu bone konas la vivon kaj scias ob servi…

— Flanklasu la flaton, amiketo, kaj la tutan ĉirkaŭan sukeraĵon, — ŝi interrompis. — Mi ĝojas, ke la polico fine okupiĝos pri seriozaj aferoj.

— Kiuj seriozaj aferoj?

Ŝi alprenis mallaŭtan voĉon, kvazaŭ iu riskus ilin aŭdi:

— La komploto, ĉu ne? Vi fine akceptis mian konkludon: komploto.

— Kiu komploto?

— Vi scias, ĉu ne? Mi jam sufiĉe rakontis al viaj kolegoj. Mi nun havas certecon: ili komplotas.

— Kiuj?

— Ili, komprenble. Ĉiuj kune. Ĉinoj, marksistoj, jezuitoj, framasonoj… Tial mi iras al la kurso. Krom pro la fakto, ke mi tre ŝatas bonmanĝi.

Jano Karal komencis amuziĝi. Laŭ la donitaĵoj de Izabela, f-ino Bolomaj aĝis 79 jarojn. La simpla fakto, ke tiaaĝulino sekvas kurson de kuirarto jam estis neordinara. Nun montriĝis, ke ŝi suferas de persekutiĝa manio aŭ io simila. Tio per si mem ne estas speciaie ĝojiga, sed ŝiaj vizaĝesprimoj kaj ŝanĝoj de voĉo vere komikis, tiagrade, ke kelkmomente Karal sin demandis, ĉu ĉio ĉi ne estas humura moko al li.

— Kaj kiucele ili komplotas? — li demandis.

— Por renversi la socion, kapti la povon, ekspluati la simplulojn… kiel mi scius? Sed mi aŭdas ilin.

— Kiujn precize?

— La du virojn, ekzemple. Ili oftege parolas pri revoluci'. Unu stas malpli singarda ol la alia, kaj li tro laŭtas pro ekscitiĝo. La juna kun bela vizaĝo. Mi aŭdis lin plurfoje:,Ni devas fajrigi tiun putrintan socion", li diras, "bruligi ĝin ĝisfunde, kaj rekomenci de nulo." La alia tiu granda fortika specimeno — videble konsentas kun li, sed li ĉiam parolas flustre, kaj mi neniam sukcesis lin aŭdi. Li ĉiam troviĝas ĉeflanke de l'junulo, kaj ĵetas ĉirkaŭ si singardajn okulojn, pro timi, ke oni kaptos lin ĉe l'freŝa far'…

"Pure sanktavala" pensis Karal, kiu ĉiam konsideris, ke la parolmaniero rivelas pri persono multon utilan. Ĉi-kaze, li pretus ĵuri, ke Marta Bolomaj pasigis sian tutan vivon en Valĉefa, almenaŭ sian infanecon: la vorto sti anstataŭ esti, la frazmelodio, la neakademia uzo de prepozicia infinito kaj la eliziado, laŭ la fama regulo de l'sanktavalaj lernejoj: — nek tro, nek maltro: por kleri kaj klari, ĝin uzi kaj ŝpari,[1] ĉio ĉi signis apartenon al la valĉefa popolo. Krome, la fakto, ke ŝi tipe mallongigis la tabelvortojn (ŝi diris preskaŭ kju, kjo, ĉjam, tje) kaj prononcis trene kelkajn vokalojn, perfidis vivon en Transtjaza kvartalo.

Post paŭzeto, ŝi daŭrigis:

— Kaj ne forgesu, ke la kurson gvidas ĉino, aŭtenta ĉino, — ŝi okulumis signife, — kiun mi ankaŭ vidis murmuradi kun ili, ĵetante al mi avertajn rigardojn, kvazaŭ ili dirus: "atentu la antikvulinon, ŝi suspektas nin, aŭ ŝi jam malkovris"