Выбрать главу

«Ni dividos mian simplan vespermanĝon», ŝi proponis. Ŝi preparis legomojn. Kun pano kaj butero, plus unu frukto, estis ĉio. Mi malsatis kaj plezure enbuŝigus ion pli satigan, kiel estus viando aŭ almenaŭ ovoj, sed tion ŝi ne havis aŭ ne proponis. Mi ne kuraĝis peti ion alian. Kaj kiam mi konstatis, ke ŝi ne metis salon en la legomojn, mi ĝenis min demandi, ĉu salo ie troviĝas. Eble la kuracisto malkonsilis al ŝi sali siajn manĝojn, sed tio ne koncernis min. Kiam mi petis salon, ŝi tuj montris al mi, kie ĝi estas, sed mi ne komprenis, kial estis al mi tiel malfacile eldiri tiel simplan peton.

Ekde kiam ni komencis manĝi, ŝi parolis pli kaj pli libere. Ŝi rakontis pri sia vivo, sia infaneco. Ŝia avo, ŝia patro, ŝia edzo, ĉiuj laboris en la arbaro. Arbaristoj ili estis. Tial ŝi vivis en tiu ĉe-arbara domo.

Aŭskultante ŝin, mi tamen plu pripensis pri mia propra sinteno, pri kiu mi miris: kial mi tuj forlasis la ideon peti ion pli satigan por manĝi? Certe, ŝi ion tian havis. Kaj kial mi apenaŭ kuraĝis peti salon? Mi kutime ne tiel agas.

Finfine mi komprenis: pro timo. Mi alvenis ĉi tien kiel ĝenanto, ne invitita. Sed kiel eblis, ke mi, dekokjara, ne speciale malforta knabo, timis tiun preskaŭ nur-ostan sepdekjarulinon? Ŝi aperis sana, kvankam ŝia haŭto estis iom tro flava laŭ mia gusto, sed ŝi povus fari nenion ĝenan al mi.

Dum ŝi rakontis ion pri sia filo, kio tute ne interesis min, tiel ke mi aŭskultis, kiel oni diras, nur unu-orele, mi komprenis mian timon: mi timis, ke ŝi timos min. Mi subite vidis min kiel dikan grandegulon — kio mi tute ne estas — kiu unubate povus ŝin mortigi kaj tion ial dezirus. Ŝi estis senhelpa, sendefenda. Mi povus fari ion ajn al ŝi. Tiu sento pri mia povo subite min terure ĝenis.

«Mi ĝojas, ke venis gasto al mi», ŝi diris. «Mi kutimas je soleco, sed havi iun junan en la domo estas agrable. Vi dormos en la gastĉambro. Mi devos iom ordigi ĝin, kaj ĝi estas malvarma, sed mi preferus ne devi ŝanĝi la littukojn de mia filo. Cetere, ankaŭ tiu estas malvarma. La ĉambro, mi volis diri, ne mia filo, ha-ha. Ĉiuj dormĉambroj ĉi tie estas malvarmaj, mi bedaŭras.»

Kaj tiam mi elparolis la bedaŭrindajn vortojn:

«Ĉu vi ne timas?»

Ŝi rigardis min komence mire, poste kun stranga, ne klare difinebla, esprimo.

«Ne. Mi ne timas», ŝi diris. Sed ne estis dubo, ke mi ĵus mispaŝis.

La teo, kiun ŝi proponis al mi tuj antaŭ ol ni iris enlitiĝi, havis maldolĉan guston, kiun mi bedaŭrinde rimarkis nur post unu enbuŝigo, kiam mi povis fari nenion, krom lasi ĝin plu sekvi sian vojon en mi.

Mi plurfoje eldormiĝis kaj reendormiĝis en tiu nokto. Ĉiu-foje, mi sentis egan malkomforton, kiun mi ne bone komprenis, ĉar mi duon-dormis tamen la tutan tempon. Mi ja estis tre laca pro la longa biciklado, kiun sekvis la longa marŝado, dum kiu mi puŝis la biciklon. Kaj la neĝo, kiu daŭre falis tutnokte, helpis al profunda dormo.

Tamen, kiam mi eldormiĝis matene, pli frue ol tagiĝo, tiel ke ankoraŭ ne estis lumo, mi komprenis la kialon de mia malkomforto: mi estis ligita en la lito. Forta ŝnuro min tenis ne tute streĉe, sed sufiĉe bone, por ke mi ne povu movi la brakojn, nek malligi min per la fingroj.

Mi koleris, sed kion mi povis fari? Krii kaj tiri ŝin el la dormo estus tro malĝentile. Kial vi ĝentilu al persono, kiu ligile malliberigis vin, vi eble demandos. Nu, mi ne havas respondon. Ne estis konvene. Mi komprenis ŝin: ŝi ektimis kaj decidis min ŝnurligi; ŝi liberigos min, kiam tagiĝos. Maljunaj personoj ĝenerale ellitiĝas frue, mi diris al mi por rehavi kuraĝon.

Sed kiam la matena lumo fine envenis la ĉambron, mi rimarkis, ke sur la seĝo apudlita estis fiksita skribaĵo:

«Kara Sinjoro!

Pardonu, ke mi ligis vin, sed vi min timigis. Mi ofte akceptis neatenditajn kaj nekonatajn gastojn ĉi tie, kaj neniam timis. Sed gazetoj pli kaj pli rakontas pri junuloj, kiuj atakas senfortajn personojn. Kaj eble mi parolis al vi pri la kaŝejo kun miaj ormoneroj. Mi ne memoras bone. Mia memoro ne plu estas, kia ĝi estis. Nuntempe mi emas tuj forgesi, kion mi ĵus diris aŭ faris.

Mi metis dormigilon en vian tason ĉi-vespere, sed vi trinkis nur malmulte, kaj eble vi ne dormos profunde pli ol unu aŭ du horojn. Mi uzas tiujn por meti vin en staton sendanĝeran por mi. Mi malligos vin nur, kiam estos viro en la domo.

Eble vi estas bona homo kaj mi petas vian pardonon. Sed via demando, ĉu mi timas, naskis timon en mi.»

Ĉu vi scias, kio estis plej zorgiga al mi en tiu momento? Kio, cetere, montras, kiel stulte la homa persono estas aranĝita. Estis la fakto, ke mi nepre bezonis iri al necesejo. Mi trinkis multe da teo post mia alveno, mi trinkis multe da akvo dum la vespermanĝo, kaj legomoj, onidire, estas precipe akvo. Krome, estis malmulte da salo, kaj salo fiksas akvon en la korpo, mi aŭdis. Nu, kiaj ajn la kaŭzoj, mi terure bezonis, kaj la ideo malpurigi la littukojn estis neelportebla.

Kaj jen io subite okazis, kio preskaŭ igis min perdi mian povon super mi tiurilate.

Ekstere la vento blovis. Nenio bone funkciis en tiu malnova domo, kaj ventobato faris, ke la pordo de mia ĉambro iom malfermiĝis. Mi rimarkis nenion tuj. Sed post momento, rigardante al granda spegulo, mi povis vidi parton de tio, kio troviĝis trans la pordo. Aŭ, pli ĝuste: tiun, kiu. Ĉar tuj ekster mia ĉambro kuŝis ŝi, senmova.

Mi krie vokis, sed ŝi ne faris eĉ plej etan movon. Iel, mi sciis, ke ŝi estas morta. Estis terure. Ŝi, tie, senviva. Kaj mi tie ĉi, eĉ ne povanta helpi, se mi supozis malĝuste kaj finfine montriĝus, ke ŝi ankoraŭ vivas.

Mi sentis, ke mi freneziĝos. Neniam mi imagis tian situacion ebla. La tempo pasis ege malrapide, kaj nenio okazis. Mi malsatis kaj soifis, sed ne pri tio mi vere pensis. Okupis mian penson, senkompate, la nekontentigebla bezono iri necesejen, kaj la timo, ke neniu dum pluraj tagoj venos al ĉi tiu soleca domo.

Jes ja, mia gastigantino diris, ke ŝi liberigos min nur ĉe la ĉeesto de viro, kio ŝajnis signifi, ke iu devas veni. Tiu penso redonis esperon. Sed alifoje mi diris al mi: ne; ŝi intencis iri mem al la vilaĝo peti iun veni ĉi tien kaj okupiĝi pri mi. Se mi bone vidis, ŝi ne havis telefonon.

Mi kompreneble provis malligi min. En romanoj kaj filmoj, kaptito ofte sukcesas tion fari. Estis neĝojige devi konfesi al mi, ke, kvankam la ŝnuron ligis maljuna senforta avino, mi ne kapablis malfari ŝian laboron. Sed tiel estis.

Kaj jen finfine mi aŭdis iun ekstere. Tiu frapis la pordon kaj vokis plurfoje: «Sinjorino Ada! Sinjorino Ada!» Mi krie respondis: «Help! Venu supren!»

Estis vilaĝano, kiu alportis al ŝi panon, lakton, ovojn kaj diversajn aliajn manĝaĵojn, kiujn ŝi certe antaŭe mendis.

«Liberigu min», mi petis. «Mi tuj klarigos al vi.»

«Kiu vi estas?» li demandis. Sed li ekvidis la kuŝantan korpon, kaj, ne atendante respondon, tuj klinis sin al ĝi.

«Ŝi mortis», li diris post atenta tuŝado. «Ne povas esti dubo.»

Nur tiam li envenis en la ĉambron.

«Liberigu, vi diris, ĉu ne?»

Li vidis, ke mi estas ligita. Sed tuj poste li rimarkis la paperon kun ŝia skribaĵo.

«Mi vin petegas, liberigu min, mi nepre devas iri al la necesejo.»

Li rigardis min sindemande.

«Kiel mi povas scii, ĉu vi estas danĝera aŭ ne? Mi havas pli bonan ideon.»

Li iris al alia ĉambro. Tute klare, li bonege konis la domon. Post nelonge li revenis kun unu el tiuj ujoj, kiujn oni uzas en malsanulejoj por la homoj, kiuj ne kapablas moviĝi kaj do ne povas senigi sin je bezonpremo en taŭga loko.

«Vi devos helpi min», mi diris, «ĉar mi ne povas fari eĉ plej etan movon per la brakoj.»

Mi sentis min honta kaj malfeliĉa, sed li akceptis, kaj mi malplenigis min en la ujon. La senpeziĝo estis nekredeble bonvena.

«Mi devas venigi doktoron, por ke li pretigu la necesajn paperojn pri tiu morto», li diris. «Kaj ankaŭ informi la policon.»

«Bonvolu forpreni miajn ligilojn», mi petis. Sed liaj duboj pri mi estis tro gravaj.