Выбрать главу

«Vi konas min. Vi scias, ke mi povas suferigi vin. Tutvive, se necesos. Mi havas ordonon por vi, komision. Se vi ne obeos, mi mortigos vin. Sed ne dolĉe, kredu min. Mi pagigos al vi vian malakcepton per teruraj doloroj. Mi do konsilas al vi agi kiel mi diros, plej lerte. Se vi malsukcesos, la malamikoj vin mortigos. Se vi ne iros, mi mortigos vin. La situacio ne povus esti pli kara, ĉu?»

Kion Pablo povis fari? La kuzo ordonis al li foriri trans la montojn, evitante esti rimarkata de la malamiko, kiu okupis vastan regionon ĉi-flanke de la montaro, por porti gravegan komunikaĵon al iaj samgrupanoj, kiuj kampadis tie transe.

Kaj hodiaŭ…

«… juna kuraĝulo… senkonsidere pri la danĝero, al kiu li elmetis sian junan vivon… kun nekredebla lerteco, kaj kun la tuta energio, kiun li tiris el sia certeco pri la justeco de nia Afero, pri la graveco senigi la landon de tiuj, kiuj agas kontraŭ ties bono…»

Kuraĝa, certa pri la Afero! Pablo volis ne morti, ne suferi, li ege timis la kuzon. Al tio sumiĝas la kaŭzoj de lia agado. Ĉu li akceptis? Ne. Oni perforte devigis lin. Se li estus libera, li certe ne irus. Li ne kredis je tio aŭ tio ĉi. Li aŭdis tro kontraŭdirajn parolojn, kaj nenion komprenis pri la kaŭzoj de la milito. Se oni demandus lin, ĉu li estas por la ruĝuloj aŭ por la bluuloj, li dirus, ke li ne scias, ke li dezirus nur vivi pace, sen milito.

Lerta, ĉu? Fakte, li estis kaptita. Nur pro ŝanco, kiu faris, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga, nur pro tiu ŝanco li sukcesis forkuri libere. Kaj la reveno ne estis pli facila. Sed denove bonŝanco ridetis al li.

Poste la ĉefo de la transmontanoj rakontis, kiel mire li foje vidis knabon alveni kaj transdoni komunikaĵon. Tiu komunikaĵo estis tiel grava, ke la evoluo de la tuta milito dank’ al ĝi ŝanĝiĝis, donante la venkon al la koncerna politika partio.

Pablo petis, ke oni ne disrakontu pri li. Li timis, ke se la alia partio poste revenos al la supro de la povo, ĝi mortigos lin. Sed, kion ajn li deziru, lia famo disvastiĝis. Kaj nun oni nomas straton laŭ lia nomo kaj faras grandan feston kun prezidanto, parolantoj, muziko, kaj grandega homamaso, kiu rigardas lin. Kiu scias, ĉu en ĝi ne troviĝas iu, kiu nun decidas foje ĉesigi lian vivon?

«Krii,» li pensis, «mi sentas teruran emon krii. Krii: haltu, ĉesu tiel belvorte paroli, tio ne estas la vero. Mi ne scias, kion volis la uloj, por kiuj mi plenumis tiun taskon. Kaj ne estis bonvola servo. Mi ĝin faris, ĉar ne eblis eltiri min. Mi koleras kontraŭ mia kuzo José, kiu refoje uzis sian korpan superecon por devigi min plenumi ion, kion mi tutanime nur deziris eviti. Ĉu vi ne komprenas? Mi ne estas via estiminda kuraĝulo. Mi ne volas vidi mian nomon sur domo, por signi straton. Mi volas iri ludi. Mi volas, ke vi lasu min en paco kaj trankvilo. Ĉio ĉi estas malvera, malvera, malvera. Kaj José estas bestaĉo, kiu meritas morton. Kial vi prezentas lin kiel savanton de la popolo?…»

Li atingis tiun punkton en sia pensado, kiam li subite rimarkis, ke la parolado ĉesis, kaj ke ĉiuj gravuloj rigardas lin, kvazaŭ ili atendus, ke li faru ion. Sed li ne atentis iliajn vortojn kaj tute ne sciis, kion oni atendas de li. Li malprecize memoris, ke, kiam oni aranĝis la detalojn de la festo, oni diris, ke je difinita momento, li devos ion fari. Sed li forgesis. Kiom ajn li provis serĉi en sia memoro, neniu ideo pri la planita faro retroviĝis.

Liaj sentoj estis tiel fortaj, neklaraj kaj doloraj, ke li ne povis elteni. Ĉiuj bariloj, konstruitaj en li de eduko por malhelpi lin fari agojn, kiujn gepatroj kaj instruistoj nomis nekonvenaj, subite dissaltis sub la premo de la sentoj turniĝantaj en li, en kiuj miksiĝis timo, deziro, malakcepto, honto, malamo kaj kolero. Gajnis kolero. Li ekkriis:

«Vi malvere parolas. Vi nenion komprenis. Mi ne agis pro kuraĝo aŭ por havigi la venkon al vi. Mi ne scias, ĉu la popolo pli feliĉos kun vi aŭ pli feliĉus kun tiuj, kiuj malvenkis. Kiel mi povus, je mia aĝo? Vi ne…»

La gravuloj estis tiel mirigitaj, ke ili restis senmovaj dum la kvaron-minuto, kiu necesis por eldiri tiujn vortojn. Du aferoj okazis samtempe. La muzikestro ekkomprenis sian devon kaj soldata marŝmuziko eksonis, kovranta la knaban voĉon. Dume, la policestro atingis Pablon, metis la manon sur lian buŝon, fermante ĝin, kaj kun kunulo perforte kondukis for la knabon, kies kruroj kaj piedoj kolere moviĝis ek kaj ek, senutile batante la aeron.

La prezidanto reparolis:

«Bonvolu pardoni ĉi tiun interrompon», li diris. «Tro premata de fortaj sentoj, tuŝata plej profunde de teruraj memoroj, nia juna kuraĝulo momente perdetis la kapon. Jen plia ekzemplo de la malbono, kiun kaŭzis la surmarŝindaj uloj, kiuj…»

Lerta, tre lerta li estis. Li sciis, ke malfacile la popolo akceptos lian klarigon, sed li same bone sciis, ke ĝi estas laca militi kaj akceptos pacon je iu ajn prezo. Fakte, dum unu minuto, la tuta politika egalpezo de la lastaj monatoj preskaŭ disrompiĝis. Venkis la laceco. Ĉiuj pensis, ke pli saĝe estas ŝajnigi, ke nenio okazis. Pri la afero oni longe diskutos en la hejmoj kaj trinkejoj, sed agi… tio estus tro danĝera.

En la oficejo de la politika polico, Pablo estis longe pridemandata. Li diris la veron. Finfine li povis tion fari kaj li tre ĝuis la eblecon rakonti pri la perforto, pri la premo farita de José per la promesoj suferigi, se la knabo ne akceptus, pri sia timego dum li marŝis transmonten, pri la fojo, kiam li iĝis kaptita de la kontraŭuloj, kaj kiel bonŝanco savis lin. Li diris, ke li ne elportas havi sian nomon sur la unuaj kaj lastaj domoj de strato pro famo, kiun li ne meritas, kaj kiu tute ne respondas al la vero.

Kiam li aldonis, ke li verŝajne ne povos ne diskonigi la realon, la politika polico sciis, kion fari. Pablo mortis jam dum tiu nokto.

Hodiaŭ, lernante legi, ĉiuj lernejanoj de la lando interese konatiĝas kun tiu dekunujarulo, kies kuraĝo kaj netimo morti por justa Afero iam savis la landon.

────────

novaj vortoj:

bari, brusto, buŝo, ĉies, favora, gajni, individuo, interna, komuniki, konsili, konveni, kovri, kuzo, linio, partio, prezidi, ruĝa, signo, sumo, tasko, ‑um‑, vasta

novaj kunmetoj:

denove, el-meti, el-stari, kamp-adi, sin-done, plen-umi, unuo

25. Kiu timu kiun?

«Mi tuj alportos teon», ŝi diris, kaj malaperis en la kuirejon. Mi sentis min malvarma kaj alproksimiĝis al la fajro. Fajroj ĉiam altiris min. Mi rigardis ĝin. Ĝiaj ruĝaj kaj flavaj lumoj dancis en miaj okuloj. La fakto, ke iom da fumo eliĝis el la fajro kaj plenigis la ĉambron per sia karakteriza odoro, tute ne ĝenis min.

La teo estis varma kaj bongusta, ne tro forta, feliĉe, ĉar mi ne ŝatas tro fortan teon, male al kafo, kiu plaĉas al mi nur, se ĝi estas forta, densa, nigra.

«Mi ne komprenas, kial vi biciklas en tia vetero», ŝi diris. «Ne estas pro devo, ĉu? Estas nur sporto, mi supozas.»

«Jes,» mi respondis, «estas nur sporto. Mi ŝatas vojaĝi bicikle. Nun estas la ferioj. Kiam mi foriris ĉi-matene, la vetero estis bela. Kiu povis supozi, ke ekfalos tia frosta pluvo? La radio nenion similan anoncis. Kaj mi ne povis antaŭvidi, ke mia rado estos fuŝita.»

«Vi estas bonŝanca, ke vi venis ĉi tien. La vilaĝo estas malproksima. Tuj post ĉi tiu domo, la arbaro komenciĝas, kaj dum dudek kilometroj estas plu neniu.»

«Ĉu vi vivas sola ĉi tie?»

«Normale ne. Mia filo loĝas kun mi. Li havis edzinon, sed ŝi forlasis lin. Nun li eksedziĝis. Sed de tempo al tempo li devas vojaĝi por sia komerco.»

Nun ne plu pluvo falis, sed neĝo. Dikaj, densaj neĝeroj. Mi min demandis, kiel mi daŭrigos mian vojaĝon morgaŭ, se dum la tuta nokto plu neĝos tiel dense. Plus tiu fuŝita rado, kiun mi iel devos prizorgi. Eble finfine la gepatroj pravis. Eble ne estis tre saĝe fari biciklan vojaĝon tute sola en iom monta regiono en aprilo. Speciale sur tiu malnova biciklo, ne plej bone funkcianta. Sed plendi utilus al nenio. La hejmo estis malproksima. Neniu povus min helpi. Jam mi estis ege bonŝanca, ke ĉi tiu soleca domo ekzistas, kaj ke en ĝi loĝas afabla maljunulino.