— Kial?
— Irina, vere, vi intence montras vin pli stulta ol vi estas. Plej simple ĉar per bela hejmo, taŭgaj vestoj kaj brila kulturo vi povas kapti viron, kiu vivas je pli alta nivelo.
— Kiel vi altigis vian kulturan nivelon?
— En vespera lernejo. Ekzistas vesper-kursoj pri tio, kion ili nomas ĝenerala kulturo. Tio ege helpis min, kvankam tiutempe mi ne vere disvolvis min tiom, kiom mi povis.
— Sed tio sufiĉis, ĉu ne? por kapti duan viron.
— Ha ha, Irina. Via kapo finfine ne fŭnkcias tiel malsame. Vi rapide lernas. Jes, mi sukcesis iĝi la edzino de nova viro, pli aĝa, pli riĉa, socie pli altnivela. Sen la kursoj pri kulturo, sen la belaj vestoj, kiujn la unua havigis, mi tion neniam sukcesus.
— Kaj vi faris al li vivon ne tre agrablan dum la unuaj monatoj, ĉu ne?
— Jes, tiel ke li necese devis trovi alian virinon. Mi trovis ŝin per anonco.
— Kial? Ĉu vi ne povis trovi per pli simplaj rimedoj?
— Ne. Li amas tre specialan malnovan muzikon, kiun mi vere malŝatas. Kaj tiukampe mi sciis nenion. Mi ne rakontos la detalojn. Sed per anonco mi kaptis ŝin. Mi aranĝis miskomprenon, por ke ambaŭ retroviĝu foje, dum mi «erare» ne ĉeestis. Ne daŭris longe ĝis la eksedziĝo povis okazi, kun vere belaj pri-monaj aranĝoj tute respondaj al miaj interesoj. Kaj ne diru, ke mi ne konsideris liajn sentojn. Li estas tre feliĉa nun jam de multaj jaroj kun sia muzikama edzino. Sen mi li neniam trovus ŝin.
— Pri tio mi ne dubas. Nu, mi supozas, ke tiun monon vi saĝe enmetis en pli belajn vestojn, pli belan loĝejon kaj en edukiĝon, ĉu ne?
— Jes, vi prave supozas. Ĉi-foje mi pagis al mi instruiston pri la arto paroli. Vi scias, el kiu urboparto mi venas: ĝi estas la sama, kiel la via. En niaj laboristaj hejmoj, ni ne lernis elparoli bele, nek bone nin esprimi. Ni estis malriĉaj ne nur mone, sed ankaŭ vorte. Dank’ al tiu mono, mi lernis paroli kiel la homoj sur Monstrato. Oni kelkfoje eĉ imagas, ke mi iradis al universitato.
— Kial vi ne iris?
— Tio timigas ilin. Oni devas paroli bele, sed fojfoje iom stulte. Tiel ili sentas sin superaj. Tuj kiam ili demandas, ĉu mi studis universitate, mi rapidas trankviligi ilin. Ne. Danĝeron ili ne timas pri mi tiuflanke. Estas amuze vidi, kiel ili spiras pli trankvile tuj post tia diro.
— Kaj kiom da viroj vi kaptis entute, agante laŭ via plano?
— Mi nun eluzas la sesan.
— Sed kion vi celas finfine? Vi ne plu povas altiĝi pli supren, ĉu?
— Vi pravas. Mi ne scias, kio estas nun mia celo. Mi atingis…
— Ĉu vi estas feliĉa?
— Rigardu min, aŭskultu min. Vi konis min bone, kiam ni estis junaj. Kion vi opinias?
— Jes. Kontraŭe al ĉiuj miaj ideoj, vi aperas tute feliĉa. Mi eĉ kredas, ke vi estas feliĉa. Kaj mi min demandas, kiel estas eble kun tia maniero vivi.
(Longa silento: ambaŭ profunde enpensiĝas).
— Vi trovas en tio amuzon.
— Jes. Trafe. Miaopinie vi pravas. Mi scias nun, kial mi fakte feliĉas. Tio fariĝis sporto. Ĉu vi memoras, kiam ni estis en la lernejo, kiel mi ĉiam deziris esti la unua, antaŭeniri? Mi ne malamis tiujn, kiuj superis min, se mi ne estis la unua, sed la unua-econ mi ege deziris. Estas same nun. Mi malamas neniun. Estas egale al mi, se aliaj inoj sukcesas alveni pli alten. Sed mi tamen aliras la aferon ne komerciste, kiel mi unue diris, sed sportule. Mi kolektas sukcesojn. Kaj la tuta afero estas kvazaŭ ludo, kiu min ege amuzas. Ĉu vi trovas tion stranga?
— Mi ne povus tion fari mem, sed stranga, nestranga, kion tio signifas? Mi iom kompatas la virojn, ĉar vi uzas ilin kiel objektojn. Sed se ili estus iom saĝaj, ili vidus vin, kia vi estas. Ili do ne estas vere kompatindaj. Ili ricevis repagon por tio, kion ili mem elektis. Estas interese, vi sukcesis. Kaj ankaŭ mi kun mia laborista edzo sukcesis. Eble vi ne povus tion kompreni. Sed ni amas unu la alian. Vere. Profunde. Kaj kiom da ĝojo tio donas! Se vi nur scius! Jes, mi feliĉas en geedza vivo. Kaj kelkfoje mi diras al mi, ke niatempe, tio estas rimarkinda sukceso.
novaj vortoj:
aĝo, amaso, ‑at‑, atenti, bazo, detalo, dubi, eduki, eks‑, esplori, krei, kurso, nivelo, perfekta, rimedo, saĝa, spezi, stulta, ŝtupo, tiri, trafi
novaj kunmetoj:
el-spezi, el-uzi, en-tute, foj-foje, (socia) rondo
18. Komprenu min, sinjoro policisto
— Ĉu vi ne hontas, vi, persono, kies okupo estas plentempe religia?
— Nu, sinjoro policisto…
— Vi devus esti ekzemplo por ĉiuj. Vi estas kiel patro. Pastro, patro, estas preskaŭ la sama vorto, ĉu ne?
— Jes, sinjoro policisto…
— Vi diros al mi: estas novjaro. Kaj novjaron oni festas. Sed ĉu vi ne havas senton pri respondecoj? Oni festu, jes ja, sed kial festi danĝere?
— Nu, sinjoro policisto…
— Kiam via aŭto trafis tiun muron… Imagu, sinjoro pastro, se tie troviĝus iu, vi tiun mortigus. Pastro mortiganto! Terure! Ĉu vi ne pensis pri tio, kion la popolo disdirus pri vi? Kaj vi scias, kiel facile la popolo ĝeneraligas: ili parolaĉus ofende pri la tuta religiularo. Pro vi, nur pro vi.
— Jes, sinjoro policisto, sed…
— Vi ĉiam diras sed kaj se. Tamen, via agmaniero estas plejplej hontinda. Mi apenaŭ sukcesas subpremi mian koleron. Kiam mi pensas, ke miaj infanoj iradas al preĝejo — pro mia edzino, kredu min, ne pro mi! — kaj aŭskultas homojn, kiel vi…
— Vi pravas, sinjoro policisto, vi pravas, kaj mi hontas, sed…
— Sed kio? Ĉu vi parolos fine? Se vi havas klarigon, diru ĝin. Kvankam verdire mi ne povas imagi, kiel vi lavos vin el tiu kulpo. Vi estas kulpa, klare kulpa. Vi trinkis tiom, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Uzi aŭton en tiaj kondiĉoj estas ne nur malsaĝe, estas mortige.
— Mi scias, ke mi devus ne fari ion similan. Tamen…
— Tamen kio? Diru, diru do. Kial vi ne parolas? Je la nomo de Dio!
— Bonvolu ne envoki Dion en tiun ĉi malfeliĉan aferon, sinjoro policisto. Mi plezure klarigus, sed vi ne lasas…
— Mi ne lasas vin, ĉu? Kaj vi iros ripeti al la kredantoj, ke polico vin traktis terure. Tro facile. Mi lasas al vi ĉiun eblecon sciigi la faktojn al mi. Jen. Parolu.
— Jes, sinjoro policisto. Dankon, sinjoro policisto. Mi ne diris, ĉu? ke mi laboras en malsanulejo.
— Laboras? Kian laboron vi faras tie? Vi okupiĝas pri la animoj, ĉu ne? Mi ne nomus tion laboro.
— Kiel plaĉas al vi, sinjoro policisto. Vorto estas, kia oni difinas ĝin. Vi difinas laboron unumaniere, mi ĝin alimaniere difinas. Sed, ĉu mi laboras aŭ ne, tio ne gravas. Fakto estas, ke mi estas la animzorganto de la urba malsanulejo. Ĉu vi scias, kiel disvolviĝas la novjara nokto en malsanulejo?
— Kiel mi scius? Mi scias, kiel ĝi disvolviĝas en policejo. Ne agrable. Pro stultuloj kiel vi, kun korpo plena je vino, kaj okuloj, kiuj vidas duoble, tiel ke ili mortigas homojn.
— Mi mortigis neniun. Nu, mi estis en la malsanulejo kaj… kiel klarigi? En malsanulejo estas multaj apartaj servoj, kiel oni diras. Servo por kor-malsanuloj, servo por haŭt-malsanuloj, servo por rompitaj ostoj, servo por malsanaj infanoj, ktp ktp[2].
— Vi ne bezonas priskribi al mi malsanulejon. Mi konas.
— Nu, mia funkcio estas rondiri al ĉiuj servoj por viziti la malsanulojn, ĉeesti tiun aŭ tiun alian, kiu baldaŭ mortos aŭ eble eĉ estas jam mortanta. Se vi imagas, ke mi faras nenion, iru foje morti en malsanulejo, kaj vi vidos, ĉu tiuhore vi ne bezonas iun apud vi, iun, kiu kapablas aŭskulti, kompreni, teni vian manon. Sed… Pardonu, mi ne deziras ofendi vin. Nu, mi ĉiam volas esti ĝentila. En novjara nokto, ĝentileco postulas, ke la animzorganto iru al ĉiuj servoj por prezenti siajn novjarajn bondezirojn. Tion mi do faris. En ĉiu servo oni festis novjaron. «Venu, Patro, venu, sinjoro animzorganto», oni kriis al mi, tuj kiam oni vidis min alveni. «Venu festi kun ni. Vi ne malakceptos glaseton da ĉampano, ĉu? Tio estus ofende al ni.»