Выбрать главу

Vespere venis Stefano.

— Mi vere estas mirinda detektivo, — li diris.

— Kial? — Ĝoja demandis, nekapabla subpremi ridon fronte al la komika vizaĝo de la nevo.

Ĉi-lasta okulumis:

— Kio signas bonan detektivon? Ĉu io alia ol nazo? Bona nazo, kapabla sekvi spure la krimulojn, kiel hundo la mastron? Nu, mi pasis sur la Granda Ponto, kaj jen odor’ de cepoj, fungoj, fritiĝanta kokido, saŭco ruĝavina tiklis mian flarilon. Mi sekvis ĝin, salivanta kiel pavlova hundo, kaj jen mi estas, preta palati mian piej ŝatatan frandon ĉe mia kara onklino.

Jano intervenis:

— Ĉiam ĝuema, ĉu ne? Nu, nu! Estas malbona preparo al la vivo havigi al junulo senpagan festenon. Mi onkle eduku vin. Vi pagos vian manĝon per informoj.

Stefano sin turnis al Ĝoja.

— Ne estas viro, tiu ulo, nur informo-spongo. Dilema estas mia situaci’. Miaj vivprincipoj devigas min respekti spongojn, sed miaj edukprincipoj ne allasas kuraĝigon de perversa obsedo. Diru, Ĝoĝoj', kiel min elturni?

— Sxajnas al mi, — ŝi ridetis, — ke al junulo pli konvenas sekvi viv- ol edukprincipojn, kaj ĉiaokaze, je sia aĝo, via onklo staras ekster edukeblo.

— La spongo do sorbu ĉiun mian inforuion. Pri kio, Kara-Karal?

— Pri Landarte. Li instruas en via universitato. Ĉu vi konas lin?

— Ho jes! Dadar’ ni lin nomas. Mi sekvas lian kurson pri “Enkonduko en la strukturon de la bantuaj lingvoj”.

— Kion vi pensas pri li?

— Strangulo. Kontraŭ nia civilizo, kvankam li neniam vojaĝas al Afriko sen magnetofon’, fotoaparato, amaso da skribiloj kaj paperfolioj, plus kredito de la Scienca Esplora Fonduso. Li ŝajnas al mi kompetenta, sed kiu povus lin kontroli?

– Ĉu ne la afrikaj studentoj?

— Kiam afrikano fariĝas studento ĉi tie, li scias malpli pri la primitivaj triboj ol eŭropa etnografo. Sed efektive, lingve, Landarte estas neatakebla. Afrikanoj diris al mi, ke li tre bone parolas almenaŭ la ĉefajn bantuajn lingvojn. Pri la cetero, ili diras, ke li komprenas ĉion fuŝe, kiel ĉiuj blankuloj pri Afriko. Kiel povus esti alie? Ĉu vi imagus iun el Farobel prelegi korekte pri la sanktavala menso?

– Ĉu vi opinias lin kapabla murdi iun?

— Dadar', murdi iun? Ne. Por murdi oni devas esti ĉu sangobola kaj mortigi la alian dum nesuperebla koler', ĉu organizita, kaj malvarme plani sian krimon paŝon post paŝo. Dadar' ne estas sufiĉe varmsanga por iam ajn koleri, kaj li estas tiel haosa en siaj aranĝoj, ke li trafus sin antaŭ ol la viktimon.

— Tamen, por instrui en la universitato, oni devas kapabli ordigi sian penson!

— Abstraktaĵojn, ideojn, jes, pli malpli. Kvankam videble vi miskonas la univon; alie, vi scius, ke multaj tie havas tre konfuzajn ideojn eĉ pri la propra fako. Dadar', siaflanke, kapablas bone verki artikolon pri la amaj metaforoj de zairiaj pigmeoj aŭ simila temo, sed naturo ne dotis lin riĉe sur la praktika tereno.

— Sed ĉu li povus kunplani la murdon kun iu alia?

— Sincere, mi ne kapablas vidi en li krimulon. Des pli se temas pri murdi junan laboriston kun kuraĝaj politikaj pozicioj. Riĉulon, eble, aŭ sklav-ekspluatanton, aŭ industriiston, kies operacioj malbeligus afrikan pejzaĝon, aŭ afrikan ŝtatestron, kiu favorus iun afrikan lingvon super malgrandaj dialektoj, minacante tiujn perdigi … jes, murdanta tiajn ulojn mi povas lin fantazii kvankam nur kun granda imagostreĉo — sed ne kunlaboranta en krimo kontraŭ Paŭlo Jorli. Ne. Se mia flar' ion valoras, mi konsilas sekvi alian spuraron …

21

La poŝto alportis du interesajn leterojn. La unua estis la respondo de Smarteaj Laboratorioj. Neniu el la koncernatoj en la enketo iam ajn deĵoris en la esploro super ĥialkomfalino. Tamen, necesas ĉion kontroli, kaj detektivo Karal, traleginte la liston, diris al la polica sekretariino:

— Izabela, vidu, estas iu Elza Jakubo sur ĉi tiu listo. Ĉu vi scias la fraŭlinan nomon de s-ino Gutmanis? Ŝi ja nomiĝas Elza, ĉu ne?

Sed la edzinon de l'kardiologo oni nomis, en ŝia fraŭlina tempo, Elsa Ŝlojme. Tiu vojo do nenien kondukis. La dua letero …

* * *

— Oj! La dua letero, — Jano diris al sia edzino tiun vesperon — mi ne povas kvalifiki ĝin. Mi rompas al mi la kapon super ĝi ekde ĝia ricevo. Nun provu vi. Jen, legu!

Ĝoja ĝin prenis kun intensigita sciemo. Ĝi tekstis jene:

Koncernas: morton de Paŭlo Jorli Sinjor Policano,

D-ro Lazár Gutmanis ne fanfaronas pri la vojaĝo, kiun li faris antaŭ nelonge en Afrik. Eble interesos la polico scii, ke li tiuokaze vizitis tre primitivajn regionojn en Angolo, Centrafrika Respubliko, Kongo, Tanzanio kaj Zairi. Kaj se ĝi farus taŭge sian taskon, ĝi esplorus, kion d-ro Gutmanis faris en la zairia konsulato ĉefurba pasintan merkredon.

Saluton ricevu de Zorga Civitan.

— Efektive, — solvorte komentis la edzino.

— Estas pura frenezaĵo, — Jano piende diris. — Krom la krimulo, neniu eksterpolica scias, ke Paŭlo mortis pro afrika veneno. Sendi tian leteron signifas riveli, ke iu krom Marta Bolomaj scias, ke okazis murdo, kaj kiamaniere. Plie la letero, kvankam strangaspekta, videble estis skribita mane. La policaj skribspecialistoj tiel havos indikaĵon por trovi la sendinton.

— Kiam ĝi estis poŝtita?

— Hieraŭ vespere, kio montras, ke ne povus esti sindefenda taktiko de f-ino Bolomaj. Ŝi estis enŝlosita en la polica flegejo tiutempe! Kvankam tia stultaĵo povus esti frukto de ŝia malsana cerbo. Diru, Goja, kio estas via ĝenerala impreso pri la tuto?

– Ĉio impresas mise. Ne estas facile diri kial. Multaj detaletoj kune, verŝajne.

Iu sonorigis ĉe l'pordo. Goja iris malfemi. Ĉe la unuaj elparolataj silaboj, Jano jam sciis, kiu venas.

— Estis nemanĝeble en la studenta restoraci', — sonis la voĉo stefana, — mi do pensis: miaj karaj geonkloj, kiujn la ŝtato salajras malavare, kompatos malsatan studenton kaj lin regalos per eta sandviĉo

— Kial vi iras al la studenta restoracio? Ĉu juna garaĝisto ne povas vivteni sin?

— Mi estas nur duona mekĥanikisto. Ĉi-vespere estis la vico de la duona studento.

— Bone, bone, ni manĝigos vin, — diris la detektivo. — Eble eĉ vi povas nin helpi. Kion vi opinias pri ĉi tiu skribaĵo?

— Ho! Kia eksterordinara skribo! Mi opiniis, ke la sendantoj de sensubskriba leter' niaepoke uzas vortojn kaj literojn eltonditajn el gazeto, sed ĉi tiu havas alian teknikon. Ĉu li estas paralizita?

La letero estis skribita inke, kaj la maniero, laŭ kiu la literoj kaj vortoj estis formitaj, efektis tre strange, kvazaŭ la aŭtoro estus maljunulo, primitivulo aŭ infaneto apenaŭ scipovanta skribi.

— Treege interesa por lingvisto-studento, treege interesa! — Stefano daŭrigis streĉatone.

— Jes, ankaŭ la lingvaĵo min tiklis. Kion vi opinias? — Jano demandis.

— Pensigas pri parlamenta teksto antaŭ paso tra la lingva sekci'. Rigardu: la uzo de Sinjor kaj Zairi kun supersigno estas pure sanktavala. Tamen neniu en la Valo uzus elizion en Afrik…

– Ĉu vere? — demandis la onklo.

— Vi tion scias, oĉjo. Vi jam delonge loĝas ĉe ni. En Sanktavalo, la arto uzi elizion estas tre flegata, eĉ en la plej malaltaj tavoloj de la socio. Ĉe,eksplodaj" konsonantoj — kiujn vi en la ĉefurbo nomas,plozivaj', t.e. p, t, k, b, d, g — ni neniam uzas ĝin; nur post fluantaj sonoj aŭ vokaloj ni forigas o-finaĵon. La vorto Afrik kun supersigno estas neeblaĵo. Ĝi signas iun, kiu, ne konanta nin bone, volis imiti nian lingvokutimon.

— Kial vi parolis pri 'parlamenta teksto'?

– Ĉar estas karakterizoj de malsamaj lokoj. La elizio montras al Sanktavalo, sed la forlaso de akuzativo en,interesos la polico' estas tipa pri Farobel. Sanktavalanoj estas tre bone trejnitaj pri akuzativo, male al tiuj sovaĝuloj de Fa…