Выбрать главу

Kaj li paŝis for eĉ ne atendante dankon.

────────

novaj vortoj:

-aĉ‑, aĉa, ataki, azeno, ĉevalo, Ĉinio, konkreta, konsisti, lupo, peni, praktiko, savi, soldato, ŝnuro

novaj kunmetoj:

arb-aro, re-bati

16. Tria rakonto pri Afanti

Afanti sidis hejme ĝuante la ĉirkaŭan pacon. Antaŭ kelkaj tagoj, li havis teruran dento-doloron, sed finfine la malsana dento falis kaj li nun sentis sin tute bone. El la dento-doloro restis nur memoro, kaj la memoro de tiu maldolĉa sperto igis la plezuron senti sin bone, eĉ pli plaĉa.

Ve! La paco ne daŭris longe. Alvenis vizitanto. Afanti rekonis lin eĉ antaŭ ol li atingis lian domon. Estis vendisto de spicoj.

«Ho Afanti, vi ĉiam estas plej bonkora, ĉu ne?» la spicisto komencis post plej ĝentila saluto.

Afanti pensis: tiu tuj vortigos peton; homoj konstante ĝenas min per petoj; ĉu ili ne kapablas mem fari siajn aferojn?

«Ĉu mi estas bonkora, vi demandas. Nu, tia estas mia famo», Afanti respondis. «Sed ĉu ĝi estas vera, ĉu ĝi estas malvera, kiel eblus scii?»

«Ho Afanti, ne ŝajnigu vin pli senscia, ol vi estas. Mi scias, ke vi estas bonkora. Kaj tion certe scias ankaŭ vi.»

«Se vi antaŭe sciis, kial vi demandis? Kial ne diri tuj, kion vi deziras?»

«Estimata Afanti, ne estas facile peti ion de homo, speciale de famulo. Tial ĝenerale oni aliras la aferon nerekte. Mi aŭdis, ke vi scias skribi, ĉu tio estas vera?»

«Jes. Mi scias skribi. Nun via peto fariĝas iom pli klara: vi deziras, ke mi skribu ion por vi, ĉu ne?»

«Jes, ho estimato! Mia frato loĝas en la urbego, norde, kaj mi bezonas informi lin pri io. Temas pri malsimpla afero rilata al spicoj. Li havas okazon aĉeti spicojn je plej interesa prezo, kaj li proponas tion fari por mi. Estus grave por mia spic-komerco. Sed mi devas klarigi al li la aranĝojn, kiujn mi proponas por la transporto el la norda regiono ĉi tien. Ĉu vi bonvolos skribi por mi la leteron?»

«Mi plezure tion farus, se mi havus tempon. Sed mi ne havos la tempon iri norden al la urbo.»

«Vi miskomprenis min. Mi ne petas vin iri tien. Mi ne volus ĝeni vin, petante vin viziti mian fraton. La aranĝon oni povas proponi skribe, ĉu ne? Mi petis nur, ke vi skribu leteron al li.»

«Mi perfekte komprenis vin jam la unuan fojon», Afanti klarigis. «Sed neniu, krom mi, sukcesas kompreni mian skribon. Se mi ne ĉeestos por legi mian leteron al li, via frato ne povos ĝin kompreni. Pro tio mi diris, ke mi devus iri norden ĝis la urbo.»

────────

novaj vortoj:

dento, nordo, spico

17. Komerca aliro

— Kredu min, estas granda plezuro revidi vin kaj paroli kun vi pri la pasinta tempo.

— Ĉu vere? Vi mirigas min. Vi estas tiel malsama! Mi restis tio, kio mi estis, kiam ni ambaŭ estis knabinoj en la sama lernejo, sed vi fariĝis riĉulino. Vi vivas en socia rondo, kiun mi eĉ ne povas imagi. Vi konas famulojn. Mi miras pri via nekredebla socia antaŭeniro. Ofte, aŭdante pri vi, mi min demandis: kiel eblas? Kiel ŝi sukcesis plibonigi sian vivon tiel eksterordinare, ŝi, kiu sidis apud mi en la klaso?

— Estas tre simple. Nur necesas aliri la aferon komerciste.

— La aferon? Kiun aferon? Aferoj ne taŭgas al mi. Mi tute ne povus sukcesi en komercaj aferoj.

— Mi ne parolas pri komercaj aferoj. Mi parolas pri komercista maniero aliri edzinecon.

— Edzinecon, ĉu? Mi malpli kaj malpli komprenas.

— Jes. La plej malfacila parto de la supreniro estas la unua. Vi devas trovi viron kun sufiĉe da mono kaj tiri lin al vi. Por tio vi uzu la rimedojn de via imago. Necesas tiri rezulton el ĉio, kion vi havas: el beleco, el la maniero paroli, el la inteligenteco, kiun vi povas enmeti en la komprenon de la celo.

— La celo? Ŝajnas al mi, kvazaŭ vi parolus alian lingvon. Mi nenion komprenas. Pri kiu celo vi parolas?

— Mi devus diri: la celato. Jes, la celato, tio estas pli ĝusta. La viro, kiun oni celas. La viro kun iom da mono.

— Kaj per sia beleco, inteligenteco, komprenemo kaj maniero paroli oni trafas la celon! Kion tio signifas? Ke li elektas vin kiel edzinon, ĉu?

— Jes. Li proponas, kaj vi akceptas. Vi scias, ke la geedza vivo ne sukcesos, ĉar vi elektis lin nur pro la mono kaj per laŭ-celaj rimedoj, kiuj neniel rilatas al amo kaj al tiuj aferoj, sur kiuj, laŭdire, oni normale bazas paran vivon. Ĉar la para vivo ne estas kontentiga, li elportas ĝin malpli kaj malpli bone. Sed vi devas esti bona virino, ne tro bona, sed sufiĉe bona, por ke li povu diri nenion malbonan pri vi. Vi devas krei senton, ke li faris eraron petante vin edziniĝi al li.

— Kial? Tio devas esti malfacile akceptebla. Oni certe sentas sin malfeliĉa, ĉu ne?

— Ne. Oni sentus sin malfeliĉa, se oni dezirus ami kaj feliĉi edzine. Sed tio ne estas via celo.

— Jes, estas mia celo.

— Mi volas diri, tio ne estas onia celo. Mi klarigas al vi mian metodon. Mi ne diras «vi» pri vi persone. Mi parolas ĝenerale. Ni do ne serĉas feliĉon. Ni planas. Ni havas longdaŭran planon por altiĝi socie, por atingi la plej suprajn ŝtupojn de la socio. Kaj ni efektivigas nian planon, paŝon post paŝo. Por tio necesas scii, kion oni faras, kaj kial.

— Ĝuste, vi ne respondis, kial oni kreas en la edzo la senton, ke li eraris.

— Por ke li serĉu alian virinon.

— Alian virinon, ĉu vere? Mi ne komprenas.

— Kaj mi ne komprenas, ke eblas ne kompreni. Niaj kapoj funkcias vere tute malsame, Irina. Necesas, ke li serĉu alian virinon, trovu ŝin, kaj enamiĝu al ŝi. Oni eĉ povas faciligi la trovon, se li estas iom stulta pri tio, kiel ofte viroj. Tiuokaze, estas tre simple, oni serĉas mem taŭgan virinon, amikiĝas al ŝi, kaj invitas ŝin hejmen. Mi fojfoje pensis, ke oni eĉ povus antaŭe aranĝi la aferon kun ŝi, sed ĝis tio mi neniam kuraĝis iri. Nu, ĉar la vivo kun vi fariĝis ĉiam sama, egale nekontentiga de tago al tago, li rimarkas tiun virinon, kiun vi invitis. Kompare kun vi, ŝi estas multe pli agrabla. Ambaŭ havas komunajn gustojn. Tion vi devis esplori antaŭ ol venigi ŝin via-hejmen: vi devas serĉi virinon, kiu havas ĝuste tiun guston komune kun li, kiun vi ne havas.

— Kiel planema vi estas! Mi neniam povus.

— Ĝuste ĉar mi kapablas plani mi sukcesis. Sed kelkfoje ne necesas aranĝi tian renkontiĝon. Kelkfoje ili trovas mem. Nu, kiam li trovis, vi bezonas aranĝi la aferojn tiamaniere, ke vi povu igi eĉ la plej stultan juĝiston tute certa, ke, krom gustoj, ankaŭ lito iĝis komuna inter ili. Estas manieroj faciligi tian disvolviĝon.

— Ho jes, oni legas pri tio. Al mi tio ege malplaĉas.

— Nu, al mi ne. Tio estas ludo, kiu min ege amuzas. Do, kiam ne povas esti dubo pri la aĉa agado de tiu kompatinda viro, vi petas eksedziĝon (eks-edz-iĝon).

— Mi komencas kompreni. Sed kiel vi povas tiel malvarme ludi per la sentoj…

— Oni sciu, kion oni volas en la vivo. Vi do petas eksedziĝon. Kaj ĉar vi ĉion bone planis kaj aranĝis, vi sukcesas ricevi rajton je multe da mono, kiun devos pagi li, la aĉulo, kiu havis tiel karan, belan, amindan edzinon, kaj kiu iris samliti kun alia.

— Terure!

— Tre agrable. Estas tre plaĉe ricevi monon ĉiumonate sen labori, sen fari ion ajn. Sed vi devas atenti pri la mono. Vi ne elspezu ĝin tro rapide. Tio estus grava eraro. Kiam oni havas longdaŭran planon, oni devas atenti multajn detalojn. Do, se vi agas saĝe, kaj ne malsaĝe elspezas vian monon, ĝi iom post iom grandiĝas. Ĉiumonate vi atentas elspezi kiel eble plej malgrandan parton de la ricevata mono, tiel ke ĝi amasiĝas.

— Kaj kion vi faras per la amaso da mono?

— Kiam vi amasigis sufiĉe, vi uzas ĝin por perfektiĝi mult-flanke. Tri kampoj tre gravas: la aspekto de la hejmo, la vestoj kaj la kulturo.