Выбрать главу

– Ĉu vi trovis lin moka, supereca?

— Ne. Lia sinteno estis amika. Iom supereca, jes, kiel granda frato al malgranda. Li diris:,Vi estas poeto de teorio, mi konas la vivon pro ĝin sperti.' Li amis pri mi la fakton, ke mi donis al li la okazon sin senti supera, mone, energie, politike, al intelektulo. Li amis min ankaŭ pro tio, ke mia familio estas laborista.

– Ĉu vi konis liajn amikojn, amikinojn?

— Tute ne. Li kelkfoje menciis ilin, parolis pri seksaj atingoj, ktp., sed neniam tre serioze. Pri politiko li parolis nur teorie, subdirante, ke lia agado estas sekreta. Mi neniam lasis lin vidi, ke tiun agadon mi rigardas ludo.

— Kion vi scias pri via alia kunloĝanto?

— Mumu? Nenion. Eĉ ne lian tutan nomon. Li estas bona knabo, sed ne deziras amikiĝi kun mi. Mi respektas lian deziron. Vi scias, medicinaj studoj postulas egan memorlaboron. Mi scias dank' al amiko, kiu studas kun li, ke li kondutas same en la univ'… diskreta, laborema, afabla, sed ema resti sola en sia anguleto. Li havas amatinon, kun kiu li pasigas preskaŭ la tuton de siaj liberaj horoj. Li ne okupiĝas pri politiko, rifuzas meti sian nomon sub studentaj petskriboj, sed oni ĝenerale komprenas lian sintenon kaj lin ŝatas. Li ankaŭ ne okupiĝas pri aliaj knabinoj ol la amatino. Al mi ne plaĉas konfliktoj, kaj pro tio mi ĉiam diras "jes"; al li ne plaĉas konfliktoj kaj pro tio li ĉiam diras "ne". "Samen celas, dise velas", oni diras ĉe ni, en Tjazo-Alta. Sed ĉar li tion faras kun granda afabla rideto kaj rigardo signifoplena, neniu riproĉas lin. Se li ne sukcesis kun Paŭlo, estas pro la speciala fakto, ke tiu nenion pli deziras ol bonan nigran proleton, kiu konfirmus ĉiujn liajn ideojn. Kiam Mumu alvenis, li ĝojsaltis plafonen, sed baldaŭ la revo platiĝis.

Koncerne praktikajn detalojn, utilajn por la enketo, Jano ne sukcesis ricevi multon, krom unu fakto, sed tiu gravegis: Paŭlo kutimis gluti sian kuracilon ĉiuvespere meze de la manĝo,por ke ĝi bone miksiĝu, aŭ tuj poste, se li hazarde forgesis.

* * *

Reveninte oflcejen, Jano Karal komisiis la polican sekretariinon, helpserĉistinon, referencistinon — unuvorte Izabelan — kontakti la Smarteajn Laboraioriojn por ricevi la liston de ĉiuj personoj, kiuj laboris super ĥtalkomfalino, kaj por ekscti, ĉu d-ro Gutmanis aŭ f-ino Frisk iam ajn tie dungiĝis.

Notinte liajn dezirojn, Izabela anoncis, ke Prof. Ŝoleman, la toksologo, telefonis kaj peiis lin revoki.

La forta voĉo de l'ĉefurba fakulo vibrigis la telefonon:

— Mi havas vian informon. Tre amara, malagrabla gusto. Tial la indiĝenoj havas problemon por mortigi iun per tiu veneno. Oni uzas ĝin en tiuloka preparaĵo, kiu estas samtempe sukerita kaj tre spica,pilipili'eca, se vi konas. Se estas nur la dolĉaĵo aŭ nur la pilipilio, oni tuj sentas repuŝan guston. Ambaŭ necesas kune.

— Sed en nia moderna socio, ekzistas manieroj nepercepteble glutigi fortagustajn aĵojn, ĉu ne?

— Ho jes, ekzemple la oblatajn aŭ gelatenajn kapsulojn la farmaciistoj uzas precipe tiucele. Oni sensas nur (kaj apenaŭ) la eksteran entenilon. La substanco mem troviĝas ene sen kontakto kun la gustumaj sensiloj.

Ju pli Karal pripensis la problemon, des pli li emis konkludi, ke Paŭlo glutis la venenon en medikamenta gelatena kapsulo. Li do feliĉis aŭdi, ke Prof. Ŝoleman atingis la saman ideon.

14

Jano Karal listigis demandojn, kiujn respondi necesos:

ĉu la merkreda ĉinaĵo enhavis kombinon de forte spica kaj sukerita kunmanĝajo? (se jes, ĉu eblis al f-ino Bolomaj interŝanĝi sian manĝaĵon kun tiu de P.J.?)

ĉu iu vidis P.J. gluti sian medikamenton merkredon vespere? aliajn merkredojn?

ĉu li havis simptomojn de kora malfacileco fine de la kurso?

ĉu vere la du amikinoj-kursaninoj forestis merkrede? kie troviĝis la kuracilskatolo ĉiufoje, kiam P. eliris kaj vespermanĝis ekstere?

ĉu Lejla Gorazdo scias pri la samseksema amiko? kiuj, krom Lejla, partoprenis la mardan gitar- kaj babilvesperon?

kial Karina Frisk ne diris, ke P. aĉetas la kuracilon en ŝia apoteko?

kiu profitas per la morto de P.?

* * *

Pri la unua punkto plej bone estis informiĝi tuj ĉe la supro, t. e. ĉe s-ro Ljaŭ Fengguo.

La ĉino, iom dika kvardekjarulo, kun tre afabla vizaĝo, troviĝis hejme.

— Vi gvidas kurson pri la ĉina kuirarto, ĉu ne?

— Arto estas la ĝusta vorto, sinjoro polican', jes efektive, — li respondis laŭ perfekte sanktavala prononco.

– Ĉu bone iras?

— Jes, mi estas kontenta.

— Kion vi instruis pasintan fojon?

— Ni refaris jam-faritaĵojn, tiel ke mi metis tri: spinacoŝinkan supon, salikokajn bulojn kaj rizon frititan.

– Ĉu tiuj estas tre forte spicitaj?

— Ne, tute ne; multaj personoj imagas, ke ĉina manĝo flamas enbuŝe, kiel hinda aŭ afrika, sed tio ne estas vera. Kompreneble, laŭ la maniero de Sichuan aŭ de…

Karal interrompis:

– Ĉu la manĝaĵoj de pasinta merkredo estas sukeritaj?

— Ne, ili tute ne dolĉas. Oni metas iomete da sukero en la saŭcon, kompreneble, sed malmulte, kaj la manĝanto ĝin ne sentas. "Sukerita" estus netaŭga vorto.

— Sekve ne estis kombino de forta spicaĵo kun sukerita afero?

— Tute ne. Ĉu vi eble aludas la dolĉacidan spicon? Mi ankoraŭ ne elmontris tiujn, sed eĉ tie la miksaĵo estas el sukerita kaj acida gustoj, ne el dolĉa kaj spica.

— Dankon. Tio estis grava afero. Nun alian. Via grupo enhavas junan viron eble dudektrijaran. Ĉu al vi estas klare, kiun mi celas?

— La knabo kun tre bela vizaĝo. Jes, sinjoro.

– Ĉu vi iufoje vidis lin gluti kuracilon dum la manĝo?

— Mi ne atentis.

— Kion vi trinkas dummanĝe?

— Teon, ofte jasmenan. Sed… atendu, mi koncentru mian penson… Jes, kompreneble mi vidis lin. Li ĉiam verŝas al si glason da akvo, kiun li metas apud la bovlon. Estas por gluti kuracilon. Vidu, se vi ne demandus pri la trinko, mi forgesus pri tiu detal'

– Ĉu li faris ĝin lastfoje? — Jano demandis streĉite.

— Mi ne ĵurus. Mi vidis, ne tiom la kuracilon, kiom la glason kun akvo. Ĉu mi eĉ vere vidis lin gluti? Nun mi memoras, ke foje mi aŭdis lin diri al la kunulo: "Mi prenos akvon, ĉar kun tiu varmega teo, mi ne sukcesas gluti mian medikamenton".

Jano tiris el sia teko kvin farmaciaĵojn, inter kiuj troviĝis unu skatolo identa kun tiu trovita en la ĉambro de Paulo kaj unu rilative simila.

– Ĉu vi rekonas ion?

— Ho jes! Nun kiam mi vldas… Ĉi tiun. La juna sinjoro metis ĝin kelkfoje apud la bovlon.

La ĉino senhezite montris la ĝustan. Ne restis dubo, ke Paŭlo enbuŝigis la kuracilon dum la kurso.

– Ĉu vi parolis kun li pri aliaj aferoj ol kuirado?

— Ne. Mi aŭdis lin paroli entuziasme pri Ĉina Popola Respubliko. Mi estas el Singapur'. Neniam iris en la ĉinan praavan landon. Mi ne ŝatas politikajn diskutojn. Mi do ĉiam evitis paroli pri io alia ol ĉina kuiro aŭ ĉina kultur' ĝenerale.

– Ĉu li aspektis normale lastfoje?

— Jes. Li ofte ekscitiĝas. Tia li estis.

— Ankaŭ fine de la kurso?

— Jes. Mi rimarkis nenion specialan.

– Ĉu ĉiuj ĉeestis pasintan merkredon?

— Ne. La du junaj fraŭlinoj ne venis.

– Ĉu okazis io, kion vi rimarkis — ia incidento — inter s-ro Jorli kaj la maljunulino?

— Li ofte mokas ŝin. Li konsideras ŝin freneza, kio ŝokas min, ĉar al personoj maljunaj oni ŝuldas respekton, ĉu ne? Ni ĉiuj ja maljuniĝas. Estas stulte ne lernigi al junuloj honori geavojn, ĉar kiam venos ilia vico maljuni… Ŝi rezonas neĝuste, kiel ni faros ŝiaaĝe. Mi rimarkis lastfoje, ke ŝi ne manĝas, kvankam ĝenerale ŝi estas frandema. Kaj ŝi rigardadis lin ofendiĝe. Li eble mishumure verŝis tro da ostra saŭco, da aromaĵo, aŭ ion similan en ŝian manĝaĵon. Li havas tian karakteron.