«Kio okazis?»
«Io ne-kredebla. Jen elvenas la restoraciisto, rigardas min, kiel oni rigardus malamikan beston aŭ unu el tiuj kreskaĵoj, kiuj kaŭzas malsanojn, kaj li demandas, kion mi faras tie. Nenion, mi respondas. Jes, jes, vi faras ion, li diras, kaj por tio vi devas pagi…»
«Kion? Li volis, ke vi pagu, ĉu? Ke vi pagu kion?»
«Ĝuste tion mi demandis. Kaj ĉu vi scias, kion li respondis?»
«Kiel mi povus?»
«Li respondis: vi staras ĉi tie por senti la bonan odoron de miaj manĝoj; tiun odoron kaŭzas mi; tiu odoro ne ekzistus sen mia laboro; tiun odoron vi do devas pagi al mi.»
«Kion vi faris?»
«Mi malkonsentis. Sed tiam li iĝis ege malkontenta. Li pli kaj pli volis, ke mi pagu. Mi plu respondadis: ne. Tiam li decidis iri al la juĝisto. Kaj nun la juĝisto volas, ke mi iru al li! Ĉu vi bonvolos veni kun mi? Mi timas, ke, sola, mi ne sukcesos fari, ke tiu afero finiĝu bone por mi.»
Afanti dum minuteto pripensis, nenion dirante. «Estis bona ideo veni peti mian helpon», li fine elparolis. «Tiu afero ne estas ordinara. Ĝi tre interesas min. Venu, ni iru kune al la juĝejo.»
Ĉiuj en la urbo konis Afantin. Vidante lin iri al la juĝejo, multaj homoj decidis sekvi. Ili sciis, ke Afanti ĝenerale havas specialan manieron respondi al riĉuloj kaj grand-povuloj, kaj ili volis ne perdi bonan okazon ridi.
Kiam Afanti, lia malriĉa amiko kaj la multaj urbanoj eniris, la juĝisto estis parolanta plej amike kun la restoraciisto. Estis klare, ke tiuj du estas amikoj. Tion tuj montris la unuaj paroloj de la juĝisto:
«Mi aŭdis, ke vi malkonsentas pagi al ĉi tiu restoraciisto la prezon de la odoro, kiun vi enigis en vin ĉe lia restoracio. Tio ne estas akceptebla...»
«Minuteton, sinjoro juĝisto, bonvolu atendi minuteton», Afanti inter-rompis. «Ĉi tiu homo estas mia frato, kaj mi pagos por li.»
Afanti havis kun si saketon plenan je mono. Nun li prenis ĝin, iris apud la restoraciiston kaj rapide movadis tien kaj reen la saketon antaŭ lia vizaĝo, tiel ke la mono bele aŭdeble sonis.
«Ĉi tiu saketo estas plena je mono. Ĉu vi aŭdas ĝin? Bone aŭskultu. Ĉu vi aŭdas la monon?» li demandis al la restoraciisto.
«Kompreneble mi aŭdas la monon. Mia aŭd-povo estas tre bona. Kaj eĉ se ĝi ne estus bona, je tia proksimeco, mi ne povus ne aŭdi ĝin. Certe estas multe da mono en via sako. Mi aŭdis pli ol sufiĉe. Mi bezonas, ne aŭdi la monon, sed ricevi ĝin. Donu ĝin al mi. Kion vi atendas?»
«Mi atendas nenion. Mia frato kaptis la odoron de viaj manĝoj. Nun vi kaptis la sonon de mia mono. Vi ricevis pagon similan al tio, kion vi vendis.» Afanti turnis sin al la ĉe-estantoj . «Ĉu ne ĝuste?»
«Tute ĝuste!» ĉiuj sam-tempe respondis.
La juĝisto ne plu povis helpi al sia amiko. La popolo videble estis kun Afanti kaj kun la malriĉulo, kontraŭ li kaj lia restoracia kunulo. Ĉiuj eliris el la juĝejo ridante. Sed ne ridis la restoraciisto. Nek la juĝisto.
novaj vortoj:
Azio, besto, brili, centro, ĉielo, interesi, juĝi, kaŭzi, kreski, loĝi, muziko, nek, odori, ordinara, prezo, restoracio, rompi, sako, speciala, trankvila, turni, ujguro, vizaĝo
novaj kunmetoj:
ĉe-esti, inter-rompi, kresk-aĵo
2. La miriga skatolo
Dum mi laboris en Afriko por Tutmonda San-Organizo, mi ĉeestis multajn mirigajn okazaĵojn, kiujn eĉ post longa pripensado mi ne sukcesas kompreni. Jen unu.
Foje mi estis en vilaĝo kaj unu el la junuloj tie ek-malsan-iĝis. Li ne plu povis stari. Se oni starigis lin, li falis. Kaj li preskaŭ ne plu povis movi sin. Nur malfacile li parolis. Ne temis pri ŝajnigo, ekzemple pro deziro ne labori, aŭ io simila. La eŭropa doktoro, kiu tie troviĝis kun mi, faris ĉiujn provojn necesajn en tia okazo por certiĝi pri la vero. Estus neeble kaŝi al li la veron, ĉar li konis ĉiujn eblecojn kaj sciis, kiamaniere agi por ricevi certecon. La eŭropa doktoro faris multajn demandojn al la juna malsanulo kaj longe, stude, rigardis ĉion en li el ĉiuj flankoj, sed li povis nur diri:
«Mi ne komprenas. Ĉio devus funkcii bone. Vi ŝajne estas en bonega sano. Vi devus povi stari kaj moviĝi, sed vi ne povas, kaj mi ne komprenas, kial.»
Iu amiko de la junulo decidis viziti tiun-kiu-havas-povon-pri-nevid-eblaĵoj — la fakulon pri super-naturaj aferoj: la sorĉiston — kaj li akceptis, ke ni iru kun li.
«Nun ni vidos ion interesan», la doktoro diris al mi. Mi jesis. Mi min demandis, kian metodon la sorĉisto uzos por provi re-sanigi la junulon.
La sorĉisto estis maljuna viro, kiu bonvenigis nin plej amike. Tio iom mirigis min, ĉar mia antaŭa sperto estis, ke vilaĝaj sorĉistoj ne ŝatas eŭropajn doktorojn. Nia kunulo rakontis pri la malsano. Dum longa tempo la sorĉisto diris kaj faris nenion.
Fine li ekstaris por iri preni brilan aĵon, kiu troviĝis ie en lia hejmo. Mi diras «aĵon», ĉar mi vere ne povus priskribi ĝin. Estis eta afero kun multaj brilaj flankoj, kiuj donis al ĝi malsimplan formon. Kiam oni vidis tiun aĵon, oni tute ne povis bildigi al si, kio povas esti ĝia uzo.
Tiun aĵon li metis sur tableton kaj rigardis tre forte, sen-move. Neniam li turnis sin al ni aŭ al la vilaĝano. Li nur rigardis la aferon. Post du aŭ tri minutoj, li komencis eligi tre malaltajn sonojn, pli malpli kantajn. Ĉu estis kanto, ĉu estis poemo, ĉu estis simple rediraĵo, kiun li ree kaj ree ripetis, mi ne povas sciigi al vi, ĉar ni ne komprenis la vortojn. Eĉ la vilaĝano ne komprenis. La sono, fakte, estis tre malforta, preskaŭ ne aŭdebla. Eble eĉ ne estis vortoj, nur sonoj sen lingva signifo.
Dum li tiel elkantis siajn ekster-ordinarajn sonojn, li malrapide movis sin. Li restis sida, kompreneble, sed la supra duono de li moviĝis dekstren kaj maldekstren, tien kaj reen, fojfoje ankaŭ antaŭen kaj malantaŭen. La movoj kuniris kun la kanto.
Dum li tiel faris, li ĉiam rigardis same forte la brilan formon antaŭ si. La supra parto de li moviĝis, sed lia rigardo restis sam-direkta: ĉiam ĝin tenis la brilaĵo.
Kiom da tempo ni restis tie, senmove, senparole, mi ne povus diri. Estis tag-meze ekstere, kaj en la ĉielo brilis varmega suno, sed en la sen-fenestra hejmo, kie ni sidis, oni povus pensi, ke nun estas nokto, ĉar preskaŭ nenio videblis: nur tiu brila dudek-flanka afero, kaj, iomete, la sorĉisto, kiu movis sin malrapide per movoj, kiuj kunfunkciis kun la muziko de lia nekomprenebla kanto.
Kaj jen li finis sian mirigan agadon. Dum minuto li restis senmova. Nenio aŭdiĝis. Iom post iom li aperis kiel homo, kiu malrapide eliras el dormo. Li ekrigardis nin, kaj ŝajnis, ke li ne estas tute certa, kie li troviĝas kaj kiuj sidas apud li. Li diris kelkajn vortojn en la loka lingvo. Nia kunulo tradukis:
«La malsanon kaŭzis lia fratino,» li diris, «la fratino de la junulo.»
«Kiel?», «Kial?» ni du diris samtempe.
«Kial? Ĉar, ŝia-opinie, li agis malbone, kaj ŝi sentis fortan malamon al li. Ŝi ne akceptas, ke li amas la knabinon, kun kiu li pli kaj pli ofte pasigas la tempon.»
«Kion ŝi faris por malsanigi sian fraton?» «Ŝi kaptis lian volon, metis ĝin en ujon, kaj kaŝis ĝin ie en la naturo.»
«Lian volon, ĉu?» Ni ne komprenis, sed venis neniu respondo.
«Kion ni faru?» demandis la doktoro. La sorĉisto ekstaris.
«Ni iru viziti la fratinon, kaj paroligu ŝin.» Kiam ni eliris el lia nokto-plena hejmo, la suno igis nin unu-minute senvidaj, tiel brila ĝi estis. Ni eksekvis la sorĉiston al dometo. Tie la fratino loĝis.
La sorĉisto alprenis plej timigan sin-tenon, gravulan. Oni sentis, ke li estas ulo grand-pova, kiun oni ne kontraŭ-staru, se oni deziras plu vivi bonan vivon.
«Mi scias, kion vi faris al via frato», li diris. Videble, ŝi ege ektimis.
«Mi devus scii, ke vi venos, kaj ke utilos al nenio fari mian faron», ŝi respondis. Ŝia sinteno montris, ke ŝi unu-flanke sub-metas sin, dum ali-flanke ŝi plej forte deziras malakcepti la inter-venon de «la ulo kun la povoj». Sed kion ŝi povus fari? Al sorĉisto oni ne povas kontraŭ-stari.