Tie okazis la neeblaĵo.
Mi sidis kun mia bofrato. Ni diskutis pri la kuirmaniero de la diversaj landoj kaj pri la tradicia angla, malmulte konata, kiam viro alvenis kaj eksidis ĉe eta tablo vid-al-vide de ni.
Li mendis botelon da biero kaj ĉirkaŭrigardis. Mi rimarkis, ke liaj okuloj haltas je la vido de mia bofrato. Li rigardis lin fikse, sindemande. Tiu fiksa rigardo estis iom ĝena por mia bofrato, kiu sentis ĝin antaŭ ol vere rerigardi al ĝi. Sed kiam li turnis la vizaĝon rekte al la rigardanto, ankaŭ li fiksis la okulojn al tiu, kun similaj intereso kaj malcerteco. Finfine, la ĵus-alveninto ekstaris kaj venis al li.
«Senkulpigu min», li diris angle. «Ĉu via nomo ne estas…?» kaj li diris la nomon de mia bofrato.
Ĉi-lasta respondis en lingvo nekonata de mi, tiel ke eĉ ne unu vorton mi komprenis. Finfine, li turnis sin al mi por prezenti tiun viron: estis lia frato.
Mi eĉ ne sciis, ke mia bofrato havas fraton. Mi malprecize memoris, ke antaŭ multaj jaroj li forlasis sian landon, ĉar la politika situacio tie estis neeltenebla por li, kaj ke li faris al si novan vivon niaregione. Li nun klarigis, ke kiam li eliris el sia lando, la tiea situacio estis plej malsimpla kaj senorda. Lia tuta familio disiĝis. Pluraj familianoj decidis foriri lastminute, kaj ĉio disvolviĝis tiamaniere, ke dum dudek jaroj li ne plu havis informojn pri sia frato. Kaj jen nun, pro neimagebla ŝanco, ambaŭ retroviĝis samloke.
Kiam mi rakontis tiun okazaĵon al amikoj, kelkaj miris, ke la du fratoj ne tuj estis certaj rekoni unu la alian. Mi miris pri ilia miro: dudek jaroj, kun longa tempo da suferado, ja ŝanĝas la vizaĝon de homo.
Sed eble ĉefe malhelpis tujan kontakton la ideo, ke tia retrovo ne povas esti reala. Oni opinias: «Mi eraras. Miaj okuloj rakontas malveraĵojn al mi. Ne estas eble.»
Ke tia ŝanca renkontiĝo estas preskaŭ neebla, tion vi komprenos eĉ pli bone, kiam mi diros, ke la koncerna frato fakte loĝas en Aŭstralio. Dum mia bofrato forkuris al Okcidenta Eŭropo, lia frato travojaĝis Azion, laborante jen tie, jen aliloke, sed neniam trovante lokon, en kiu li sentis sin sufiĉe hejme por rekomenci taŭgan vivon. Finfine li iris al Aŭstralio, kie li facile trovis laboron, iom post iom plibonigis sian situacion, edziĝis kun fraŭlino el sama deveno, kaj komencis agrablan familian vivon, en kiu li tenis vivaj la tradiciojn de la patrolando. Li provis kontakti membrojn de la familio, sed nemulte sukcesis. Pri mia bofrato li tute ne povis atingi rezulton, ĉar tiu neniam akceptis partopreni en asocio de samlandanoj. Sian antaŭan vivon en la gepatra lando li nepre volis forgesi. Kaj lia frato provis nur serĉi pere de tiaj asocioj.
Kiel mi diris komence, romanisto, kiu metus tian okazaĵon en verkon sian, estus rigardata kiel uzanta tro facilajn solvojn al siaj verkproblemoj. Kaj tamen la renkonto envere okazis.
Ĝi estas eĉ pli neverŝajna, se konsideri, ke la frato venis de Aŭstralio al Britio tute eksterordinare. Ne li devis veni, sed alia persono, kiu laboris en la sama komerca domo. Tiu malsaniĝis, sed ĉar oni nepre bezonis sendi al Londono iun kapablan fari la necesajn traktadojn, oni lastminute proponis tiun komision al la frato de mia bofrato (t.e. al mia alia bofrato). Estante en Londono kaj disponante libertagon, la frato decidis viziti Stonehenge kaj Bath, sed en ĝenerala turista organizo, ne en la nia, kiu estis nur por la kongresanoj.
Se aldoni, ke ni devus iri, ne tien, sed al Oxford kaj Cambridge, vi komprenos, kiom da ŝancoj necesis por efektivigi la renkonton. Jam estis eksterordinare retroviĝi en Bath samhore, sed estis neniu kaŭzo, ke ni elektu la saman restoracion, ĉar ambaŭflanke la organizantoj lasis la partoprenantojn liberaj tagmanĝi, kie ili deziris.
Krome, ni troviĝis en la supra parto de la restoracio, kiun oni atingis nur suprenirante sur kelkaj ŝtupoj: tiun parton oni ne povis vidi el la enirejo. Kaj nur ŝanco faris, ke la frato decidis rigardi, kiel la manĝoĉambro prezentiĝas supre. Li ricevis tie la lastan liberan sidlokon, kio signifas, ke, se li venus kvin minutojn pli malfrue, oni certe dirus al li: «Ne iru supren, ĉio jam estas okupita.»
Kio estas ŝanco? Stranga afero, ĉu ne? Se oni restudas ĉi tiun okazaĵon detalon post detalo, ĉio aperas, kvazaŭ la afero estus planita. Ĉu altaj nevideblaj spiritoj direktas la vivon de homo, almenaŭ en kelkaj momentoj de lia vivo? Ĉu temas nur pri plej ŝanca ŝanco, t.e. pri unu el mirigaj okazaĵoj, kiuj necese prezentiĝas, ĉar la serio de ebloj estas tiel senfina, ke ne povus ne okazi de tempo al tempo io tute neverŝajna? Ĉu la kaŭzo kuŝas en speco de penso-transsendo? Kial ne? Kial inter membroj de sama familio ne ekzistus okazoj, kiam la penso de unu transsendiĝas al la alia, kiel radioprogramoj nevideble traflugas la aeron por fariĝi aŭdeblaj je miloj da kilometroj? Neniu el la du fratoj havis la impreson, ke li ricevas informon transdonitan de malproksime, sed ĉu tiaj aferoj ne povus funkcii senkonscie?
Al ĉiuj ĉi demandoj mi ne havas respondon. Mi nur rakontis la faktojn al vi. Ili estas veraj, eĉ se vi ilin ne kredas. Kaj ili ne ĉesis mirigi min.
novaj vortoj:
angla, Aŭstralio, biero, bo‑, botelo, Britio, disponi, ekskurso, eviti, fiksi, fraŭlo, fuŝi, impresi, kilometro, komisii, Londono, okcidento, precipe, preciza, profesio, reala, romano, serio, turisto
novaj kunmetoj:
parto-preni, patro-lando, sen-kulp-igi, t.e. (= tio estas), radio (radio-programo; sun-radio)
24. La veron, mi petas!
Al Pablo tute ne plaĉis lia situacio. Tiuj multegaj homoj, tiu terura varmo kun la sennube blua ĉielo kaj la suno senkompate brila-brula, tiu muziko… Estas ĝene senti sin la centro de ĉies atento, la objekto de ĉies rigardoj.
Li provis rekoni amikojn aŭ almenaŭ konatojn en la homamaso. Li ne sukcesis. Ne estis vizaĝoj, ne estis personoj, estis nur milkapa besto, el kiu nenio individua elstaris.
La muziko ĉesis. Ĉe signo de la prezidanto, la ulo, kiun Pablo malamis, serioz-vizaĝe marŝis ĝis la loko preparita por la paroladoj. Kiam li komencis vorti, la laŭtparoliloj resonigis lian voĉon inter la domoj, por la knabo plej malplaĉe.
«Ne ofte oni donas al strato la nomon de homo vivanta, sed ĉi tiu knabo tiel meritas la dankemon de la tuta popolo, ke ni decidis signi per tia eksterordinara okazo la memoron pri lia grandfaro. Kuraĝo…»
La vortoj resonis tiel forte, ke al Pablo la kapo komencis dolori. Li ne sciis, kion pensi, li ne sciis kiel sin teni. Li estis ege malfeliĉa.
«Tre gravan komunikaĵon li akceptis porti al niaj samcelanoj, kiuj trovis lokon transmontare por prepari la venkan atakon. Sed por ilin atingi, necesis pasi tra la linioj de niaj malamikoj. Danĝera tasko, kiun li sindone, inteligente kaj kuraĝe plenumis…»
Akceptis porti, ĉu? Kiel eblas nomi tion akcepto? Li estis dekunujara, kiam la afero okazis. La landon ŝiris terura interna milito. Homoj malamis homojn, frato mortigis fraton. Soldatoj venis kaj foriris. Veraj soldatoj de la ŝtato, kaj ne-soldataj batalantoj, kiuj leviĝis kontraŭ la ŝtato, sed tamen estis organizitaj kiel soldatoj. Vilaĝo apartenis jen al tiuj, jen al tiuj ĉi.
Ofte viroj venis kun plej timiga aspekto sendolĉe pridemandi la vilaĝanojn por scii, kiuj transiris al la kontraŭ-ŝtataj unuoj. Aŭ, se la kontraŭ-ŝtatuloj ĉi-foje okupis la vilaĝon, kiuj transiris al la defendantoj de la ŝtato. Ambaŭ flankoj laŭdire defendis liberecon kaj vivon vere homan. Iujn oni nomis bluaj, aliajn ruĝaj. Pablo komprenis nenion el ĉio ĉi.
Iutage, kiam la situacio estis speciale streĉa, alvenis José, lia kuzo. Pablo malŝategis tiun kuzon. Li estis kiel besto. Forta kaj timiga, nekapabla kompreni, kiel infano sentas kaj reagas. Plaĉis al li ofendi Pablon, aŭ almenaŭ lin ĝeni. Li aĝis ok jarojn pli kaj jam kiam li estis deksesjara kaj Pablo okjara, jam tiam li tiris plezuron el suferigo al sia eta kuzo. Kaj jen tiufoje dikbrusta, fortbraka José alpremis Pablon al muro, en loko, el kie forkuri ne eblis, kaj li diris: