Выбрать главу

La vetero estis malbela dum la periodo, pri kiu mi parolas. Pluvis, pluvis, pluvadis senĉese. Ĝis jen, iun tagon, la pluvo finfine ĉesis. Dum tiu unua bela tago, fiŝvendisto laŭiris la orientan vojon ĵus priparolitan. Tenante korbon plenan je ĵus kaptitaj fiŝoj, kiuj ankoraŭ vivis, li plezure marŝis, kontenta pri la freŝa bela vetero, kaj gaje kantetis al si kanton.

Li pasis preter la arbo, kiam brila lumo dum momento trafis liajn okulojn. Li miris. Estis fakte nur sunradio, kiu, falante sur la akvon en la arbotruo kiel sur spegulon, resendis sian lumon al la preterpasanto. Ĉiam interesata pri strangaĵoj, la fiŝvendisto proksimiĝis al la arbo, kaj mire rimarkis la grandan, larĝan, profundan truon, nun plenan je pluva akvo.

Lia gajeco donis al li amuzan ideon. Li ŝerce prenis fiŝon el sia korbo kaj ĝin metis en la akvon de la arbotruo. La fiŝo tuj naĝis kontente. Plu kantante, la fiŝvendisto daŭrigis sian vojon.

Li estis jam for de longe, kiam alvenis ŝafisto, gvidanta grandan ŝafaron. Unu el la ŝafoj apartiĝis de la aro, kaj por iri revenigi ĝin, li pasis preter la arbo. Ankaŭ al li lumo trafis neatendite en la okulon. Proksimiĝinte, li mire rimarkis, ke en la centro de arbotruo fiŝo, videble vivanta, tute trankvile naĝas. Tiu fiŝo apartenis al neniu speco de li konata. Kaj, antaŭ minuto, ĝi konigis sian ĉeeston per eksendo de lumo!

«Miraĵo!» li pensis. «Dia spirito ĉi tie intervenis. Ĉi tiu arbo estas sankta». Li komence klinis la kapon, kaj baldaŭ troviĝis en preĝa sinteno kun la kapo tuŝanta la teron.

Kiam li revenis hejmen, li rakontis pri la mirindaĵo. Pluraj anoj de lia familio iris kontroli lian diron. Estis vere. Fiŝo vivis en arbotruo, malproksime de ĉiaj lago, maro aŭ rivero.

Baldaŭ el la proksima urbeto venis homoj pli kaj pli multe. Ili kliniĝis antaŭ la arbo, bruligis bonodoraĵon, kaj preĝkantis.

Ĉiutage venis novaj homoj por rigardi la miraĵon kaj preĝi ĉe la sankta arbo. Pli kaj pli la homoj venis amase. Mia avo iradis tien ĉiutage.

«Multpova spirito sidas en tiu arbo», li diris. «Mi sentas lin. Estas bonvolema spirito. Li helpas min en la malfacilaĵoj de la vivo. Tion mi sentas tre klare. Tiu miraĵo okazis por nia tuta regiono, por ke ĝi sciu, ke la altuloj el la nevidebla mondo amikas al ni.»

Jes, mia avo prenis aparte serioze ĉi tion, kion li rigardis plej certe dia interveno. Ĉar li estis tre maljuna, kaj saĝa multrilate (bedaŭrinde ne ĉiel!), la homamaso sekvis liajn ideojn, lin tre amis kaj altkonsideris. Foje, li tie staris kun granda homamaso kaj gvidis preĝkantojn, kiam la fiŝvendisto preterpasis.

«Kio okazas ĉi tie?» tiu demandis staranton.

Oni klarigis al li, ke okazis mirindaĵo, ke en tiu loko malproksima je ĉiaj rivero, maro aŭ lago, bela fiŝo vivas kaj naĝas en arbotruo. La fiŝvendisto ekridis.

«Lasu min rigardi ĝin», li diris. «Estas mi, kiu ĝin tien metis! Ĉu ĝi vere plu vivas kaj bonsanas? Amuze!»

Li volis antaŭeniri inter la starantaj homoj ĝis la arbo.

«Mi volas rigardi ĝin; estas mi, kiu ĝin metis tien, mi estas fiŝvendisto», li ripetis. Sed la homoj nur respondis: «Atentu! Ne faru ion ajn. Tiu ĉi loko estas sankta!»

Kiam finfine li sufiĉe proksimis, li kriis ridante: «Mi metis tiun fiŝon tien, la unuan belan tagon post la longa pluvado. Lasu min repreni ĝin. Ĝi estas mia.» Tiam mia avo ekkoleris:

«Forpreni la sanktan fiŝon? Kiu estas tiu ŝtelisto de sanktaĵoj? Ne lasu lin!»

Li parolis ege efike, tiel efike, ke la homamaso eĉ ne havis dubon dum minuto, ke tiu fiŝdeziranto estas malaminda ŝtelisto, kiu volas proprigi al si, por si sola, donaĵon de la dia spirito, kiu decidis marki per miraĵo la sanktecon de ĉi tiu loko.

«Ne lasu lin proksimiĝi», mia avo laŭtvoĉis. «Zorgu, ke li ne venu ĝin ŝteli. Li altirus sur nin ĉiajn malfeliĉojn. Tiu sankta arbo kaj dia fiŝo nin defendas kontraŭ ĉiuj danĝeroj. Ne lasu lin forpreni ĝin. Li povas veni nur de la Plej-Malbonulo!»

«Sed, sed,» la fiŝvendisto trankvile respondis, «mi certigas al vi. Post la granda pluvo mi preterpasis ĉi tie kaj vidante la truon en la arbo, mi trovis amuza la ideon vidi…»

Li neniam havis la tempon fini sian frazon. La homamaso koleris kaj lin atakis. Okazis granda malordo. Oni frapis lin, batis lin ĉiamaniere, kun plej kolera forto, kaj kiam li volis forkuri, la homamaso ĵetis ŝtonojn al li. Pluraj ŝtonoj trafis lin al la kapo tiel forte, ke li falis. Post nelonge li perdis la vivon.

Mia avo certe respondecas pri lia morto. Se li ne uzus sian personecan forton kaj la altan konsideron, kiun la amaso havis por li, tiamaniere, ke li direktis la popolan koleron kontraŭ tiu fiŝvendisto, tiu certe plu vivus. Sed de kelkaj tagoj jam li enamiĝis al la sankteco de tiu loko. Li ne povis elporti, ke ĝi refariĝu io normala.

Ne estas agrable por mi konfesi la veron, nek akcepti la ideon, ke mi estas filo de la filo de tia ulo, sed tio estas la fakto. Mi esperas, ke Dio, se li aŭ ŝi aŭ ĝi ekzistas, bonvolos pardoni al mia avo kaj ebligi al li el la postmortejo, kie li vivas, se oni plu vivas ie postmorte, repagi al la fiŝvendisto kaj al ties familio la malbonon, kiun tiu senkulpe kaj senkaŭze suferis.

────────

novaj vortoj:

avo, branĉo, bruli, ĉiel, ebena, fiŝo, klini, konfesi, korbo, lago, neniel, oriento, periodo, preter, sankta, senco, speco, spegulo, ŝafo, ŝerci, ŝtono, ties, truo

novaj kunmetoj:

en-am-iĝi, inter-veni

23. Neatendita renkontiĝo

La vivo estas vere stranga. Mi ne ŝatus esti verkisto, ĉar, kio okazas en mia vivo, tio estas tiel nekredebla, ke neniu leganto akceptus tion trovi en romano, kaj se ne paroli pri la vera vivo, kial entute verki?

Foje mi partoprenis en tutmonda kongreso kun mia bofrato, en Londono. Ni decidis partopreni en unu el la ekskursoj aranĝitaj por la kongresanoj. Tio estis profesia kongreso, sed tiuj similas kelkrilate al la esperantistaj. Ankaŭ en ĉi tiu, kiel en esperanto-kongreso, organiziĝis meze de la semajno serio da ekskursoj por konigi kelkajn aspektojn de la regiono al la diverslandanoj. Ni volis iri al Cambridge kaj Oxford, sed okazis ia fuŝo pri la aŭtobusoj, kaj ni retroviĝis en veturilo, kiu iris aliloken, nome, al Stonehenge kaj Bath. Ni decidis pri la ekskurso lastminute, kaj al ni estis egale, ĉu ni vizitu tiun landoparton aŭ tiun alian. Ni kutimas kongresi, kaj scias, kiel malfacile estas plene eviti fuŝojn, kiam oni aranĝas similajn aferojn. Ni ambaŭ rigardas fuŝojn neevitebla aspekto de la vivo, kaj scias, ke ili okazas precipe, kiam neprofesiuloj provas organizi ion por centoj da homoj el la tuta mondo.

Fakte, mi tre ĝojis pri la fuŝo, ĉar Stonehenge kun siaj altaj ŝtonegoj starigitaj antaŭ jarmiloj per metodo, kiun oni ĝis nun ankoraŭ ne komprenis, interesis min pli ol la du universitataj urboj. Mi konfesas, ke, stulte, antaŭ ol decidi, mi eĉ ne rimarkis, ke la organizantoj proponas ekskurson al Stonehenge. Kiom koncernas min, la fuŝo do ne estis vera fuŝo.

Mi trovis Stonehenge eksterordinara. Mi jam ofte vidis fotojn de ĝi antaŭe, sed la realo estas multe pli impresa ol ĉiaj priskribo aŭ fotoj. Bedaŭrinde, estis amaso da turistoj, kaj ni ne restis sufiĉe longe por ricevi ĝustan impreson pri la loko. La gvidisto rakontis al ni multon pri la diversaj teorioj rilate al tiuj strangaj konstruaĵoj, al ilia celo kaj al la metodoj ilin starigi, sed li parolis en rapida angla lingvo, kiun mi malbone komprenis.

Post Stonehenge ni iris al Bath, kaj tie ni manĝis. La manĝo estis mirige bongusta (mirige por Anglio, anglaj legantoj pardonu min) kaj mi des pli ŝatis tiujn ege plaĉe kuiritajn viandon kaj legomojn, ĉar estis tradicia angla kuirarto, kaj ne kelkaj el tiuj manĝaĵoj, nomataj «internaciaj», kiujn oni tiel ofte ricevas en hoteloj kaj restoracioj, kaj al kiuj tute mankas lokaj odoro kaj gusto.