– Ĉu vi efektive malkovris ion?
— Ili provis min veneni.
— Kion?
— Jes. Ni lernis prepari saŭcon per sojolikvaĵo, vino, fekulo ktp. Vi scias, oni pecetigas viandon kaj ĝin lasas en tiu kelkhore, se eblas. Nu, dum momento, kiam mi rigardis al la ĉin', mi vidis tiun junulon ŝuti kuleron da mi-ne-scias-kia pulvoro en mian saŭcon, samtempe okulumante al la kamarado kaj direktante al li sian humuran rideton! Humuro! Nigra humuro de detruemul' mi tion nomas. Ili mokas min, ĉar mi ne manĝas la komunan manĝon, nur tion, kion preparis mi mem. Ke mi vidas lin, li ne konsciis, pro miaj okulvitroj. La okulisto ĉiam diradas, ke mi havas nenormale larĝan vidkampon. "Utile, utile," mi diras al li: utile, kiam fuŝuloj volas vin atenci. Nebezone diri, ke serĉe al pruvo, mi… hehe… mi… hehehe… mi "mallerle" renversis la saŭcon, samtempe rigardante tre atente la anĝelvizaĝon. Nu, ne povas estis dubo, ties mieno montris, ke diskrevis lia esper'. Mi eĉ pensas, kvankam mi ne estas tute certa, ke li kubutis al la kunulo, dum li kape montretis al mi.
— Sed kial ili malbonvolus al vi?
"Kial? Ne naivu, frateto. Ĉar mi scias. Ĉar mi suspektas. Kaj nun mi eĉ pli timos, tial ke eble ili kontrolas miajn vizitojn, kaj scios, ke policano ĉi tien venis. Ili pensos, ke mi rakontis, kaj mi fariĝos por ili danĝer'. Dio! Vi devos organizi gardadon por mi…
— Kaj kion pri la aliaj lernantoj? Kiuj ili estas?
— La aliaj? Unu eble 40-jara virino, kaj du pli junaj, kiuj venas kaj sidas ĉiam kune. Estus malfacile scii, ĉu ili partoprenas la komploton. La 40-printempa — edzin'de kuracisto, mi aŭdis — neniam manĝas, kion ni preparis. Ŝi eĉ ne lekas al si la fingrojn. Strange, ĉu ne? Por kio do ŝi venas, se la bongustajoj ne interesas ŝin? Stas vere, ke la bela anĝel' ŝin allogas. Kiam li alparolas ŝin, ŝiaj okuloj alprenas esprimon kiel… kiel cervin' ĉe akvo freŝa.
– Ĉu vi iris al la kurso pasintan merkredon?
— Tute certe. Mi neniam forrestis.
– Ĉu ĉiuj ĉeestis?
— La du viroj, sen ia dubo. Ankaŭ la kuracistedzino. Nun pri la du amikinoj? Ne. Se unu stus sen la alia, mi tion rimarkus, kaj ankaŭ se ambaŭ ĉeestus. Do, tiuj du ne venis.
– Ĉu vere neniam okazis, ke vi ne iris al la kurso? Je via aĝo, tamen devas esti problemo kelkfoje.
— Kia stranga policano vi estas! Ĉu vi ne scias, ke la kurso okazas en la apuda dom'? Tiel ke mi nur devas desupri, kaj fari ne pli ol du paŝojn trotuare, puŝi pordon, kaj jen mi estas. Tre oportune por mi. Ĉiaokaze, mi ĝuas bonegan sanon.
— Kaj la aliaj? Ĉu ankaŭ ili estas sanaj?
— Fizike ili stas tute normalaj, kiom mi povas juĝi. Sed la knabo ofte ekscitiĝas. Ĉu tio stas saneco, vi decidu mem.
— Tiuj du, ĉu ili aspektis malĝoje aŭ deprimite pasintan merkredon?
— Absolute ne. Ili ridis kaj gajis kune, kvankam kiel ilia konscienco tion ebligas, mi diri ne povas, se konsideri iliajn fiajn intencojn rilate al mi…
– Ĉu tiu afero pri la pulvoro en saŭcon okazis pasintfoje?
— Jes, sinjor' policano, ne pli frue ol merkredon. Ĉu vi imagas mian angoron?
— Kial vi ne denuncis ilin al la polico?
Ŝi rigardis lin nekomprene.
— Sed mi tion farisl Kial do vi estus tie ĉi, se ne pro tio? Mi tuj iris en la kvartalan policejon al serĝento Delaĉar.
Jano ridetis embarase, serĉante, kion diri. Antaŭ ol li trovis respondon, ŝi jam reparolis:
– Ŝajnas al mi, bubeto, ke vi stas stranga policano. Montru al mi refoje vian pruvilon, aŭ mi tuj telefonas al la policejo.
La detektivo montris ĝin, sed ŝia komika vizaĝo fermiĝis: evidente, ŝi suspektis plu. Ŝi zorge notis lian nomon sur papero kaj diris, ke ŝi nun havas laboron por fari. Se la sinjor' policano bonvolos eliri…
Ŝin forlasinte, li rapidis al la najbara policejo, kiu troviĝis tute proksime. Kiam li eniris, li vidis, ke la serĝento telefonas. Ĉi-lasta bone konis la detektivon. Vidante Janon eniri, li tuj mangestis, ke tiu proksimiĝu. Aŭdiĝis la voĉo de l'serĝento:
— Jano Karal? Jes, mi certigas al vi, ke li estas ano de la polico. Detektivo ĉe la Centra Oficejo. Kion? Momenton, mi petas, mi devas respondi je la alia telefono. Restu ĉee, mi tuj reparolos.
Li metis la manon sur la mikrofonan parton de la aparato, kaj mallaŭte diris al Jano:
— Estas tiu maljuna frenezulino Marta Bolomaj. Mi komprenas nenion el ŝia diro. Ĉu vi estis ĉe si?
Karal kapjesis.
— Bone, kion mi devas diri al ŝi? Ke ni komunikis ŝian plendon al la Centra kaj ili vin sendis por enketi?
Ĉe kapjeso de Karal, la serĝento reparolis en la telefonon:
— Mi konfirmas, kara fraŭlino, detektivo Jano Karal estis oficiale sendita al vi kadre de enketo, kiu rilatis al via plendo… Mi petas pardonon?… Ne!.. Moŝta fraŭlino, bonvolu… La polico devas sekvi regulojn… Estas tuta organizo por… Ĝis alia fojo, fraŭlino!
Li levis la kapon al Jano.
— Kia fenomeno! — li diris. — Ĉiun duan aŭ trian semajnon ŝi venas plendi, ke tiu aŭ alia ulo ŝin persekutas kaj volis ŝin mortigi. Aŭ estas plendo kontraŭ la junuloj, la politikaj partioj, kion ajn ili volas.
— Mensmalsana?
— Kiel multaj je ŝia aĝo. Krom tiuj ideoj de persekutiĝo, ŝi estas sana kaj normala. Tial ni jesas al ŝi kaj lasas ŝin trankvile vivi. Se vi volas mian opinion: ĉar ŝia vivo fakte estas tute malplena, zorgi pri fantaziaj komplotoj okupas ŝiajn tagojn, jen ŝia problemo. Kvankam verdire…
Li subite haltis.
— Kion vi volis diri? — scivolis Jano.
— Ho, mi ĵus pensis, ke mia teorio ne taŭgas. Ŝi ja havas ion alian por okupi sian tempon: ŝi kartodivenas.
– Ĉu vere?
— Jes. Kaj vi ne imagus, kiom da personoj iras ŝin konsulti! Eĉ tute inteligentaj civitanoj, bone konataj en la urbo. Vere, oni sin demandas, kien evoluas la mondo. Ekzemple Oljo, la aktoro, ŝin konsultas. Ankaŭ Ervin, vi scias, la riĉulo, kiu posedas la Gigant-magazenon! Prezentu tion al vi! Homo, kiu studis en universitato. Kaj oni eĉ diris al mi, ke ŝin vizitas ankaŭ profesoro Birnbaŭm, kvankam tion mi ne scias proprascie, kaj konfirmi ne povus.
— Kiel la klientoj ekkonas ŝin?
— Multo diriĝas de unu al alia, supozeble. Sed ŝi ankaŭ metis anoncojn en la gazetojn. Kiam ŝi ne plu vidis sufiĉe bone por kudri, ŝi lanĉis sin en tiu kartoaferon, kaj ŝi bone sukcesis, kun sia komika vizaĝo. De tempo al tempo, se ŝi bezonas monon, ŝi presigas anoncojn por multigi la konsultantojn. Unu tia aperis antaŭ kelkaj tagoj en Tribŭn. Mi vidis ĝin.
"Nekohera personeco", diris al si Jano, kiam, dankinte la serĝenton, li retroviĝis surstrate.,Ŝi suspektas la plej oficialan policanon, vidas komplotojn ĉie, sed akceptas klientojn, kiuj venas al ŝi tute nekonataj, nur post gazeta anonco.'
"Kiorn malsame homoj aranĝas sian hejman etoson!" diris al si la detektivo, sekvante s-inon Gutmanis en ties salonon, kaj ĝin mense komparante kun la serio da lokoj, kien la enketo lin kondukis: ĉe la ge-Valdunjaj, simpla malnova malkara meblaro; ĉe s-ro Landarte, ĥaoso da paperoj; ĉe s-ro Agister, rafinita, iom japaneska moderna aranĝo kun gigantaj virfotoj; ĉe f-ino Bolomaj, eta-eta loĝejo plenŝtopita per senkarakteraj mebloj, ornamaj objektaĉoj kaj familiaj fotoj senorde flaviĝintaj; ĉi tie, belguste aranĝita salono, tre vasta, kun grandiozaj kurtenoj, du-tri valoraj pentraĵoj kaj videble multekosta aŭtente malnova meblaro.
— Mi atendis vian viziton, — ŝi diris, kiam ambaŭ sidis sur apogseĝoj pli belaj ol komfortaj. Tiu altkreska virino, kun flaveca haŭto kaj nigraj haroj kombitaj hartubere, sin tenis embarase, kvazaŭ ŝi neniam plene adaptiĝis al sia alta figuro kaj dezirus sin kaŝi sub pli diskreta formo. Ŝi kunigis la manojn sur la krucitaj genuoj, kaj ŝia pozo, kiu rivelis bele formitajn nilonŝtrumpajn krurojn, malhavis naturecon. Jano pensis:,Ŝi sentas sin rigardata, kaj tion deziras kaj malŝatas samtempe.